Обложка La Tarafo

La Tarafo

Игорь Аретано

0% прочитано
Стандартный
Игорь Аретано

La Tarafo

Ĉapitro 1. Tago de lingvistiko

Tarafo (de la turka «taraf» — «grupo da homoj») — orkestro de moldavaj kaj rumanaj popolaj muzikaj instrumentoj, kiu prezentas artverkojn de moldava kaj rumana muzika folkloro. Nuntempaj tarafoj povas inkludi ne nur popolajn muzikilojn kaj ludi ne nur verkojn de folkloro.

Ĉapitro 1.

Tago de lingvistiko

Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas [1]

Rimarko: piednotojn laŭ la numeroj en kvadrataj krampoj vidu post la fino de la ĉapitro.

La 28-a de aŭgusto 1992, vendredo

En unu el la urboj, situantaj en la nordo de Moldavio (oficiale — Respubliko Moldovo), privata detektivo Valerij (en la ŝtata lingvo — Valeriu) Demeter sidis en sia modesta kabineteto, provinte legi libron. Per legado li volis distri sin de depresiaj pensoj.

La tempo por legado estis havebla pro manko de klientoj. La deprimigaj pensoj ĉeestis pro la eventoj, okazintaj semajnon antaŭe.

Subite reveninte hejmen el Kiŝinevo unu tagon pli frue ol planite, Demeter surprize kaptis sian edzinon kun alia viro. La sceno ne permesis ian ajn misinterpreton.

Tiu viro nun troviĝis en hospitalo — la medicina diagnozo: komato. Polico malfermis krimenketon pri la okazo. Valerij mem ne figuris en la polica krimdosiero — ne li komatigis la amoranton de sia edzino. Kvankam sen Demeter la afero ne estus okazinta.

Valerij havis iajn kialojn por maltrankviliĝi pri tio, kiel progresas la krima enketo. Kaj jes, li maltrankviliĝadis. Sed pli li afliktiĝadis pro sia kvinjara filino.

Ŝi ekde la komenco de aŭgusto loĝis eksterlande (nun — eksterlande), ĉe la bopatrino en Krimeo — jen la edzino profitis la liberecon.

Valerij pensis pri tio, kio nun okazos al lia filino, kiel ŝi vivos sen patro. Li malĝojis, ke lia eksedzino edukados Alisa-n malĝuste. Demeter primeditadis, kial Jelena lin adultis; li pensis pri la venonta divorca proceduro, pri la divido de la havaĵo kaj pri tio, kie li post la divorco loĝos.

Valerij (la pentristino - Irina Kvartalova)

Laboraj aferoj de Demeter ankaŭ iĝis malbone.

En aŭgusto la detektiva agentejo "Regiono", konsistanta nur el Valerio mem kaj lia sekretariino Iza Kac, ne akiris novajn klientojn.

En la antaŭa monato kliento estis nur unu; lia afero (kaj respektive la honorario de la detektivo) finiĝos postmorgaŭ. En junio "Regiono" ankaŭ ne havis klientojn. Ĵuste pro tio Demeter iradis al Kiŝinevo kaj kromlaboris tie per mendoj de solidaj ĉefurbaj kolegoj el la detektiva agentejo DIA (Detect Invest Activ). Ĉefe li okupiĝis per ekstera observado — per gvatado, pli simple dirante.

La klientoj mankis, kvankam "Regiono" estis la sola provizanto de privataj detektivaj servoj en la tria, laŭ grandeco, urbo de la lando. Fakte, jam ne en la tria, sed en la dua: Tiraspolo nun estas ne en Respubliko Moldovo, sed en la sendependa Ĉednestria Moldava Respubliko [2].

En la urbo de Valerij 160 miloj da homoj loĝas, dekoj da diversaj firmaoj agas, sed la mendantoj de la servoj de Demeter estas tiom malmulte, kiom larmoj ĉe kato.

Valerij antaŭe esperis, ke, almenaŭ, ĵaluzaj edzoj kaj edzinoj garantios al la agentejo ĉiam resti flosanta — sed ne, vivo okazis pli komplika.

La aferoj malboniĝis komence de 1992, kiam en Moldavio, sekvante Rusion, oni "liberigis" prezojn, ĉesis reguligu la kurson de la dolaro kaj ververe komencis konstrui kapitalismon. Pli ĝuste, oni ĉesigis socialismon, kapitalismo konstruiĝis memstare.

La klientoj ne estis pretaj pagi tiom, kiom la agentejo bezonis. Valerij ne avaris, simple lia laboro postulis multajn elspezojn. Nur ja Nero Wolfe sidis trankvile en sia oficejo kaj solvis ĉiujn problemojn per lia sola dungito, la vigleca Archie Goodwin. En realo, ekzemple, por kompetente kaŝsekvi homon necesas tri profesiuloj pri gvatado. Kvankam, preferinde, pli ol tri. Kaj aŭto estas bezonata, sed pli bone — du.

Valerij ne havis problemon akiri profesiajn helpantojn Kun li volonte kunlaboris eksaj milicistoj kaj aktualaj policistoj [3] — sekrete de siaj superuloj, certe.

Sed ilia helpo devas esti pripagata. Samkiel uzo de informaj resursoj de polico kaj aliaj ŝtataj organoj.

Ĉu necesas informo pri la persono, kiun serĉas Demeter — ĉu li estas konata de la polico aŭ ne? Kaj se li estas konata, ĉu necesas ricevi kopion de la polica dosiero?

Ne problemas — nur donu monon. Sed kiam la bilanco kalkulatas — la honorario de kliento minus la esplorkostoj — rezultas, ke la enspezo estas nulo komplete, ikso dekume.

Valerij Demeter ankaŭ iom maltrankviladis pri sia propra mensa stato. Pli precize, nur pri unu problemo: la interna voĉo.

Ĝi eksonis en lia kapo antaŭ kvar jaroj, kiam Valerij ankoraŭ servis en milico. Ĉio komenciĝis post malgrava kontuzo, kiun Valerij ricevis dum la operacio por aresti bandeton de gastantaĉaj en lia urbo „hajdukoj” [4].

La interna voĉo ne estis tiuspeca, kiun havis, ekzemple, Johano de Arko, kaj, ĝenerale, sen iu mistikismo. Simple en kapo de Valerij mallaŭte sonis liaj propraj pensoj (pri laboraj aferoj, pri homoj, pri diversaj vivaj problemoj). Tamen sonigis la pensojn ne mem Valerij, sed tiu ĉi interna voĉo.

Demeter kutime nur aŭdis diriton per la voĉo. Sed de tempo al tempo Valerij kun li malkonsentadis kaj kontraŭparolis — sen vortoj, certe: nur pense. La interna voĉo al Demeter respondadis, fojfoje — ŝerce aŭ moke.

Dum la medicinaj jarkontroladoj de sano en la milico kaj poste en la policio Valerij ne rakontis pri la interna voĉo al iu ajn kuracistoj: li timis, ke doktoroj konsideros lin kiel posedanto de psika devio. Li estos sendata al psikiatristoj — kaj adiaŭ, lia oficira kariero. Aŭ eĉ li estos eksoficigita de la servo kaŭze de la sanstato.

Tamen sian internvoĉon Valerij sukcese toleris. Problemojn, videblajn al eksteraj homoj, „Envoĉĉjo” por Valerio ne kaŭzis. Kiam kun envoĉo Demeter parolis, liaj lipoj ne moviĝis, tion li multfoje kontrolis. La interparolado ĉiam iris tre rapide, same kiel penso.

Eĉ se la interna voĉo sonis en tiuj momentoj, kiam Valerio parolis kun ekstera persono, lia kunparolanto ne povus rimarki ion. Valerij ne havis iajn paŭz-diskonigojn, li tute povis samtempe konversacii kun ekstera homo kaj respondi al la ena voĉo.

Demeter ofte memorigis al si la frazon, kiun li tralegis en "Sano" - sovetia populara scienc-medicina revuo: “Voĉoj en la kapo estas aŭdaj halucinoj, ne ĉiam kaŭzitaj per psika malsano». Ne ĉiam — ĉio en ordo.

Hodiaŭ, la 28-a de aŭgusto, en la lando estis nelabora tago. Hieraŭ oni unuafoje celebris novan ŝtatan feston — la Tagon de Sendependiĝo de Moldovo — en honoro al eventoj, kiuj okazis jaron antaŭe [5]. Ĉar la 27-a falis je ĵaŭdo, venontan vendredon oni deklaris ankaŭ nelabortaga — laborotago fariĝis la sekva sabato, la 5-a de septembro. Do moldovanoj ripozadis kvin tagojn sinsekve: ja lunde la 31-a estas ankaŭ ŝtata festo: «Limba noastră cea română» — «Tago de nia rumana lingvo».

Tamen ĉiuj tiuj nelaboraj tagoj fakte validas nur por laboristoj de ŝtataj entreprenoj. En privataj firmaoj la decido dependis de la posedanto — nun ja regas merkata ekonomio.

Valerij ne venis al sia oficejo la 27-an, sed hodiaŭ li decidis aperigi sin tie. Kial sidi hejme kaj rememori la eventojn de la sabato? Eble iu kliento ekaperos — kaŭzoj por kontakti privatdetektivon ne dependas de liberaj kaj festaj tagoj.

Valerij legis la rakonton de Ernesto Sabato "La Tunelo" el la kolekto "Latinamerika Novelaro". La rakonto, laŭ opinio de la detektivo, estis tro saĝuma, sed havis interesan intrigon pri serĉado de homo. La heroo serĉas fraŭlinon, pri kiu li scias nur tion, ke ŝi iam vizitis pentraĵan ekspozicion. Li decidas serĉi ŝin en grupoj laŭ komunaj interesojn, kiujn ŝi supozeble devus havi:

"Socio dividiĝas je tiel nomataj horizontalaj stratumoj, kiuj unuigas individuojn kun similaj gustoj — kaj trovi la deziratan personon en taŭga stratumo ne estas tre malfacile, precipe se ĝi konsistas el homoj kun neordinaraj gustoj... Sed ĉio tio estas jam banala — tiuj, kiuj okupiĝas pri muziko, Esperanto aŭ spiritismo komprenos min."

Valerij Demeter okupiĝis pri muziko, li ludis flueron kaj najon [6] en unu el la lokaj amatoraj orkestroj. Li akiris kapablon ludi la muzikinstrumentojn en infanaĝo (en rondeto de la Pionira Palaco, kien la patrino de Valerij sendis lin por eskapi la huliganan influon de stratoj) — kaj jen la hobio restis por la tuta vivo.

Kion signifas "spiritismo", Demeter sciis el la kurso de scienca ateismo, aŭdita en la Supera Lernejo de Milico.

Sed kion signifas "Esperanto"? Ĝi similas al la moldava vorto "speranță" — espero.

Privata detektivo eliris el sia kabineto, eniris la akceptĉambron. Iza hodiaŭ ankaŭ venis en la oficejon — pro komputilo, kiun ŝi ne havis hejme. La fraŭlino memstare studis nun la hebrean lingvon, interalie, per kurso sur kompaktdisketo.

Certe, sukcese ŝi ellernos ĝin, ja ŝi finis la fakultaton pri fremdlingvoj en la loka pedagogia instituto, jam konas la anglan kaj la francan.

Sekretariino de Demeter studis la hebrean lingvon, ĉar ŝi volis elmigri al Israelo, kaj Valerij kun angoro pensadis, kiel li daŭrigos labori sen ŝi.

— Ĉu ci scias, kio estas Esperanto?

La sekretariino de la estro de la agentejo «Regiono» (kaj ankaŭ lia librotenistino, mastrumistino, purigistino, reklamistino, foje — agento de ekstera observado kaj agento-enketisto) frapis klavon. Ŝi deprenis la aŭdilojn, levis siajn brunajn okulojn al la ĉefo.

Iza estis plenformeta malbelulino, sed tio estis nur formale.

Unue, ĉe ŝi ĉio estis en ordo pri «la fajro, trembrilanta en la vazo» [7]. Due, ŝi ellaboris sian propran stilon. Pasintjare, ĝuste antaŭ la malfermo de la agentejo, Iza vojaĝis al Israelo, al parencoj, kiuj elmigris pli frue. Ŝi revenis tute transformiĝinta. Al Valerij en lia Supera Lernejo de Milicio oni legis diversajn fakkursojn ligitajn al serĉa agado — aparte, oni instruis pri ŝanĝo de eksteraĵo de detektivo. Verŝajne en Israelo simila specialisto konsultis Iza-n, sed nur fakulo civila.

Hararanĝoj, kiujn Iza komencis uzi, estis kun oblikvaj fruntharoj, en stilo „ŝtupetaro“, kun malregulaj randoj, kun amplekso ĉe la kapverto kaj kun longeco ĝis sub la mentono.

Okulvitrojn la fraŭlino komencis uzi kun angulaj kadriloj. Pro tio ĉio ŝia vizaĝo vizuale ne plu aspektis tro ronda.

Okulojn ŝi lernis ŝminkadi tiel, ke ili aspektis pli grandaj.

Ankaŭ Iza alimaniere vestiĝis: portis vestojn en malvarmaj tonoj, kun etaj desegnoj, vertikalaj strioj — pro tio korpa pufeco de la knabino iom kaŝiĝas.

Kaj ŝi eterniĝis en severa dieto, manĝumis iujn malaltokaloriajn krakpanojn kaj trinkis kefiron kun branoj.

Iza (la pentristino - Irina Kvartalova)

Iza estis por Demeter pli ol nura sekretariino. Pli trafe estus nomi ŝin «kompaniano». Kvankam, eble tamen ne: kompaniano dividas kun alia kompaniano ĉiujn riskojn kaj kostojn. Dum Valerij pagis al Iza fiksitan salajron ligitan al la dolara kurzo, ĉiajn krompagojn pro restado post la labortago kaj pro laboro dum semajnfinoj, kaj ankaŭ aldonajn gratifikojn, kiam «Regiono» havis profitdonajn klientojn. Laŭ la kriterioj de ilia urbo la salajro estis bona, sed kompreneble, por la nivelo de Iza (du fremdaj lingvoj, ekstera korespondanto de ĵurnaloj, organizaj kapabloj) — ĝi estis iom nesufiĉa. Sed la fraŭlino laboris sen plendoj.

— Esperanto? Artefarita lingvo. Kial ci demandas?

— Mi trafis la vorton en cia libro. Sed kion tio signifas — «artefarita»? Ĉu por ĝi oni uzas parolsintezilojn?

Iza indulgeme ridetis.

— Neniaj sinteziloj. Ĝi estas lingvo, kies vortaro kaj gramatiko estas elpensitaj de homo — ne formiĝis spontanee. Oni povas diri, ke ĝi estas ne "artefarita", sed «plana» aŭ «sinteza» lingvo.

Kreis ĝin unu judo el Rusio en la pasinta jarcento. En la libron «Cent grandaj judoj» oni lin ne inkluzivigis.

— Klare, li ne sufiĉe grandas. Krome, kial bezonas artefaritan lingvon, se la neartefaritaj multas?

— Tial, ke ĝi estas facile lernebla. Jen ci en la mezlernejo kvin jarojn lernis la francan, en via milica lernejo — la anglan. Ĉu ci regas ilin?

— Kun vortaro.

— Jen ĵuste. Sed Esperanto estas tiel konstruita, ke eĉ la malplej talenta ulo povas ellerni ĝin.

— Ĉu multaj homoj uzas ĝin?

— Amaseto.

— Verŝajne, la «Potenca Amaseto».

— Ne potenca. Sed ili estas ĉie. En nia urbo, cetere, ili ankaŭ ekzistas. Iam aperis pri ili artikoleto en «SP». Ilia klubestro diris, ke Esperanto kontraŭstaras sur la internacia areno al la imperiaj lingvoj. La rusan, kompreneble, li celis. Kaj Esperanto, laŭ li, estas neŭtrala, ĝi donas neniujn senbazajn avantaĝojn al ajn popoloj aŭ ŝtatoj. Sed pli bone legu mem.

La junulino leviĝis kaj alportis al Valerij volumon de la soveta Mallonga Literatura Enciklopedio [8]. Multaj judaj familioj, forveturante al la Tero Israela, disdonis siajn bonajn hejmajn bibliotekojn al konatuloj, restantaj en Moldavio. Iza alportis multajn librojn al la oficejo de "Regiono". En la akceptejo staris ŝrankoj kun diversaj manlibroj kaj enciklopedioj, kio donis al la ejo solidan aspekton kaj malsimilecon al policejo. Ĉiuj mebloj kaj ceteraj oficejaĵoj en la agentejo ankaŭ devenis de samlandanoj, forveturintaj al Israelo. Same kiel la televidiloj, skribmaŝinoj kun kirilaj kaj latinaj literoj, fridujo, komputiloj (kvankam pro la komputiloj oni devis krompagi). Valerij aĉetis en vendejo nur modernan turnseĝon por Iza laŭ ŝia postulo.

Valerij fermis la enciklopedian volumon:

— Multas aferoj en la mondo, kiujn mi ne bezonas. Ĉu ci veturas kun mi al Kaŭŝano? [9]

Al Kaŭŝano estis necese veturi pro enketo laŭ mendo de julia kliento kaj pro kelkaj aliaj detektivaj aferoj.

Ĝis la 1-а de aŭgusto Kaŭŝano estis ĉefronta urbo: la distanco inter ĝi kaj la urbo Bendero, kie okazis bataloj, estas proksimume dudek kilometroj.

La milito, ne tre rimarkata en aliaj partoj de la lando, sed daŭrinta kvin monatojn, finiĝis per la malvenko de la Respubliko Moldovo.

Ĉednestria Moldava Respubliko restis nesubigita. La taĉmentoj de la ruslanda armeo («pacigantoj») venis en Ĉednestrion aldone al la jam tie situita 14-а armeo — iama soveta, sed same fariĝinta milita forto de Rusia Federacio.

La 1-an de aŭgusto oni anoncis la disigon de la armitaj formacioj de la Moldova Respubliko kaj de la ĉednestriaj popolarmeanoj. Oni dissolvis ankaŭ la volontulajn taĉmentojn, konsistantajn el moldavaj naciistoj kaj rumanoj el Rumanio.

La escepta (milita) stato estis nuligita en la lando la 19-an de aŭgusto. En la eksaj frontaj kaj apudfrontaj teritorioj restis nur policistoj — do, kiel estis konvinkita Demeter, homoj pli adekvataj ol la militistoj kaj, des pli, ol la volontuloj.

Sed la detektivo timis, ke ĉirkaŭ Kaŭŝano la situacio sur la ŝoseoj estas ankoraŭ nenormala. Certe restas tie pliaj postenoj de voja polico, kontroloj, kaj, nature, diversaj policistaj koruptaj agoj kaj eltrudoj de mono.

Kiam en aŭto, havanta aŭtonumeron el malproksima parto de la lando, veturas sole nemaljuna viro, estas preskaŭ garantite, ke policistoj trovos pretekston por lin ĝeni kaj priserĉi.

Priserĉon, precipe dum la revena vojo, Valerij tute ne bezonis, samkiel aldonan klarigadon pri tio, kiu li estas kaj pri kio li okupiĝas. Tial por la vojaĝo estis necesa kunulino. Kiam en la aŭto sidas paro — viro kaj virino — tiam la sinteno de la vojaj kaj aliaj policistoj al la ŝoforo estas tute alia. Almenaŭ en Moldavio.

— Mi jam diris al ci: morgaŭ mi iros al sinagogo. Necesas societumi, akiri freŝajn israelajn gazetojn kaj revuojn por legi.

Iza atente rigardis la ĉefon. Cetere, ŝi ĉiam rigardis lin tro atentege — Valerij pro tio eĉ sentis malkomforton kaj kontrolis, ĉu ĉio estas en ordo ĉe lia kostumo, ekzemple, ĉu la pantalonfendo ne estas malfermita senintence.

— Mia datumo de forveturo, cetere, preciziĝis.

Demeter ekspiris:

— Nu, jen... Kiam?

— Post sep monatoj.

— Oh. Ci ja diris, ke post jaro kaj duono. Kiam ci ellernos la lingvon ĝis flua parolo.

Iza rigardis al sia ĉefo iel tre malgaje.

— Jes, mi tion diris, Valer'. Mi ankaŭ pensis, ke... — ŝi longe, dum minuto silentis. — Ke efektiviĝos tie certa projekto en mia persona vivo. Kaj ke, eble, ĝenerale mi neniam foriros de ĉi tie. Sed tio ne plenumiĝas.

Ŝi silentis kaj denove ripetis:

— Ne plenumi-i-i-ĝas.

Per kia trista voĉo ŝi parolas. Ĉu ŝi eĉ eklarmis? Ŝi ja estas jam dudekokjaraĝa, sed sola. Estas ĝene demandi pri la «projekto» el la privata vivo.

Iza ŝaltis la elektran teokruĉon en la kuireja ĉambreto, najbara al la akceptejo, kaj daŭrigis:

— En Jerusalemo unu virino gravediĝis en julio. Proksimume unu monaton antaŭ la nasko ŝi ĉesos labori, kaj mi okupos ŝian lokon.

— Kian lokon?

— Vendistino kaj purigistino en suvenira butiketo. Kompreneble, tio estas nur por la unua tempo, ĝis kiam mi vere orientiĝos en la lando kaj integriĝos en la novan medion.

Do, ci iom post iom serĉu novan sekretariinon. Kaj novan ejon. Mi vendos ĝin antaŭ la foriro, pardonu. Mi povas, kompreneble, vendi ĝin al ci, se ci trovos monon.

La sidejo de la agentejo „Regiono“ apartenis al Iza. La detektiva agentejo troviĝis en unuetaĝa domo, kie antaŭe estis la centro de riparoj kaj servoj. Kiam venis kapitalismo, la centro ĉesis esti bezonata al la ŝtato.

En tumulto de antaŭlasta jaro de ekzistado de USSR kaj en kondiĉoj de nesufiĉa kompetenteco de malfrusovetaj oficistoj, okupiĝintaj pri privatigo, Iza aĉetis trionon de la domo pro modera prezo.

Antaŭe en tiuj tri ĉambroj estis ŝuriparejo. La odoro de la ŝua gluaĵo ankoraŭ restas.

La domo estis malnova, sed ĝia tegmento estis forta.

Iza intencis malfermi tie ian vendejon aŭ ion similan. Sed ŝi renkontis Valerij-n, la malnovan konaton, kiu rakontis planon pri kreado de detektiva agentejo. Tiel Demeter akiris kaj ejon, kaj sekretariinon.

La estro de «Regiono» pagis al Iza justan luan prezon laŭ la urba konjunkturo kaj konsiderante la lokon (la domo ja ne estis en centro de la urbo). Iza ricevadis la luan pagon ĉiam akurate, same kiel ŝian salajron de sekretariino. Se al Demeter mankis mono por tio, li pruntedonis ĝin.

— Ĉe mi laste ĉio malbonas pri bonaj novaĵoj.

Iza silentis iom da tempo.

— Ankaŭ ĉe mi. Kaj en Kaŭŝanon ek veturu cia Jelena “La Terura”. Ŝi ja eĉ havas polican legitimilon.

La edzino laboris en la pasporta oficejo. Sur ŝia serva atestilo vere estis skribite: "Ministerio de Internaj Aferoj".

— Ŝi ne veturos.

— Ĉu ne degnos akompani edzon sian? Alisa ja nun ne estas hejme.

Valerij prokrastis respondi.

Ĉiuokaze ja necesas iam al ŝi rakonti...

—Ni nun vivas separite kaj ni divorcos.

—Oj!

Iza senmoviĝis kun malfermita buŝo.

- Vej, - murnuris Demeter, multfoje aŭdinta de Iza la hebrean esprimon "oj vej", signifantan malĝojon, maltrankvilecon, ĉagrenon, malkontentecon, konsternadon, nekomprenon, kaj ĉe Iza ankaŭ ironion kaj multe pli.

— Valer', atendu minuteton, mi devas ŝanĝi veston.

Iza ekkuris en la kabineton de la detektivo. Al ĝi apudis malgranda ĉambro, en kiu staris divano, tablo kaj ŝrankoj kun vestoj de Valerij kaj Iza. Detektivo dum la tagoj de gvatado devas regule ŝanĝi siajn vestojn. Same kiel virino, nur ŝi — en ajnaj tagoj.

Valerij pensis, ke Iza havas ion rilatantan al la menstrua ciklo— tial ŝia humoro estas malbona kaj ŝia konduto estas stranga.

La helpantino de la detektivo, elirinte el la ĉambro kun ia pakaĵo en la manoj, unue kuris al la necesejo. Reveninte, Iza faligis sin en sian turnoseĝon.

Ŝi havis sur si multekostan kostumon kun pantalonoj.

— Honore al kio ci tiel oficiale vestiĝis?

Iza forgestis la demandon.

—Kiam okazis via rompo?

Demeter nevolonte respondis, ke sabate.

— Klaretas. Certe, ci foriras al neniu alia virino, foriras сi simple tiel.

— Kial ci tiel certas pri tio?

— Oj, Valera. Antaŭ miaj belokuloj tuta ekzisto cia estas. Se en ĝi iu nova virino aperus, mi tion rimarkus centfoje.

Kial mi, stultulineto, ne konjektis pri la divorco dum kvin tagoj? Simple ĉar mi malkoncentriĝis pro mia melankolio.

Ŝi spektas al ci kiel al ebria infano. Kaj ŝi fariĝis malnormale gaja.

Valerio morne rimarkigis:

— Sed nun ja amuzilo alvenaĉis — mia eksedziĝo. La melankolio pasis.

— Sincere dirante, jes! Pasis!

Iza ekridis kaj ridis ial pli longe, ol oni kutime faras dum konversacioj. Ŝi kvazaŭ sufokiĝis pro rido.

— Kun mi en nia departamento de krimserĉado unu germano servis, Rudik Diterle. Li diris, ke en germana lingvo ekzistas vorto „Schadenfreude“.

— Oj, Valer', ci hodiaŭ festas la tagon de lingvistiko. Unue Esperanto, poste la germana. Kaj kion cia vorto signifas ?

— Ĝojon pri la aliula malĝojo. En kiu ci nun mergiĝas ĝis super la oreloj.

Iza ektiris siajn orelojn.

— Do, Demeter. Nun ni trinkos teon, kaj mi diros al ci kruelajn sed verajn vortojn, kiujn neniu krom mi al ci eldiros.

— Teon donu, vortoj ne necesas.

Tamen Iza eldiris ĉiujn vortojn, kiujn ŝi volis.

— La malĝojo en ĉi tiu situacio, Valera, estas vere nur por cia filino. Kiu kreskos sen patro kaj kiun la patrinaĉo edukos laŭ sia spirito. Ci mem kulpas pri tio, kio okazis. Ci edziĝis al la malĝusta virino, Valerĉjo. Kompreneble, tio ne estas tute cia kulpo — tiel la sorto formiĝis. Ci ja diferencas de nia Griĉjo Kazakov. Ci tro dediĉis sin al cia polica servo. Ci havis malmultajn knabinojn — ci ne instruiĝis kompreni ilin.

Kaj igis cin edziĝi je si la unua... — Iza paŭzis, — vantulineto kun pupa vizaĝeto, kiu tion ekdeziris.

Iza leviĝis el la tablo. Ŝi parolis, marŝante tien-reen tra la akceptejo, kaj tute ekscitiĝis.

— Ŝi neniam vere amis cin. Ŝi al ci ne konvenis. Al ci fakte plaĉas virinoj de alia tipo! De alia korpkonstruo, finfine. Ŝi ja similas al tineo! Blankeca, plateca, fieca. Kaj trafumita per tabako! Kvankam ci mem estas nefumanto.

Pri la amo — tio estas nur knabinecaj nazmukoj. Sed pri la fumado...

— Unu sinjorino pri alia sinjorino ĉiame la plej-pleje afablajn bonparolojn eldiri kapablas.

— Ĉu Leskov-on [10] ci legis dum foresto de klientoj? Sprite, sed ĉi kaze ne pri tio temas. Kiam mi antaŭ sep jaroj unuafoje ekvidis ŝin, mi preskaŭ svenis: kiel la fraŭlo malbonŝancis! Kaj ĉio finiĝis inter vi precize tiel, kiel mi antaŭvidis. Mi ja komprenas, kio okazis.

Iza denove plenigis la tason de Valerij per teo, ne demandante, ĉu li bezonas tion.

Demeter fariĝis iritita.

— Kion ankoraŭ ci komprenumaĉis?

— Mi ja multon lernis de ci dum ĉi tiuj dek ok monatoj. Ekzemple, rimarki kaj kompari detalojn.

— Kaj la nazon ŝovi en fremdajn aferojn! Kion ci komparumis?

Iza ekmordis bombonon kaj trinketis teon.

— Tio elementas, Watson. Ci telefonis al mi pri la vojaĝo al Kaŭŝano antaŭhieraŭ malfrue vespere. AITN [11] ĉe mia telefonaparato montrigis cian hejman numeron. Konsekvence, post la sabata rompo ci plu loĝas en via loĝejo. Do, Jelena estas forpelita. Pro kia kialo viro, havanta trankvilan karakteron (kvankam sufiĉe tedan) kaj estanta modela edzo, povus forpeli el la domo la patrinon de sia filino?

Iza finmanĝis la bombonon.

— Cetere, mi havas rilaton al la okazo.

Valerij ektremis.

— Kio!?

Iza denove leviĝis, trairis la akceptejon, haltis, ŝovinte la manojn en la pantalonpoŝojn.

— Ci telefonis el Kiŝinevo al ŝia laborejo vendrede tagmeze. Ci ne atingis ŝin, kaj ci ne havis tempon por plu provi. Ci kontaktis min kaj petis min transdiri al ŝi, ke ci revenos unu tagon pli frue. Ci ne plu telefonis al ŝi, sciante mian plenumemon.

Sed mi cian peton, pardonu, igno-o-ris, — Iza moke ridetis, — pro miaj personaj antipatioj kontraŭ Demeter Jelena Vasiljevna. Pri tio, ke ci alvenos unu tagon pli frue, ŝi ne sciis. Ci neatendite aperis kaj trafis en vodevilan situacion. Jen la tuta rezulto de cia sepjara geedzeco.

Ŝi rigardas cin kun kompato, sen malica ĝojo.

— La rezulto de mia geedzeco estas Alisa.

Valerij leviĝis kaj foriris al sia kabineto.

Kaj se ŝi telefonus al Jelena? Ci scius nenion. Kaj vi vivus kiel antaŭe. Ĉu tio estus pli bona aŭ pli malbona? — Mi ne scias. Ne, mi scias: pli malbona.

Baldaŭ en la kabineton eniris Iza; laŭ ŝia aspekto estis videble, ke ŝi volas daŭrigi la konversacion.

Per kio plia ŝi ankoraŭ volas najli cin al la muro?

Sciante, ke Iza ne toleras imiton de la odesa juda parolmaniero, per kiu reale neniu parolas, krom filmaj roluloj, Valerij demandis ĝuste tiel:

— Tamen ki-i-on vi havas al mi-i returne di-i-ri?

— Tamen mi havas al ci diri unue pri unu kaj poste pri la aliu.

Iza rigardis rekte en la okulojn de Demeter. La serioza rigardo, nenia mokeco.

— Unue. Mi estas en cia flanko, mi estas en cia teamo. Cetere, en la teamo kun malmultaj membroj.

Valerij ekhontis pro sia antaŭa frazo, li forturnis la rigardon.

— Mi scias, Iz'. Kaj mi scias, kion mi ŝuldas al ci.

Iza kapjesis.

— Due. Al Kaŭŝano mi kun ci veturos. Pro la nove malkovritaj cirkonstancoj, — la fraŭlino sarkasme subridis. — Donu instrukciojn.

Demeter ekparolis kun Iza kiel estro kun subulino. Li mallonge rakontis pri la celo de la estonta vojaĝo; diris, kion la asistantino devas kunpreni kaj kiel vesti sin.

— Ni forveturos je la sesa matene, antaŭ ol policistoj vigliĝоs sur la ŝoseoj.

— Ĉio komprenita. Sed ĝenerale, Valer', kiel сi nun vivas rilate al la ĉiutaga mastrumado? Ekzemple kion pri cia vespermanĝo hodiaŭ?

— Mi fritos ovojn.

— Ĝuste estas diri: «mi preparos okulovaĵon». Se Kazakov estus ĉi tie, li stulte ŝercus pri cia respondo. Ci venu vespermanĝi al mi.

— Ne, Iz', dankon.

— Kial do?

— Mi ĝenas. Subulino nutras estron...

— Oj vej! Estu pli simpla, kaj homoj al ci altiriĝos. Cetere, pardonu, sed ci jam delonge ne estas tro alta estro…

________________________

[1] Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas — el "Proverbaro" de L.Zamenhof.

[2] Ĉednestria Moldava Respubliko (ĈMR) — nerekonita ŝtato, kiu kovras ĉirkaŭ 12 % de la teritorio de la Respubliko Moldovo. ĈMR situas sur la maldekstra bordo de rivero Dnestro (Dnestr, Nistru) kun malgranda anklavo sur la dekstra bordo, kie troviĝas la urbo Bendero (Bender, Benderi). La ĉefurbo de ĈMR estas la urbo Tiraspolo. En 1992 la loĝantaro de ĈMR estis proksimume 740 000 homoj, inter kiuj estis proksimume egala nombro da moldavoj, rusoj kaj ukrainoj.

La unua impulsa kaŭzo de la movado pro sendependeco de Ĉednestrio estis kreado en Moldavio radikal-naciisman organizon «Popola Fronto de Moldovo» kaj akcepto en 1989 respublikan leĝon pri lingvoj, kiu transigis la skribsistemon de la moldava lingvo al la latina grafiko kaj krome senigis la rusan lingvon de la statuso de la dua ŝtata lingvo.

ĈMR (komence sub la nomo «Ĉednestria Moldava Soveta Socialista Respubliko») proklamis sian sendependecon de la Moldava Soveta Socialista Respubliko la 2-an de septembro 1990.

La ŝtata blazono de Ĉednestria Moldava Respubliko

La oficiala klarigo pri tiu ĉi ago estis la malemo de la loka loĝantaro eliri el Sovetunio (en tiu tempo la gvidantaro de Moldavio jam montris politikan kurson al eliro el Sovetunio).

Grava faktoro, kiu kondiĉis la strebon de la loĝantoj de Ĉednestrio eliri el Moldavio, estis ilia malemo aliĝi al Rumanio (en la komenco de la 1990-aj jaroj la eblo de unio inter Moldavio kaj Rumanio ŝajnis al multaj proksima realeco).

La nerekonita respubliko asertis sian realan sendependecon en 1992 rezulte de milito kontraŭ la oficiala Kiŝinevo (kutime estas uzata la termino «Ĉednestria konflikto»), kiu daŭris de la 2-a de marto ĝis la 1-a de aŭgusto 1992. ĈMR defendis sian suverenecon grandparte pro tio, ke la 14-a gvardia ĝeneralmilitistara soveta armeo, bazita en Ĉednestrio, rifuzis doni ĵuron al la novformita sendependa ŝtato Moldovo.

La 1-a de aprilo 1992 la armeo transiris sub la jurisdikcion de Rusia Federacio laŭ ordono de la prezidanto de Rusio B. Jelcin.

En la armita konflikto la 14-a armeo subtenis la ĉednestrian flankon, malhelpante la moldav‑rumanajn militistojn efektivigi vastan ofensivon kontraŭ la regiono nomata „maldekstra bordo“.

Kompare al aliaj armitaj konfliktoj en la eksa USSR aŭ eksa Jugoslavio, la kvinmonata milito en Ĉednestrio kaŭzis relative malgrandan nombron de viktimoj: ĉirkaŭ 1 000 mortintoj de moldav-rumana flanko kaj ĉirkaŭ 2 500 de ĉednestria flanko, inkluzive viktimojn inter la civila loĝantaro de ĈMR.

[3] En la Moldava Sovetia Socialisma Respubliko, kiu estis parto de USSR, la sistemo de ŝtataj organoj, kies tasko estis gardi la publikan ordon, nomiĝis ne "polico", sed "milico" (samkiel en ĉiuj aliaj lokoj de Sovetunio). Tamen tiu sovetia «milico» ne estis tradicia milico, t.e. popola civitana armeo.

En Moldavio la milico estis renomigita je polico antaŭ la disfalo de Sovetunio, en la jaro 1990. Valerij Demeter, do, servis kaj en milico kaj en polico.

[4] Hajdukoj — armitaj kamparanoj, ribelantoj, rabistoj, similaj al Robin Hood. Ili batalis dum la XV-XIX jarcentoj en teritorioj de Besarabio, Rumanio kaj la balkanaj regionoj kontraŭ la turkaj okupantoj, kaj ankaŭ kontraŭ la lokaj bienuloj.

En la policaj instancoj de la urbo, kie loĝas Valerij, oni ŝerce donis la nomon «hajdukoj» al nelokaj krimuloj, «gastrolantoj», kiuj alvenas al la urbo el aliaj teritorioj por fari krimajn agojn.

[5] La 27-an de aŭgusto 1991 estis alprenita la Deklaracio pri Sendependeco de la Respubliko Moldovo, kiu proklamis la sendependecon de Moldavio kaj ĝian eliron el la Sovetunio. La deklaracio, interalie, proklamis la rumanan lingvon surbaze de la latina grafiko kiel la oficialan lingvon de la ŝtato.

[6] Fluero (de la moldava kaj rumana "fluier") — moldava kaj rumana popola muzikinstrumento: ligna fluto kun kun ses aperturoj por la fingroj. Najo (de la moldava kaj rumana "nai") estas plurŝalma fluto, kutime konsistanta el 24 kunligitaj lignaj tubetoj.

Najo

[7] Temas pri strofoj el la poemo "Malbela knabino" de sovetia poeto Nikolaj Zabolockij (1903-1958):

«А если это так, то что есть красота

И почему её обожествляют люди?

Сосуд она, в котором пустота,

Или огонь, мерцающий в сосуде?»

Laŭvorta traduko:

« Kaj se tiel estas, kio estas beleco

Kaj kial ĝin diecigas homoj?

Ĉu ĝi estas vazo, en kiu estas malpleno,

Aŭ fajro, trembrilanta en vazo?»

[8] La aŭtoro de la artikolo pri Esperanto en la soveta Mallonga Literatura Enciklopedio estas V. P. Grigorjev.

En la artikolo, interalie, estas dirite:

"Manko de vivaj ligoj kun konkreta «popolo-lingvokreanto» malfaciligas la evoluon en E. de stilaj kontraŭmetoj de la tipo de la rusaj «очи — глаза — зенки»."

(Краткая литературная энциклопедия. — М: Изд-во «Советская энциклопедия», 1975, Т. 8. — С. 959).

Jen tamen unu evidenta traduko de la trio «очи — глаза — зенки» en Esperanton: «belokuloj, ĉarmokuloj"(alta stilo) — "okuloj"(norma) — "okulaĉoj, fiokuloj" (negativaj).

[9] Kaŭŝano (Căușeni, Kauŝany) - la urbo en sud-orienta Moldavio.

[10] Nikolaj Semjonoviĉ Leskov (1831–1895) — rusa verkisto, kiu uzis en siaj verkoj unikan ironian lingvostilon, lingvan virtuozecon per neordinaraj kombinoj de popola etimologio kaj altstilaj esprmoj. Valerij celas imiti la parolstilon de la herooj de Leskov, sed, ŝajne, tion ne eblas traduki al esperanto adekvate.

[11] AITN — Aŭtomata Identigilo de Telefona Numero. Meze de 1992, kiam okazas la agado de la romano, tiaj aparatoj en la iama Sovetunio ankoraŭ estis maloftaĵo.

Ĉapitro 2. Klientino

Ĉapitro 2.

Klientino

Geriĉuloj ankaŭ ploras

(la titolo de televida serio)

La 28-a de aŭgusto 1992, vendredo

La telefono eksonis. Iza diris:

— Estu tiu almenaŭ iu pagipova kliento! En kiu lingvo mi parolu?

— En la ŝtata.

La fraŭlino levis la aŭdilon kaj ŝaltis la laŭtparolilon por Valerij.

— Bună seara! Agenția de detectivi particulari „Regiune”…

— Pardonu, ĉu vi parolas ruse? — virino interrompis Iza-n, la voĉo estis juna.

— Jes, certe, pardonu min. Privata detektiva agentejo «Regiono», bonan vesperon. Mia nomo estas Iza Jakovlevna...

— Do, ĉu tie vi estas la privata detektivo?

— Ne, mi estas sekretario-referendario de la agenteja estro. Kvankam ni havas ankaŭ agentojn-virinojn.

— Mi volas paroli kun la estro.

— Bedaŭrinde, persone tio eblos nur post proksimume unu horo. Valerij Ionoviĉ nun akceptas raportojn de la agentoj, ili ĵus komencis. Li malpermesis disturbi lin dum tiu tempo. Vi povas skizi al mi la aferon ĝenerale.

— Mi parolos nur kun li, mi retelefonos.

— Jes, kiel por vi estas oportune. Sed nur ni ja ne akceptas ĉiujn mendojn. Unue estus celtaŭge precizigi, pri kio konkrete temas. Por ŝpari vian tempon.

— En via anonco estas skribite, interalie, «serĉado de homoj».

— Jes, ni okupiĝas pri tio. Valerij Ionoviĉ pri seriozaj demandoj neniam rifuzas. Vi povas veni persone post unu horo. Nepre necesas foto de la malaperinto, la plej freŝdata, sed prefere kelkaj fotoj. Ĉu pri infano aŭ pri plenkreskulo temas?

La virino ĉe la alia flanko de la lineo ekspiris.

— Pri la plenkreskulo. Ĉu viaj prezoj estas altaj, kompreneble?

— Ve, ni vivas en la reala mondo.

— Nu jes, ankaŭ mi vivas en ĝi.

Iza kompetente klarigis, kie situas la agentejo; respondis, ke estas loko por parki aŭton; eksciis la nomon de la telefonantino, ne demandinte pri ŝia familia nomo.

— Ni atendas vin, Svetlana.

Ŝi tuj enmetis kompakt-diskon en la komputilon kaj tajpis la telefonnumeron, kiu estis afiŝita sur la ekrano de la aŭtomata numera identigilo.

Valerij malkontente diris:

— Kial utilas tiu mensogaĉo kaj babilado? «Agentoj-virinoj». «Raportoj». Kaj la «reala mondo» plusaĉe.

— Ĉefo, ci nenion komprenas. Por la kliento oni devas krei impreson pri serioza organizo. Kaj tuj starigi kun li amikajn, konfidajn rilatojn. Pri tio oni nun eldonas lernolibrojn.

Do, jen, temas pri la firmao «Luceafărul»[1] — oj, kian nomon ili elektis! La adreso estas sur la strato Independenței. Kaj mi tuj komprenis, ke ŝi estas monhava. Ĉu mi alvoku Semjon-on?

Semjon laboris en la ekonomia departemento de la urbestrejo kaj konsilis Valerij-on pri ĉio, rilata al bizneso.

— Ili funkcias de ĉirkaŭ tri jaroj, okupiĝas pri neferaj metaloj.

— Ĉu monhavaj?

— Mi pensas, ke sufiĉe tiaj. Aluminion ili akceptas en siaj kolektejoj de metalrubo po prezo de dek kvin ĝis dudek rubloj por kilogramo — do, unu tuno kostas al ili, laŭ la aktuala kurzo, proksimume cent dolarojn. Kaj la okcidentanoj aĉetas tunon da aluminio po prezo ĝis mil dolaroj. Post depreno de ĉiuj elspezoj la pura profito, mi supozas, estas ĉirkaŭ tricent aŭ kvarcent baksoj [2] por tuno. Kaj kupron en Okcidento oni aĉetas minimume po mil ducent, plumbon po sescent, kuprajn alojojn po...

— Semĉjo, mi komprenis. Do, ĉu «Luceafărul» estas granda entrepreno?

— Laŭ nia klasifiko — ĝi estas malgranda entrepreno. Stabile dungitoj estas ĉirkaŭ kvardek peresonoj. Kolektejoj de metalrubo estas ĉirkaŭ dekduo, en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Ili havas metiejon, negrandan, sed plenan de ekipaĵoj — diversaj premmaŝinoj, tranĉmaŝinoj. Veturilaro estas: kamionoj, furgonoj...

— Kaj kiuj estas la posedantoj?

— La posedanto kaj reala direktoro... mi tuj rememoros la familian nomon, ci ja forŝiris min de la festa tablo... kiel ĉe iu konata kantisto...

— Pavarotti?

— Valer', humuro ne estas cia forto. Loza [3]. Bogdan Loza. Aĝo — malpli ol kvardek. La dua direktoro estas lia edzino, ŝajne ŝia nomo estas Oksana.

— Ĉu konfliktoj, skandaloj?

Semjon respondis, ke li memoras nenion similan, almenaŭ rilate al la ŝtataj aŭtoritatoj. Krome, la firmao klopodas esti civilizita: kiam iam oni trenaĉis al ilia kolektejo bronzan memor-tabulon, la dungitoj de «Luceafărul» tuj telefonis al la polico.

— Iliaj konkurantoj dume estas malfortaj, «Luceafărul» dominas ĉe ni pri neferaj metaloj — facile superas ĉiujn. Kaj la heredaĵon de Sovetunio oni povas ankoraŭ prirabi kaj prirabi plu. Kvankam tia dolĉa vivo ne daŭros longe: baldaŭ oni enkondukos ŝtatan monopolon pri eksportado de ajnaj metaloj. Estas kreota la ŝtata kompanio, la nomon oni jam elpensis — «Metalferos». Eksportos ĝi, kaj tiuj, kiuj eksportas nun, nur liveros al ĝi la kolektitan metalrubon. Iliaj enspezoj, kompreneble, falos.

Demeter volis demandi: «Kiu tegnentumas "Luceafărul-on"?» [4], sed demandis alimaniere:

— Kun kiu garda firmao «Luceafărul» havas kontrakton?

— Civitano estro, tio jam estas cia tereno. Mi, ŝajne, vidis sur iliaj pordoj glumarkon de «Sekureco».

Do, la «danduloj».

— Dankon, Semĉjo. Mi restas cia ŝuldanto.

— Kiel ĉiam. Jen mia Linjo volas babiladi kun Iza.

Valerij transdonis la aŭdilon, Iza malŝaltis la laŭtparolilon.

— Iru en la kabineton, Valerij, ni havos virinan interparolon.

Valerij iris al sia kabineto.

Aŭskultu, kion ili parolas. — Mi ne volas.

Valerij havis la eblon aŭskulti el sia kabineto tion, kio okazas en la akceptejo, kaj ĉiujn telefonajn konversaciojn. Iza el la akceptejo ankaŭ povis aŭskulti per kapaŭskultiloj tion, kion Valerij diris per telefono, kaj la interparolojn en lia kabineto, sed li povis malŝalti tiun eblon por ŝi.

Ŝi klaĉos pri cia divorco al ĉiuj amikinaĉoj. — Ne estas ŝtata sekreto. Kaj pri la "kornoj" Iza ne diros vorton.

Iza eniris al Valerij post ĉirkaŭ dek minutoj.

— Ni prepariĝu por la klientino. Nu, kio estas ĉe ci en la kabineto?

La negranda ĉambro estis aranĝita laŭ deziro de Iza: en la kabineto de privata detektivo la kliento devas vidi tion, kion li atendas vidi. Valerij multe kontraŭis, sed fine, kiel plej ofte, li cedis al Iza.

Sur la muroj — grandegaj detalaj mapoj de Moldavio kaj de ilia urbo kun la ĉirkaŭaĵoj.

Proksimume dek du diversaj honoraj diplomoj kaj atestiloj pri kvalifika altigo de Demeter el la milicaj-policaj tempoj. Nur la multaj diplomoj de Valerij pro partopreno en arta amatorado ne estis pendigitaj.

Sur muro en la paspartuo — «Morala kodo de privata detektivo» en du lingvoj — la plagiato de dokumento de la kiŝinevanoj, sed plibonigita de Iza.

La emblemo de la agentejo — aglo sur ŝildo. La emblemon elpensis Iza: ŝi diris, ke necesas, ke ĝi memorigu pri io ŝtata.

La nomon de la agentejo — «Region» — elpensis ankaŭ ŝi, kvankam Demeter proponis nomi ĝin kiel ĉe la kiŝinevanoj — anglalungve.

Librorakoj kun nelegita jura kaj legita krimscienca literaturo. Malmoderna granda skribotablo, tabla lampo en la stilo de la kvardekaj jaroj. Granda fera kirasŝranko, forlasita de la antaŭaj posedantoj de la ejo — ĝi estis tiam tute rusta, sed oni farbis ĝin per griz-ŝtala koloro, ĝi aspektis impone. Tamen Valerij ne tenis monon aŭ entute ion gravan en la kirasŝranko: interne de ĝi regis neforigebla malagrabla odoro de io brulita. En la ŝrankon estis amasigitaj malnovaj revuoj, kaj por la gravaj aferoj Valerij havis specialan kaŝejon en la muro malantaŭ la mapo.

Demeter ŝerce proponis al Iza pendigi en la kabineton portreton de Feliks Dzerĵinskij, kiu ĉeestis en ĉiuj milicaj kabinetoj ĝis la jaro 1989 (Valerij kunportis la sian portreton hejmen por memoro, nun ĝi kuŝis en la kirasŝranko). Iza diris, ke pli bone estus prepari aron da portretoj: Nikolao la Dua, Lenin, Antonescu [4], Stalin kaj tiel plu, ĝis Snegur [5]. Kaj pendigi ilin depende de la supozataj politikaj preferoj de la kliento.

Sur la tablo staris serioze aspektanta aparato: nigra paralelepipedo kun telefona disko, aŭdilo, laŭtparolilo kaj tri vicoj da klavoj. Estis ankaŭ, kiel en la kabinetoj de grandaj estroj, telefono sen disko, sed al nenio konektita — simple por krei solidan impreson.

Havatis ankaŭ komputilo, sed ne IBM 386, kiel ĉe Iza, sed ZX-Spectrum, kun kvincolaj disketoj. Kiel ekrano por ĝi servis televidilo Elektronika C-431D. Valerij preskaŭ tute ne uzis sian komputilon — por la laboro li ekspluatis la komputilon de Iza: ŝi diris, ke la estonteco apartenas al IBM.

Iza aferene donis ordonojn:

— Forigu la revuon "Ĉe stirilo" , elmetu "Homo kaj leĝo". Kaŝu la beletran libron. Metu sur videblan lokon binoklon, fotilon, noktovidilon...

Valerij havis ankaŭ tiun aparaton: li aĉetis ĝin ĉe militistoj.

— Enŝaltu la komputilon, eligu sur la ekranon ion seriozan, iomete turnu la monitoron, ke ŝi povu vidi. Surmetu la ĉemizon, tiun grizan, kun du poŝoj. Kombu cin.

— Jes, sir! Estos plenumite, sir!

— Ne fortimigu tian klientinon, ni ja ne havas monon! Ĉu ci memoras, kiel...

Demeter ĉagrenite interrompis:

— Memoras mi.

— Do ne forgesu, ke ŝi venis al ci ne por esti pridemandata. Ne kondutu kiel stulta, kruda milicano! Proponu al ŝi akvon, teon, kafon, guteton da konjako...

— Ĉu mi estas kelnero, aŭ kiu?

— Kelnerino estas mi, sed ci estas gastama mastro. Dum la konversacio ĉiam uzu ŝian nomon, ne parolu laŭ cia kutima maniero — "Rakontu, kiel..."; "Precizigu, kion...".

— Kial?

— Ĉu en la milico ci lernis nur elbati konfesojn el suspektatoj? Al ĉiu homo estas plaĉe, kiam oni alvokas lin per la persona nomo. Tio favorigas lin al la kunparolanto.

— Bone, Iza. Vi pravas, Iza.

Iza ekridis:

— Demeter, ci estas neeltenebla.

Iza kaj Valerij rigardis per la monitoro de la kontrolkamerao, kiel la klientino alveturas al la agentejo. Kiel monitoro estis uzata ordinara nigra-blanka televidilo "Rekord" V-312. Pro manko de mono la agentejo "Regiono" aĉetis kontrolsistemon jam uzitan kaj tre malmodernan. Sed pli bone estu tia, ol nenia. Kaj se oni konektas videomagnetofonon al la televidilo, oni povas eĉ registri tion, kion kaptas la videokameraoj. Tamen la utileco de tio estas limigita: la kasedo permesas nur unu horon kaj duon da registrado.

— Farema damo, mem ĉe la stirilo.

— Ŝi stiras malbone.

— Kaj la aŭto — oj, tian aŭton ĉi tie neniu havas — kun ringoj! Mi vidis tiajn en Israelo.

— Audi. Por nia vilaĝo ĝi estas impresa, kvankam, certe, ĝi havas grandan kilometraĵon. En Germanio iu germaneto aĉetis novan aŭton, kaj ĉi tiun vendis malkare al akaparistoj. Kvankam, eblas, ke ĉi tiun aŭton oni simple ŝtelis. Ci alportu al ŝi la preztabelon, kompreneble, tiun por la riĉuletoj.

— Nun oni diras: "prezlisto".

La vizitantino estis simpatia kaj, kiel oni diras, bone flegita. La tinkturita blondulino —Valerij rememoris, ke lia edzino estas natura blondulino. Proksimume tridekjara, kun abunda ŝminko, multekoste vestita; sur la kolo — ora pendaĵo, en la oreloj — ankaŭ oro, sur la fingroj — geedziĝa ringo kaj ankoraŭ du aliaj oraj ringoj.

Salutante, ŝi etendis imponan vizitkarton kun orumita rando (jes, la firmao «Luĉafărul»): «Loza Svetlana Viktorovna, direktoro pri disvolviĝo».

Valerij enmanigis al la damo sian modestan vizitkarton.

— Mi aŭskultas vin, Svetlana Viktorovna.

— Vi povas nomi min simple Svetlana.

Loza kondutis ne tute kutime por klientino. Ŝi atente ĉirkaŭrigardis la kabineton, fikse observis ĉiujn honordiplomojn.

— Ho, la gratifikoj pro pafado, pro ekstremkondiĉa stirado... Ĉu vi antaŭe servis en milico?

— Precize tiel. Kaj ankaŭ en polico.

— Rakontu pli detale pri vi mem kaj pri via firmao, mi petas.

Estis la unua fojo, kiam kliento komencas konversacion tiel kaj postulas rakonton pri ci mem. — Nu, tute bone, mi havas nenion por kaŝi.

— Mi naskiĝis en 1958 en nia urbo. Fininte la dekklasan mezlernejon, mi servis en la armeo, en la internaj trupoj. Post la malrekrutiĝo mi studadis en la Supera Lernejo de Milico en la urbo Gorkij. Poste ĉe mi estadis servo en la organoj de internaj aferoj: en enketaj departamentoj kaj en departamentoj de krimserĉado. Krom nia urbo, mi estis direktita por servo dum unu jaro al Bendero kaj dum du jaroj al Tiraspolo, poste oni denove revenigis min ĉi tien. Mi eksiĝis de polica servo en 1991 kun la rango de kapitano kaj de la posteno de vicĉefo de la departemento pri krimserĉado en la urba polic-inspektorejo.

Demeter trafis en la lernejon de milico tiom malproksime de Moldavio tial, ke ĝuste tien oni donis al li rekomendon-direktilon en la armeo (Valerij servis en Rusio). En tiu periodo en la lernejo de milico validis la instrukcio, ke certa procento de la kursanoj estu matrikulita laŭ armeaj rekomendoj el inter junuloj, kiuj plenumis la konskripcian militservon en la internaj trupoj. Plie, ili devis esti laŭ nacieco ne rusoj kaj deveni el «naciaj respublikoj». Demeter konformis al tiuj postuloj kiel bilarda globo al la bilardpoŝo: kvankam en lia familio hejma lingvo estis la rusa, en la pasporto estis skribite «moldavo».

Valerij ne menciis al la klientino, ke en la soveta tempo li por jaro kaj duono estis direktita per la urba milic-administracio al laboro en la urba komitato de komsomolo, dum kio lia milicserva staĝo daŭre validis. En la fako pri milit-patriota kaj sporta laboro, kiu okupiĝis ankaŭ pri neplenaĝaj leĝrompintoj, Demeter organizis la agadon de la unuiĝoj «Juna amiko de milico» (por la malsupraj lernejanoj) kaj «Juna dzerĵinisto» (por la superklasanoj). Li ankaŭ gvidis somerajn «tendarojn por laboro kaj ripozo» por «malfacilaj adoleskantoj».

En la urba komitato de komsomolo li konatiĝis kun Iza, kiu laboris kiel instruktoro en la fako pri lerneja junularo.

— Ĉu via agentejo ekzistas ankaŭ ekde la 91-a?

— Jes, jam ekde la februaro. Mi kreis ĝin nur iomete pli malfrue ol la kiŝinevaj kolegoj.

— Kia estas via familia stato?

Diablo prenu ŝin, ŝi ja kvazaŭ esplordemandas cin!

Valerij respondis per frazo el oficaj demandiloj:

— Edziĝinta, edukas filinon.

Poste la virino komencis fari jam tute malkonvenajn demandojn: kiom da dungitoj estas en «Regiono», kiuj lokaj firmaoj dungis Valerij-on...

La detektivo ĝentile rifuzis doni la informojn. Li respondis nur kiaj estas la plej oftaj mendoj de la klientoj:

— Por juraj personoj — internaj enketoj en organizoj, esplorado de la agado de konkurantoj; kontrolo de la aŭtentikeco de informoj, kiujn donas pri si komercaj partneroj. Por fizikaj personoj — difinado de geedza malfideleco kaj serĉado de homoj. Lastatempe la serĉado de homoj fariĝis pli ofta.

La virino, sen rideto, demandis:

— Do, ĉu edzoj kaj edzinoj komencis malpli adultadi lastatempe?

— Mi ne opinias tiel. Simple pro la ekonomia situacio homoj nun elspezas monon por la plej gravaj por ili aferoj — por io alia ili ŝparas.

— Bone, mi dungas vin. Mia afero estas jena...

— Pardonu, ke mi interrompas vin, Svetlana. En tiaj situacioj mi ĉiam sentas malkonforton, sed ni devas informi vin pri niaj prezoj.

— No problem, informu.

Valerij premis la butonon de la interkomunikilo:

— Iza Jakovlevna, alportu, mi petas, nian... prezliston.

Loza atente tralegis la paperojn.

— Nu jes, ne malmultekoste, kvankam proksimume tiel mi supozis. Do, taga pago plus elspezoj. Kaj la antaŭpago estas deviga kaj nerendonebla?

— Bedaŭrinde, jes. Kompreneble, pri la aldonaj elspezoj ni donas plenan raporton. Kaj la fina pago okazas nur en kazo de sukcesa enketo.

— Do, okazas ankaŭ la nesukcesaj?

— La vivo estas la vivo. Sed en mia praktiko ĝis nun eĉ ne unufoje okazis malsukcesoj pri serĉado de homoj. Kiam estis necese, mi implikis kolegojn el la ĉefurbo. Mi trovis ĉiujn.

Nur ne ĉiuj ili estis vivaj.

— Okej. Mi donas la antaŭpagon.

Kiam la virino komencis rakonti pri sia problemo, ŝi perdis sian aferecan tonon, ŝia memcerteco malaperis. Ŝi parolis nekohere, tro multe kaj ripetante.

— Ĉe mi malaperis la edzo. Hieraŭ. Forkuris ... al iu alia ... virino, mi ne scias al kiu. Necesas trovi ilin ambaŭ...

Kial serĉi edzon, se post iom da tempo li aperiĝos por la divorcado? Krome, foriris li nur hieraŭ. — Eble, la edzo aperos post kelkaj tagoj, sed la antaŭpago restos.

La okazo, tamen, ne estis tipeca. Bogdan Loza jen ĝuste malaperis. En ĵaŭdo matene li iris al la oficejo — malgraŭ la festotago, la dungitoj laboris ĝis la tagmanĝo. La viro forlasis la oficejon unu kaj duonan horon post komenco de la laborotago (li diris al la sekretarino, ke eble li revenos al la laboro, aŭ eble ne), kaj li revenis nenien. Svetlana tiun tagon troviĝis hejme. La edzino firme kredis, ke ŝia edzo foriris al alia virino — ŝi, ŝidire, sentas tion.

Svetlana kaj Bohdan, samaĝulo de Valerij, vivis en geedziĝo dum sep jarojn, kiel ankaŭ la geedzoj Demeter. La malaperinto kaj Svetlana ne havis infanojn (konsiderante tion, ke Svetlana ilin ne menciis).

— Do, vi neniam vidis tiun virinon, vi ne scias ŝian nomon, neniu al vi ion rakontis pri ŝi. Kiaj, do, estas viaj versioj?

— Li havas unu absurdaĉan hobion: Esperanton.

Valerij kapjesis.

Bona koincido. Eble la bonŝanco revenis?

La virino subite eksplodis per emocioj:

— Kial vi kapjesas kun saĝa mieno? Ĉu vi volas, ke mi kredu, ke policisto scias, kio estas Esperanto? Vi ĵetas polvon en miajn okulojn!

Valerij kun tediĝinta tono komencis rerakonti artikolon el la enciklopedio.

Svetlana Loza perpleksiĝis.

— Pardonu, Valerij Ionoviĉ. Mi ja estas nun tute nervoza. Ĉiuj nuntempe volas fari impreson kaj poste elpremi monon. Ĉu vi mem hazarde ne estas unu el tiuj, el esperantistoj?

— Ne, mi estas unu el ĉi tiuj, el privataj detektivoj. Daŭrigu.

— Do, li vizitis tiun ilian stultan klubon dufoje semajne, ĉiajn iliajn kunsidaĉojn. Ĝuste tie ŝi lin fikaptis!

Kiel eblis kompreni el la konfuza rakonto de la virino, la Esperanto-klubo baziĝis en la loka pedagogia instituto, kiu ekster la studhoroj disponigis ejojn al la esperantistoj. Kiu estas la gvidanto, Loza ne sciis precize — iu docento el la instituto.

— Svetlana, tamen ĉu vi tute certas, ke temas pri la alia virino? Rigardu la situacion de ekstere. Malaperis solida komercisto. Neniuj deklaroj aŭ mesaĝoj al la edzino. Lia aŭtomobilo restis surloke...

Ĉe Loza subite ekfluis larmoj.

Valerij rememoris la titolon de meksika televidserio, kiun oni ekmontrigis en la moskva televido ekde la aŭtuno de la pasinta jaro, kaj kiun fervore spektadis milionoj da virinoj en Moldavio kaj en ĉiuj landoj de la iama Sovetunio: «Geriĉuloj ankaŭ ploras».

— Svetlana, trankviliĝu, mi petas. Ĉu akvon, kafon? Eble guton da konjako?

— Jes, eble.

Baldaŭ eniris Iza kun glaso da akvo, kafo kaj konjako «Dojna».

— Vi ankaŭ trinku kun mi, ĉar sole estas iom ĝene... Do, koncerne tion, ke kvazaŭ ne temas pri alia virino. Nia firmao pri aferaj demandoj havas neniajn problemojn aŭ konfliktojn kun iu ajn. Alikaze, vi mem ja komprenas: mi ne al vi venus.

Jes, ŝi venus al la Ferdekesto aŭ al Ŝurik La Apro.

— La vesperon antaŭe mi havis kun Bogdan... nu, malgrandan familian konflikton. Sed la ĉefa afero — li estas simple tiaspeca homo! Nerespondeca! Se io venas al lia kapo, li povas fajfi pri ĉio — pri mi, pri la komerco. Pri la aŭto: li ne ŝatas stiri. Malofte li mem sidiĝas ĉe la direktilo, por aferoj lin veturigas unu el niaj ŝoforoj aŭ, pli ofte, taksio — li havas eĉ la karton de fidela kliento.

Sed kion mi parolas — tute ne pri tio temas! Simple tio ĉio estas jen precize laŭ lia gusto. Li, laŭ lia opinio, estas super la temoj pri iuj ajn monoj, pri havaĵo. Kaj al li plaĉas ĉion fari subite. Kaj se li revenos por divirco, li ne diros, al kiu li foriris.

Estas malfacile kredi, ke ekzistas entreprenistoj, kiuj fajfas pri mono kaj havaĵo.

La virina vizaĝo ruĝiĝis, la konjako efikis.

— Vi komprenu: li estas stranga, li ne estas tia, kiel ĉiuj. Mi konsentas: viro-biznesisto povas havi ian hobion — nu, mi ne scias, eble ĉasadon, aŭtojn. Fremdan lingvon — bonvolu, sed nur veran lingvon, la anglan aŭ iun alian. Dungu personan instruiston kaj lernu. Sed ĉe li — jen Esperanto ia pleba, kies adeptoj kunvenas kvazaŭ en kolĥozo...

Ŝi ja ĝuste tiel diris, malstreĉiĝinte pro la konjako: «pleba». En la 87-a jaro aperis la unuaj «kooperativoj» [6]. Kaj dum nur kvin fiaj jaroj elkreskis la damnitaj «patricioj», la raso de sinjoroj.

Demeter baldaŭ, kiel kutime, forgesis, ke li «prezentas servojn de privata esplorado», forgesis la formulon de Iza «ne esplordemando, sed konversacio», kaj parolis ĝuste kiel vera polica esplordemandisto.

— Ĉu Bogdan kunprenis siajn dokumentojn el la domo?

— La pasporton li ĉiam havas kun si, tio necesas por la laboro. Kaj ja milita stato ja estis...

— Eksterlandan pasporton? Diplomon pri fino de universitato, militistan bileton? Monon? Kaj iujn pure virajn personajn aĵojn, ekzemple, razilon?

La virino ekpensiĝis.

— Monon li ĉiam havas ĉe si, sufiĉe decan sumon, aŭ eĉ pli. Kaj ĉe ni ne estas kiel ĉe iu etularo: ni havas bankkontojn, plastajn kartojn... Tio, pardonu, ne estas via afero, kiel statas niaj monaferoj. Eksterlanda pasporto, diplomo... mi ne kontrolis. Sed kial li bezonus diplomon, li ja estas komercisto. Kaj razilo... Ĝi ne estas bezonata al li ĉiutage. Li portas barbeto-o-n...

Svetlana ekploregis. Valerij pliverŝis al ŝi konjakon en la pokalon.

— La barbeto — tio estas bona. Modo pri barboj ĉe ni ne estas, barbuloj restas en memoro. Cetere, ĉu vi kunportis foton?

La virino kunportis nur unuopan foton. Bogdan estis fotita sur fono de iu fremda mara pejzaĝo, verŝajne en Turkio — la riĉuloj nun veturas tien anstataŭ Odeso, Krimeo kaj Soĉio. Estis videble, ke temas pri duono de foto, fortranĉita per tondilo — apude de Bogdan, evidente, staris Svetlana.

Valerij ne diris al Iza, ke necesas telefoni al la fotisto, kiu multobligos la foton, kaj al Griĉjo Kazakov — ŝi sciis ĉion mem.

— Ĉu vi estas certa, ke Bogdan lasis al neniu ĉe la laboro kontaktojn por ligiĝi kun li?

— Mi estas certa, mi esplordemandis ilin ĉiujn; iujn persone, iujn — telefone.

«Esplordemandis» ŝi!

— Oni povis mensogi al vi. Kaŭze la vira solidareco kaj ĉio cetera. Des pli — dum konversacio ne okul-al-okule, sed telefone. Mi povos efike paroli kun ili.

— Ne! Vi tute ne transpaŝu la sojlon de nia oficejo. Tio ne estas diskutebla.

— Kiuj estas liaj amikoj?

Svetlana respondis, ke li havis du-tri amikojn, sed ili elmigris — al Izraelo, Italio, Rusio.

— Simple kamaradoj, konatuloj, fidataj aferpartneroj? Ĉiu povas esti fonto de informo.

— Ne! Vi komencos demandadi, kaj ĉiuj tuj ekscios...

Diablo ŝin prenu! Plenumu la dezirojn de la klientino.

— Kio pri liaj gepatroj? Ĉu vi parolis kun ili?

— Jen ankoraŭ kion! Mi telefonos al ili, demandos kie estas la edzo, kaj ili diros: bone, finfine!

Svetlana detale klarigis tion, kio estis jam memkomprenebla: ŝiaj rilatoj kun la gepatroj de la edzo ne sukcesis. La patrino de Bogdan estas «serpento vera», «ŝi plektas intrigojn».

— Kaj lia patro estas la vera «krejzi». Ĉio malbona en Bogdan venas de li.

Kion signifas la vorto «krejzi»? — Verŝajne, ĝi devenas de la vorto «krizo». Homo kun problemoj kaj tiel plu. [8]

— Kun ili povas paroli mi. Mi trovos la ĝustajn vortojn.

— Ili loĝas ne ĉi tie, malproksime. En Suvorovo. Aŭ kiel oni ĝin alinomis...

— Ŝtefan Vodăo.

Valerij ekrigardis la mapon de la lando.

Ho, la bonŝanca koincideto! De Kaŭŝano ĝis Ŝtefan Vodăo estas nur ĉirkaŭ kvindek kilometroj. Por benzino kaj vojaĝelspezoj ci prenos monon kaj de Georgescu, kaj de ŝi.

— Kie li kutime tagmanĝis? Ĉu li havas ŝatatajn kafejojn, restoraciojn?

Loza respondis, ke la edzo tagmanĝis plej ofte hejme, ilia loĝejo estas proksime de la oficejo. Ŝatatajn kafejojn li ne havis, nur, ŝajnas, pli ofte ol aliajn, li vizitis la kafejon «Dek ok».

— Sed kial vi faras diversajn flankajn demandojn? Kiel vi serĉos lin?

Valerij klarigis al la klientino detale.

— Antaŭ ĉio ni lanĉos la norman kontrolon, praktikantan en okazoj de malapero de homoj: policejoj, hospitaloj, kadavrejoj.

— Kial tio ankoraŭ?!

— Ekzemple tial, ke iuj huliganoj povus ataki lin survoje de la laboro hejmen.

— Tie estas tricent metroj laŭ la ĉefa strato! Ĉe ni tie ne estas Ĉikago!

Ne konatas, kie estas pli sekure: en Ĉikago de la tempo de Al Capone, kiun oni montras en filmoj, aŭ en nia postsovetia urbo.

— La strato estas plena da surprizoj. Samtempe ni kontrolos la publikan transporton, kie oni registras la pasportajn dotojn de la pasaĝeroj: flughavenon, fervojon.

Kvankam unue necesus viziti ambaŭ urbajn taksifirmaojn, se Bogdan havas karton de fidela kliento. Sed la vojo tien por ci nun estas fermita.

Svetlana pri la flughaveno kaj la fervojo ne kontraŭdiris.

— La sekva afero — la esperantistoj. Niaj laborantoj jam hodiaŭ komencos esplori, kiu estas la gvidanto de la klubo. Estas tute eble, ke ĝis la unua de septembro ni ne ekscios tion — someraj ferioj dume daŭras iĝas, kaj neniu estas en la instituto. Krome, tute eblas, ke ankaŭ eĉ de la kluba estro ni tuj nenion ekscios: eble li estas iu maljuna lingvisto, fora de la mondo, kiu malinteresiĝas pri la interrilatoj inter la klubanoj. Ni ricevos nur la liston de membroj, pridemandadi ilin ĉiujn estos longa historio. La klubo, krome, apenaŭ funkcios tuj kun la komenco de lernojaro, ĉiujn oni devos serĉi. Ĝuste tial mi devas veturi al gepatroj de Bogdan. Telefona konversacio ne estos produktiva. Eblas, cetere, ke via edzo troviĝas ĉe ili. La distanco al Ŝtefan Vodăo estas ĉirkaŭ ducent kvindek kilometroj, li povis alveni al la gepatroj jam hieraŭ kune kun sia amatino.

Tio apenaŭ eblas.

— Veturu do! Cetere, li vizitis ilin antaŭ nelonge. Unu el la malmultaj fojoj, kiam li mem estis ĉe la direktilo. Mi diris al li, ke li forĵetu la tutan esperantistan makulaturon, kiu malordigas la loĝejon, sed li transportis ĝin tien.

— Mi forveturos jam morgaŭ, frumatene.

La detektivo pridemandis pri la familio de Bogdan; la adreso kaj telefono de la gepatroj estis ĉe Svetlana en la notlibreto. Poste Demeter longe demandadis pri la edzo — kiel li estis vestita, ĉu li portis tekon; pri ceteraj detaloj, kutimoj kaj gustoj. Svetlana, rakontante pri la malaperinta edzo, ekentuziasmiĝis kaj, kontraŭdirante al si mem, laŭdis liajn ecojn: akurata, stile vestita, atentema, modesta, trankvila…

Leviĝinte post la fino de la konversacio, Loza tuj denove sidiĝis sur la seĝon.

— Ho, mi estas tute ebria pro via konjako. Kaj mi ja devas stiri aŭton...

— Ne maltrankviliĝu: mi veturigos vin.

— Ĉu vi scipovas stiri eksterlandan aŭton? Ah, sed kion mi, stultulino, diras! Vi ja estas kiel Malpura Harry — vi ĉion scipovas...

La dua virino hodiaŭ diras al сi, ke ŝi estas stultulino.

____________________

[1] «Luceafărul» (rumane "Luceafărul" — «Matenstelo») — poemo de Mihai Eminescu (1850–1889), unu el la agnoskitaj majstroverkoj de la rumana (moldava) poezio. La Monda Akademio de Rekordoj (World Records Academy) deklaris «Luceafărul-on» kiel la plej longan poemon pri amo en la mondo.

La nomo vere malbone taŭgas por firmao, kiu okupiĝas pri aĉetado de rubmetalo.

[2] Bakso — la populara ĵargona nomo de usona dolaro en eks- USSR en 1990-j jaroj. Eble la vorto devenis de la angla "buck".

[3] Loza — Jurij Loza (naskiĝis en 1954) — rusa kantisto, poeto kaj komponisto, tre populara en dua duono de 1980-j kaj en komenco de 1990-j jaroj en USSR kaj kaj ĝiaj postaj ŝtatoj.

[4] «Tegmentumi" — estas esprimo el la krimula ĵargono en la postsovetia spaco. Ĝia signifo estas: garantii ŝirmon por ies agado, neleĝe patroni, protekti (sed nepre kontraŭ mona rekompenco).

En 1990-j jaroj la «tegmentado» estis, plej ofte, nenio alia ol formo de la bandita ĉantaĵo, de la moneltiro: krimaj bandoj proklamis sin protektantoj de komercaj firmaoj sen ia ajn ilia konsento, kaj la pago por tia «patroneco» estis tro alta.

[5] Antonescu Ion Victor (1882–1946) — rumana ŝtatestro, marŝalo, «conducător» (same kiel «führer», «duce») de Rumanio inter 1940 kaj 1944. Li subtenis la inkludon en Rumanio de Besarabio, kiu estis aligita al Sovetunio en 1940 kaj proklamita kiel Moldava Soveta Socialista Respubliko. Antonescu estis aliancano de la hitlera Germanio en la milito kontraŭ USSR. Lia slogano estis:«La sankta milito por nacia reunuigo». En la komenco de la 1990-aj jaroj en la Respubliko Moldovo aperis pluraj stratoj, nomitaj je honoro de Antonescu.

[6] Snegur Mircea Ionoviĉ (naskiĝis en 1940) — soveta ŝtata kaj komunista aganto; en la jaroj 1990–1997 — la unua prezidanto de la Respubliko Moldovo.

[7] "Kooperativoj" — en februaro 1987 la Konsilio de Ministroj de Sovetunio publikigis dekreton «Pri kreado de kooperativoj por produktado de popolaj konsumvaroj». Tiu dokumento permesis la fondadon de privataj firmaoj kaj kapitalismaj entreprenoj en la socialisma lando. La plimulto de la kooperativoj okupiĝis pri malkaŝa spekulado, produktado de dubindkvalitaj varoj, aŭ pri financaj operacioj por kontantigi bankajn monojn. La permeso fondi kooperativojn ĉe ŝtataj entreprenoj ruinigis la sovetan ekonomion kaj kaŭzis socian streĉon: la tuta produktaĵo de entreprenoj estis vendita ne tra la ŝtata komerca reto, sed tra kooperativoj laŭ altaj «merkataj» prezoj. Krome, kaŭze la trajtoj de tiama leĝaro, la ŝtato perdis impostajn enspezojn de la multaj entreprenoj.

[8] Krejzi – de la angla «crazy»— freneza. Ne rilatas al la anjla vorto "crisis" — krizo.

Ĉapitro 3. Kamarado

Ĉapitro 3.

Kamarado

Bona komenco – duona laboro [1]

La 28-an de aŭgusto 1992, vendredo

Valerij neniam dum sia vivo stiris aŭton kun aŭtomata rapidumskatolo. Li ne havis eblon akiri tian kapablon en Sovetunio pro la manko de aŭtoj kun «aŭtomato» en la lando, kaj ankaŭ dum la lastaj jaroj iaokaze la oportuno ne aperis. Sed Demeter legis artikolon en la revuo "Ĉe stirilo", kaj ne havis iajn problemojn kun la unua sperto.

La detektivo pensis, ke la korespondanto de la revuo skribis sensencaĵon pri tio, ke, kvazaŭ, dum transiro de meĥanika al aŭtomata transmisiilo, la maldekstra piedo de la ŝoforo pro kutimo serĉas la pedalon de kluĉo, kaj la dekstra mano tiriĝas al la stirstango. Ĉe Demeter nenio ien tiriĝis.

— Valerij, kial vi veturas tiel malrapide?

— Mi ŝparas la suspensojn kaj la bendojn de via belega aŭto. La vojo ja estas plena da kavoj.

— Veturu pli rapide!

Valerij glate pliigis la rapidecon kaj devancis kelkajn aŭtojn.

Loza subite diris:

— Jen nun mi alvenos, kaj Bogdan estos hejme. Kaj li diros: krepuskiĝo trafis mian menson, mi revenis, mi ŝin forgesis, mi restos kun ci por ĉiam.

— Tiam mi redonos al vi la antaŭpagon, retenante nur la pagon pro unuopa konsulto.

— Ne! Li ja neniam diros al mi, kiu ŝi estas. Vi ĉiuokaze trovos ŝin kaj liveros al mi ĉion pri ŝi. Kiom da jaroj, pri kio ŝi okupiĝas. Kaj foton!

— Estos plenumite.

Svetlana hihiis.

— Vi parolas kiel modela polica servistulo. Sed kial vi forlasis la policon? Ĉu pro la mono?

Valerij diris la veron:

— Ne.

Poste li aldonis malveron:

— Mi ekvolis labori memstare, sen estraro, kiu konstante staraĉas super la animo. Sed la ĉefa kialo estas tiu, ke en la polico kompare kun la milico tro multaj diversaj negativaj fenomenoj aperis.

Reale kapitano Demeter forlasis la policon ne laŭ sia propra volo; li mem estis preta servi ĝis la pensio, malgraŭ ajnaj negativaj fenomenoj. Li devis foriri pro la nova ĉefo de la inspektorejo, kiu ekmalamis Valerij-on. La historio estis, fakte, anekdoteca, sed jen — ĝi influis la sorton.

La novan ĉefon de la urba polico oni nomumis en 1990, kiam la milico ankoraŭ ne estis renomita je polico. Li alvenis el Kiŝinevo kaj estis — kio ne tipecas por milicistoj — la politikistaĉo: la batalanto pro la demokratio, sendependa Moldovo, la nacia renaskiĝo kaj tiel plu. Lige kun tio, al la ĉefo en la milico nekomplimenta alnomo algluiĝis: «Demokratia pugo», kiu rapide reduktiĝis je «Dempug'». Al sia moknomo Dempug' rilatis iel infanece: li ne kraĉis sur ĝin kaj ne malmemoris ĝin, sed forte pri ĝi turmentiĝis. Des pli, ke la moknomo disvastiĝis kaj aperadis en la loka flava kaj ne tre flava gazetaro. Ĵurnalistoj publikigis frazojn kiel: «Konata politikisto de nia urbo, por kiu inter liaj subuloj fiksiĝis la alnomo "Dempug' ", pri kies signifo nia redakcio havas tute neniujn supozojn ...» — kaj simile.

Kaj jen al Dempug' enkapiĝis, ke ĝuste Valerij elpensis lian moknomon. Plej verŝajne, iu intriganto kalumniis Demeter-on — Valerij eĉ suspektis, kiu precize. La kapitano, kiel sukcesa kaj perspektiva oficiro, kompreneble, havis en la inspektorejo malamikojn kaj enviulojn. Des pli, ke li kondutis en la servo kvankam modeste, tamen sufiĉe sendependece: ekzemple, li ne malofte kviete ignoris malsukcesajn versiojn pri krimoj, kiujn prezentis la estroj. Al li, cetere, la malbondezirantoj ankaŭ donis alnomon — «Kaŝulaĉo».

Eble la estro de la inspektorejo subaŭskultis, kiel Valerij eldiris la vorton «Dempug'» dum ia telefona konversacio. En la kabineto de la urba policestro io simila al telefonstacio troviĝis: oni premas klavon — kaj en la koncerna kabineto sonis voko. Ekde la tempoj de Stalin tiu aparato estis tiel aranĝita, ke la estro povis laŭdezire aŭskulti la konversaciojn de la subuloj ne nur kiam ili interparolis telefone, sed eĉ kiam la aŭskultilo trankvile kuŝis sur la telefona aparato. La komutilon oni plurfoje modernigis, sed tiun ĉi funkcion oni ĉiam konservis. Pri tio en la urba milica administrejo, kaj poste, sekve, en la urba polica inspektorejo, ĉiuj laborantoj, kompreneble, bone sciis, sed en la febro de la laboro foje okazis, ke ili forgesis pri tio.

Povas esti, ke la subaŭskultita konversacio de Demeter estis la unua, en kiu Dempug' aŭdis sian moknomon, kaj tio fiksiĝis en lia menso. Krome, dum la interparolo la kapitano certe kritikis la estron, kiu estis nekompetenta kaj ricevis sian postenon nur dank’ al politiko.

Tiel aŭ aliel, sed por la vicestro de la krimserĉada departemento kapitano Demeter plu servi normale fariĝis neebla afero. Krom ĉio alio, kontraŭ li fervore agaĉis kaĵoluloj de Dempug'. Post kiam dum laboro oni dufoje ŝajnigis la kapitanon kulpa pro ne lia kulpeco, li ne atendis la trian fojon kaj propravole demisiis. Bonŝance lia loĝejo ne estis serva: en Sovetunio la milicejo simple al li donis la loĝejon unuĉambran, kaj Valerij post lia edziĝo interŝanĝigis ĝin, kun la loĝejon de siaj gepatroj, je la triĉambra apartamento.

Plej malbona estis tio, ke Dempug' ne forgesis pri Demeter eĉ post lia eksiĝo. Jen printempe la policĉefo eksciis, ke Valerij rapide trovis iun personon per demandado de ŝoforoj en taksiaj firmaoj. Dempug' ne pigris persone telefoni al ambaŭ estroj de la taksiaj entreprenoj kaj ordonis, ke neniu tie kuraĝu respondi al ajnaj demandoj de ajnaj privataj detektivoj kaj iliaj reprezentantoj. Aliel li, pere de la trafika polico, aranĝos por la taksia komerco fisurprizojn, kiujn ne ŝajnos malmultaj por la taksista bizneso. Tiel la taksiaj servoj malaperis por Valerij kiel informfonto; tien nun timis iri eĉ la policistoj, dungitaj de Valerij. Pri la flughaveno, fervojo, hospitaloj kaj kadavrejoj Dempug' feliĉe nenion diris. Verŝajne li simple ne konjektis tion.

Bedaŭrinde, pri la antipatio de Dempug' al Demeter rapide eksciis ankaŭ entreprenistoj — liaj ĉefaj eblaj klientoj. Tio fortimigis multajn homojn ne turniĝi al la agentejo de Valerij. Des pli, ke ne al unu komercisto — kiam oni iel eksciis pri ilia turniĝo al «Regiono» por neadultaj aferoj — oni telefonis el la inspektorejo kaj konsilis: ne havu aferojn kun tiu Demeter, ĉar vian taskon eblas solvi neoficiale kaj konfidence helpe de la polico, kontraŭ same neoficiala kaj konfidenca «gratifiko».

Valerij kaj Svetlana alveturis al la urba kvartalo, kiu ricevis de la loĝantoj la nomon «Nobela nesto». La vojon al la korta eniro levobariero baris, kiu leviĝis, kiam la gardisto kontrolis la numeron de la aŭto.

En la korto Loza montris, kie parki: ĉiu posedanto de aŭto havis sian propran lokon, markitan per la aŭtomobila numero.

Sovetia homo ion tian ne konis.

La aŭto de Bogdan staris apude: ĝi estis, kontraste al la eksterlanda aŭto de la edzino, ordinara «Volga».

— En niaj fenestroj ne estas lumo, — malĝoje konstatis la edzino de la malaperinta edzo.

La antaŭpagon oni ne devos redoni.

Por veturi reen al la agentejo, Demeter kaptis neleĝan taksiiston. Tio estis facila — la kvartalo bonis por taksia laboro, ĝi estis en la urbocentro.

Interkonsentinte pri la prezo kun la ŝoforo de la «kopеko» [2], Valerij ekprenis la tenilon de la malantaŭa pordo — ĝi estis ŝlosita.

— Bonvolu sidiĝi antaŭe.

— Mi ŝatus veturi sur la malantaŭa sidloko.

— Sidiĝu antaŭe, aŭ mi ne veturos.

— Nu, do ĝis revido, mi trovos iun alian.

La privata detektivo komprenis, kial la nelegala taksiisto ne volas, ke la kliento sidu malantaŭe: la ŝoforo timis rabadon (baton al la kapo de malantaŭe aŭ ion similan). Jen la naivulo: kvazaŭ krimulo ne povus senkonsciigi la ŝoforon aŭ direkti pistolon al lia tempio, sidante sur la antaŭa sidloko.

La ŝoforo, juna ulo, eliris el la aŭto kaj ekrigardis Valerij-on super la tegmento.

— Kial vi ne volas sidiĝi antaŭe?

— Kaj se malantaŭe kaŝiĝas cia kunkulpulo? Mi sidiĝos antaŭe, kaj li batos min al la nuko. Mi devus memori la numeron de сia veturilo kaj raporti al la polico pri suspektinda mallegala veturigisto.

— Nu bone, sidiĝu malantaŭe.

Kiam Valerij pagis, la taksiisto pardonpetis: li diris, ke oni ja komprenas, kiaj estas nun la tempoj.

— Mi simple trozorgis por sekureco: ja videblas, ke vi ne estas el tiuj, kiuj povus bati al la kapo.

— La aspekto trompas, — ridetis la detektivo.

La fotisto Saŝa, kies ateliero situis en la domo, kontraŭa de la agentejo, jam alportis fotojn de Bogdan Loza. Saŝa havis la tutan teknikon, pri kies ekzisto antaŭ kelkaj jaroj multaj eĉ ne suspektis: skanilon, kvalitan presilon, fotokopiilon. «Regiono» ne povis permesi al si la aĉeton de ĉio tio. Bogdan Loza sur la fotoj de Saŝa aspektis pli kvalite, ol sur la originala foto.

Iza informis, ke Grigorij tuj alvenos.

— Trovu la numeron de la gazeto «SP», en kiu ci tralegis pri la esperanto-klubo, por ekscii la nomon de la gvidanto.

— Ĉu ci opinias, ke mi eterne konservas ĉiujn gazetojn, kiujn ni abonas? Mi nur eltranĉas la artikolojn, kiujn ni bezonas.

— Telefonu al ciaj konatoj en la pedagogia instituto. Eksciu pri la klubo.

— Nun jam ne estas la pedagogia instituto, sed estas la universitato [3]. Kaj preskaŭ ĉiuj miaj konatoj laboras en la fakultato pri fremdaj lingvoj. Ili certe havas nenian rilaton al la klubo.

— Kial do?

— Lingvistoj kaj ĉiaspecaj poliglotoj rilatas al Esperanto negative. Ili diras pri ĝi: la mekanika lingvo, primitiva, neplenvaloreca, nevivipova kaj tiel plu.

— Tamen telefonu. Ĝuste ĉar ili agacas Esperanton, ili eble interesiĝas, kio kaj kiel estas pri la klubo.

Ekster la fenestro ektondtris la roro de motorciklo — alvenis la civilvestita (en leda jako «kosuĥa») polic-kapitano Grigorij Ivanoviĉ Kazakov. Valerij elkreskis kun li en la sama korto (tie Griĉjo havis la alnomon «Kotovskij» [4]), kaj kune kun li servis en milico kaj polico. Griĉjo, la gajulo kaj favorato de la virinoj, similis al la aktoro Al Pacino, sed kun staturo preskaŭ du-metra. Kontraste al li, Demeter estis mezkreska kaj havis aspekton idealan por detektivo: nememoreblan. Lia patro estis cigano, sed Valerij ne havis la trajtojn, kiujn, laŭ la ĝenerala opinio, cigano devas posedi: nigran krispan hararon, brunetan haŭton. Ankaŭ lia patro nenion el tio havis. Kvankam la okuloj de Valerij estis tre malhelaj, preskaŭ nigraj. Sed ili ial ne donis brilon aŭ malkutimecon al lia aspekto.

La gvidanto de «Regiono» per seka polica lingvaĵo prezentis la esencon de la afero. Kazakov en la krimserĉada departamento antaŭe estis lia subulo kaj ofte ricevadis similajn taskojn de Demeter.

— La mono ĉi-foje estas antaŭpaga, jen — laŭ la kutima tarifo.

— Taŭgas. Jam hodiaŭ mi mobilizos ĉiujn necesajn ulojn. Sed ĝenerale, Valer', milicisto ci estis — milicisto ci restis. Ŝi ja diris al ci: serĉu inter tiuj... entudzedzistoj. Nu, ci povus serĉadi trankvilete, cia pago ja estas laŭtaga. Sed ci disvolvigas la planon de operac-serĉaj agoj laŭ la tuta scienco. Cetere, pri planoj. Kion ci faras nun dum vesperoj? Ĉu per ciaj fajfiloj ci ludas?

— Hieraŭ jen mi spektis novan filmon, la usonan, per videomagnetofono. La «Furiozaj hundoj» [5]. La malkutima kino. Mi povas doni al сi la kasedon.

Griŝa ekridegis.

— Ĉu «Furiozaj hundoj»? Ĉu pri nia inspektorejo? Plej bona kino estas vino kaj domino. Aŭskultu, mi havas du konatajn knabinojn. Unu estas nigrahara, gagauzineto, la alia estas blondharulino, slavino. Ambaŭ kun belaj formoj — ĝuste kion oni bezonas. Ĉu ni aranĝu amikan vespermanĝon?

— Ho ne, indulgu min.

— Indulgite. Jen la vizitkarto de la advokato. La ruzega hundaĉo, en la senco ke la kompetenta specialisto. Li eksedzigis min de mia la lasta. Telefonu al li tuj post la festoj. Ci pagos al li, kompreneble, sed li faros ĉion kiel decas — mi al li klare diris.

— Dankon, Griĉjo.

— Uzu, ne eluzu. Pri tiu ulo novaĵoj ne estas, li restas en komato, kiel antaŭe. Ne ŝvitu, ĉio ordiĝos.

Grigorij premis la manon kaj eliris.

Valerij aŭskultis per la interkomunikilo lian konversacion kun Iza en la akceptejo. Ls detektivo ne malŝaltis interkomunikilon al la akceptejo post kiam la klientino foriris; verŝajne, ankaŭ Iza aŭskultis la konversacion kun Griĉjo.

— Donu dek fotojn, ili utilos.

— Griĉjo, kaj pri Valerij: ĉu tio estas certa, ĉu li ne ŝanĝos la decidon?

— Ha, li do finfine murmuris al ci pri la divorco. Ĉu ci ne konas la Ciganon, aŭ kio? La knabo tion diris ja. Kaj li volas ke ĉio okazu rapide-urĝe. Do la tereno estas libera — aŭdacu! Ci ja delonge pri li sopiras-sekiĝas, ĉu? En la senco, ke ci malsekiĝas.

— Vulgarulaĉo!

— Aha, ĉu ci tion ne sciis?

Iza demandis, kiom longe daŭros la proceduro de eksedziĝo. Grigorij klarigis, ke sufiĉe longe. Se geedzoj havas infanon, eksedziĝo okazas nur per ĉeesta juĝkunsido. Laŭ la leĝo devas pasi monato post la petskribo pri divorco. Kaj poste ankoraŭ necesas atendi la vicon por la juĝkunveno — nuntempe estas tre multe da eksedziĝoj.

— Sed la problemon pri la vico ni solvos. Unu monato kaj duono — kaj li estos libera kiel muŝo en flugo. Tamen, mi jam devas forflugi.

— Flugu. Kaj ne metu al li ciajn knabinaĉojn!

— Ĉu li nun masturbi devas?

Valerij akompanis Iza-n ĝis ŝia domo. Kvankam ŝi loĝis proksime, ĉe la Okcidenta stacidomo, la situacio en la urbo estis tia, ke vespere por virinoj ne indas promeni solaj. Demeter akompanis la fraŭlinon, ruliĝante la biciklon flanke de si: al la laboro Valerij laŭeble veturis per biciklo por resti en bona fizika formo.

— Valer', Griĉjo diris al ci, ke iu kuŝas en komato. Kiu tio estas?

— Ci subaŭskultis.

— Ci ja ne malŝaltis la aparataron. Kaj mi ne sciis, ke la konversacio temos pri gagauzinoj kaj slavinoj kun la formoj. Rakontu!

— En cia parolado lastatempe estas tro da verboj en la imperativa modo. Temas pri unu malnova afero, ĝi ne koncernas cin.

Valerij rifuzis iri al Iza por vespermanĝi.

_______________

[1] Bona komenco – duona laboro. — el "Proverbaro" de L.Zamenhof.

[2] Kopeko (en rusa lingvo - "kopejka") estas la popola nomo de la sovetia aŭtomobilo VAZ-2101. La aŭtomobilo portis la nomon "Ĵiguli", sed por eksporto ĝi estis sendata sub la nomo "Lada", ĉar por eksterlandanoj la nomo "Ĵiguli" similis al la vorto "ĝigolo".

[3] "Nun jam ne estas la pedagogia instituto, sed estas la universitato" — Temas pri unu el la trajtoj de la postsoveta vivo en la 1990-aj jaroj. En Sovetunio la plimulto de la altlernejoj nomiĝis «institutoj». La titolon «universitato» havis nur precipe meritplenaj altlernejoj — grandaj, plurfakaj kaj kun longa historio. Krome, la studprogramoj de la universitatoj diferencis de la institutaj per tio, ke en ili oni pli atentis teoriajn disciplinojn. Post la disfalo de Sovetunio ajnaj altlernejoj komencis nomi sin «universitatoj».

[4] Kotovskij Grigorij Ivanoviĉ (1881–1925) — rusa revoluciulo kaj poste soveta milita kaj politika aganto. Li naskiĝis kaj kreskis en Besarabio (Moldavio), farinte karieron de ordinara krimulo en la Rusia Imperio ĝis membro de la Revolucia Milita Konsilio (Revvojensovet) de Sovetunio. Post la morto (li estis mortigita de krimulo kun la kromnomo "Majorĉik"), li estis sepultita en maŭzoleon en urbo Odeso. En aŭgusto 1941 soldatoj de la german-rumanaj trupoj, kiuj okupis Odeson, rompis la sarkofagon kaj profanis la restaĵojn. En Soveta Moldavio kaj Ukrainio ekzistis granda nombro da stratoj, loĝlokoj kaj aliaj objektoj nomitaj je honoro de Kotovskij.

[5] "Furiozaj Hundoj" (angle: "Reservoir Dogs") estas la debuta filmo de la usona reĝisoro Quentin Tarantino, kiu aperis en kinejoj en januaro 1992.

Ĉapitro 4. La edzino

Ĉapitro 4.

La edzino.

Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo [1]

La 28-a de aŭgusto 1992, vendredo. Rememoroj pri la 22-a de aŭgusto de la sama jaro.

Valerij pedaladis, ŝanĝadis la rapidojn sur sia "Turisto" (la malnova, sed en bonega stato troviĝanta soveta biciklo), veturante hejmen al sia distrikto «BAM». La distrikto «Oktobra» estis konstruata dum la kulmino de la sovetia «konstruado de la jarcento» kaj situis malproksime flanke de la urba centro — ĝuste kaŭze tio oni nomis la distrikton "BAM". La vera BAM — Bajkal-Amura Magistralo [2 ] nun troviĝas en la alia lando kaj estas forlasita, sed la popola nomo de la distrikto restis. Kvankam oficiale ĝi nun nomiĝas «Dacia».

Demeter denove rememoris tion, kio okazis antaŭ ses tagoj…

Li revenis el Kiŝinevo ĉirkaŭ la kvina horo vespere, metis la aŭton en garaĝon, kiu troviĝis ducent metrojn for de lia domo. Valerij malfermis la pordon de la loĝejo per sia ŝlosilo. La pordo estis sen ĉeneto. Valerij jam antaŭ longe aĉetis la ĉeneton, sed ĉiam mankis la okazo por alŝraŭbi ĝin.

En la hejmo sonis muziko. "The Beatles", la albumo "Rubber Soul", la kanto "Girl". Lia edzino, nuda, sidis rajde sur nekonatan viron kaj fervore saltadis.

Tute ne laŭ la ritmo de la muziko.

La paro ne rimarkis Valerij-on. Li malŝaltis la kasedmagnetofonon «Oreanda RM-204-S», diris en la moldava: «Vestu vin kaj forruliĝu de ĉi tie», kaj eliris.

Demeter malfermis la supraŝrankon de la vestoŝranko en la antaŭĉambro, eltiris feran cilindron longan ĉirkaŭ dudek centimetrojn kun diametro proksimume tri centimetroj, kaj ŝovis ĝin en la poŝon de la ĝinzoj sub la elmetitan ĉemizon.

Ĉu por ĉiu okazo?

Poste la detektivo sidiĝis en alia ĉambro kaj ekatendis.

Valerij Demeter havis fortan karakteron. Lia patro mortis, kiam li estis unujara; la patrino — kiam li estis deknaŭjara. En la armeo la komandanto, antaŭ ol transdoni al li telegramon pri la morto de la patrino, diris: «Firmiĝu!». Valerij firmiĝis. En la milico kaj polico li vidis multon. Sed por tiaspeca evento nenia firmiĝanto estas preta.

Nur post ĉirkaŭ dudek minutoj eniris la edzino kaj ŝia amanto, plene vestitaj. La ulo estis fortika, tiom alta kiom Kazakov, simila al la aktoro Beljavskij — «Foks» [3]. Kaj — jen plia surprizo, diable! — sub la maldekstra akselo ĉe li pendis ŝultra pistolujo. Ne malplena.

Ĉu bandito?

La ulo rigardis al Valerij impertinente kaj arogante. La edzino nervoze ridetis:

— Do, tiel. Kio okazis, tio okazis. Mi iros nenien, mi ne havas kien iri . Veturu al la оficejo — tie ci havas lokon por dormi. Morgaŭ ni decidos pri la kio kaj la kiel.

— Mi ripetas. Paku ciajn aĵojn, dokumentojn — kaj forportiĝu vi ambaŭ. Ci povas iri al hotelo; nuntempe ĉiam liberaj ĉambroj disponeblas. Mi estas en stato de afekcio kaj povas kaŭzi al vi gravajn korpajn vundojn.

Li diris tion denove en la moldava. Demeter regis la moldavan ekde la infanaĝo, kvankam lia denaska lingvo estis la rusa. Tamen paroli moldave en tia situacio estis iel pli facile — la frazoj sonis kvazaŭ pli distance.

— Kion ci babilas? Kaj kial ci parolas la moldavan?

Subite enmiksiĝis la ulo, li parolis ruse:

— Aŭskultu ĉi tien! Mi estas polica oficiro.

Domaĝe. Estus pli bone, se bandito estus metinta kornojn al сi.

— Faru, kiel ŝi diris.

Valerij daŭre parolis en la moldava:

— Traduku al cia kreteno, ke mi kraĉas sur lian pistoleteton. Ĉu li intencas pafi min, aŭ kion? Memorigu al li, ke ĉi tiu domo estas la milica. La najbaroj aŭdos pafon aŭ bruon de batiĝo kaj reagos. Ĉu ci kaj li bezonas publikan skandalon? Mi ripetas: mi estas en stato de afekcio.

— Bufonul! — Jelena pro inerto kriis en la sama lingvo, en kiu parolis Valerij, sed tuj korektis sin ruse: — La pajaco pizaĉa! Ci ne estas viro! Oleg, atendu...

La edzino fortrenis «Foks»-on al la ĉambro, kie ili adultadis Valerij-on. Demeter aŭdis fragmentojn de la konversacio; interalie Jelena diris: «sed cia edzino ja... kial pro li...».

Post kvin minutoj ili eliris. Parolis «Foks»:

— Bone, ofenditulaĉo. Ŝi foriros, nur ne memmortigu cin, ha-ha-ha.

La edzino afereme pakis valizon. Valerij vidis, ke ŝi prenis la skatoleton kun la familia mono.

Diablo kun ĝi, ŝi prenu ĉion.

La paro iris al la elirejo. «Foks» portis la pezan valizon.

Prenu cian edziĝringon, diru: «He, kaptu, măi!» [4] , kaj ĵetu ĝin al ŝia vizaĝaĉo. — Kacen iru la teatrumadaĉo, măi.

Post ilia foriro Demeter dum duonhoro senmove sidis en fotelo. Li pripensadis, kial «tio» okazis, pensis pri la filino kaj kiel vivi plu. La interna voĉo silentis, ne komentis la pensojn de Valerij. Envoĉo komentis nur la supozon, ke la edzino adultis Demeter-on pro tio, ke Valerij ne kontentigis ŝin seksumade.

Tio okazadis regule, kaj ci certe ne estas pli malbona ol la aliaj.

En la kuirejo la tablo estis primetita por du personoj (la vazaro ne estis la ĉiutaga, sed el la servico); staris la botelo de minerala akvo «Soroka», nemalfermita botelo de konjako «Blanka cikonio», produktata en ilia urbo.

Valerij ne volis trinki ilian konjakon. Li malfermis la fridujon, elprenis botelon de sia «Struguraŝ». Iu rakontis al li, ke sur la etikedo de la unua serio de la trinkaĵo oni honeste skribis: «Farita el flankproduktoj de vinproduktada industrio». Sed nun estis skribite: «Forta trinkaĵo. Preparita de eliteca vinbera krudaĵo».

Nun estas la plej taŭga momento por memori ŝercojn pri struguraŝo. — Fermu la buŝon.

Valerij trankis ĉirkaŭ kvindek gramojn. Ne fariĝis pli facile. Sed post pliaj kvindek — li malstreĉiĝis, ebriiĝis. Fortan alkoholon Demeter konsumis malofte, precipe post la foriro el la polico.

Li iris en la dormoĉambron. La lito, imagu nur, estis akurate ordigita. Valerij deĵetis la superkovrilon, la litkovrilon, deŝiris la litotukon de la lito kaj ĵetis ĝin sur la plankon. Li deprenis kaj ĵetis sur la litotukon la kovrilsakon kaj la kusentegojn de la kusenoj.

De la tablo en la kuirejo li alportis kaj metis sur la litotukon la telerojn kun manĝaĵo, la manĝilaron; post kiam li fiksis la botelĉapon — la botelon kun minerala akvo. La konjakon li decidis lasi — ili ne tuŝis ĝin. La detektivo elprenis el la magnetofono kaj ĵetis en la amason ankaŭ la kasedon de «The Beatles». La duan kasedon li ne forĵetis. Demeter ligis ĉion en faskon, eliris kaj forĵetis la faskon en rubujon. En rubujoj nun konstante fosis homoj, iu prenos la forĵetaĵon.

La fera cilindreto pezigis la poŝon, sed Valerij ne volis reveni hejmen por elmeti ĝin; li tiel iris kun ĝi al nutraĵvendejo, intence al la plej malproksima, por promeni.

Ĉe la vendejo oni ŝanĝadis la ŝildon: sur la malnova estis skribite «Алиментара» (cirile), sur la nova — «Alimentara»[5]. La urbestraro antaŭ la «Tago de nia rumana lingvo» rimarkis, ke la vendejo dum tri jaroj ignoris la decidon pri transiro al la latina skribsistemo.

Li aĉetis al si nutraĵojn, pasigis iom da tempo en subĉiela kafejo, trinkis botelon da biero «Moldovenească» de la Orheja bierfarejo. Iufoje nenio estas pli bona ol biero.

Demeter rememoris, kiel pasintjare li veturigis per aŭto la edzinon kaj la filinon al Malnova Orhejo — la natur-kultura rezervejo. La edzino tiam kontraŭis: estas tro frue veturigi tien kvarjaran infanon, treni ŝin naŭdek kilometrojn for.

Sed al Alisa tre plaĉis la majestaj vidoj, la ĉeloj de la monaĥejo, hakitaj en la roko, la deserto «Nigra Avino» en la kafejo. La edzino ankoraŭ diris, ke por la preparado de la deserto oni uzas vodkon, kaj la infano ne devas manĝi ĝin. Kvankam en «Nigra Avino» tute ne estas alkoholo: la vodko estas aldonata antaŭ la kuirado, kaj poste la deserto estas bakata dum horo kaj duono en la forno. Ĉiuj infanoj, kiuj estis en la kafejo, manĝis la deserton. Kaj Alisinjo ne tro laciĝis: Valerij antaŭ la vojaĝo aĉetis infanan aŭto-seĝon — bonan, multekostan.

Reirante al la domo, Demeter ekrigardis siajn fenestrojn: lumo brulis.

La edzino. Ci ne forprenis la ŝlosilon de ŝi; ŝi revenis pro io aŭ ne volis iri al hotelo. — Mi elpelos ŝin per piedbatoj.

Sed kiam Demeter malfermis la pordon de la loĝejo kaj eniris, li renkontis ne la edzinon. En la antaŭĉambron «Foks» eliris, kun la sama subbraka pistolujo. Novaj detaloj en la aspekto: mankatenoj ĉe la zono, la kaprompilo en la mano, decidemo sur la vizaĝaĉo.

Al Valerij, kiu metis la pakaĵon kun nutraĵoj sur la plankon, la kara amiko de lia edzino ne alproksimiĝis.

— Saluton duan fojon, ofenditulaĉo. Do, tiel estos: ĉio fariĝos laŭ tio, kion nia komuna Jelenjo diris. — «Foks» ĉevalaĉe ekhenis. — Ci prenas ciajn havaĵaĉojn kaj forfikiĝas de ĉi tie — kaj ŝi revenas. Alikaze mi riparos cian muzelaĉon, feblulo.

Kiam Valerij trovis hejme la amorantojn, la vortoj «furiozo kaptis lin» ne taŭgis por priskribi lian staton — li tiam simple estis konfuzitega. Nun la vortoj taŭgis.

Ĉu ci volas puni lin? — Ne ĝismorte. Jam nun mi ja havas plenan moralan rajton. — Kaj kio okazos poste? Li ja estas policisto. — Ne gravas.

Valerij trankvile diris al «Foks»:

— Ci estas sur la muŝeto[6], idioto. Rigardu malantaŭen!

Kaj la ulo vere estis idioto: li trompiĝis per la ĉipa ruzo — turniĝis malantaŭen rapide, nur por duonsekundo. Sed por Valerij tiu tempo sufiĉis.

Demeter saltis de la pordo al «Foks», eltirante el la poŝo la feran cilindreton, kaj svingis la brakon, kiel Lenin je la monumentoj. Du partoj de la ĉeĥa teleskopa bastono de la marko ESP (Euro Security Products) elsaltis el la mantenilo kaj fiksiĝis. Valerij mallevis la feran stangon sur la nazradikon de la returniĝinta viro.

Makzelon!

Valerij bategis per la teleskopa bastono oblikve laŭ la dekstra makzelo.

Dio amas la triopon.

Baton al la alia makzelo.

Stop!

La stuporigita «Foks» pro ia kialo ne falis — li staris senmove. Rompitaj nazo kaj makzeloj tre bone pacigas homon kaj nuligas lian agresemon.

Valerij forprenis de li la pafilon el la surŝultra pistolujo, piedbatis «Foks-on» je la maleolo — la ulo peze falegis sur la plankon. Demeter klakfermis liajn proprajn mankatenojn sur liaj manoj. La kaprompilo restis sur la dekstra mano de "Foks".

Faru tiel, kiel oni instruis en la prelego pri psikologia subpremado de krimulo.

La detektivo renversis «Foks-on» sur la dorson, algluis al liaj okuloj plastron el la hejma sukurujo. Ne estis senco alglui la buŝon: kun rompitaj makzeloj oni ne povas krii.

Valerij alportis la magnetifonon, ekfunkciigis la duan kasedon (eble "Foks" dolorĝemus laŭte). La gustoj de Demeter pri rok-muziko estis malmodernaj — li aŭskultis ĉefe malnovan rokon. John Fogerty ekkantis "Midnight Special". Fakte, ĝi estas bandita kanto. Almenaŭ, prizona. Do, ĝi estas tute trafa por la situacio, kiam iama oficisto de policaj organoj faris krimon.

La kartoĉoj en la Makarov-pafilo estis batalaj. Valerij ekzamenis la pantalonpoŝojn de la kripligita amoranto de lia edzino, trovis tie poŝtukon kaj kartonan skatoleton kun kondomoj.

Li rememoris, ke «Fokso» la unuan fojon portis grizan jakon. La jako pendis sur la hoko en la antaŭĉambro — la ulo pendigis ĝin kvazaŭ en sia propra hejmo, jen la impertinentulo.

En la jako polica legitimilo troviĝis: departemento pri ekonomiaj krimoj, Larionov Oleg Aleksandroviĉ, ĉefleŭtenanto.

— Jen kiaj nun estas la anoj de OBĤSS [6], do.

Laŭ la pasporto Larionov kvarjare pli junis ol Valerij, estinte samaĝulo de Jelena. Ne loka loĝanto: loĝregistrita en Kiŝinevo.

En la luksa monpaperujo monbiletoj multis — de ĉiuj tri specoj nun uzataj en la lando: rubloj, moldavaj kuponoj [8] kaj dolaroj — eĉ ducent. Ne simpla policano Larionov estas...

Krome, en la jako troviĝis multekosta fajrigilo «Zippo» kaj cigaredoj Marlboro — ne kiŝinevaj, sed importitaj. Kaj en la poŝo estis la ŝlosilo de la pordo de la familio Demeter.

— Kiel ci eniris la loĝejon? — ial demandis Valerij pri tio, kion li jam komprenis.

Li ekpensis: ĉu vere la edzino dum sep jaroj da kunvivado tiel malbone lin konis, ke ŝi supozis ke Valerij, ne timinte la minacojn de la amoranto, ektimos lin la duan fojon kaj iros en la agentejon? Kia stultulino. Aŭ ĉu ŝi esperis, ke la amoranto venkos en la batiĝo?

Eble Larionov faris tion sen interkonsento kun ŝi...

— Ŝ-ŝlosilon ŝi donis... Ne... mortigu... ne... ne devas... pro ino.

— Kial do "ne devas"? En ĉiuj epokoj viroj mortigis unu la alian pro virinoj.

— M-monon... en la monujo... ducent dolarojn prenu... En la k-kaŝita poŝo... de la jako — ankoraŭ kvincent.

Dum la esploro de la jako ci preteratentis la kaŝitan poŝon. Ci perdas la profesiecon. — Simple la streĉa situacio estas.

— He, ci ja estas riĉuleto. Sed ĉu mi tiom forte similas al homo, kiu ŝtelaĉas monon el la poŝoj de la amoranto de sia edzino?

— P-pardonu...

Al Valerij subite fariĝis ridinde.

— Mi pardonas, ja — kion fari nun? Ne tremu, mi ne mortigos cin. Nun ci trinkos cian konjakon. Poste mi forveturigos cin al iu parko. La pafilon mi ne forprenos. Ci diros poste, ke estis atakita de huliganoj.

Li malverŝajne raportos al la polica estraro pri la afero. Li estas edziĝinta — ĉu li bezonas eksedziĝon aldone al la rompitaj nazo kaj makzeloj? Oficialaj enketoj pri batiĝo kun la edzo de amorantino ne utilas al oficira kariero. Li kuracos sin dum almenaŭ tri monatoj kaj povos komenci venĝadon nur post tio. Sed tiam — vivos ni, ni vidos.

Valerij verŝis la konjakon en teujon, «Foks» obeeme eltrinkis duonlitron da konjako tra la beketo.

Dum tiu proceduro aŭdiĝis telefona voko. Valerij levis la aŭdilon, diris: «Halo». La aŭdilo silentis.

— Mi aŭskultas vin.

Oni demetis la aŭdilon.

Ja ŝi tio estis, ŝi telefonis el la hotelo aŭ de ie alie. Ŝi maltrankviliĝas, ke la amoranto ne kontaktis ŝin.

Demeter decidis forveturigi la policanon al la Urba Lago. La akvujo troviĝis ne en la centro, sed ne malproksime de ĝi. La urbanoj tie nur baniĝis dum la someraj monatoj, vespere tie neniu promenis. La detektivo surĵetis sur Larionov sian malhelan pluvmantelon kaj fortiris sur lian kapon sian bazpilkan ĉapon.

Estis jam mallume, survoje al la paro neniu renkontiĝis. La loĝantoj de la domo, feliĉe, jam antaŭlonge forigis la benkojn apud la enirejo, por ke sur ili ne kunsidu drinkuloj kaj bruaj junularaj kompanioj. Survoje al la garaĝo al Demeter kaj Larionov ankaŭ neniu trafis.

Valerij tiris en la garaĝo makulitajn kovrilojn sur la numerplatojn de lia aŭto. En la krepusko oni povus pensi, ke la numerokatoj estas simple malpuraj.

La privata detektivo lasis ebrian Larionov-on sur la benko ĉe la lago. El la Makarov-pafilo la detektivo elprenis la kartoĉojn, enŝovis la pistolon reen en la surŝultran pistolujon de la policano.

Li antaŭe viŝis la pistolon por forigi fingrospurojn, kvankam li pensis: «Kial mi faras tion?” La monujon, mankatenojn, batilon (ankaŭ viŝitajn) li metis en la poŝojn de Larionov. La kartoĉojn li ĵetis en la akvon. La polican legitimilon de la amoranto de sia edzino, Demeter poste hejme disŝiris kaj forbruligis.

Kiel la detektivo antaŭsupozis, li renkontis neniajn policajn patrolojn: plena malordaĉo nun regas en la strata patrolado.

Ĉirkaŭ mezonokto ankoraŭ unu telefona voko okazis; post la «Mi aŭskultas vin» de Valerij la aŭdilo denove eksilentis.

Lunde matene la privata detektivo aŭdis en la lokaj radionovaĵoj, ke sabate okazis atako kontraŭ policisto el la fako pri ekonomiaj krimoj; la oficisto troviĝas en komato. Detaloj pri la okazaĵo ne estis diskonigitaj.

En la sekva radioelsendaĵo la raportisto anoncis: «Nia redakcio sukcesis eltrovi, ke la polica oficiro, kiu nun estas en komata stato, estis deĵore sendita al la urba inspektorejo el la ĉefurbo. Nia fonto sciigis, ke la sendo de oficistoj de la Ministerio pri Internaj Aferoj el Kiŝinevo al la provinco estas praktikata en kazoj de specialaj esploroj pri precipe gravaj krimoj. La inspektorejo rifuzas doni komentojn. La redakcio daŭre sekvas la situacion».

La edzino telefonis lunde vespere. Marde tagmeze ili renkontiĝis en la parko apud la pasportejo, kie ŝi laboris.

Kiam ili tie rendevuadis antaŭ la geedziĝo, la loko nomiĝis «Parko Kotovskij», sed nun ĝi estis simple la «Urba Skvaro».

— Kion ci faris al Oleg?

Jen tiel. La unua frazo ne temis pri la estonteco de la filino, nek eĉ pri la divido de la komuna havo.

— Kiu li estas?

— Ne ŝajnigu cin malsaĝulo! Mi ja scias, ke li hieraŭ vespere iris... por paroli kun ci.

— Mi venis ĉi tien por diskuti la detalojn de nia eksedziĝo. Ni faru tion.

— Ne deturnu la rigardon! Ci kripligis lin kaj iel aranĝis la aferon, ke oni suspektu aliajn. Ci estas simple fiulo kaj krimulo!

— Serioza akuzo. Ĉu ekzistas indicoj, atestantoj?

— Ci estas la terura homo, Demeter. Bandito, tute kiel cia Ferdekestro.

— Samtempe ci estas ja ĉarmega kaj altmoralega damo.

Valerij leviĝis de la benko. Per tia tono kaj tiaj vortoj, per kiaj oni faras oficialajn raportojn, li rakontis, kiel ili divorciĝos, kiel ili dividos la posedaĵon. Ankaŭ li diris, ke de nun ili komunikos nur per advokato, kiun Demeter elektos ĝis la fino de la semajno.

— Bone, per advokato. Mi ankaŭ ne volas vidi cin, mizerulaĉo. Nur hodiaŭ vespere mi tamen faros al ci unu telefonan voketon, mi sciigos cin pri la novaĵo. Nun fari tion mi ne havas humoron.

Ŝi turniĝis kaj iris al sia oficejo.

En la sama tago Valerij, post hezito, rakontis la okazaĵon al Grigorij, sen intimaj detaloj. Al li taŭgis malfermi la sekreton: Grigorij estas amiko kaj multon ŝuldas al lia iama ĉefo. Same kiel Valerij al li.

Kazakov akceptis la rakonton mirante, sed trankvile:

— Nu, tiu fikapro tute perdis la honton. En cia loko mi ankaŭ kondutus simile.

Grigorij estis bone informita pri la afero, kaj estis facile rekonstrui la situacion. Larionov, kontraŭe al la supozo de Demeter, sidadis sur la benko ĉe la lago tute nelonge; poste li trenaĉis sin al la urbocentro, verŝajne, al la polica komunloĝejo, kie li loĝis en aparta ĉambro en la oficira sekcio. Tie ankaŭ la medicina sukurejo troviĝas proksime. Sed apud la skvaro de Ŝevĉenko li trafis tri stratajn kanajlojn, ĉiuj en narkotita stato. Ili vidis, ke la oficiro estis ebria, evidente nekapabla rezisti, bone vestita, kun multekosta brakhorloĝo — tenante facila predo. Nur rabi lin ne sufiĉis al ili: ili kruele batis lin, inkluzive de piedbatoj dum li kuŝis. Mirakle li ne mortis. Matene lin trovis pasantoj. La polico rapide eltrovis lian identecon— la degeneritoj ne ŝtelis lian pasporton, nur disŝiris kaj forĵetis ĝin apuden.

— Li, Valer', estas la fileto de la granda polica altrangulaĉo el Kiŝinevo. Lia patro sendis lin al ni antaŭ du monatoj por bele poluri lian servodosieron. Ek la fileto restadu ĉi tie duonjaron, kaj, kvazaŭe, kolektu "meritojn" en operacia laboro "sube". Ankaŭ por ke oni ne sendu lin al la milito — el Kiŝinevo oni ja prenis tien multajn policidstojn.

Nu, kaj poste — hop! — reen al la ĉefurbo, al alta posteno en la ministerio, kvazaŭ li jam estus sperta heroo.

Pri la "speciala enketo" la ĵurnalistaĉoj mensogas: en tiu departemento li "debatadis pirojn" [9].

Pri la okazo kun Larionov oni tuj raportis al lia paĉjo en Kiŝinevon, li mem alflugis kaj ĉiujn "starigis sur oreloj".

Oni tuj identigis la kanajlojn el la parko de Ŝevĉenko, kaptis ilin "varmetajn" kaj tuj konfesigis. Oni trovis ĉe ili tutajn aĵojn kaj monon de Larionov. Do ci, ŝajne, "lumiĝas" nenie en la afero .

— Kiu el vi gvidas la enketon? Ne la "ĝeneralan ĉefadon", sed reale.

— La "Ridaĉulo", la ĉefa puglekulo.

En la inspektorejo oni moknomis kiel "Ridaĉulo" la kapitanon Cebotaru. Efektive, sur la vizaĝo de Cebotaru konstante estis ia naŭza kurbiĝinta ridetaĉo (se la estraro ne estis proksime).

— Ci, Valer', mem konas Cebotaru-on: lia principo estas — kiel eble plej rapide raporti pri sukceso. Al li ne plaĉas profunde "fosi".

La humoro de Valerij pliboniĝis: Cebotaru ne estis bona detektivo, kaj efektive li avancis al la posteno, kiun siatempe okupis Demeter, nur danke al senhonta flataĉado.

Vespere, kiel ŝi promesis, la edzino telefonis kaj diris du frazojn.

— La patro de Alisa ne estas ci. Sed alimentojn ci tamen pagos, diabla ŝalmistaĉo! — kaj ŝi ĵetis la aŭskultilon.

Trankvilon, Valer’. Tio estas mensogo, ordinara virina truko. Ili faras tion, kiam ili volas vundi, eligi el la ekvilibro. Alisa aspekte estas cia viva kopio. Kaj ŝia sangogrupo estas kiel la cia. Ne cedu al stulta provoko, simple ne pensu pri tio. Ĝoju, ke ci disiĝas de tiu virino. — Jes. Ĉio estas vera.

Valerij trenis la biciklon al sia kvina etaĝo; la lifto en la domo denove ne funkciis. Demeter rimarkis kun cagreno, ke la baterioj en la antaŭa lanterno elĉerpiĝis kaj ĝi lumas pale. La baterioj, male al la malfrua soveta tempo, ne estis deficito (ĝenerale, nenia deficito plu ekzistis ekde la komenco de 1992), sed ili kostis absurde kare. Kaj lanternon kun dinamo oni ne povas instali sur la biciklo «Turisto»: la pinĉobremsoj ĉe ambaŭ radoj al tio malhelpas.

La detektivo ne preparis frititajn ovojn: laŭ la proverbo, «la vespermanĝon donu al la malamiko». Valerij decidis ne plu pensadi pri la eksgeedziĝo kaj pri la vortoj de Jelena rilate al la filino — sufiĉas jam la meditoj kaj memturmentado.

Kuŝante en la lito, li diskutis kun sia interna voĉo pri la kazo de Bogdan Loza. Konkludiĝis, ke la afero ne similas al banala fuĝo de edzo for de la teda edzino. Precipe se morgaŭ evidentiĝos, ke liaj gepatroj scias nenion. La «dandoj» certe ne rilatas al la kazo — ne estas ilia stilo; ili ne forkaptus iun neatendite kaj anonime, tute male...

Krome, Loza ne estas tiel stulta, ke li lasus siajn eblajn malkonsentojn kun la «tegmento» atingi tian gradon. Ne necesas eĉ demandi la Ferdekestron aŭ lian fraton, ĉu ili estas implikitaj: ili nur miros kaj ofendiĝos.

Ŝurik La Apro, la estro de la «entrepreno» — konkuranto de la Ferdekestro — kompreneble ankaŭ senkulpas. Same ne estas lia stilo kaj, krome, «Luĉafărul» estas objekto de la "dandoj". Forkapti la posedanton egalus al deklaro de milito kontraŭ la Ferdekestro.

_________________

[1] Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo — El la "Proverbaro" de L.Zamenhof.

[2] La Baikal-Amura Magistralo (BAM) estas fervojo, kiu trairas Orientan Siberion kaj la Malproksiman Orienton de Rusio, longa je 4324 km. Ĝi estas unu el la plej grandaj fervojaj magistraloj en la mondo. La ĉefa konstruada etapo de la magistralo okazis inter 1974 kaj 1984. En la konstruadon partoprenis multaj junuloj, komsomolanoj el ĉiuj anguloj de la Sovetunio, inkluzive de Moldavio. Ĵurnalistoj nomis BAM-on "konstruado de la jarcento", pri ĝi estis verkitaj kantoj kaj literaturaj verkoj. Post la disfalo de la Sovetunio, dum la tempo de ago de romano "La Tarafo", la vojo vere estis forlasita, sed ĝi komencis reviviĝi ekde 2009. Nuntempe BAM ludas por Rusio tre gravan ekonomian kaj geopolitikan rolon, kunligante regionojn de la Rusia Federacio kun Ĉinio kaj aliaj landoj de Azio.

[3] Foks — la rolulo de popularega sovetia kvinparta televida filmo „La lokon de renkontieo ŝanĝi ne eblas“ pri batalado de milico kontraŭ banditismo en la jaro 1945 (la serio estis montrita en 1979). Foks, kiun ludas artisto Aleksandr Belâvskij, membras en krima bando nomata „Nigra Kato“.

[4] «Măi!» estas universala moldava interjekcio; ĝi povas signifi ion ajn kaj estas uzata por altiri atenton al la parolanto. Ĝi estas uzata same en la moldava kaj en la rusa ĉiutagaj lingvoj.

[5] Alimentara (moldave) — nutraĵoj.

[6] «Ci estas sur la muŝeto» — en la rusa lingvo per la vorto «muŝeto» ("мушка") oni nomas la celgrajnon (parton de la mekanika celilo, situantan ĉe la antaŭa ekstremaĵo de la pafiltubo). La esprimo «ci estas sur la muŝeto» signifas: ci estas pafcelita, pafilo estas direktita rekte al ci.

[7] OBĤSS — de la rusa "ОБХСС — отдел по борьбе с хищениями социалистической собственности", — oficejo por batalado kontraŭ ŝtelado de socialisma proprietaĵo, ekzistinta en la subunuoj de la Ministerio de Internaj Aferoj de Sovetio ĝis 1991. Valerij kutime uzas tiun malnovan nomon por la postsovetia departamento pri ekonomiaj krimoj.

[8] Moldavaj kuponoj — la provizora monunuo de la Respubliko Moldovo, uzita de junio 1992 ĝis decembro 1993. Ĝi estis en cirkulado samtempe kun la sovetia rublo je proporcio de 1:1.

[9] Li "debatadis pirojn" - Grigorij konsideras la rusan idiomon "debatadi pirojn per kaco", kiu signifas "nenion fari", "ne klopodi", "pigri".

Ĉapitro 5. La vojo

Ĉapitro 5.

La vojo

Kiu bone ŝmiras, bone veturas [1]

Sabato, la 29-a de aŭgusto 1992

Valerij je la kvina kaj duono matene venis por preni Iza-n per sia Moskviĉ-2141. Li zorgis pri la aŭto tiel sindone, kiel kutimis fari sovetiaj aŭtoposedantoj — lia kvarjara veturilo estis tute preta por vojaĝo tra la tuta lando. Kvankam la lando mem estis ja malgranda. Por Valerij la ĉefa problemo estis ne la nombro de kilometroj, sed la institucio, kiun oni laŭkutime nomis sovetstile — ŜAI [2] (nun — trafikpolico).

Iza antaŭ ĉio raportis, kion ŝi eltrovis per la vesperaj telefonvokoj pri la esperantista klubo. Malmulton ŝi eltrovis: nur tion, ke la gvidanto ne estas filologo, sed iu instruisto el la katedro pri sociaj sciencoj. La sekretariino de Demeter promesis al li pridemandi pli: ankoraŭ ne ĉiuj konatoj revenis el ferioj, multaj loĝas plu en siaj somerdomaj ĝardenoj.

La fraŭino ankaŭ rakontis, ke la unuan de septembro en la universitato estos solena kunveno okaze de la studjaro komenciĝo. Poste la studentoj disiros, sed en ĉiuj katedroj organiziĝos tradiciaj instruistaj kunsidoj, kiuj flue transiros al same tradiciaj katedraj teumadoj kaj vinumadoj. Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze eblos veni al la katedro.

Iza, malgraŭ la frua horo, ne aspektis dormema — ŝi estis kaj bone kombita, kaj ŝminkita. La fraŭlino vestis sin per robo

kun granda puca desegno; ankaŭ Valerij surmetis buntan, "kolĥozstilan" ĉemizaĉon. Pro ia kialo la trafikpolicanoj, haltigante homojn vestitajn formale, estis pli kritikemaj kaj koruptemaj.

— Valer', en ĉiuj miaj ĵurnalistaj legitimiloj estas skribite, ke mi estas nur ekstera korespondanto.

— Por la patrolantoj tio estas nur subtilaĵoj, la ĉefa afero estas la vorto "Presaro" sur la kovrilo. Sed ni uzos tion nur se ili vere komencos ĉikani al ni.

Valerij fiksis sur la malantaŭa seĝo la gitaron de Iza en la ujo kaj ian malnovan sovetian sintezilon. Iza siatempe estis lerninta pianludon; la sintezilon donis al ŝi iu el la elmigrintoj al Israelo. Demeter mem prenis kofreton kun siaj flujeroj kaj najoj, kune kun pakaĵo da afiŝoj, montrantaj la muzikistojn de ilia orkestro, inkluzive de li mem. Ilia tarafo nomiĝis simple „La Tarafo“. La afiŝoj plenumis la rolon de koncertanoncoj: malsupre restis libera spaco por alglui informojn pri konkreta aranĝo. Se survoje okazus serioza kontrolo kun traserĉo, Valerij planis aserti, ke ili estas muzikistoj vojaĝantaj al kolegoj por partopreni en koncertoj dediĉitaj al la „Tago de nia rumana lingvo“.

Forlasinte la urbon, ili pasis preter la monumento "Gastameco" — altstatura virino, kiu tenis ion sur pleto. La urbanoj nomis la skulptaĵon "Bopatrino".

Demeter ekpensis, ke li verŝajne neniam plu vidos sian nunan bopatrinon en sia vivo. Malsame kiel multaj aliaj bofiloj, Valerij ne havis la tradicie malbonajn rilatojn kun la patrino de sia edzino. Verŝajne tial, ke ŝi loĝis malproksime kaj ili vidis unu la alian nur malofte.

La vojo komence estis malinteresa — ĝi kondukis tra la Belca Stepo, kiu, tamen, estis plugita jam ekde pratempoj.

Valerij kaj Iza veturis, aŭskultante novaĵojn per la aŭtoradio "Bylina", Iza foje intermetis siajn komentojn.

La radioparolisto raportis, ke la Ministerio pri Defendo denove neis la asertojn, ke antaŭ du monatoj, la 26-an de junio, estis pafalterigita aviadilo MiG-29 de la moldava aerarmeo. La aviadilo plenumis batalflugon por bombadi naftodeponejon apud la vilaĝo Bliĵnij Ĥutor, kiun kontrolis la separatistoj.

— Do, vere estas, ke ĝi estas faligita, — rimarkis Iza.

La ĵurnalisto donis la parolon al iu sendependa eksperto. Tiu opiniis, ke la aviadilo aŭ estis faligita, aŭ ĝi faris kriz-surteriĝon kaj ĉiuokaze fariĝis perdita por la armeo de Moldavio. Respondante al la demando de la raportisto, ĉu difektita aviadilo povus surteriĝi ekster speciala flughaveno, la eksperto klarigis, ke MiG-oj kapablas sukcese surteriĝi sur terajn dromojn, kaj eĉ sur ordinarajn aŭtoŝoseojn.

La eksperto ankaŭ emfazis, ke tio estas la unua kazo en la historio de aviado, kiam ĉasaviadilo MiG-29 estis uzata kiel bombaviadilo. Li memorigis, ke Moldavio akiris militan aviadon nur en aprilo de la kuranta jaro, kiam al ĝi estis transdonita aviadila regimento de la sovetia armeo, bazita en la milita flughaveno de Markuleŝto (kiun oni poste oficiale nomigis flughaveno “Decebal”). La tuta flugistaro de la regimento jam estis forveturinta al Rusio aŭ Belorusio ĝis la momento de la transdono. Ĉar en Moldavio neniu tiam kapablis pilotigi la nove akiritajn MiG-ojn, la eksperto supozis, ke la aviadilon gvidis aŭ nesufiĉe sperta piloto, aŭ rumana flugisto.

Fine de la intervjuo, la eksperto rimarkis, ke tio ne estas la unua kazo, kiam ĉe la nove kreita moldava aera armeo malaperas aviadiloj. Li rakontis, ke komence de marto de la kuranta jaro, taĉmentoj de la moldava speciala polico kaj grupoj de volontuloj konkeris militbazon de la regimento pri civila defendo de la 14-a armeo en la vilaĝo Koĉiero, situanta sur la dekstra bordo de Dnestro. Inter la militakiroj troviĝis du ĉasaviadiloj MiG-29, kiuj estis parkitaj sur la malgranda aerodromo de tiu milita unuo. Oni scias, ke unu el ili estis difektita dum interpafado, sed poste ambaŭ aviadiloj malaperis senspure. La prezo de unu MiG-29 en la armilmerkato povas varii inter 4 kaj 8 milionoj da dolaroj.

— Eble li simple mensogas pri tiuj aviadiloj por krei sensacion, — supozis Valerij. — Kial do subite ĉasaviadiloj baziĝus en regimento de civila defendo?

— Pro tio, ke tie estas aerodromo, — respondis Iza.

— Virina logiko.

— En alia flughaveno eble mankis loko, tial ili gastigis la kolegojn. Ci ja mem permesas al Kazakov parki lian motociklon en cia garaĝo por la vintro.

Valerij ridis, sed Iza daŭrigis kun novaj argumentoj:

— Kiel ci povas scii, kio tiam okazis en la 14-a armeo, antaŭ ol Rusio deklaris ĝin sia propra? Ci mem ja diris, ke en ĉiuj armeaj strukturoj post la kolapso de Sovetunio regis konfuzaĉo kaj neniu komprenadis, kio entute okazas.

La radioanoncisto raportis, ke tra la tuta lando alproksimiĝas al fino la transformiĝo de la lokaj sekcioj de la Popola Fronto de Moldovo je la Kristan-Demokratia Popola Fronto. La vicprezidanto de KDPF, Iurie Roșca, klarigis, kial la Popola Fronto alprenis novan nomon kaj kial ĝi akceptis la kristan-demokratian ideologion.

Iza kolere rimarkis:

— Antaŭe ili kriegadis "La rusojn — trans Dnestron, la judojn — en Dnestron", nun ili kriegos "La rusojn kristane — trans Dnestron, la judojn demokratie — en Dnestron".

En la radio ekaŭdiĝis reklamoj. La radiostacio estis moldavlingva, sed ĉiuj reklamoj sonis tamen en la rusa. La komercistoj volis, ke iliajn mesaĝojn komprenu ĉiuj.

— Valer', tio tedas min, trovu iun muzikon.

— Trovu ĝin mem: mi ne povas depreni la manon de la stirilo — la vojo nun estas "demokratia". Alie ni riskas la saman sorton kiel Coj [3]— cetere, li veturis per sammodela aŭto.

Iza malŝaltis la radion. Ŝi demandis, kiel la familio Demeter solvos la loĝejan demandon dum la eksedziĝo.

— La loĝejon mi cedos al ŝi.

— Oj, nu kompreneble. Ci ja estas tiel nobla, ke okupiĝi pri iaj interŝanĝoj de loĝejoj simple ne konvenas al ci.

— Ne temas pri tio. Alisa ja devas havi sian propran apartan ĉambron. En nia triĉambra loĝejo ŝi havas ĝin.

Iza plu nenion diris. Valerij turnadis la stirilon, stiriĝante inter la kavoj de unu el la ĉefaj ŝoseoj de Moldavio. Ŝajnis, ke post la akiro de sendependeco oni tute ĉesis ripari la ŝoseojn.

Iza subite diris:

— Bona viro ci estas, Valerij.

Demeter flanke ekrigardis la pasaĝerinon.

— Sed ne aglo! [4]

Iza ekridis.

— Mia patrino tre ŝatas tiun malnovan filmon. Ankaŭ mi. Kvankam ĝi estas trista.

Ŝi amas lin, sed ĉe ili ne realiĝas... Sed ŝia granda amo restas por la tuta vivo.

— En filmoj nur ĝuste tiel okazas.

— Ne nur en filmoj.

— Kiu nun kredas je tiu granda amo, en la nuna merkata sociaĉo?

— Cent procentoj de la virinoj, loĝantaj sur la planedo Tero. Kvankam ne ĉiuj tion konfesas kaj ne ĉiuj ĝin havas.

— Klare. Mi meditos pri tio lige kun certaj epizodoj de mia biografio.

Iza silentis dum proksimume dek kvin kilometroj. Poste, kvazaŭ sen paŭzo, ŝi demandis:

— Kie ci, "ne-aglo", intencas loĝi post kiam revenos Alisa?

— Provizore en la kontoro.

— Nuntempe oni diras „en la oficejo”. Sed tie ja mankas banĉambro. Kaj varma akvo.

— Mi irados al la publika banejo.

Valerij ekkantis:

«Ho, banej', banej', banejo

Folifask' de kverko kaj betulo

Ho, banej', banej', banejo

Gaja vivo de senedzinulo» [5]

La Belca Stepo finiĝis kaj komenciĝis la kodroj [6].

Ekaperis belaj pejzaĝoj; poste la densaj arbaroj pasis, sed la ĉevojaj vidaĵoj restis tamen pli interesaj ol la senfina plugita stepo. Sur la vojo ekaperis ĉevalaj veturiloj: kamparanoj veturis al la merkatoj.

Al Kauŝano, venante el la norda parto de la lando, estas plej oportune veturi evitante Kiŝinevon, tra Bendero. Sed nun tio, kompreneble, estis neebla, tial ili veturis tra Kiŝinevo.

— Valer', kiajn planojn ci havas pri la privata vivo post la eksedziĝo?

— Ankoraŭ ne elpensite. Mi provos fari tion, por kio mi antaŭe neniam havis tempon. Mi ellernos novan muzikilon, nepopolan. Aŭ transversan fluton, aŭ klarineton. Verŝajne la klarineton — oni diras, ke por flueristo estas pli facile adaptiĝi al ĝi. Mi rekomencos seriozan fizikan trejnadon. Ja mi ĉiam volis kuri maratonon, sed ĝis nun limiĝis al nur dudek kilometroj.

Iza snufetis ironie.

— Kiam oni parolas pri „privata vivo”, oni kutime implicas ion rilatan al la kontraŭa sekso.

— Grigorij konatigos min kun iu.

— Pri tio mi tute ne dubas!

Valerij esperis, ke oni haltigos ilin nur sude de la ĉefurbo: trafikpolicanoj en ordinaraj cirkonstancoj emas ĉikani unue ŝoforojn el malproksimaj regionoj. Ŝoforo, venanta de fore, plej verŝajne pagos sen kverelado.

La vojaĝantoj preterpasis kelkajn fiksajn kontrolstaciojn de la trafikpolico, sed neniu haltigis ilin.

— Ŝajnas, ke ni enveturos en Kiŝinevon sen financaj perdoj, — diris la privata detektivo, sed ŝajnis al li erare. Ĉe la posteno, kiu troviĝis tuj antaŭ la enveturejo en la ĉefurbon, trafikpolicano svingis al ili per sia regbastono.

— Estas la oka matene. Kaj ci ja esperis, ke tiel frue ili ankoraŭ ne „ekvigliĝis“. Ĉu mi akompanu cin al li?

— Ne necesas. Eliru, sed nur staru apud la pordo, por ke li vidu, ke mi ne estas sola.

Valerij estis leginta, ke en Usono la ŝoforo, kiam lin haltigas trafikpolicano, devas sidi en la aŭto, mallevinte la fenestron. Se la ŝoforo provas eliri el la veturilo, li povas havi seriozajn problemojn.

En Moldavio, kiel verŝajne en la tuta iama Sovetunio, ĉio estas tute inverse: eliro el la aŭto kun la dokumentoj enmane por aliri la patrolanton estas nepra signo de respekto al ĉi-lasta.

La trafika leŭtenanto parolis ruse.

— Valerij Ionoviĉ, ĉu ĉio estas en ordo kun via aŭtomobila sukurujo?

— Jes, certe, kamarado leŭtenanto, mi pretas montri ĝin.

Jam delonge oni devis diri: „Sinjoro leŭtenanto“. Sed Demeter iel ne povis kutimiĝi al tiu vorto: ĝi memorigis lin pri la sovetiaj filmoj, en kiuj per la vorto „sinjoro“ interparolis la blankgvardianoj [7].

— Tiam vi mem elpensu, kio ne estas en ordo, kontraŭ la sumo de nur unu dolaro.

— Kaj kia estas la kurzo hodiaŭ?

— Ĝi, jen la fripono, kreskas kiel sur gisto; en la radio oni diris, ke jam ducent sep. Sed kial ni bagatelu? Ni rondigu ĝis ducent.

Kiam ili forveturis, Iza demandis, kiom Valerij donis.

— Do, ci simple donacis al li proksimume duonkilogramon da duonfumaĵita kolbaso aŭ fromaĝo. Aŭ litron da sunflora oleo.

— Jes, jes, aŭ tri botelojn da bona biero. Sed por vodko ne sufiĉus: necesus aldoni ankoraŭ tiom mem. Kaj por bona vino — ankoraŭ same multe.

Tamen, se mi ne pagus, tiu forprenus la numerplatojn de la aŭto. Kaj kiel oni diras en la armeo: „Vi rajtas plendi“.

Ĉe la elirejo de Kiŝinevo, ambaŭflanke de la vojo, estis konstruitaj muroj el stakigitaj betonaj blokoj. Verŝajne oni starigis ilin por la kazo, se kontraŭ Kiŝinevon ekmarŝus la tankoj de generalo Lebedj [8]. La generalo dum unu el la milittagoj promesis, ke se la moldavaj trupoj ne ĉesos ataki Ĉednestrion, li, matenmanĝinte kiel kutime en Tiraspolo, tagmanĝos en Kiŝinevo kaj vespermanĝos en Bukareŝto.

La betonaj blokoj estis skribaĉitaj per sloganoj: „Rumanoj, unuiĝu!“, „Moldavio por la moldavoj“, „Morton al la mankurtoj [9]!“ kaj aliaj en simila spirito. Troviĝis ankaŭ ruslingva surskribo: „ĈMR ne estas ŝtato, kaj kozak' ne estas hom' “.

Sed videblis ankaŭ tute aliaj alvokoj: „Snegur, militu ci mem!“, „For la militon!“ kaj pacifisma simbolo: cirklo, interne de kiu estis la piedsigno de packolombo.

— Jen, Valer', — pripense diris Iza, — ci ankoraŭ nun bedaŭras, ke ci demisiis el la polico. Sed se ci plu servus, eble ci devus militi. Kaj perei tute vane, kiel tiuj niaj tri urbaj policanoj. Do, ĉio, kio okazas, okazas por la bono.

— Nu jes, Dempug' certe forpelus min al la fronto. Kaj ni kun Miĥĉjo Ŝiĥman pafus unu al la alia. Li ja batalis flanke de ĈMR.

— Kun Miĥĉjo Ŝiĥman? Ĉu li vere havas la saman nomon kiel en la kanto de Visockij?

— Lia nomo estas Miĥail Ŝimanskij, ni en la fako simple tiel ŝercis pri li. Li estas ja cia samgentano. Kaj li reciproke nomis nin laŭ juda maniero. Nu, ne ĉiujn, nur tiujn, kiuj havis humursenton. Anatolij fariĝis Natan, Boris — Baruĥ, kaj Vasilij— Salomono. Miĥĉjo diris, ke „Vasilij“ tradukiĝas de la greka kiel „reĝa“, kaj Salomono estis reĝo.

Ni eĉ uzis tiujn nomojn kiel radio-voksignojn dum operacoj, pro tio la estraro insultis nin.

— Kaj kiel li nomis cin?

Valerij ridetis:

— Lior.

— Oj, tio ja vere taŭgas! Ĉu mi ankaŭ rajtas tiel nomi cin fojfoje?

— Nu, nomu — dum la restaj sep monatoj.

— Atendu iom pri la monatoj. Cetere, ĉu cia patrino ankaŭ ja estis el Ĉednestrio?

— Jes, el la ĉirkaŭaĵo de Tiraspolo. Sed neniu parenco plu restis tie. Post la morto de la patrino mi ne vizitis tiun vilaĝon, eĉ kiam mi servis en Tiraspolo. Sed lige kion ci rememoris pri la patrino?

— Simple lige Ĉednestrio kaj cia tiea kamarado.

Valerij volis rakonti al Iza okazintaĵon el sia servo en Tiraspolo, kiu okazis lige kun Ŝimanskij, sed li rezignis pri tio.

Iun tagon la estro de ilia fako alvokis al si Valerij-on kaj Vasilij-on.

— Mi invitis vin, kamaradoj oficiroj, kiel niajn junajn sociajn aktivulojn. Vin, Vasile, oni elektis kiel komsorgon [10], kaj vi, Valerij, estas la plej bona politik-informisto kaj aktiva partoprenanto de arta amatorado. Ambaŭ vi havas bonajn servajn rezultojn kaj aŭtoritaton inter la kolegoj. Mi pensas, ke vi sukcesos fari amikan neformalan edukan konversacion kun unu via kamarado pri la etoso en la laborkolektivo. La kamarado ne komprenas.

Ĉe la fino de la konversacio la estro diris:

— La afero estas delikata, politika kaj ne por diskonigo ekster la unuo. Sed necesas paroli rekte, laŭ komsomola maniero. Tamen sen iaj malĝentilaĵoj kaj, Dio gardu, sen perforto!

Vasile kaj Valerij haltigis sian kolegon kun la familia nomo Lașku post la fino de la labortago. La konversacion komencis la komsorgo.

— Aŭskultu, oni diras, ke ci turmentas Miĥĉjon Ŝiĥman. Ke li estas „juda vizaĝaĉo“ kaj tiel plu.

— Nu, li ja estas judo. Kaj laŭ la vizaĝaĉo, kaj laŭ la pasporto.

— Tio jes, sed ĉe ni en la fako ni ĉiuj estas... tiuj, kiel ili nomiĝas... Valer', kiuj ni estas?

— Proletaraj internaciistoj. Pro la florado kaj unueco de la sovetiaj nacioj.

— Precize! — diris Vasile kaj bategis la kunkolegon en la sunan plekson. Valerij, alirinte de malantaŭe, batis lin en hepaton kaj renojn.

— Ci pardonpetu de Miĥĉjo ja. Diru, ke ci nenion malbonan celis kaj tiel plu.

Post unu tago Ŝimanskij aliris Valerij-on kaj Vasile-n.

— Ĉu vi, uloj, parolis kun Lașku pri mi?

— Ne, — respondis Valerij.

— Neniajn aferojn ni scias, — konfirmis la komsorgo.

— Komprenite.

Sur la vojo al la antaŭnelonge frontlinia Kaŭŝano, surprize al Valerij, policaj postenoj ne estis.

Ĉe la enireja posteno al Kaŭŝano — la urbo kun populacio de dudek unu mil homoj — Valerij kaj Iza estis haltigitaj de juna ridetema trafikpolicisto, atenteme rigardinta la aŭtonumeron. Policisto ne havis ajnan mitraleton.

— Bonvenon, estimataj gastoj el la norda ĉefurbo! Bonvolu viajn dokumentojn... Valerij Ionoviĉ, viaj dokumentoj estas en ordo, sed vi rompis la permesitan rapidlimon...

La detektivo sen disputo donis monon. La trafikpolicisto skribis kvitancon; diris, ke se liaj kolegoj haltigos la aŭton en la urbo, Valerij montru la kvitancon — ili lasos lin trankvilan.

___________________

[1] Kiu bone ŝmiras, bone veturas — el "Proverbaro" de L.Zamenhof

[2] ŜAI — Ŝtata Aŭtomobila Inspekcio — trafika polico en USSR.

[3] Viktor Coj (1962–1990) — „kult-statusa” sovetia rok-muzikisto kaj aktoro. Li tragike pereis en aŭto-akcidento. En la landoj de la iama Sovetunio estas starigitaj dek du monumentoj por konservi la memoron pri Coj.

[4] Sed ne aglo! — el la frazo „Ci estas bona viro, Andrej Jegoryĉ. Sed ne aglo!”. Tio estas flugilhava frazo el la sovetia melodramo de la jaro 1960 „Simpla historio” pri la amo de virino-prezidantino de kolĥozo (ludata de la aktorino Nonna Mordjukova) al sekretario de distrikta komitato de la komunista partio (lin ludis aktoro Miĥail Uljanov).

[5] „...banejo…” . "Banejo" — kanto de la sovetia voĉ-instrumenta ansamblo „Vesjolyje rebjata” (La Gajaj Knaboj); la teksto — de Miĥail Taniĉ, la muziko — de David Tuĥmanov.

[6] Kodroj (el la moldava "codru" — jarcenta, densa arbaro) — arbaroj, kreskantaj sur la Centro‑Moldava montetaro, en kiuj plimultas kverkoj, fagoj kaj karpenoj. Kidroj estas tre pitoreskaj; unu vojaĝanto en la XIX-a jarcento nomis tiun ĉi regionon la „Besarabia Svislando”.

[7] Blankgvardianoj— soldatoj de la „Blanka Armeo”, t.e. militfortoj, kiuj batalis kontraŭ la Ruĝa Armeo dum la Civitana Milito en Rusio inter 1918 kaj 1922.

[8] Generalo Lebedj — Aleksandr Ivanoviĉ Lebedj (1950–2002) — sovetia kaj rusia milita kaj ŝtata aganto. En junio 1992 li estis nomumita komandanto de la 14-a gvardia armeo, kiu baziĝis en Ĉednestrio ekde la 1950-aj jaroj (ekde aprilo 1992 la armeo per dekreto de prezidento Boris Jelcin estis metita sub la jurisdikcion de Rusio). Pro la firma pozicio de Lebedj, kiu deklaris, ke la 14-a armeo konservas „armitan neŭtralecon”, kaj pro vico de preventaj artileriaj frapoj apud la pozicioj de la moldava armeo, la gvidantaro de Moldavio rezignis pri planoj kapti la ĉednestrian ĉefurbon Tiraspolon kaj konsentis ĉesigi la militagadon.

[9] Mankurtoj — En la romano de sovetia verkisto Ĉingiz Ajtmatov „La neĝofura haltejo” (aperinta en 1980, konata ankaŭ sub la titolo „Kaj pli longe ol jarcento daŭras la tago”), "mankurto" estas sklavo, kiu per magiaj procedoj estis senigita de la memoro pri sia antaŭa vivo. Fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj ĉi tiu vorto estis aktive uzata de diversaj naciismaj agantoj por nomi homon, kiu perdis la ligon kun siaj naciaj kaj historiaj radikoj. Disvastiĝis la terminoj „mankurtismo”, „mankurtigo” kaj „demankurtigo”.

[10] Komsorgo — mallongigo de „komsomola organizanto”, estro de baza komsomola organizo (“ĉelo”) en entrepreno, lernejo, milicia unuo kaj similaj institucioj.

.

Ĉapitro 6. Kaŭŝano

Ĉapitro 6.

Kaŭŝano

Amikeco aparte, afero aparte [1]

La 29-a de aŭgusto 1992, sabato

Ili renkontiĝis kun Ŝimanskij, la kolego de Valerij dum servo en la krim-esplorserĉa fako ĉe la Tiraspola milico. Kiel interkonsentite, la kunveno okazis en la kafejo, kunliganta vendejon, kiun portis laŭmodan nomon — "Lumea Ceaiului" (Tea Mondo). Nuntempe fariĝis tre mode tiel nomi la vendejojn: „Mondo de Ŝuoj”, „Mondo de Kafo”, eĉ „Mondo de Pumpiloj”. Kvankam jam en la sovetia tempo ekzistis multaj butikoj kun la nomo „Infana Mondo”.

La kunvenintoj sidis en aparta ĉambro ĉe servita tablo.

Iza, konatiĝinte kun Miĥail, tuj hastis deklari, ke ŝi surmetis la „absurdan robon” nur por la trafikpolicistoj, ĉar la estro tiel ordonis. Miĥail respondis, ke Demeter tute pravas koncerne la robon, kaj aldonis, ke li jam aŭdis de Valerij multon bonan pri ŝi. Al Iza tio plaĉis.

Valerij demandis Ŝimanskij-on, ĉu ne estas danĝere por li esti ĉi tie. Tiu respondis, ke li venis al la urbo trans la riveron, evitante la landliman postenon. Sed li rakontis, ke post la fino de la milito inter la konfliktantaj flankoj tuj estiĝis silenta interkonsento: permesi al la loĝantoj kaj entreprenistoj libere moviĝi trans la limon, ne ĝeni homojn per dokumentkontroloj, neniun aresti kaj ne demandi la virojn, ĉu ili partoprenis la militon. Miĥail diris, ke por la loĝantoj de Kaŭŝano, same kiel por la ceteraj dekstrabordanoj, la milito kontraŭ la maldekstra bordo estis nepopulara; homoj kaŝis sin de la rekrutigo, fuĝis en Ukrainion. Veran malamikecon la loĝantoj de la dekstra bordo kontraŭ la ĉednestrianoj ne sentas.

— Ili ne volis militi, ĉiu havas parencojn sur la alia bordo. Kaj tute home parolante — pro kio ili militu? Niaj homoj ja sciis, pro kio ili batalis.

Post kiam la eksaj kolegoj interparolis pri la pasinta servo kaj pri kunservantoj (en la urba administracio de la Ministerio pri Internaj Aferoj preskaŭ ĉiuj aliĝis al la flanko de Ĉednestrio), Miĥail transdonis al Valerij grandan koverton kun materialoj pri la kazo Georgescu. La afero estis facila, kvankam, kompreneble, Demeter ne malkaŝis tion al la kliento.

La partnero de Georgescu dum la sovetia epoko havis kelkajn problemojn kun la leĝo, kaj en la arkivo de la inspektorejo troviĝis lia dosiero. Tie estis skribite, ke la patrino de la partnero loĝas en Tiraspolo. Valerij kontaktiĝis kun kapitano Ŝimanskij — jes, prirabinte la kunulon, la objekto alvenis al la panjo.

La enketo por mendo de Georgescu disvolviĝadis, kiam ankoraŭ la milito daŭris kaj la telefona konekto kun Ĉednestrio estis interrompita. Valerij, por telefoni al la iama kolego, veturis cent kilometrojn al eksterlanda urbo, la ukrainia Jampolo, kaj telefonis de tie el la poŝtejo.

En la koverto estis du maŝinskribitaj raportoj (Miĥail diris, ke unu estas por Valerij kun ĉiuj detaloj, kaj la alia por la kliento — nur la rezultoj) kaj dekduo da altkvalitaj fotoj de formato A4: la objekto eliranta el la dompordo, la objekto surstrate, la objekto en strata kafejo trinkanta bieron kun iu, la vizaĝo de la objekto grandskale, kaj tiel plu. Krome, troviĝis fotoj de la domo kun ŝildo, sur kiu videblis la stratnomo kaj la numero.

— Miĥail, ci estas profesiulo: ĉio estas ŝlosilpreta.

— Reciproke. Mi ja komprenas, ke ci bezonas ne nur adreson, sed ankaŭ ke ĉio aspektu bele por la kliento. Se ne estas sekreto, kiu estas la objekto?

— Entreprenisto; li funde trompis sian partneron, kiu ĝuste mendis al mi lian serĉadon. La partneron, cetere, mi ne kompatas — li mem estas bonaĉa agantulo.

— Valer’, ankaŭ la objekton malkompatindas. Li ĉi tie aktive kreas kontaktojn kun niaj banditoj.

Demeter transdonis al Ŝimanskij la koverton.

— Ho, eĉ en dolaroj.

— Vi ja ankoraŭ ne enkondukis vian propran valuton.

— Ĉiuj esperas, ke ĝi ne estos necesa: ni aliĝos al Rusio.

Ŝimanskij eldiris: «La dua pozicio», kaj komencis elpreni el granda kartona skatolo kaj aranĝi sur la tablo ŝajne senkulpajn objektojn: trioblajn disbranĉigilojn, fajrigilojn, cindrujojn, skatoletojn samgrandajn kiel alumetujoj...

— Plej oportunaj estas ĉi tiuj: subaŭskultilo en triobla disbranĉigilo. Por ĝi ne necesas baterioj, ĉar ĝi nutriĝas rekte el la elektra reto. Ĉiuj aliaj funkcias per baterioj, kiuj sufiĉas por maksimume tri horoj. En Japanio, mi legis, oni inventis novajn bateriojn, iajn "litiajn". Ili estas malgrandaj kaj funkcias dekoble pli longe. Sed ĝis ni ili ankoraŭ ne venis. Tamen radiomikrofonon kun baterioj oni povas, ekzemple, meti en poŝon, en cigaredpakaĵon... Kaj jen speciala radioricevilo, en kiu jam estas fiksita la necesa frekvenco, nur necesas premi la butonon. Kaj vidu — ĝi estas samtempe kaseda magnetofono: eblas registri. Sed eblas aŭskulti ankaŭ per ordinara ricevilo, ĉiuj frekvencoj estas en la instrukcioj.

Ŝimanskij ne kaŝis la problemojn de la subaŭskultiloj. La atingopovo de la sendilo estas de tricent ĝis kvarcent metroj. Ĉar la dissendo okazas en la kutima radiofrekvenco, iu povus hazarde aŭdi la subaŭskultatan konversacion eĉ per hejma radioricevilo — se li simple trafus ĝin turnante la agordilon. Demeter konsideris tiujn malavantaĝojn ne gravaj.

Miĥail proponis testi la ekipaĵon. Valerij prenis la ricevilon kaj la instrukcion, kaj iris al sia aŭto. La konversacio inter Ŝimanskij kaj Iza estis perfekte aŭdebla.

— Miĥail, ĉu en Tiraspolo estas sinagogo?

— Jes, ankaŭ en Bendero. Kompreneble, ĉe ni estas kiel ĉie: la plimulto elmigris al Israelo. Dum la milito okazis operaco de Soĥnut [2], el Bendero estis repatriitaj ĉirkaŭ mil homoj. Mi mem partoprenis en ties organizado.

— Do, vi havas aŭtoritaton en la komunumo? Kaj vi okupas altan postenon en la milico? Vi do povas aranĝi aferojn?

— Ĉe ni ne estas polico, sed ankoraŭ milico. Sed kion precize vi celas?

— Atestilon pri la avino de unu bona homo. Tamen la situacio, bedaŭrinde, estas tia, ke arkivaj dokumentoj kaj ĉio simila

nerevenigeble perdiĝis.

— Azoĥen vej [3]! Kaj ĉe kiu do aperis tiu ĉi granda demando?

— Estas iomete frue paroli pri tio, sed la afero koncernas min persone, kaj ĉio iros tra mi.

— Izinjo, ĉar vi estas kunlaborantino de mia amiko, ni povas diskuti tion. Sed vi ja komprenas: ĉiu afero havas sian prezon. Vi ja ne bezonas ion tian, pri kio iu ajn ŝlimazlo [4] dirus: "Fi, kia ridinda falsaĵo!"

— Mi perfekte komprenas la skalon de la afero, Miĥail. Sed ĉu mia estro aŭskultas nin nun? Al li certe estas tede aŭskultadi nekompreneblajn judajn aferojn.

— Valerij, mi malŝaltas ĉi tiun subaŭskultilon. Nun mi ŝaltos la duan — la fajrigilon, mi nur enmetos la bateriojn.

Antaŭ ol la dua subaŭskultilo estis konektita, pasis proksimume tri minutoj — verŝajne dume Iza kaj Ŝimanskij parolis pri siaj judaj sekretoj.

Ĉiuj subaŭskultiloj funkciis bonege.

— Nu, ni transiru al la tria punkto, — diris Ŝimanskij.

La tria punkto estis al Valerij jam konata: telefonaj kromaparatoj — aŭtomataj identigiloj de telefona numero(AINT).

Tamen montriĝis, ke Ŝimanskij alportis duoble pli da aparatoj, ol pri kio li kaj Valerij interkonsentis. Valerij, rememorinte, ke Ŝimanskij emis al simila entrepreneco jam dum ilia komuna milica servado, ĝentile rifuzis preni la kroman kvanton da aparatoj.

— Valerij, jen honesta votro: ci faras eraron. Nun ja ĉio rapide disvastiĝas. Pasintjare la skemon de AITN oni publikigis en la revuo "Radioamatoro". Post plia duonjaro tio ĉesos esti raraĵo, en vendejoj oni komencos vendi aparatojn kun jam enkonstruita AITN. Kaptu la okazon, dum vi povas vendi ilin multekoste!

Valerij ridis.

— Pardonu, Miĥail, mi estas detektivo, ne negocisto. Mi prenas tiom, kiom mi certe povas forvendi al la klientaro.

Iza flustris al Valerij: "Mi petas, aĉetu ĉion de li. Mi garantias la vendadon. Se ne sukcesos — mi donos al ci mian propran monon, ci nenion perdos."

— Bone, ci konvinkis min, ni prenu ĉion, — diris Valerij al Ŝimanskij, rememorinte, ke Iza havas iun peton al li.

Kiam Iza foriris al la necesejo, Ŝimanskij demandis, kiel fartas la aferoj de Valerij en la agentejo. Demeter rakontis.

— Kaj kiel ci mem fartas?

— Diverse, Miĥ'. Mi divorcas de mia edzino.

— Ĉu ci foriras al alia virino?

— Ne. Mi foriras simple tiel.

Ŝimanskij nur kapjesis kaj diris nenion. Nu, kion normala homo povas diri en tiaj situacioj?

Valerij, dum li veturis en la aŭto al Ŝtefan Vodăo, demandis Iza-n, pri kiu avino ŝi parolis kun Ŝimanskij.

— Kiam mi demandis сin pri tio, kiu kuŝas en komato, ĉu сi rakontis al mi?

— Сi nenion forgesas.

— Jes, kaj, krome, mi ĉion antaŭplanas. Ĉu vi volas, ke mi rakontu al vi judan anekdoton pri planado?

— Nuntempe ne plu estas mode rakonti anekdotojn kiel en Sovetunio — oni presas ilin ĉiujn en la gazetoj.

— Sed ni ja estas sovetiaj homoj. Aŭskultu:

Iras Sara kun du infanoj kaj renkontas Cilja-n. „Ho, Sarinjo, kiomjaraj estas viaj knaboj?“ — „La juristo havas ses jarojn, kaj la ginekologo kvar“.

___________________

[1] Amikeco aparte, afero aparte — el "Proverbaro" de L.Zamenhof.

[2] Soĥnut (Juda Agentejo por Israelo) — internacia cionisma organizo kun sidejo en la Ŝtato Israelo, kiu okupiĝas pri la repatriigo de judoj al Israelo, pri helpo al repatriigitoj, kaj pri demandoj rilataj al juda-cionisma edukado kaj propagando.

[3] Azoĥen vej! (jida) — laŭvorte: „Tio estas simple ho kaj ve” („Kia teruro!”, „Oj-oj-oj” k.t.p).

[4] Ŝlimazlo (el la jida) — malsukcesulo, fiaskulo.

Ĉapitro 7. Ŝtefan Vodeo

Ĉapitro 7.

Ŝtefan Vodeo

Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas [1]

La 29-an de aŭgusto 1992, sabato

Antaŭ Ŝtefan Vodeo — la urbeto kun proksimume dek mil loĝantoj — troviĝis ankoraŭ unu stacia posteno de la trafikpolico; oni denove haltigis la aŭton kaj kontrolis la dokumentojn. Ĉi-foje la policisto ne elpremis monon, sed tamen notis la aŭtonumeron.

Valerij kaj Iza jam antaŭe interkonsentis, ke ili iros al la gepatroj de Loza kune. Ili haltis en randa strateto: Iza insistis pri vestoŝanĝo — necesis demeti la buntajn vestojn, surmetitajn por eviti atenton de la trafikaj policanoj, kaj vesti sin pli digne.

La sekretariino de "Regiono" sidiĝis sur la malantaŭan seĝon de la aŭto por surmeti bluzon kaj pantalonon. Valerij, vestante sin per serioza ĉemizo „porklienta”, ekrigardis al sia sekretariino en la retrospegulo. Blanka korpo. Bone plenigita mamzono. Pufa, virineca ventro. Valerij rememoris frazon el „La mil kaj unu noktoj”, kiun li adoleske parte tralegis pro la erotikaj fragmentoj, maloftaj en la sovetia literaturo: „ŝia umbiliko, kiu kapablus enteni unicon da nuksa oleo”.

Iza demandis, kiel Valerij intencas gvidi la konversacion kun la familio Loza.

— Ili ja estas spertaj pedagogoj, krome, li estas eksa direktoro. Kaj ŝi ankoraŭ laboras kiel vicdirektorino kaj instruas la francan lingvon. Ŝi ne estas facile manipulebla.

— Ĉu lingvoscio malfaciligas manipuladon?

— Certe. Oni ja diras: kiom da lingvoj vi scias, tiom da fojoj vi vivas. Jen, ekzemple, komparu min kun la senlingvuloj.

Demeter deteniĝis de komentado.

— Mi decidos laŭ la unua impreso pri ili. Sed entute mi supozas, ke ni veturos vane, nur por fari raporton al la klientino. Cetere, ni devas foti ilian domon kiel pruvon, ke ni ja estis tie.

— Ĉu ci ankoraŭ opinias, ke neniu virino estas implikita?

— Mi jam klarigis al ci: viroj ne tiel rompas rilatojn kun virinoj.

— Oj jes, ci ja bonege scias, kiel!

Valerij ignoris la pikaĵon.

— Mi havas intuicion; mi sentas, ke kaŝiĝas tie io alia, pli serioza.

— Kio precize?

— Unue, eblas la plej banalaj aferoj. Ekzemple, strata huligana atako aŭ rabo. Aŭ io rilata al la sano: koratako, subita malsano. Li estas negocisto, lia vivo estas plena de stresoj. Rigardu, kiom da junuloj nuntempe mortas. Hodiaŭ vespere Grigorij raportos pri policejoj kaj kadavrejoj, eble tiam ni jam trovos la esperantiston.

— „Raportos”. La milica lingvo!

— Estas malfrue por mi ŝanĝi mian lingvon. La alia varianto: malgraŭ tio, ke niaj du ĉefaj banditaj „domoj” ne estas miksitaj en la afero, ekzistas lokaj etaj krimaj grupiĝoj. Povas temi pri iuj krimuloj neĉitieaj, de aliloke venintaj. Aŭ pri novuloj, iaj adoleskantaĉoj. Tute eblas, ke morgaŭ aŭ postmorgaŭ oni telefonos al la edzino por postuli elaĉetan monon. Mi konas okazojn, kiam oni petis ĝin eĉ du semajnojn post la forrabo de homo.

La privata detektivo konis ankaŭ kazojn, ankoraŭ el sia laboro en milico kaj polico, kiam la homkaptintoj tuj mortigis la viktimon, sed malgraŭ tio postulis monon. Tamen li decidis ne plue disvolvi tiun temon.

La gepatroj de la „Luĉafărul”-a direktoro loĝis en la strato Frunze [2]. Oni forprenis de la urbeto Suvorovo la nomon de la carista militestro Aleksandr Suvorov, sed la nomon de la sovetia militestro oni nelogike lasis al la strato. Verŝajne pro tio, ke li estis moldavo.

La domo estis granda (se juĝi laŭ sovetaj skaloj) kaj troviĝis en stato de serioza riparado, kio videblis eĉ tra la fenestroj. Ĉe la domo staris skafaldoj, en la korto kuŝis stako da belaj brile ruĝaj tegoloj kaj ceramikaj tuboj. Verŝajne la bonstata filo financis la generalan renovigon de la gepatra loĝejo.

Laboristoj ne videblis: ja festotagoj nun daŭras.

Valerij kaj Iza haltis ĉe la pordeto en nova ornama metala barilo.

— Jen kio! La barilo estas el rustorezista ŝtalo, ĝi kostas amason da mono.

— Valer', kial ni haltis ĉe la pordeto? Ĝi ja estas malfermita, ni eniru! — diris Iza.

— Ne necesas. Nia aŭto kaj ni mem jam estas rimarkitaj, tuj iu alvenos.

Alvenis la patro de Bogdan Loza, simila kiel du gutoj da akvo al sia filo sur la foto — ankaŭ kun barbeto, nur tute grizhara. Lia nomo estis Kim, sed li havis nenian rilaton al la korea nacieco. La nomo devenis el la revoluciaj 1920-aj jaroj:Kommunistiĉeskij Internacional Molodjoĵi — Komunista Internacio de Junularo.

— Bonan tagon! — Valerij enmanigis sian vizitkarton.

Kim Loza, traleginte ĝin, demandis:

— Kaj kiu estas la fraŭlino?

Iza elprenis el sia eta saketo sian karton.

— Ĉu vi do speciale venis ĉi tien el la alia flanko de la lando? Ĉu io okazis al Bogdan?

— Ni ĝuste tion provas klarigi. Eble vi invitos nin en la domon? La konversacio estos sufiĉe longa.

La patrino de Bogdan Loza estis malalta, korpulenta, malhelhara virino. Ŝi pli junis, ol la edzo, sed ankaŭ ŝi jam estis transpaŝinta la pensian sojlon.

La geedzoj Loza kaj Valerij kun Iza sidis vid-al-vide en mebloŝtopita ĉambreto, kien pro la renovigo oni translokigis multajn meblojn el aliaj ĉambroj. Ĉi tie la renovigado antaŭ nelonge finiĝis, kaj la ĉambro mem ŝajne estis la loko, kie antaŭe loĝis la filo. Sur la librobretaroj troviĝis universitataj lernolibroj kaj kelkaj bizaraj mekanismoj, muntitaj el la soveta konstru-ludo „Konstruisto” — verŝajne ankoraŭ el la infanaĝo de Bogdan.

La gepatroj de la malaperinto sidis sur altaj seĝoj, dum al la agentejo „Regiono” estis proponita pli malalta divano. Antaŭ ĝi staris ĵurnal-tablo, supozeble same el alia ĉambro, kiu malhelpis al la agentejo „Regiono” oportune loki siajn krurojn.

Lerte vin sidigis la patrino de Loza: ili rigardas vin desupre, dum vi estas embarasataj pro la malvasto.

Apud la divano troviĝis ankoraŭ unu malgranda tablo, sur kiu amasigitaj estis libroj kaj revuoj. Se revuo nomiĝas „Esperanto” aŭ „La Ondo de Esperanto”, ne estas malfacile diveni, en kiu lingvo ĝi aperas. En la revua amaso la akra rigardo de la detektivo rimarkis du interesaj aĵoj.

Demeter decidis paroli kun la du pedagogoj rekte kaj malkaŝe.

— Min dungis la edzino de via filo pro tio, ke antaŭhieraŭ li malaperis...

La patro de Bogdan estis agordita malamike, ofte interrompis Valerij-on kaj evidente estis preta eldiri akraĵojn. Sed li ekmutis, kiam lia edzino mallaŭte diris al li la solan vorton: „Kim!”.

Valerij pacience respondis al la demandoj de Bogdan-a patro kaj komentis liajn asertojn.

La malaperinton serĉas ne la polico, sed la agentejo "Regiono", ĉar la edzino de Bogdan turnis sin ne al la polico, sed al la agentejo. Jes, privata detektivado nun estas tute laŭleĝa, „Regiono” estas oficiale registrita organizo. Ne, la agentejo „Regiono” ne konsideras siajn agojn kiel maletika enmiksiĝo en la privatan vivon.

Iza intervenis:

— Kim Miĥajloviĉ, Sofia Serafimovna! Vi vane rilatas al ni kun malfido. Ni ja serĉas vian filon, kiu ja efektive malaperis. Ekzemple, nun la kunlaborantoj de Valerij Ionoviĉ kontrolas kadavrejojn, hospitalojn kaj policejojn.

Sofia Loza ŝanĝiĝis vizaĝe, sed diris:

— Estas tute eble, ke dum vi vojaĝis ĉi tien al ni, li jam aperis. Aŭ aperos morgaŭ. La tasko, por kiu vin dungis mia bofilino — trouver cette femme.

Iza jesis perkape, Valerij kun sia lerneja franca lingvo ankaŭ komprenis.

— Sed al ni tiu via misio estas indiferenta: Bogdan nin kun la femme, kompreneble, konatigos.

Sofia Loza rigardis la edzon, ambaŭ ridetis. Valerij volis diri, ke la malapero de Bogdan eble tute ne koncernas al la interrilatoj kun la edzino, sed la patrino de Bogdan leviĝis.

— Valerij Ionoviĉ, la afero, vi mem komprenas, estas enfamilia. Ni nun forlasos vin por nelonge kaj konsiliĝos pri tio, kion decas rakonti al vi pri Bogdan.

— Certe. Kaj dum vi forestos — ĉu ni rajtas rigardi tiujn ĉi revuojn kaj la literaturon en Esperanto? Ja Bogdan antaŭ nelonge alportis ilin el la hejmo, ĉu ne?

— Jes, li. Vi eksciis, ke li antaŭ nelonge vizitis nin, memkompreneble, de Svetlana. Bonvolu, rigardu.

La geedzoj Loza eliris.

Valerij diris al Iza pri tio, kion li rimarkis en la amaso da revuoj: angulon de foto. Li mem eltiris de tie nerimarkeblan dikan kajeron en vakstola bindaĵo, malfermis dum sekundo la unuan paĝon — kia sukceso!

— Kaŝu tion ĉe ci, rapide!

— Oj, sed kiel? Ĝi ne eniros en la mansaketon.

— Ŝovu ĝin en la pantalonon!

Iza kaptis la kajeron, sen deturni sin suprenlevis la antaŭan parton de sia bluzo, premante ĝian randon per la mentono al la brusto, kaj ekkaŝis la kajeron.

Denove unco da nuksa oleo.

Valerij prenis la foton, kiun Iza eltiris el sub la stako da revuoj: plia sukceso — granda komuna foto de la membroj de la Esperanto-klubo. La foto estis grava ankaŭ tial, ke eblis prezenti ĝin al Svetlana kiel videblan rezulton de la laboro de Demeter.

— Jen ĉio, Valer', ili ne rimarkos. Sed kio estas tiu kajero?

— La fonto de informo.

Sur la granda, revuformata foto estis prezentitaj ĉirkaŭ tridek personoj. Centre du junaj virinoj tenis je la supraj anguloj malfalditan flagon. La foto nigrablankis — tial ne estis klare, kian koloron la flago havis. En la supra maldekstra angulo de la flago estis blanka kvadrato kun enskribita kvinpinta stelo, havanta la literon „E” en la centro. Inter la virinoj kunpremite staris triopo: meze — reprezentiva liphara viro proksimume sepdekjara, ĉeflanke — Bogdan Loza kaj hirtahara junulo, la sola sur la foto en kostumo kun kravato. Sur la planko antaŭ la flago sidis studentaspektaj knaboj, tenantaj longan afiŝon kun la teksto: "Esperanto-klubo „Verda stelo”, la nomo de ilia urbo kaj la dato per ciferoj: 2.03.1992. Ĝuste en tiuj tagoj en la ĉednestria urbo Dubosario komenciĝis la unua pafado — la eksplodo de la milito.

El la kluba nomo, kiu similis al la moldavaj vortoj “verde stea” [3], Demeter komprenis, ke la stelo sur la flago estas verda. Sed kian koloron havis la flago mem? Ĉu la ruĝan?

Ĉirkaŭ la flago staris gejunuloj, same de studenta aĝo kaj aspekto, du iom pli aĝaj viroj (tamen malpli ol tridekjaraĝaj), kaj unu virino super kvardek jaroj. Sur la foto estis ankaŭ geknaboj, verŝajne ankoraŭ de la superaj lernejaj klasoj.

— Valer', ĉu ci komprenis, kiel nomiĝas ilia klubo?

— Mi ja estas stulta policano, kial mi sciu, — respondis la detektivo, rigardante la foton.

La gvidanto de la klubo verŝajne estas la maljuna viro centre. Espereble li ne havas tian karakteron kiel Kim Loza.

La geedzoj ankoraŭ ne aperis, tial Iza prenis unu el la revuoj kaj laŭte legis la nomon kaj la titolojn de la artikoloj:

— „Monato — internacia magazino sendependa”... „Sukcesa konferenco en Parizo... La plej ekzotika lingvo... Lecionoj por nuntempo... Policistoj en nova uniformo” [4]... Oj, Valer', mi ja ĉion komprenas aŭ divenas!

— Nu, pri la policistoj en nova uniformo eĉ mi ekkomprenetis. Kaj ci scias du lingvojn. Krome, ci studis la latinan kaj la malnovgrekan. Ci bonege tradukos.

— El la kajero? Kaj kio estas tie?

La geedzoj jam eniris tra la pordo. La patro ekparolis.

— La afero, ni ripetas, estas enfamilia. Mi respondos al viaj demandoj tre koncize. Detaloj ne estos.

Kim Loza neamike rigardis jen Valerij-n, jen Iza-n, martelante la vortojn:

— Ĉu ni scias, kie estas Bogdan? La respondo: ne. Bogdan ne telefonis al ni kaj ne sciigis pri foriro el la hejmo.

Lia edzino intervenis:

— Ni tre maltrankviliĝas kaj petas vin informadi nin pri viaj serĉoj.

— Ĉu Bogdan povus foriri de ŝi? La respondo: jes. Ni ne konas eblan kandidatinon.

Ĉu li povus foriri de la edzino subite kaj sen klarigoj? Li povus, sed la probablo estas proksimume tridek procentoj.

Se la filo heredis la karakteron de la paĉjo, do la procentetoj estas ja pli multaj.

— Por foriri, forlasante la aferojn ĉe la laboro, tute ne kontrolante ilin, ne telefonante — la probablo estas dek procentoj. Jen ĉio.

Kim Loza leviĝis, aludante, ke la konversacio finiĝis.

Valerij kaj Iza ankaŭ leviĝis. Stariĝis ankaŭ Sofia Loza, kvankam videblis, ke ŝi volus interparoli plu.

Demeter dankis kaj pardonpetis, ke la agentejo „Regiono” ĝenis la geedzojn. Li promesis telefoni tuj, kiam aperos grava informo.

— Mi havas lastan peton: ĉu eblas refoti tiun foton el la Esperanto-klubo?

— Kiun foton? — unuvoĉe demandis la geedzoj Loza.

La edzo kaj la edzino estis surprizitaj kaj malkontentaj.

— Pro la tuta nia hejma renovigo mi eĉ ne rigardis tiun lian pakaĵon, sed tie ja estas lia foto, kaj vi tuj rimarkis ĝin, — diris la patrino de Bogdan, fiksrigardante la foton. — Vi estas vera detektivo. Sed kiel vi intencas refoti ĝin? Foto-ateliero en la urbo verŝajne estas fermita hodiaŭ.

Valerij klarigis, ke li uzos sian propran fotilon, kiun li havas en la aŭto. En sia sporta sako li ĉiam kunportis la „detektivan kompleton”, en kiu troviĝas ĉio, kio povus esti utilf: de fotilo kaj binoklo ĝis medikamentoj kaj bandaĝoj.

— Ne necesas foti, kamarado Sherlock Holmes, — diris la maljuna Loza kun tute senbaza, laŭ la opinio de Valerij, malico en la voĉo. — Estas tempo por vi foriri. Bonan vojon!

— Dankon. Mi nur volas sciigi, ke pro via rifuzo mi ankaŭ nuligas mian promeson informi vin pri tio, kion mi ekscios pri via filo.

Valerij kaj Iza direktis sin al la elirejo.

Estus necese ŝteli la foton same kiel la kajeron. — Mi ja ne sciis, ke ili ne vidis ĝin. Al fotoj oni kutime direktas la tutan atenton. Se la paĉjo malkovrus la malaperon, li povus eĉ skribi denoncon al la polico — tio estus donaco por Dempug'. Krome, la foto estas granda, ne estas loko por kaŝi ĝin. — Se ili vidus la foton, sur kiu estas ilia filo, ili apenaŭ lasus ĝin kuŝi inter revuoj neinteresaj por ili. Almenaŭ ĝi troviĝus supre de la amaso. Kaj Iza kaŝus ĝin sub sia bluzo malantaŭe. — Bone, mi eraris, ĉesu boradi min.

— Atendu, mi petas! — maltrankvile ekkriis la patrino de la malaperinta negocisto.

Dum Valerij plurfoje fotis la kolektivan portreton de la klubo, uzante specialan tripiedon kaj apogilon, en la ĉambro restis kun li kaj Iza nur la patrino. Kim Loza, forsendita de la edzino por trinki medikamenton, ne ĉeestis. Valerij klakigis la obturilon de sia „Zenit” kun objektivo „Industar”, plurfoje ŝanĝante por certigo la ekspondaŭron kaj diafragmon, fotante foje kun flasilo, foje sen ĝi.

— Vi pardonu mian edzon, — diris Sofia Loza. — Kiam ni lasis vin solaj, li ja telefonis al Svetlana. Li elaŭskultis histerion pri... niaj enfamiliaj aferoj.

— Ni ĉion komprenas, Sofia Serafimovna, — diris Iza. — Estu vi, kiu pardonu nin — nia metio estas tia.

Sofia Loza demandis, kio estis Valerij antaŭ ol fariĝi privata detektivo.

— Ha-a, krimula polico... La premsigno de la antaŭa profesio longe konserviĝos. Mi kuraĝas doni al vi konsilon, Valerij: estu pli kompatema al homoj.

Tute malkonvenaj vortoj. Nenion precipe „nekompateman” ci faris al ili. Kaj ĉu ci devus lasi Larionov-on libera kaj sendifekta?

La patrino diris, ke sur la kluba foto ŝi konas neniun — kiel do alie? Kun rideto ŝi rimarkis, ke „apud Bogĉjo tiel simpatia damo staras”.

Sofia petis telefoni al ŝi tuj, kiam Valerij ekhavos informojn el mortejoj kaj hospitaloj. Kiam li diris, ke la unuaj rezultoj aperos hodiaŭ, sed malfrue vespere, Sofia Loza respondis, ke li telefonu iam ajn, sendepende de la enhavo de la novaĵoj.

Akompani for la agentejon „Regiono” eliris ankaŭ Kim Loza. Surprize por Valerij, li donacis dulitran botelon da ruĝa vino, sigelitan per vakso.

— Tio estas al vi, por mildigi la impreson pri la kolera emerito. De mia propra vitejo — la kultivoformo Rara Njagra. Ja ĉi tie oni faras la vinon de la angla reĝino [5]: la grundoj ĉe ni estas elstaraj, kaj la klimato. Oni ankoraŭ povas diskuti, kies vino estas pli bona: la mia aŭ tiu de la fabrikoj. Ili ĝis nun ne rekonsciiĝis post la kontraŭalkohola kampanjo de Miĥĉjo La Markita [6]. Kaj ili ne neglektas fuŝlabori: ja nun estas bazaraĉa ekonomio.

Kiam Valerij kaj Iza forveturis, la geedzoj mansvingis al ili.

— Tamen ili ja, Valer', estas bonaj homoj.

— La edzo — tiu malica procentkalkululo — estas sub la pantoflo de la edzino. Kaj la vino kiel donaco — tion ŝi ordonis al li.

— Kaj? Ili estas feliĉa paro. Kaj ilia filo, certe, estas bona. Nur kun la edzino li malfeliĉis, samkiel iu alia.

— Kia ci estas kaŭstikulaĉino! Mi tediĝis!

Vidinte, ke ŝia ĉefo vere koleriĝis, Iza serioze diris:

— Pardonu, ke mi malfermis la buŝon, tio ne ripetiĝos. Mi promesas.

Valerij ekridetis:

— Virina vorto estas la plej fidinda.

— Mia — fidinda. Diference de. Do, kiel cia kontraŭvirina versio, sinjoro intuiciisto?

—Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ...[ 7] kaj tiel plu. Ci povas, cetere, elpreni la kajeron el la kalsono.

— Ci devus diri: el la kalsoneto. "Kalsono" — estas iel krude.

— Mi estas ja kruda policano. Grigorij uzus la vorton „pugujaĉo”.

Iza malfermis la kajeron, ekvidis la unuan linion sur la unua paĝo: „La 1-an de Junio 1991”.

— Oj, ja tio estas lia taglibro! En Esperanto!

— En miaj enketoj ekde 1982 mi jam la trian fojon renkontiĝas kun taglibro. La unuan verkis seksperfortita lernejana knabino, la duan — freneza ulo.

— Ankaŭ aliaj homoj tenas kronikojn de siaj vivoj, multaj verkistoj skribis taglibrojn. Lia skribkaraktero, necesas diri, ne estas kaligrafia...

— Ci legu nur la lastajn tri-kvar monatojn, pli ne necesas. Ankoraŭ ne estas sciate, kia estas la naturo de la taglibro. Eble tie estas nur filozofiaj konsiderumoj sen konkretaĵoj. Oh, ne streĉu ciajn okulojn nun...

Iza promesis morgaŭ matene iri al la urba centra biblioteko por lernolibro kaj vortaro de Esperanto.

Elveturinte el Ŝtefan Vodeo, la agentejo «Regiono» denove sin vestis alie. Valerij rakontis al Iza, kiajn problemojn ili povus havi, se policistoj vere traserĉus la aŭton, trovus spionaparatetojn kaj fotojn de la partnero de Georgescu. Se oni komencos detale priserĉi la aŭton, Demeter unue montros sian valizon kun aro da flueroj kaj najoj, kaj komencos ludi per iu el la instrumentoj.

— Se eĉ post tio ili ne distriĝos de la intenco detale traserĉi, kriu laŭte, svingu ciajn ĵurnalistajn identigilojn, timigu ilin.

— Ne zorgu, mi faros tian bruaĉon, ke ili ĝojos liberiĝi.

Ne necesis fari la bruaĉon: la trafikpolico interesiĝis nur pri rapida ricevo de modera subaĉetaĵo. Ĉe la enveturo en Kaŭŝanon oni devis doni al la trafikpolicano la ekvivalenton de unu usona dolaro, ĉe la enveturo en Kiŝinevon — de la du. Neniu provis detale ekzameni la aŭton.

— Valer', ĉu ĉi tiu lando ne naŭzigas cin? Rabopagoj sur la vojoj, kvazaŭ en mezepoko. Malriĉeco, dekadenco de ĉio. La stratoj estas malhelaj. Malsanoj, pri kiuj en Sovetunio ĉiuj jam forgesis — tuberkulozo, pedikulozo. Freneza Lari, edziniĝinta al monumento [8]. Tiu politikulaĉo Roșca, dekmiloj da malicaj homoj en liaj mitingoj. Adoleskantoj-knaboj amase pereas pro drogoj. Kinejoj fermiĝis, anstataŭ ili — «videosalonoj» kun malpura porno. Knabinetoj iĝas prostituitinoj, sklavinoj...

Valerij ne respondis, li ekrememoris la mitingojn de 1989. Lin kaj liajn kunservistojn oni tiam sendis al la ĉefurbo por plifortigi la tiean milicon, kvankam milicistojn-krimeneketistojn por tiaj aferoj oni antaŭe neniam uzis. La estro de Demeter pro tio kverelis kun la superulo.

— Tiuj sovaĝaj mitingoj estis nur en Kiŝinevo, ĝi ne estas la tuta lando. Post la perdita milito ĉiuj trankviliĝos pri la "nacia renaskiĝo". Ĉio alia estas nur kaverna kapitalismo, transira epoko. Devas pasi tempo. Ĉio aranĝiĝos.

— Nenio aranĝiĝos! Aŭ aranĝiĝos kiel en fabelo — post tridek jaroj kaj tri jaroj. De ĉi tie oni devas forveturi!

Demeter koleriĝis:

— Forveturu, kiel ci planis. Ci havas rezervan landon. Mi ĝin ne havas.

— Se saĝa homo ion ne havas, li povas akiri ĝin por si.

— Tipa juda rezonado! — antipatie diris la detektivo.

Iza silentis. Poste ŝi diris:

— Lior, kial ni kverelu pro politiko? Ni parolu pri io alia! Rakontu al mi, ekzemple, anekdoton, mi jam rakontis al ci mian.

Rakontu pri mi.

— Vakero galopas tra prerio, indianoj postkuras lin. La vakero pensas: «Jen mia fino jamas: ili atingos min — ili mortigos min». Interna voĉo diras al li: «Tute ne, la fino ankoraŭ ne jamas. Pafmortigu ilian ĉefon!». La vakero rapide eligas sian kolton — paf, paf — la ĉefo ne vivas. La interna voĉo diras: «Kaj nun jen la fino jamas: atingos — mortigos».

Iza ekridis.

— Valer, ĉu ci havas internan voĉon?

— De temp' al temp' ĝi aperetas. Sed ĝi ne estas kiel ĉe tiu vakero: malsaĝajn konsilojn ne donas. Kaj ĉu ci havas?

— Oj vej! La povra juda knabino posedas la rezervan landon, sed personan internan voĉon ŝi ne havas.

— Se saĝa homo ion ne havas, ŝi povas akiri ĝin por si.

— Ci gajnis!

Ĉe la enveturo en la hejman urbon la trafikpolicano ankaŭ haltigis la aŭton, sed li estis konatulo de Valerij kaj mono ne estis prenita.

Veturiginte Iza-n hejmen, Valerij telefonis de tie al la fotisto. Tiu, eksciinte, ke necesas urĝe, venis al sia ateliero, proponis al Deneter tie atendi, kaj tuj komencis riveli filmon kaj fari fotojn.

Demeter dum tio rigardadis la fotojn sur la muroj de la ateliero: la armeajn fotojn de Aleksandr mem. Demeter memoris, kiel por Aleĉjo, kiu estis tri jarojn pli juna ol li, oni faris feston okaze de la rekrutiĝo al la armeo. Valerij loĝis en la apuda korto, kaj lia patrino bone konis la patrinon de Aleksandr. Kaj la "forkonduko" al la «SA» (Sovetia Armeo) en la sovetia tempo estis festo, al kiu venis ĉiuj najbaroj. Valerij tiam jam komencis studi en la milica lernejo en Gorkij kaj venis hejmen por ferioj.

Ebriiĝinta senzorga Aleĉjo kantis ne tre decan kupleton pri tio, ke oni nun prenas lin en armeon, kaj eble en Azion, kaj eble nun estas la lasta fojo, kiam li kuŝiĝas sur lian knabinon.

En la armeo oni sendis lin post trejnada trupunuo ĝuste al Azio, al Afganio, kie la milito ĵus komenciĝis. Aleksandr revenis hejmen kun la vundo, pro kiu viroj freneziĝas. Li ekhavis la tipecan kripliĝon pro kontraŭinfanteria mino: gambo kaj genera organo. Sed, male al aliuj, li ne fariĝis drinkulo, ne slumiĝis, ne senesperiĝis pro la vortoj de burokratoj «mi vin ne sendis al Afganio». Aleksandr sin tenis al aliaj «afganoj», ĉe ili estas la frateco. Jen la foto-atelieron li malfermis.

Hejme, en la telefona aŭtorespondilo, estis mesaĝo de Grigorij: en la kadavrejoj Bogdan Loza ne troviĝis; inter la nekonataj kadavroj barbuloj ne estas; en ĉiuj policejoj informo pri Loza ankaŭ ne troveblis. En la teritorio, tra kiu iris la vojo de la entreprenisto hejmen, dum la Tago de Sendependeco neniuj incidentoj estis registritaj. Pri la hospitaloj, flughaveno kaj fervojo Grigorij promesis raporti ĝis la vespero de dimanĉo.

Valerij telefonis hejmen al Iza, petis transdoni la informon de Grigorij al la patrino de Loza, ja interkonsentite.

Ankaŭ la detektivo telefonis al Georgesku. La tempo proksimiĝis al noktomezo, sed Valerij ne volis esti delikata kun ĉi tiu fiaferisto, kiun li konis jam dum sia laboro en la polico. Ili interkonsentis renkontiĝi morgaŭ en la agentejo. Georgesku parolis per ebria voĉo, postulis tuj dikti al li la adreson de la forkurinta partnero, sed Valerij, kiu ne ricevis de Georgesku antaŭpagon, decide rifuzis.

— Ĉu ci, Valeran [9], vere pensas, ke ci nun donos al mi la adreson, kaj mi ne donos al ci la pagaĵaĉon?

La detektivo ne pensis tiel. Se Georgesku aŭ iu ajn alia lia kliento rifuzus pagi monon pro plenumita mendo, Valerij agus ekzakte same kiel la plimulto de la urbaj entreprenistoj — li turnus sin al la "tegmento". Sed Georgesku povus prokrasti la pagon aŭ provi pagi malpli. Pri tiaj, pli malgravaj aferoj, turni sin al la "tegmento" kutimo ne estis.

__________

[1] Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas — el Proverbaro de L.Zamenhof, 1910.

[2] Frunze Miĥail Vasiljeviĉ (1885–1925) — rusa revoluciulo, militestro de la Ruĝa Armeo, sovetia ŝtatfunkciulo, milita teoriisto. Ekzistas versioj, ke lia morto estis organizita de Trockij aŭ Stalin lige kun la potencbatalo en la sovetia gvidantaro.

[3] Verde stea (moldave) — verda stelo.

[4] Iza foliumas la unuan numeron de la revuo «Monato» por la jaro 1992. La artikolo «Lecionoj por nuntempo» (sur paĝo 22 de la revuo), dediĉita al la socia doktrino de la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj ĝia rilato al Esperanto, estas verkita de la aŭtoro de ĉi tiu libro.

[5] «…ja ĉi tie oni faras vinon de la angla reĝino» — la produktantoj de vino «Negru de Purkari» el la distrikto Ștefan Vodă de Moldavio en siaj reklamaj materialoj informas, ke la reĝino Elizabeto la Dua regule mendis vinon "Negru de Purkari".

[6] «…pro la kontraŭalkohola kampanjo de Miĥĉjo La Makulita…» La 7-an de majo 1985 en Sovetunio aperis la Rezolucio de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetia Unio «Pri la rimedoj por superi drinkadon kaj alkoholismon» (tiutempe la ĝenerala sekretario de la CK KPSU estis Miĥail Gorbaĉov).

Dum la kontraŭalkohola kampanjo, formale ĉesigita en 1990, en la lando diversaj aranĝoj estis efektivugitaj, inkluzive la celitajn al la redukto de vinfarado kaj kultivado de vinaj vitoj. Tiuj aranĝoj foje havis barbaran karakteron: ekzemple, en Moldavio dum la kontraŭalkohola kampanjo estis forhakitaj pli ol 80 mil hektaroj da vitejoj el la ekzistantaj 210 mil.

[7] Valerij konsideras la proverbon: "Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo".

[8] Lari (Iorgi) Leonida (1949–2011) — moldava poetino kaj naciisma politika aktivulino, poste — deputito de la rumana parlamento. En 1989 ŝi publike «geedziĝis» en Kiŝinevo kun la monumento de la princo de Moldava Princlando, Stefano la Granda (1429–1504). Ortodoksia pastro (poste forigita de la eklezia servo pro tio) kvazaŭ faris la geedziĝan riton: frapetis per edziĝringo la piedestalon de la monumento, metis tiun ringon sur la fingron de Lari kaj deklaris la «novgeedzojn» edzo kaj edzino.

[9] Valeran — En la rusa lingvo, same kiel en aliaj lingvoj, oni praktikas multajn diversajn formojn de la sama persona nomo. La nomo "Valeran", uzita de Georgescu, estas familiareca, iom kruda formo de la nomo "Valerij". Aliaj formoj de la nomo "Valerij": Valera, Valerka, Valeroĉka, Valerik, Valerok, Valerko.

Pri la nomoj de aliaj herooj:

La formoj de la rusa nomo Aleksandr: Saŝa, Saŝka, Saŝenjka, Saŝok, Ŝura, Ŝurik, Ŝurka.

De la nomo "Grigorij" ekzistas formoj: Griŝa, Griŝka, Griŝenjka, Griŝanja, Griga, Grinja.

Ĉapitro 8. Biznesistoj

Ĉapitro 8.

Biznesistoj

Negocaj aferoj estas severaj [1]

La 30-a de aŭgusto 1992, dimanĉo

Matene Valerij telefonis al la "privata garda entrepreno" sub la nomo «Sekureco»" (alivorte — al la organizita krima grupiĝo, konata en la urbo sub la nomo «Danduloj»). Estris tiun firmaon Sergej Balan, kromnomata «Ferdekestro».

Demeter sciis la hejman telefonan numeron de Balan, sed ĉiam vokis la deĵoranton en la oficejo, kiu transdonis la telefonmesaĝon al la mastro. Valerij neniam rekte telefonis al Sergej malgraŭ ilia longa konateco kaj eĉ komuna ludado en la sama tarafo.

Balan, same kiel Demeter, estis flueristo, sed diference de Valerij la viro ne ellernis najon, ial ne ekvolis tion. Kiel muzikisto la ĉefo de "Sekureco" superis sian kolegon, kion la lasta mem kun malkontento agnoskis, sin konsolante per la pli alta aĝo de la rivalo.

Dum plimulto de koncertoj okazis momentoj, kiam, ĉe laŭvica sola ludado de flujeristoj, Demeter aranĝis kun Balan konkurson, prezentante per blovinstrumento virtuozaĵojn, longe preparitajn hejme. Sergej plejparte tuj ripetis ilin — facile, kaj ne malofte eĉ superante.

Ne necesas opinii, ke en la loĝloko de Valerij ĉiuj banditoj estis tiel eksterordinaraj: la Ferdekestro restis la sola tia, kaj la krima historio de la urbo ne plu vidis similajn personojn.

La gvidanto de la dua loka reketista grupiĝo, Aleksandr Najntŝut (alinome «Ŝurik La Apro»), ne muzikumadis. Li estris la "privatan gardan entreprenon" sub la nomo «Ŝildo». Lokanoj nomis membrojn de la fiasocio «ŝildetoj» aŭ «cionistoj». Al politika cionismo subuloj de Najntŝut havis neniun rilaton — la moknomo naskiĝis nur pro la juda nacieco de ilia ĉefo. Ŝurik La Apro kaj liaj homoj ne ŝatis tiun titolon.

— Ĉio mendita estas preta, mi povos transdoni ĝin en ĉiu ajn tempo. Subskribo: Demeter. Transdonis: Demeter.

Balan mem telefonis al li post proksimume dudek minutoj. La ĉefo de "Sekureco" invitis la privatan detektivon al si por vespermanĝo — morgaŭ vespere, post la koncerto, kiun ilia tarafo donos kadre de la «Tago de nia rumana lingvo».

— Ni devas interparoli, Valerij. Estas novaĵoj kaj propono por vi.

Valerij pensis, ke verŝajne temas pri io serioza. Al sia biendomo Balan invitis Demeter-on la unuan fojon.

Balan fariĝis kvindekjara ĉi-jare, Najntŝut estis dek du jarojn pli juna. La kromnomo «Ferdekestro» aperis, probable, ĉar Balan plenumis sian devigan militservon en la mararmeo kaj estis denskorpa, fortika viro kun kalva kapo — li similis al ferdekestro el iu filmo pri maristoj. Li finstudis teknikumon, laboris kiel majstro en unu el la fabrikoj de la urbo.

Malsame ol Ŝurik La Apro, kiu en sia vivo eĉ ne unu tagon pasigis en prizono, Balan havis la juĝkondamnon.

Sed, kiel oni diris en la milico, la juĝkondamnon «homecan»: laŭ la artikolo 91 de la Kriminala Kodo de Moldava SSR — «Mortigo okaze de superpaso de la limoj de necesa defendo».

En la jaro 1981 Balan, tute solida 39-jara viro, promenis vespere surstrate kune kun la edzino, kiu estis graveda per la dua infano. Al la paro trudiĝis grupo de huliganoj; ili komencis la batiĝon la unuaj — kvar kontraŭ unu. Balan dispelis ĉiujn, sed unu el la huliganoj frapis sian nukon je la asfalton — la letala rezulto.

Oni kondamnis Balan-on al du jaroj; la sovetia jura sistemo ne ŝatis doni malpli ol la maksimuman punon laŭ tiu artikolo. Liberiĝinte, Balan ne povis trovi decan laboron pro la punregistraĵo, tial li ekokupiĝis pri nelegala entreprenado (spekulado, kiel oni tiam diris). En 1987 li legaliĝis, kaj en la sekva jaro li komencis la reketistan bizneson.

«Danduloj» oni nomis la homojn de la Ferdekestro ĉar laŭ lia postulo ili ĉiam vizitadis «klientojn» kaj iradis al banditaj «decidrendevuoj» vestitaj per kostumoj-kompletoj kun kravatoj. Krom la imago, estis ankaŭ la utilcela kialo: sub la jako kaŝiĝis pistolujo kun «ferilo» kaj teleskopa klabeto ĉe la zono.

Iu naiva patrino kun fiero parolis pri sia filo — membro de la bando de Balan: «Kiel solida mia fileto fariĝas! Li ĉiam portas kompleton kaj kravaton».

Kelkaj urbaj biznesistoj komence erare supozis — pro la aspekto de tiuj «danduloj» kaj ilia ĝentileco — ke oni povas ignori la petojn kaj proponojn de Balan.

Tamen ili tre rapide ŝanĝis tiun opinion al la tuta mala. La lasta kazo de rezisto okazis jam antaŭ longe, ĉirkaŭ la jaro 1990. Ferdekestro tiam simple sendis kiel donacon al unu biznesisto rulseĝon en festa pakumo kun rubandetoj. Tiu tuj komprenis la mesaĝon.

Demeter kaj Balan havis siaspecajn rilatojn. Ili konatiĝis kiel amatoraj muzikistoj antaŭ multaj jaroj. En la urbo ja publike ludantaj neprofesiaj flueristoj ne abundas. La muzikistoj interkomunikiĝadis, kaj la punregistraĵo de Balan — nu, kio do, li ja ne estis oficiale serĉata de la polico.

Valerij eksciis pri la okupoj de Balan komence de 1988. Al la milicejo venis du lokaj krimuloj el la plej malsupra rango kaj, por la surprizo de kapitano Demeter, deklaris, ke ili venas por memvole konfesi rabon de vendejo kaj la akompanan ebrian kretenan duondetruon de tiu komerca punkto. La kapitano, kiu ne kredis je mirakloj, premigis la «pentantojn» kaj eltrovis la veran kialon de ilia veno. Montriĝis, ke la vendejo estis «sub la Ferdekestro»; liaj homoj trovis la rabistojn, bone bategis ilin kaj ordonis kompensi la damaĝon.

La huliganoj havis nenion por kompensi la damaĝon: ili estis nudaj kiel fingroj, sen aŭtoj aŭ loĝejoj. La Ferdekestro metis ilin antaŭ elekton: aŭ liaj homoj igas ilin rulseĝuloj, aŭ ili mem iros por cedi sin al la milicejo. Demeter komprenis, ke Balan, kiu tiam vigle diskonigis sian reketistan bizneson, faris tion ne pro nobleco, sed kadre de siaj «publikaj rilatoj»: por ke informo disvastiĝu inter la negocistoj kaj ke la kriminallista etularo ĉion klare komprenu.

Valerij ne sciis, kion fari pri siaj rilatoj kun la Ferdekestro — li decidis fari nenion. Ĉu li diru al li: «Vi estas krimulo, mi ne plu amikas kun vi, mi ne ludos kun vi en la sama tarafo»? Des pli, ke la Ferdekestro tute ne provis ekspluati sian konon de homo el la milico. Li sufiĉe baldaŭ kreis «negocan kontakton» kun iu, kies epoletoj estis pli «belaj» ol tiuj de Valerij.

En 1990 Demeter savis la vivon de la Ferdekestro. En la urbo aperis veninta bando de kaŭkazianoj, kiu decidis ne nur fiksiĝi tie, sed alproprigi la tutan reketistan bizneson.

Demeter opiniis, ke se jam aperis organizita krimularo, kiun oni ne povas elradikigi, ĝi estu loka, «proksima» — almenaŭ komprenebla, malkiel la alvenintaj kaŭkazianoj kun fremda pensmaniero. Tiel okazis, ke krom Demeter neniu el la oficiroj havis informon pri la preparata atenco kontraŭ la Ferdekestro. Valerij, sen interkonsento kun la estraro, avertis Balan, ke la kaŭkazianoj intencas ataki lian domon. La nova polica amiko de la Ferdekestro eble eĉ ne estus kontraŭ lia morto — tiun «gravulon» ja amikiĝeme ĉirkaŭiris kaj la kaŭkazianoj, kaj la «ŝildetoj».

Balan evakuis la familion kaj preparis la renkonton. La kadavrojn de la kaŭkazianoj la «danduloj» forveturigis en aŭto-bagaĵujoj ekster la urbon kaj ĵetis ilin en la riveron Reuto.

Balan poste telefonis al Demeter hejme kaj diris: «Dankon, Valerij, mi estas via ŝuldanto, mi ne forgesos tion». Ili ĉiam reciproke uzis la ĝentilan formon «vi» — cetere, Balan ĉiun nomis per «vi».

Kiam Demeter eksiĝis el la polico, Balan tuj proponis al li laboron ĉe si — Valerij rifuzis. Sed la «tegmento» de la agentejo «Regiono» fariĝis la organizo de Balan (ĉar sen «tegmento» ne eblis, precipe pro la malbonaj rilatoj inter la estraro de la polica inspektorejo kaj Demeter).

Valerij trankvile lasadis sian aŭton dumnokte apud la oficejo kaj ne provizis la ejon per multekosta alarmosistemo. La bandito ne prenis de li «tributon».

Amikiĝante kun Balan, Demeter konsolis sin per la penso, ke la Ferdekestro tamen ne estas ia vulgara gorĝotranĉisto, sed simple "produkto de la epoko", kiu, krome, havas sian propran moralon.

La Ferdekestro mortigis nur tiujn, kiuj atencis lian vivon aŭ la vivojn de liaj homoj. Li ne protektis narkotvendistojn, dum Ŝurik La Apro faris tion. Balan neniam humiligis la «klientojn». Plie, li parte vere plenumis la funkciojn de gardofirmao: se protektata negocisto estis rabita, li trovis la rabistojn kaj punis ilin. Por trovi tiajn krimulojn, Balan dufoje dungis Demeter-on. Tamen baldaŭ oni ĉesis prirabi la firmaojn, kiuj havis surpordajn glumarkojn: «La objekto estas gardata de la entrepreno "Sekureco"».

La Ferdekestro «purigis» la vicojn de siaj «virbovoj»: se aperis ia "senleĝulo", li punis kaj forpelis lin. Neniu el la «danduloj» uzis drogojn, kaj ili drinkis malmulte (nu, almenaŭ ne tiom kiel la «ŝildetoj»). Al siaj homoj la Ferdekestro pagis pli ol Ŝurik al la siaj. Sekve, ankaŭ la personaro de la «danduloj» distingiĝis pozitive de la kontingento de la «cionistoj».

Plia grava trajto de la agado de Balan estis tio, ke li okupiĝis ankaŭ pri laŭleĝa entreprenado, kion Ŝurik ne faris. Al kelkaj negocistoj la Ferdekestro eĉ donis kreditojn kun malalta interezo en malfacila momento. Krome, li okupiĝis pri bonfarado, donacante solidajn sumojn al fakoj de muziklernejoj, kiuj edukis fluer-ludantojn.

Resume, kiel iam ironie esprimis Iza, la Ferdekestro estis «duonnobla rabisto».

Ĉirkaŭ tagmezo Demeter telefonis hejmen al Svetlana Loza por sciigi, ke ŝia edzo ne troviĝis en policejoj nek en kadavrejoj. Li rakontis pri la konversacio kun la gepatroj kaj pri la foto. Loza volis tuj vidi la foton.

En la agentejo la virino venis per taksio kaj preskaŭ forkaptis la foton el la manoj de la detektivo.

— Ĉiuj tiuj knabinoj estas tro muknazaj por li. Ĉi tiu estas maljuna. Tiu ĉi estas aknehava, kun ĉevalaĉa vizaĝo, ne estas laŭ lia gusto... Jen ŝi! — La edzino de la malaperinto montrigis la virinon, kiun antaŭe la patrino de Loza rimarkis. — Li eĉ staras tuj apud ŝi. Serĉu ŝin!

Valerij donis al la klientino aparaton por aŭtomata identigo de voknumeroj (el aĉetitaj de Ŝimanskij). Li diris, ke se la edzo telefonos, ŝi nepre notu la numeron kaj tuj raportu al Demeter.

En la oficejon eniris Iza kun granda sako.

— La biblioteko hodiaŭ estas fermita pro festa ekspozicio, sed mi konas tie ĉiujn kaj sukcesis ĉion prunti.

Ŝi montris la verdan lernolibron de Esperanto kun la terglobo sur la kovrilo kaj du vortarojn. Krome ŝi alportis broŝuron «Frazeologio de Esperanto», ĵus eldonitan de la loka Esperanto-klubo, kaj la libron por komencantoj de Cezaro Rosetti: «Kredu min, Sinjorino!».

— Mi iom foliumis la lernolibron en la trolebuso; mi jam ne estas tute nula pri Esperanto.

Je la fiksita horo aperis Georgescu. Paginte la honorarion kaj ricevinte la koverton, li unue ekrigardis la fotojn.

— Lipharojn li lasis kreski, la fiaĉulo! Bieron li glutaĉas per mia mono, la kanajlo!

Eksciinte, ke lia partnero troviĝas en Tiraspolo, Georgescu ekhurlis:

— Kiel, diable, mi atingos lin tie, ĉe tiuj damnitaj separatistoj?!

Valerij klarigis, ke vojaĝi el Moldavio al Ĉednestrio jam nun eblas tute senprobleme. Li rakontis, ke la fuĝinto amikiĝas kun la tiraspola krima mondo, kaj proponis kolekti plian informon — kontraŭ pago, memkompreneble.

— Ne informaĉon mi nun bezonas, Valer’, ĉu ci ne komprenas? Verŝu ion al mi je la konto de la furmao.

Drinkinte struguraŝon, la biznesisto proponis al la detektivo veturi al Tiraspolo por devigi la fuĝinton "elvomi la ŝtelitaĵon".

— Se ci trovis lin en Tiraspolo, tio signifas, ke ci tie kun serioza iu ĉj-ĉjumas, ke ci havas eblecojn...

— Ne, Vladimir, tio ne estas mia afero. Mi ja estas detektivo, do mia misio alias.

Georgescu singultis.

— Kio estas tio — misio?

— Nu, samkiel en tarafo aŭ en iu ajn alia orkestro. Unu blovas en la flueron, alia ludas la violonon, tria — la cimbalon, kvara frapas la tamburinon. Ĉiu — laŭ sia fako. Oni ne provu ludi per fremda instrumento.

Georgescu ebrie rigardis la detektivon.

— Mi komprenas cin, Valeran: ci estas filozofo. Mi ankaŭ estas filozofo. Kaj mi diras al ci: nun la filozofio fariĝis alia. En Sovetunio iu fajfis per fluto, sed nun frapu la tamburinon, se li estas vera viro. Kaj al ĉiuj, kiuj ne estas kontentaj — frapu la vizaĝaĉon! Aŭ eĉ eblas tute ne la tamburinon preni, sed grandan tamburon kaj frapaĉi ĝin. Ĉar nun — libereco.

Jen, lia partnero ĝuste tion faris: li ekfrapaĉegis la tamburon.

Valerij demandis la klienton, ĉu li konas Bogdan-on Loza.

— En ĉi tiu urbetaĉo mi konas ĉiun hundon!

Georgescu rakontis, ke la posedanto de la firmao «Luceafărul» iam aĉetis de li uzitan furgonon.

— Kia homo li estas?

— La noceca. Li venis aĉeti la aŭton kun iu ulo-mekanikisto, dum tuta horo ili rigardaĉis kaj palpaĉis ĝin kvazaŭ inon. Sed li, Valer’, ne estas judo, tio estas certa.

La detektivo, pro la aŭskultanta Iza, scivolis kial.

— Lia nomo estas ja Bogdan! Bogdan Ĥmelnickij [2] ja estis! Judoj neniam donas la nomon Bogdan al infanoj, same kiel la nomon Adolf.

Valerij, kompreninte, ke Georgescu ne foriros ĝis la momento, kiam la struguraŝo finiĝos, vigle remetis al li en la glason.

— Mi ja diris al ci, Valer': nun la nova vivo estas. Jen en la televido unu ulo ĝuste klarigis: alvenis, li diris, la tempo de la vero. Malkovriĝis la tuta vero — kaj pri Stalin, kaj pri GULAG, kaj pri la pakto Molotov kun Ribbentrop. Tiel ankaŭ pri judoj venis la tempo ekscii la veron. Ĉu ci scias, ekzemple, kio estas la «Protokoloj de la saĝuloj de Ciono»?

— Mi scias. En la milica lernejo dum la lecionoj de scienca komunismo oni rakontis: tio estas falsaĵo.

Georgescu ekridis bruege.

— Valerik, kion alian povus rakonti al ci tiu scienca komunisto? Ĉu ci ne scias, kiu estis Marks, la ĉefa komunjaĉo? Kaj Lenin?

— Ĉu eĉ Lenin estis judo?

— Kiu estas judo — tion ili mem kalkulas laŭ la patrina linio. Jen nun multaj ruzuloj volas forveturi al Israelo. Iu diras: mi estas judo, nur en la soveta tempo la gepatroj enskribis min kiel gojon, kaj ili mem estis enskribitaj kiel gojoj. Sed en Israelo oni respondas: ĉio estas klara, sed elmetu kaj donu pruvon, ke cia avinjo estas judino. Se ŝi estas judino — ni akceptas cin.

Kaj pri Lenin ne nur la avino estas pruvita juda, sed la patrino mem. La fraŭlina nomo de lia patrinaĉo estis Blank. Kaj historiistoj trovis, ke lia praavo estis tute vera judo Mojŝa Blank el Ĵitomiro, edziĝinta al judino. Li estis baptita, sed kia diferenco? Baptita judaĉo estas kiel pardonita ŝtelistaĉo.

Iza parolis kun Ŝimanskij, kiu havas ligojn en la sinagogo, ĝuste pri atesto por iu avino. Verŝajne ŝi entreprenis por iu ne-judo, deziranta forveturi al Israelo, aranĝi falsaĉan dokumenton. Jen ja kia biznesustinjo!

Valerij elverŝis en la glaseton de Georgescu la reston de la struguraŝo.

La negocisto denove ekparolis pri tio, ke Demeter helpu al li elpugni monon el la partnero, kiu kaŝiĝis en Ĉednestrio. La detektivo decide ĉesigis tiun babiladon.

— Jen ci, Valer', min seniluziigas, — tiun vorton Georgescu, pro la eltrinkita struguraŝo, elparolis kun malfacilo. — Kaj ci ne respektas min. Kaj ci ofendas min. Ofendas ci min, Valeran!

Georgescu subite malfermegis la ĉemizon: sur lia brusto pendis ora kruco nenormale granda.

— Mi estas kredanto, baptita! Kristo ordonis ĉiam forgesi ofendojn. Sed mi ne estas sanktulo. Mi ripetas: ci ofendas min!

Al ofenditoj oni montras nur pugon. Kaj kio, ĉu li provas minaci, aŭ kio?

— Kiaj ofendoj, Vladimir? Mi ja diris: tio ne estas mia fako. Mi estas serĉisto, ne "afer-decidisto". Krome, cia partnero havas ligojn kun la tiraspola krima mondo.

— Nu, petu tiujn tiraspolanojn, kiuj trovis lin.

Demeter mensogis, ke ankaŭ ili estas privataj detektivoj, ankaŭ ili ne okupiĝas pri perforta preno de privataj ŝuldoj.

— Valer', ci babilas fekaĉon. Ĉiuj nun okupiĝas pri ĉio! Mi ja havas neniun alian krom ci, al kiu mi povus turniĝi. Ci fartigas min malbone, Valeran.

Demeter konsilis al Georgescu serĉi por lia afero «iun gardan firmaon» (la vorton "krimulbando" li ne uzis).

— Kiun?

— Ekzemple tiun, kiu cin "tegmentumas", ĉu ne estas logike? Ci ja havas la «Ŝildo»-n? Ili okupiĝas pri multaj aferoj.

Georgescu morne rigardis al Demeter kaj sakris per fivortoj.

— Ci ĉion scias. Jes, al la Apro mi deŝiras monon. Sed se tiuj judaĉoj entreprenos la aferon eksteran, ili postulos ĉevalan prezon. Kaj ili trompaĉos min.

Valerij ion respondis, ĝentile forkondukante Georgescu al la pordo.

— Kaj jen cia sekretartituitino, Valer'. Ĉu ŝi hazarde ne estas judino? Mi ja flaras ilin...

— Tute ne, ŝi estas gagauzino.

— Gagauzinoj ne tiaas.

— La patro estas germano.

Post la foriro de la kliento eniris ridetanta Iza.

— Gagauz-germanan ŝolom-alejĥemon, Lior!

— Ci ja mem volis aŭskulti.

— Jes, por fortiĝi en mia etna identeco. Ĉu ci scias, kion signifas "identeco"?

La privata detektivo diris "hm!"

— Certe mi scias. Kiom da fojoj mi skribis en policaj raportoj: «identigo de krimulo», «identigo de kadavro». Nur pri mia propra identigo nenio estas klara, diference de ci kaj Griĉjo. Ci estas fortiĝinta judino. Kazakov en ĉiu okazo krias, ke li estas ruso, kaj ke tiujn, al kiuj tio ne plaĉas, li vidis en la ĉerko.

Sed kiu mi estas? La patro estis cigano, krome, radike el nelokaj ciganoj. La patrino estis rusino. Kvankam fakte ankaŭ ne tute rusino — la rusigita mordvino. Ili disputis, kiel enskribi min en la dokumentoj, ne interkonsentis — do, kiel kompromiso, oni registris min kiel moldavon. Mia denaska lingvo estas la rusa, mi frekventis rusan lernejon, sed ankaŭ la moldava estas por mi hejma. De kie mi venas, kiu mi estas, kien mi iras?

Iza leviĝis kaj rigardis la detektivon de supre malsupren.

Ŝi preskaŭ ĉiam leviĝas, kiam ŝi volas diri ion gravan por si. Kaj se en tia momento ŝi sidas sur sia fotelo en la akceptejo, ŝi turniĝas dekstren-maldekstren.

— Mi legis iun artikolon pri etno-teorioj, nu, pri nacieco. Du ĉefaj konceptoj pri tio ekzistas. La unua estas primordialismo.

— Ĉu de la rusa vorto «morda»? [4]

— Valera, ci kondutas ne glate, ne stile. Ĵus ci montris cian konon de la arto de Gauguin, sed subite — jen ŝerceto en milica spirito.

Tamen, eble en ies okuloj tio aspektas originala kaj eĉ alloga.

Iza ridetis petole:

— En ies belaj velur-ĉokoladaj okuloj.

Ŝiaj mamopintoj estas kiel la dua paro da okuloj. Ili elstaras sub ŝia bluzo. Kaj sen mamzono, verŝajne, ili aspektas kiel ĉerizoj. — Ĉesigu cian erotikumadon. Ŝi estas mia kolegino, kiel fratino por mi.

— Ci ne mortos pro modesteco.

— Kaj cia eksedzino havas senesprimecajn bluetajn okuletaĉojn. Kiel butonoj sur mia hejma mantelo, en kiu mi iradas al necesejo.

— Ni prefere parolu pri cia primordialismo.

— Ĝi devenas de la vorto “primordial” — denaska. Primordialistoj opinias, ke etnoj diferencas unu de la alia proksimume kiel rasoj de hundoj. Kiu naskiĝis spanielo — tiu mortos spanielo. Kaj se oni tondos spanielon kiel buldogo — tiu tamen restos spanielo, nur misa.

La dua teorio estas konstruktivismo. Etnoj diferencas kiel, ekzemple, komunumoj de ŝatantoj de malsamaj muzikaj ĝenroj. Homo elektas "klubon" pli-malpli konscie kaj povas laŭdezire ŝanĝi: estis inter ĵaz-amantoj, transiris al rok-amantoj. Estis ruso — iĝis moldavo, estis moldavo — iĝis judo. Oni povas samtempe esti en du kluboj...

— Kaj ĉu oni povas ĝenerale ne aliĝi al tiaj melomanoj? “Mi tute ne interesiĝas pri tuta via muziko - kaj la punkto.” En la rubriko “etno” — streketo [5].

— Sur senhoma insulo — tio eblas. Aŭ rekrutiĝu al esperantistoj. Se ili estas pro tutmonda neŭtrala lingvo, en ilia medio certe cirkulas iaj ideoj pri sennacieco.

Nu, sufiĉe, eliru en la akceptejon post dek kvin minutoj — por tagmanĝi.

En la akceptejo la tablo estis kovrita per vera tola tablotuko, kaj la manĝilaro staris kvazaŭ en restoracio. Iza pretigis la manĝaĵojn hejme kaj alportis ilin kun si al la laboro en termosoj.

Al Valerij plaĉis nekutima supo kun io simila al ravioloj, sed farita el semolo.

Iza klarigis, ke tio estas marak-kubbeh, mezorienta supo.

— Kia bona mastrino ci estas! Kiam ci edziniĝos, ci feliĉigos iun judon.

— Kial ĝuste judon? Mi feliĉigos ankaŭ alian.

— Ci ja havas la "identecon".

— Kaj do? Miaj infanoj estos judoj ĉiuokaze. Sed edzon ja eblas...

— Gojo.

Iza paŭtis pro ofendo.

— Ankaŭ aliaj popoloj havas malrespektajn vortetojn pri homoj de aliaj etnoj. Ĉe rusoj estas, ekzemple, la vorto "nerusj". Sed ne ĉiujn vortojn necesas eldiri.

— Jes. Ĉe ciganoj ankaŭ ekzistas la vorteto por neciganoj — "gadĵo". Foje iu min tiel nomis.

_______________

[1] Negocaj aferoj estas severaj — el Proverbaro de L.Zamenhof.

[2] Ĥmelnickij Bogdan Miĥajloviĉ (1596–1659) — ukraina politika gvidanto, hetmano de la kozaka Zaporoĵjea Armeo, batalanto por la secesio de la Maldekstraborda Ukrainio el la Pola-Litova Unio (Rzeczpospolita). Li emfazis sian fidelecon al la ortodoksismo. En la jaroj 1648–1652 la trupoj de Ĥmelnickij amase ekstermis judojn, katolikojn kaj uniatojn. Estas vaste konata la libro «Senfunda Abismo», en kiu la samtempulo de tiuj eventoj, rabeno Natan Hannover, priskribis la kontraŭjudan politikon de Ĥmelnickij.

[3] «…pakto Molotov kun Ribbentrop» — la Pakto Ribbentrop-Molotov, pri kiu diras Georgescu, estis unu el la centraj temoj de la politika propagando en Moldavio dum la jaroj de "perestrojko" kaj komence de la 1990-aj jaroj.

La 23-an de aŭgusto 1939 la estroj de la ministerioj pri eksterlandaj aferoj de Germanio kaj Sovetunio subskribis la «Traktaton pri neagreso inter Germanio kaj Sovetunio» («Deutsch-Sowjetischer Nichtangriffspakt»). En la amaskomunikiloj de la postsovetiaj landoj, inklinaj al demonigo de tiu ĉi dokumento, ĝia oficiala nomo por propagandaj celoj kutime ne estis uzata, kaj anstataŭe oni aplikas la terminon «pakto Molotov-Ribbentrop».

Apartaĵo de la traktato estis la aldonita sekreta protokolo pri limigo de la sferoj de la influo en Orienta Eŭropo inter la du flankoj, kiu estas interpretata kiel interkonsento pri la estonta divido de Orienta Eŭropo inter Germanio kaj USSR.

La protokolo, interalie, antaŭvidis, ke Besarabio apartenas al la sfero de influo de USSR. Ekde 1812 Besarabio (Moldavio) estis parto de la Rusia Imperio, kaj post ties disfalo en 1918 ĝi estis okupita de Rumanio. USSR konsideris Besarabion malleĝe okupita teritorio.

La 26-an de junio 1940 la popola komisaro pri eksterlandaj aferoj de USSR Vjaĉeslav Molotov transdonis al la rumania ambasadoro en Moskvo deklaron de la soveta registaro, en kiu estis prezentitaj postuloj pri cedado de Besarabio kaj la norda parto de Bukovino al USSR. En Rumanio komence estis proklamita ĝenerala mobilizo, tamen post konsultoj de la rumana reĝo Karolo La Dua kun reprezentantoj de Germanio, Italio, Grekio, Turkio kaj Jugoslavio, la teritoria postulo de USSR estis plenumita. La 2-an de aŭgusto 1940 la Supera Soveto de USSR akceptis leĝon pri fondo de la unia Moldava Soveta Socialisma Respubliko. En julio 1941 la teritorion de MSSR okupis rumanaj-germanaj trupoj.

[4] "morda" (морда) — en la rusa lingvo: muzelo, vizaĝaĉo

[5] En la pasportoj de Sovetunio, kiuj estis uzataj en diversaj postsovetiaj landoj inter kvin kaj dek kvin jaroj post ties disfalo, ekzistis la rubriko «nacieco» (etneco).

Ĉapitro 9. Kafejo

Ĉapitro 9.

Kafejo

“Urbo — iom granda aro de domoj, aranĝitaj laŭ pluraj stratoj k kelkfoje limita per ĉirkaŭmuroj aŭ barieroj”.

(Plena vortaro de Esperanto Kun suplemento. Deka senŝanĝa eldono. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1988).

La 30-a de aŭgusto 1992, dimanĉo

Eksciinte, ke Demeter iros al la kafejo «18», Iza ekdeziris akompani la detektivon.

Ŝi rakontis, ke la posedantino de la kafejo estas ilia komuna konatino Marina Curkanu, iama gvidantino de la registra fako en la urba komitato de komsomolo.

En la "18", kiun regule vizitis Bogdan Loza, Valerij antaŭe neniam estis.

Al la kafejo ili decidis iri piede, kvankam ĝi situis malproksime — la vetero estis bela.

Ili iris laŭ la Jasa Ŝoseo — la iama strato de Volodarskij, kaj laŭ la strato Decebal — la iama strato de Kotovskij kaj Artjom [1]. Ĝuste tiel ĝi nomiĝis en la sovetia tempo — unu strato por du homoj.

Poste la agentejo "Regiono" direktis sin laŭ la straton Ĉapajev [2]— la nova urba potenco ne alinomis la straton de la ĉefa heroo de sovetuniaj anekdotoj. Ankaŭ la strato Darwin, kie troviĝis la oficejo de «Regiono», restis neŝanĝita. La teorio de la anglo pri lukto por ekzisto kaj formorto de malfortaj specioj estis tute trafa por la postsovetia socio.

La urbestraro, laŭpove, preparis la urbon por la festotagoj: stratoj estis purigitaj, domoj — ornamitaj per naciaj flagoj. En multaj lokoj staris tabloj de etkomercistoj, ĝenante la pasantojn. Oni vendis legomojn, vestojn, ŝtrumpetojn kaj subvestojn, videokasedojn, librojn, bidojn...

— Valer', ĉu ci memoras? Ĝuste tie staris grandega umaĵo kun la ruslingva slogano "Slava KPSS!" — «Gloron al KPSU!». Tiam cirkulis ŝerco, kvazaŭ por vilaĝanoj, kiuj malbone regas la rusan: «Slava KPSU tute ne estas homo». [3]. Kaj ĉe la stacidomo estis simila umaĵo, sed kun «La popolo kaj la partio estas unuecaj!». Nun la urbodomo verŝajne bedaŭras, ke tiuj strukturoj estis malkonstruitaj: oni povus lue doni ilin al reklamistoj kontraŭ mono.

Valerij memoris. Tiujn instalaĵojn oni forigis en la jaro 1990, post la nuligo de la sesa artikolo de la sovetia Konstitucio pri la gvida rolo de la komunista partio. En la televido oni solene montris la malkonstruon — jen, la demokratio alvenis.

Apud la Centra Parko koncertis religiaj muzikistoj kun granda, proksimume dudekpersona ĥoro. Sur ŝildo, apude staranta, estis dulingve — ruse kaj moldave — skribite, kiu ili estas: «Eklezio de Evangeliaj Kristanoj-Baptistoj "Arkeo"».

Demeter rememoris, kiel li en 1983 partoprenis la areston de juna baptisto, kiu rifuzis servi en la armeo. Tiu estis reprezentanto de movado, nomata «baptistoj-iniciatistoj»[4]. Kial ili nomiĝis «iniciatistoj», Demeter ne sciis. Multaj junaj viroj tiam provis eviti la militservon, sed tiu knabo ne aĉetis falsan medicinan ateston — li rifuzis demonstracie kaj tute ne kaŝis sin. Li asertis, ke li jam faris unu ĵuron — al Jesuo Kristo — kaj la duan li ne faros. Se tio okazus sub Ĉernenko aŭ, des pli, sub Gorbaĉov, oni verŝajne silentigus la aferon. Sed tiam ankoraŭ regis Andropov [5]. La «iniciatisto» ricevis la kutimajn du jarojn: se vi ne volas servi du jarojn, do sidu du jarojn en prizono.

Juna, bonorde tondita fraŭlo ekkantis en la mikrofonon:

La trumpet' de La Sinjoro

Laŭte sonos super Ter'

Kaj komencos homojn nomvokadi Li

Dio nomos la savitojn

Realiĝos la esper'

Difavore inter ili estos mi.

La ĥoro aliĝis:

La ĉiela nomvokado

La ĉiela nomvokado

La ĉiela nomvokado —

Difavore tie ankaŭ estos mi.

— Oj, Valer', vidu: ilia muzikisto ludas trumpeton. La "trumpeto de la Sinjoro" sonas!

— Tiu instrumento, verdire, ne estas trumpeto, sed korneto. En cia franca lingvo — "cornet-à-piston". Ni kelkfoje invitis unu kornetiston kiel gastmuzikiston al nia tarafo.

— Piston'! Kia ci foje estas pedantaĉa kaj enua!

La solisto ekkantis la saman strofon en la moldava.

Iza pensigeme diris:

— Kiel multfaceta ja estas la vivo, Valer'. Jen loĝas en la urbo tiuj ĉi inspiritaj homoj, prepariĝantaj al sia ĉiela nomvokado. Kaj la stranguloj-esperantistoj. Kaj viaj amatoraj muzikistoj, kiuj ludas malmodan muzikon senpage, por la animo. Sed apud ili, sur la samaj stratoj, promenas kanibaloj el la kristaniĝinta Popola Fronto. Kaj Georgescu kun siaj «Protokoloj». Kaj banditoj, kiel cia Ferdekestro.

— Aŭ kiel cia Ŝurik La Apro.

— Kial do li estas "mia"?

— Li estas judo. Kaj ci — ĉu ci denove forgesis? — havas fortan "identecon".

— Ĉesu jam!

Kafejo "18" (sur la pordo — glumarko de "Sekureco") nomiĝis tiel, ĉar tie oni preparis kafon per dek ok metodoj. Sur la muroj, en kadroj, pendis iliaj priskriboj kun fotoj de la respektivaj iloj kaj kafmaŝinoj: espresomaŝino, aeropreso, gabeto, perkolatoro, kemekso, vjetnama filtrilo, melito...

La kafejo estis komforta, prezoj por ĉio estis altaj, kaj alkoholo entute nekutime multekosta. Do la klientaro en la loko estis "pura" (en Sovetunio oni dirus — "inteligenta"), kaj ludis konvena muziko.

Iza zorge trarigardis la kafejon.

— Saĝa estas Marinjo — ŝi trovis sian merkatan niĉon. Valer', kaj la muziko, tie sonanta, estas de la ensemblo, kie ludas tiu cia favorata flutisto, la samnomulo de la fabelisto.

— Li ne estas samnomulo. Lia familia nomo estas Anderson, sed ĉe la fabelisto — Andersen.

En la kafejo ĉeestis la posedantino mem.

— Nu jen, gekaraj, mi pensis, ke vi simple venis viziti min gaste, sed vi — pro viaj ŝerlok-holmsaj aferoj. Do, ni iru en la kabineton.

Marina tuj rekonis Bogdan-on Loza-n sur la foto, ŝi eĉ sciis lian nomon. La posedanto de "Luĉafărul" estis ofta kliento; dum labortagoj li envenadis por trinki tason da kafo preskaŭ ĉiutage, lastfoje — antaŭ la festotagoj. Kelkfoje li venis kun virino, sed el la konversacio kun Marina rapide iĝis klare, ke la damo estas Svetlana Loza. Kun aliaj virinoj Marina neniam vidis lin en sia kafejo. Tamen li multfoje estis kun viroj, kaj ili parolis pri aferoj. Sur la foto de la klubo Marina montris al tufhara junulo kun kravato, kiel al unu el la viroj, kiuj venadis trinki kafon kun Bogdan. Kaj lastatempe la malaperinto vizitadis la kafejon kune kun iu militisto, "ili ĉiam mendis botelon da konjako".

En la urbo ekde la dua duono de la 1940-aj jaroj estis postenigitaj motorizitaj pafistaj kaj artileriaj regimentoj de la Soveta Armeo, kaj post la proklamo de la sendependeco — motorizita infanteria brigado jam de la Armeo de Moldavio. Apud la urbo troviĝis milita ekzercejo. La tuta armilaro kaj la oficiroj de la brigado restis el la sovetaj tempoj.

— Kiun rangon havis la oficiro? — ĉiaokaze demandis la detektivo.

— De kie mi sciu?

— Kiom da steletoj li havis sur la epoletoj?

— Ses.

— En la armeo ne ekzistas tiaj epoletoj.

— Kiel do ne? Tri steloj sur unu kaj tri sur la alia.

— Ĉu la steletoj estis grandaj aŭ malgrandaj?

— Mezgrandetaj tiaj.

— Proksimume kiomjara estis la militisto?

— Proksimume kvindekjara. La kalva, kaj sur la kalvaĵo estis naskiĝmakulo, kiel ĉe Gorbaĉov.

Se li estas proksimume kvindekjarulo, li apenaŭ estas ĉefleŭtenanto. Li estas kolonelo. Do, eble la negoco de Loza estis ne nur pri kolora rubmetalo. Tamen, tiu informo ne helpas la serĉadon de Loza kaj lia nekonata virino. Sed se necesos, la kolonelon estos facile trovi laŭ lia speciala signo. Valerij nekonvene ekrememoris la karikatiron pri Gorbaĉov el la fino de la okdekaj jaroj: la makulo sur lia kalvaĵo estis prezentita kiel mapo de Moldavio. Jen, kvazaŭ, kiel la respubliko, kiu ekiris al demokratiigo kaj nacia revigliĝo, ĝenas Miĥail-on Sergejeviĉ-on.

— Valera, se ci ĉion eksciis, venu kun mi — mi kondukos cin al la salono, ĉar mi kaj Iza devas interparoli.

Valerij sidiĝis en la salono por trinki kafon kaj aŭskulti "Jethro Tull"-on. Curkanu verŝis al li trinkaĵon, kiu ne ekzistis en Sovetunio; ĝi nomiĝis "aperolo". Laŭ la opinio de Demeter, temis pri ia trodolĉa ina trinkaĵo.

La damoj babiladis longe. Iza eliris kun serioza vizaĝo, sed en bona humoro, kaj manĝis du tortetojn, spite al siaj dietoj. La kafejestrino sidiĝis kune kun ili; ili rememoris la komsomolan epokon. Curkanu rakontis, ke el la laboristoj de la urba komsomola komitato neniu perdiĝis en la nova vivo: ili fariĝis entreprenistoj aŭ oficistoj en la magistrato.

Veturiginte Iza-n hejmen per taksio, Valerij mem veturis per ĝi ne hejmen, sed denove al la oficejo. Dum unu horo kaj duono li provludis por la morgaŭa koncerto. Antaŭe, por ne agaci la edzinon, li iris en varma aŭ ne tre varma vetero provludi sur la tegmento de la domo, kaj ludis sub la steloj. Post la disiĝo Demeter komencis ludi en la loĝejo: sufiĉas, li ja ne estas tiu animacfilma Karlson kun flughelico surdorse, kiu loĝas sur la tegmento. Tamen Valerij forgesis, ke en la domo regas tro bona aŭdebleco: malkontentaj najbaroj frapis aŭ telefonis al li, tial li devis ludi mallaŭte. En la oficejo eblas ludi plenlaŭte.

Hejme, en la respondilo, estis informo de Grigorij: Loza ne troviĝis en hospitaloj, kaj li ankaŭ ne estas registrita inter la aĉetintoj de biletoj por aviadiloj kaj longdistancaj trajnoj.

________________

[1] Volodarskij (Goldŝtejn) Moisej Markoviĉ (1891–1918) — rusa revoluciulo, ĵurnalisto. Lin mortigis kontraŭbolŝevikoj en Petrogrado, kio servis kiel preteksto por la "ruĝa teroro" kontraŭ la malamikoj de la sovetia potenco.

Decebal (49–106) — reĝo de la daka ŝtato, kiu ekzistis sur la teritorio de la nuntempa Rumanio. En la sendependa Moldavio, pro la tiel nomata "rumaniigo", aperis multaj laŭ li nomitaj objektoj.

Artyom (Sergejev) Fjodor Andrejeviĉ (1883–1921), "la kamarado Artjom" — rusa revoluciulo, sovetia ŝtata kaj partia aganto. Li fondis en 1918 la Sovetan Respublikon de Donecko kaj Krivoj-Rogo.

[2] Ĉapajev Vasilij Ivanoviĉ (1887–1919) — diviziestro en la Ruĝa Armeo, unu el la plej famaj historiaj figuroj el la epoko de la rusia Civitana Milito. En Sovetunio pri li kreiĝis amaso da anekdotoj, kiuj distordas la plurtavolan personecon de tiu historia persono.

[3] Slava KPSS — "Slava" (Слава) estas la formo de la rusa vira nomo Vjaĉeslav.

[4] "Baptistoj-iniciatistoj" (Konsilio de Eklezioj de Evangeliaj Kristanoj-Baptistoj, KE EKB) — la grupo en la sovetia baptismo, estiĝinta en 1961. Ĝi aperis ĉar parto de la kredantoj malakceptis la severajn limigojn pri baptista agado, kiujn la ŝtata potenco trudis jaron antaŭe. La limigoj, efektivigitaj kadre de la tiama kontraŭreligia kampanjo, estis evidente neakcepteblaj (ekzemple: malpermeso bapti personojn pli junajn ol tridek jarojn, uzi elektromuzikajn instrumentojn dum liturgioj k.t.p.).

La nomo "iniciatistoj" devenas de la fakto, ke la movado komenciĝis per la iniciativa grupo. Tiu grupo postulis eksterordinaran kongreson de la sovetuniaj baptistoj, anstataŭigon de la servila gvidantaro kaj sendependecon de cenzuro. La subtenantoj de KE EKB, kiuj ĝis 1989 agis konspire, rifuzis registri siajn komunumojn kaj militservi. Tamen, KE EKB ĝenerale ne estis kontraŭkomunisma organizo, ĉar siajn riproĉojn al la sovetia potenco la membroj esprimis nur koncerne la politikon pri religio.

[5] Ĉernenko Konstantin Ustinoviĉ (1911–1985) — la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de la USSR en 1984–1985, la lasta sovetia gvidanto de la "stagna epoko".

Andropov Jurij Vladimiroviĉ (1914–1984) — ĝenerala sekretario de la CK de la KPSU en 1982–1984; antaŭe, dum 15 jaroj — prezidanto de la soveta ŝtatsekureca komitato (KGB). Li enmemoriĝis al la sovetaj homoj pro klopodoj plifortigi la disciplinon en la lando kaj pro la batalo kontraŭ korupto inter altnivelaj ŝtatoficistoj.

Ĉapitro 10. Koncertoj

Ĉapitro 10.

Koncertoj

«…ili estas gajaj sub la sonoj de fluto»

(La Malnova Testamento, Ijob 21:12. El la hebrea originalo tradukis Lazaro Ludoviko Zamenhof).

La 31-a de aŭgusto 1992, lundo

Je la oka matene al Valerij telefonis la gvidanto de ilia tarafo — violonisto kaj multinstrumentisto. Li gvidis tiun muzikan rondeton en la Palaco de Pioniroj, kiun Demeter vizitadis en sia infanaĝo. Valerij-on en la tarafon invitis ĝuste li, same kiel Balan-on, kiu ankaŭ lernis ludi en lia rondeto.

La arta gvidanto diris, ke la repertuaro de la koncerto ŝanĝiĝos — necesas okazigi neplanitan provludon. Valerij, same kiel ĉiuj muzikistoj de la ensemblo, trankvile traktis la diversajn kapricojn de la gvidanto kaj lian kriadon dum la provludoj. La muzikistoj respektis kaj amis sian maljunetan majstron.

Balan mem venis preni Valerij-on per aŭto kun ŝoforo kaj korpogardisto.

La programŝanĝoj konsistis el tio, ke la koncerto, kiu origine devis enhavi nur moldavan muzikon, nun inkluzivas ankaŭ melodiojn de aliaj popoloj. Sed la ĉefaĵo estis, ke parto de la melodioj estos plenumataj kun voĉo.

La arta gvidanto prezentis la kantistinon — proksimume dudekdujaran junulinon.

— ...diplomito de la Moldava Ŝtata Konservatorio.

— Nun — de la Muzika Akademio "Gavriil Muzicescu", — korektis la junulino. — Knaboj, mi hieraŭ aŭskultis vian kasedon. Ni bone akordos. Ja ni havas plenajn tri horojn.

— Ni ludos "Anasinjon herbejan"— tie brilos la flueristoj. "Ci ja min trompis" — tie brilos la kobzistoj. Kaj "Havan Nagilan" kun transiro al "Sep-kvardek" [1] — tie brilos ni, la violonistoj. Ĉiujn kantojn ni iam ludis, vi ĉion rememoros, — klarigis la arta gvidanto.

La muzikistoj alvenis al la ĉefa placo de la urbo proksimume dek minutojn antaŭ la prezento, vestitaj per naciaj kostumoj kun ŝafpelaj kolpakoj sur la kapoj. Ili ludis dufoje: unue, ne tre longe, sur scenejo en la centra placo antaŭ la ĉefa solena mitingo — por krei etoson inter la publiko. Poste ili donis unuhoran koncerton en populara loko apud la parko.

Valerij ĉiam ekscitiĝis antaŭ ĉiu koncerto de la ensemblo, kaj la vorto "magio" venis al li al la kapon. Jen ili, la muzikistoj — ordinaraj homoj. Kaj jen iliaj simpletaj iloj, kiuj dum jarcentoj tute ne ŝanĝiĝis, en kiuj estas neniaj motoroj, nenia elektroniko. Ĉe la flueristoj — primitivaj tubetoj kun ses truoj, ĉe la kobzistoj — lignaj skatoloj kun dratoj streĉitaj supre, ĉe la violonistoj kaj violonĉelisto — krom lignaj kestoj ankaŭ bastonoj kun alfiksitaj haroj el ĉevalvosto...

Sed jen tiuj ordinaraj homoj prenas en la manojn siajn naivajn umaĵojn — kaj ekiĝas la Muziko. La vera universala lingvo de la homaro, kiun ĉiuj komprenas, sendepende de nacieco aŭ gepatra dialekto. Lingvo neŭtrala, kiu ne donas avantaĝojn al iu popolo, sed apartenas al ĉiuj, proksimigas homojn, ne disigas ilin...

La tarafo finludis; la muzikustoj cedis la scenejon al la urbaj estroj. Alia orkestro, blovinstrumenta, eksonigis "Vekiĝu, rumano!" — la komunan ŝtatan himnon de Rumanio kaj Moldavio. Propran himnon la lando tiam ne plu havis. Sursceneje iu oratoro komencis diskursi pri nacia renaskiĝo kaj pri tio, ke antaŭ tri jaroj Moldovo enpaŝis la civilizitan mondon — la mondon de la latina alfabeto.

La muzikistoj eniris la aŭtobuseton por transveturi al la loko de sia ĉefa koncerto. La transporton kaj ĉion ceteran por la tarafo Balan provizis.

Antaŭ la komenco Demeter el telefonbudo vokis la edzinon de la posedanto de "Luceafărul". Li sciigis, ke spuroj de Bogdan troviĝis nek en malsanulejoj, nek en la registroj de la flughaveno kaj fervoja stacidomo.

Antaŭ la koncertejo kolektiĝis nekutime multe da homoj — ĝenerale por aŭskulti popolmuzikon malpli da publiko alvenis. Unu el la junaj muzikistoj, kiu ne ŝatis la Ferdekestron kaj pro nekompreneblaj kialoj elektis Valerij-on kiel sian konfidulon, flustris al Demeter, ke tio estas la merito de Balan:

— Ĉu ci vidas tiujn budojn, kie oni vendas bakaĵojn kaj trinkaĵojn? Ili apartenas al li. Kaj hodiaŭ ĉio estas vendata je duono pli malkare. Jen kial la homoj alkuris al nia koncerto.

— Nu, tio bonas, — respondis Demeter. — Iu patrino aĉetos por siaj infanoj ne du kuketojn, sed kvar.

— Jes ja. Amuziĝu, ĉifonuloj, la riĉa sinjoro hodiaŭ estas malavara.

— Enviu silente, — diris Valerij.

La muzikistoj suriris speciale konstruitan provizoran podion. Bela junulino en etna moldava kostumo ekanoncis la prezenton de la tarafo.

— ...la orkestro, amata de ĉiuj loĝantoj de nia urbo... niaj plej amataj rumanaj melodioj sonos...

Subite al la mikrofono alproksimiĝis la Ferdekestro. Li ekparolis ruse.

— Karaj samurbanoj! Ni ŝatus precizigi la informon pri nia programo. Ni prezentos ne nur moldavajn melodiojn. En nia urbo homoj de diversaj nacioj dum jarcentoj vivas apude kaj kune. Tial hodiaŭ sonos kantoj ankaŭ de rusoj, ukrainoj kaj judoj. Vi ne kontraŭas ja, ĉu ne, măi?

La spektantoj ekkriis: «Ĝuste!», kaj ekaplaŭdis.

— La urbo estu por ĉiuj civitanoj, por ĉiuj lingvoj, por ĉiuj kantoj!

Demeter dum sia laboro en la urba komitato de Komsomolo akiris sperton pri la organizado de raport-elektaj konferencoj. Pro tio li rimarkis en la reakcio de la publiko «organizitan momenton». Grupo de junuloj meze de la spektantaro aplaŭdis post la vortoj de Balan kunordigite kaj laŭte, instigante la aliajn. La detektivo eltrovis ankaŭ la organizantinon: la knabino samanĝa kiel la kantistino, aspekte tre simila al Balan. Ĉu eble ŝi estas lia plej aĝa filino? Valerij neniam vidis la infanojn de Balan.

Kiam la kantistino plenumis la kanton «Anasinjon herbejan» kaj kantis la strofon kun la vortoj «Ili fortranĉis po kaneton, ili faris po fajfileton...», Balan kaj Demeter antaŭenpaŝis. Unue la Ferdekestro plenumis sian solon (la ĵazan terminon «break» oni ne uzis en tarafo); Valerij ĉiam cedis al li la unuan vicon.

Dum tiaj numeroj unu flueristo neniam rigardis la alian, sed nun, kiam Balan ekludis, Valerij ne povis ne rigardi lin.

Duvoĉeco!

La Ferdekestro ludis per instrumento, kiun li ne montris dum la provludoj: "fluier gemănat" — duobla fluero. Kompreneble, li ne aĉetis ĝin en vendejo; ja tie nuntempe oni ne povas trovi "gemănat"-on — la instrumento estas rara. Li mendis ĝin multekoste ĉe la majstro Vasile Jitaru el Straŝenio aŭ ĉe Grigore Sîncetru el Trebuĵenio.

Ĵurnalisto per televidkamerao filmis la Ferdekestron.

Post tri minutoj li ankaŭ cin estos eldevigita filmumi.

Demeter samkiel Balan havis sekretan hejman preparaĵon. Li sentis sin kiel dum danĝeraj operacoj por aresti armitajn krimulojn: adrenalina ondo en la organismo.

Valerij, tiel, kiel oni elŝiras tranĉilon, elŝiris el la poŝo duan flueron. Kaj li ekludis samtempe per du instrumentoj. Multaj horoj da hejmaj provludoj ne pasis vane.

La publiko, post kiam la detektivo finis ludi, ekaplaŭdis tiel, kiel oni aplaŭdas al ĵazaj muzikistoj, ne atendante la finon de la tuta komponaĵo.

Eh, jen estas la vera vivo!

Kiam la kantistino, forkurinta por transvestiĝi en ukrainan popolan kostumon, ekkantis «Ti kazala v ponidilok — pidem razom po barvinok...» [1], multaj spektantoj tuj kunkantis: «...pidmanula, pidvela!» [2]

La fraŭlino, fininte la kanton sub tondraj aplaŭdoj, profunde kliniĝis ĝis la talio. Ŝi forkuris kaj revenis denove transvestiĝinta: en nigra veŝto, blanka ĉemizo kaj nigraj pantalonoj.

La gvidanto de la tarafo elsorĉis per violono virtuozan pasaĵon.

— Hava nagila, hava nagila, hava nagila, ve-nismeĥa... [3]

«Hava Nagila» transiris al «Sep-kvardek», kiun oni ludis senvoĉe. Subite antaŭ la scenejo aperis maljuna homo kaj ekdancis strange, tenante per du fingroj la roversojn de sia jako kaj moviĝante ne antaŭen-malantaŭen, sed dekstren-maldekstren.

Neniu "organizita momento" — pro nura kora instigo eliris maljuna judo.

La kantistino saltis de sur la scenejo kaj ekdancis kune kun la maljunulo.

La violonistoj brilegis.

Post la koncerto la muzikistoj, kiel kutime, forveturis al la plej proksima kafejo, apartenanta al Balan — por trinki. La primetita tablo jam atendis ilin. La kortuŝita artdirektoro diris al ĉiu varmajn vortojn, brakumis la muzikistojn kaj laŭdis la plej brilajn momentojn de ilia ludo.

— Valerka, friponeto! — la artdirektoro eĉ forviŝis larmon. — Kiom da tagoj ci hejme ekzercadis per du flueroj?

Demeter post la bankedo iris ne hejmen, sed piede al sia oficejo. Granda skatolo kun la spionaĵoj, menditaj de Balan, troviĝis tie.

La detektivo kontrolis la telefon-respondilon — unu vojo estis de ebla kliento: necesas trovi deksepjaran junulon, kiu malaperis antaŭ du tagoj. La viro diris, ke li revokos. Valerij mem tuj telefonis al li. La patro de la junulo miris: kiel Demeter scias lian telefonnumeron?

— Mi ja estas detektivo, — respondis Valerij, sed li rakontis pri la numero-identigilo.

Tamen la viro ne fariĝis kliento de la agentejo «Regiono»: eksciinte la prezojn, li triste diris, ke tio superas lian monkapablon («jes, en via anonco estis skribite, ke ne estas malkare, sed mi ne pensis, ke tiom…»).

Valerij donis al li fakajn konsilojn, kiel memstare serĉi la malaperinton. Li informis la patron pri la urbaj duonkrimaj junularaj grupiĝoj kaj pri la lokoj de iliaj kunvenoj. Demeter rakontis, laŭ kiaj signoj eblas difini, ĉu la junulo konsumis drogojn. La detektivo ankaŭ klarigis, kiel verki denuncon al la polico kaj atingi ĝian akcepton; al kiu plendi, se policistoj ne serĉos la knabon. Kvankam Valerij mem komprenis, ke plendi verŝajne estos vane.

_______________________

[1] "Anasinjo herbeja" (ruslingve "Utuŝka lugovaja") — rusa popola kanto. "Ci ja min trompis" (ukrainlingve "Ty ĵ mene pidmanula") — ukraina popola kanto. Ke "Hava Nagila" estas juda kanto, verŝajne, ĉiuj scias. "Sep-kvardek" estas ankaŭ la juda melodio.

[2] "Ti kazala v ponidilok — pidem razom po barvinok..." (en la ukraina lingvo) — Vi diris lunde: ni iros kune por kolekti vinkon...

[3] "...pidmanula, pidvela!.." (en la ukraina lingvo) — vi trompis min, vi perfidis min!..

[4] "Hava Nagila..." (hebree) — Ni ĝoju kaj estu feliĉaj...

Ĉapitro 11. La tarafo

Ĉapitro 11.

La tarafo

Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian [1]

La 31-an de aŭgusto 1992, lundo

La ŝoforo de la estro de "Sekureco" veturigis Valerij-on kune kun lia skatolo al la domo de Balan.

Balan konstruis sian bienon ĝuste tiam, kiam oni elpelis Demeter-on el la polico, kaj li daŭre konstruis novajn objektojn sur ĝia vasta tereno. La ĉefa domo de la bieno estis trietaĝa, kun tureto, kaj ekipita kiel fortikaĵo. Malantaŭ la ŝtona barilo, krom la ĉefa domo, troviĝis ankoraŭ du aliaj loĝkonstruaĵoj, basketbalejo, infana ludejo, garaĝoj…

Laŭlonge de la barilo promenadis homoj en kamuflaĵoj, sur la zonoj ili havis radiostaciojn. Do ne ĉiam la "danduloj" portas oficialajn kostumetojn.

Balan diris, ke Demeter transdonu la aparataron kaj klarigu ĉion pri ĝi al lia pli juna frato. Valerij bone konis Anton-on — pro operaciaj aferoj, ligitaj kun la "Sekureco", li komunikadis ĉefe kun Anton. Ili estis kun si en ci-rilato. De juna Balan la detektivo sciiĝis multon pri la "danduloj" kaj pri iliaj interrilatoj kun la "cionistoj", kion la Ferdekestro al Vakerij ne rakontis. Kvankam Demeter suspektis, ke Anton ĉion diris nur kun permeso de sia frato, kaj ke informis nur pri tio, kio povus koncerni Demeter-on mem.

La aparataro plaĉis al Anton. Demeter kaj Balan-juna ekparolis ne pri laboro.

— Ĉu ci imagas, Valer', tufuloj [2] fermis mian lernejon.

Anton diris, kiel komandiro sur paradejo:

— La Kievan Superan Komunarmean Komandan dufoje Ruĝstandardan Lernejon je la nomo de Frunze.

Anton Balan eniris la militan lernejon ankoraŭ dum la ekzisto de "normala" USSR, en 1986. Valerij miris, kiel tio sukcesis al li: ja la frato sidis en prizono. Eble la anketo por abiturientoj de armeaj lernejoj ne demandis pri juĝkondamno de parencoj — ĉar ordinara milita lernejo ja ne estas milica lernejo nek milit-politika lernejo. Sed eble Anton simple kaŝis la fakton. Li finis la lernejon en 1990, el la armeo li demisiis kaj aliĝis al la OKG [3] de sia frato. Kun ĉiuj siaj kapabloj pafi per ĉio, kio havas ellasilon.

Demeter levis la ŝultrojn.

— Ĉio tio jam estas en fremda lando. Kiel oni diras en televido, "ni nun havas la novan epokon".

— Certe ci pravas. Sed tio ja estas parto de mia vivo, kiel ĉe ci la milico. Longe forgesiĝos. Parenteze, pri la nova epoko: nia firmao ankaŭ komencos ĝin post du monatoj. Sed pri tio al ci jam la frato mem rakontos.

Valerij kaj la Ferdekestro interparolis en en lia oficejo. Multekosta meblaro, sur la muroj — bildoj de lokaj pentristoj. Balan verŝis al ili po glaseto da konjako «Blanka cikonio». La Ferdekestro diradis al ĉiuj, ke li estas «simpla homo» kaj adoranto de moldavaj trinkaĵoj. Demeteron, lige kun la konjako, denove pikis malagrabla rememoro pri la pasinta sabato.

— Mi retiriĝas el la aferoj kun la garda firmao, Valerij. La klientaro estos transdonita al sinjoro Najntŝut. Mi okupiĝos nur pri ordinara bizneso. Ĉe ni en la urbo kaj en Kiŝinevo. Baldaŭ mi komencos oficialan transdonon de la aferoj, firmaon post firmao.

Tute ne ĝojiga novaĵo: ci restas sen armita protektanto. Kaj estas granda ŝanco, ke ankaŭ sen defendo kontraŭ Dempug'.

Demeter komprenis la kialon de la decido de Balan. Griĉjo Kazakov rakontis, ke la avida Ŝurik La Apro volas subigi al si la tutan reketistan bizneson en la urbo. Jam okazis konfliktoj inter ordinaraj «danduloj» kaj «cionistoj» pro iniciato de la lastaj: la Apro esploris la kontraŭulon, provizore — sur la malsupra nivelo. La tastado, laŭ la vortoj de Kazakov, seniluziigis Apro-n: la «danduloj», dresitaj de Anton Balan, agis kiel en armeo, konkorde, kun bone organizita komunikado; ili aperis en la ĝusta loko en la ĝusta tempo kaj ĉiam havis nombran superon. Post tio la Apro telefonis al la Ferdekestro kaj mensogis, ke lia sankcio por la konflikto ne estis; li certigis, ke li ne havas pretencojn pri siaj batalantoj, kiuj trafis en hospitalon.

Sed, «malgraŭ de», Ŝurik estis preta por plenskala milito kun pafado por redistribuo de la influsferoj, dum la Ferdekestro ne estis preta. Ankaŭ liaj «bajonetoj» estis malpli multaj, kaj ili estis malpli "senbridaj" — li mem elektis tiajn. Krome, Najntŝut estas ligita kun la respublika juda mafio (juda — denove, nur laŭ la nacia aparteno de ĝiaj ĉefaj gvidantoj). En kazo de milito ĝi helpos al Ŝurik.

La Ferdekestro, kiu havis nombre malpli da "klientaj" firmaoj ol la Apro (tamen tio estis la plej grasa peco de la reketista «paŝtejo»), jam antaŭ longe faris koncedojn. Multaj biznesistoj, kiuj troviĝis "sub Ŝurik", petis la Ferdekestron akcepti ilin. Eĉ ne pro tio, ke Balan prenis iom malpli grandan «tributon», sed pro la pli alta civiliziteco de la «danduloj». Unu biznesisto diris: «Kiam oni pagas al tiu, kiu imitaĉas la italan mafion — tio ankoraŭ iras. Sed kiam al ĉi tiuj kretenoj kun la loka kolĥoza koloraĵo...».

Efektive, Ŝurik kondutis impertinte, kaj sekve de la ĉefo — ankaŭ liaj homoj. Kutima praktiko estis subite ŝanĝi la kvantojn kaj limtempojn de la pagoj. En la «tegmentumataj» kafejoj, la «ŝildetoj», kiuj ilin kontrolis, defaŭlte manĝis kaj trinkis senpage, en la vendejoj — ili prenis la varojn, kiuj plaĉis al ili. Ĉe la «danduloj» nenio simila okazis: «Ni estas gangsteroj, ne huliganoj».

Al ĉiuj biznesistoj, kiuj petis ilin "tegmentumi", la Ferdekestro ekde certa momento komencis rifuzi; la segmento de lia «merkato» en la kresko stagnis. Sed Ŝurik ne kvietiĝis. Kaj, ŝajne, fine Ferdekestro, esplorinte la situacion, decidis «forlasi la kampon», li ne volis militi. Verŝajne ankaŭ pro tio, ke li pligrandigis la dimension de la nekrima parto en sia bizneso.

Nu, nun en la urbo la reketo perdos sian ekzotikon. Neniuj kostumoj kun kravatoj — la tuta loka reketista infanterio, kiel ĉie alie, estos vestita per sportaj pantalonoj «Adidas».

— Komprenite. Kaj kio pri la kunlaborantoj de «Sekureco»?

Kial do ci demandis? Ci jam delonge ne estas policano, por kolekti informojn pri la situacio en la krima mondo de la urbo.

Balan trinketis teon.

— Vi, Valerij, ĉiam starigas saĝajn demandojn. Malgranda parto restas kun mi, dum mi ankoraŭ decidas, kiuj ĝuste.

Kiuj estas pli puraj.

— Signifa parto senprobleme pretas transiri al «Ŝildo». Sed ekzistas grupo, kiu intencas... eknavigi aŭtonome. Kiu estas kiu — tion mi nun eltrovas, mi interparolas kun la homoj.

Balan proponis plian konjakon, Valerij rifuzis, Ferdekestro ne insistis.

— Mi havas peton al vi. Mi petas vin plenumi iujn transdonantajn funkciojn inter mi kaj Najntŝut. Ĝis sabato mi havos pretajn informojn pri la intencoj de miaj dungitoj: kiu pretas pace transiri al «Ŝildo», kiu ne. Vi transdonos tiun informojn al la homo de Najntŝut kaj poste ankaŭ plenumos funkciojn de mia sekreta kontaktulo.

Mi petas vin pri tio, ĉar mi fidas al vi.

— Ĉu pri tiuj demandoj vi ne povas komuniki kun li rekte?

— Rekte kun li mi okupiĝos pri la transdono de la firmaoj. Ni kune vizitos la gvidantojn, resubskribos la kontraktojn pri gardado.

Pri tio, ke mi transdonas al li informon pri miaj kunlaborantoj, mi dezirus, ke ili ne sciu, same kiel la homoj de Najntŝut mem. Diplomatio kaj tiel plu.

Jam nun ĉiuj spuras ĉiun mian paŝon. Kaj dum la transdono de la firmaoj oni observos ĉiun mian renkontiĝon kun la estro de «Ŝildo». Kaj la fremduloj, kaj tiuj, kiuj ankoraŭ estas miaj. Sed vi estas neŭtrala figuro, vi ne laboras ĉe mi, neniu spionas vin. Ĉu vi komprenas?

Valerij rememoris la krimulan vorton «argentino». Per la nomo de malproksima latin-amerika lando en la krima slango oni nomis ion nekompreneblan, sed samtempe gravedan per danĝeraj surprizoj. La klarigo pri la neceso tiri lin en ĉiujn tiujn interbanditajn aferojn ŝajnis al la detektivo elpensita.

Same kiel tio, ke la Ferdekestro kvazaŭ bezonas teni en strikta sekreto la transdonon de la informoj al Ŝurik pri la intencoj de la maldungataj «danduloj».

Sed Valerij ne povis difekti la rilatojn kun Balan.

— Bone, mi pretas.

— Dankon. Tio ne daŭros longe. La komunikado okazos pere de Leonid Mandel. Vi ja konas lin, ĉu ne?

Ĝuste tial li elektis cin por la rolo de «informkanalo», ĉar ci konas Leonĉjo-n.

— Ni kreskis en la sama korto.

— Nu, jen vi vidas.

Balan diris, ke de nun la kontakto kun li eblas nur per unu el liaj hejmaj telefonoj, ne pere de la deĵoranto en la oficejo. Ĉe la hejma telefono, eĉ kiam Balan ne estos hejme, troviĝos lia frato aŭ alia fidinda persono.

La Ferdekestro demandis al Demeter, kiel statas la aferoj de la agentejo «Regiono».

— Mi komencis enketon rilatan al la firmao, kun kiu vi havas kontrakton pri gardado.

Demeter rakontis pri la malapero de Loza.

— Sukcesa entreprenisto kun internacia komercado forlasis ĉiujn aferojn pro ia pasio? — malkredeme la Ferdekestro demandis.

— Ankaŭ mi tuj ekdubis. Sed — la konversacio kun la gepatroj...

La Ferdekestro tamburetis per la fingroj sur la tablo.

— Homoj havas la econ surprizi.

Poste Balan eldiris vortojn, kiuj tuj altigis por la agentejo «Regiono» la gravecon de la afero de Loza.

— Por mi tiu afero estas grava, Valerij. Hazarde tiel okazis, ke «Luĉaferul» estas unu el la unuaj firmaoj, kiujn mi transdonas al Najntŝut. Malapero de la firmestro estas ia problemo. Kiam li aperos aŭ se vi eltrovos ion signifan — telefonu.

Poste ili parolis pri flankaj temoj, Balan dankis pro la spionaj aparatoj.

— Jen la teknika progreso kion atingis! Mi ankaŭ legis, ke baldaŭ ĉe ni aperos peĝado — la televokila servo. Ĉu vi en la milico renkontis peĝadon?

Valerij jesis.

— Kaj nun tio estos disponebla por la tuta loĝantaro. Krome, sur la ekraneto de la ricevilo aperos ne nur telefonnumero, sed teksto diktita al operatoro. Telegrafo en la poŝo! Tio okazos jam fine de la jaro. Ĝuste tiam, kiam disvolviĝos la afero, en kiu mi proponas al vi partoprenadi.

— Kia afero? — demandis Valerij, pensante ke se temas pri io simila al lia rolo kiel komunika kanalo inter du mafianoj, tio estus tute malbona.

La Ferdekestro ridetis.

— Ne maltrankviliĝu, nenio simila al mia antaŭa peto. Komence de la venonta jaro okazos balotoj por la municipa konsilio. La daton oni ankoraŭ ne fiksis, sed ne pli malfrue, ol en februaro. Mi kandidatiĝos kiel konsiliano. Ĉu vi vidis mian hodiaŭan prezentaĵon en la koncerto? Tio estis por la ĵurnalistoj, la unua akordo de mia balota kampanjo. Kune kun mi al la konsilio iros pliaj kvin aŭ ses personoj — mia teamo. Mi proponas, ke vi aliĝu al tiu ĉi teamo.

— Ĉu do partopreni en la municipaj balotoj? Kaj kunsidadi en la municipa konsilio? Ho ne, Sergej, kion vi diras! Politiko certe ne estas por mi.

— Unue, kial ĝi ne estas por vi? Supera klerigo, gvida laboro en la milico, laboro en la urba komitato de Komsomolo. Vi havas kvalifikon, talenton, kapablon fari neordinarajn decidojn. Kiel vi dum la koncerto superis min per du flueroj!

Valerij ridetis.

— Tio ja estis nur tarafo.

Balan retrokliniĝis sur la dorsapogilo de sia fotelo.

— Ĉu vi scias, ke „tarafo“ ne estas moldava vorto, sed ĝi venis el la turka lingvo? Ĉu vi scias, kiel ĝi estas laŭvorte tradukata?

— Se mi ne eraras, „orkestro“ aŭ „ensemblo“.

— Ne, estimata Valerij Ionoviĉ! „Tarafo“ en traduko estas simple „grupo da homoj“. Kaj tio estas tre simbola. La tuta urbo estas tarafo, la tuta lando estas tarafo. Kaj la tuta mondo estas tarafo, kaj ni en ĝi estas muzikistoj. Kaj la ordoj ĉie estas samaj. Ĉie ekzistas arta gvidanto, ĉie — direktoro, ĉie — solistoj kaj nesolistoj.

Per io li similas la „filozofo“ Georgiesku.

— Kaj due, Valerij, la municipa konsilio ja ne estas la parlamento de la lando. En la municipa konsilio estas ne tiom politiko, kiom ekonomiko kaj urba administrado. La buĝeto, eĉ se maldika — ĉu estas interese? Estas interese. Asigno de terenoj por konstruado. Elekto de entreprenistoj por laboroj pri urba aranĝado...

„Politiko estas koncentrita esprimo de ekonomio“, — avĉjo Lenin tiel diris. Sed ja ĉio ĉi estas distra nur por kapitalistoj. Sed ĉu por privata detektivo?

— ...kaj la tutan kampanjon gvidos mia filino. Ŝi ĵus finis la fakultaton pri ĵurnalismo en Kiŝinevo. Kompreneble, ni dungos ankaŭ diversajn doktorojn kaj docentojn, sed la propra sango estas pli fidata...

Valerij pensis, ke se li fariĝos municipa konsiliano, li verŝajne estos protektata kontraŭ la intrigoj de Dempug'. Aliflanke, li iomgrade fariĝos publika persono, oni montros lian vizaĝon en televido. Kiel homo, kiu aperas en televido, povas labori kiel privata detektivo? La Ferdekestro kraĉas sur tion. Sed ne indas tuj rifuzi.

— Sergej, ĉu mi rajtas pripensi?

— Unu monaton aŭ unu kaj duonon estas eble. Kaj, Valerij, mi komprenas, ke vi havas demandon: kiel la laboro en elektita organo akordiĝos kun la laboro de Sherlock Holmes. Sed mi promesas helpi, kune ni pripensos. Nu, ni iru vespermanĝi. Cetere, vi ja konas nur mian edzinon? Sed la gvidantinon de la balotkampanjo — ne.

La ŝoforo de Balan veturigis Valerij-on hejmen.

En la telefona respondilo estis tri mesaĝoj de Iza: ŝi havas «tre, tre» gravan informon.

— Kie ci vagadis tiel longe? Ĉu virinon ian ci al si trovis?

— Ankoraŭ ne. Kio okazis?

Iza rakontis, ke preskaŭ la tutan tagon ŝi studis Esperanton.

— Lev Tolstoj ellernis ĝin dum du horoj, kaj mi — dum kvin. Nu, nur la bazon kompreneble, sed ĉio estas klara. Kaj imagu, tie estas tiom da konataj aferoj! Jen verseto por memori la tagojn de la semajno, preskaŭ tute kiel en la franca:

Lundo, mardo kaj merkredo,

Poste ĵaŭdo kaj vendredo.

Sekvas sese la sabato

Kaj la sepa — la dimanĉo.

En la kapo — sen eraro —

La semajna kalendaro!

— Impone. Sed, Iza Jakovlevna, pardonu, ĉu vi nun ne estas iom ebrieta?

Iza ekridis sonore.

— Jes, sub influo de alkoholo! Ni drinkis la vinon de Loza kun la knabinoj el la universitato, ĉu ci ne kontraŭas? Estas ja festo. Kaj la vino estas tiel ebriiga!

— Mi komprenis. Do, iru dormi nun, kaj morgaŭ kun klara kapo ci ĉion rakontos.

— Atendu! Mi havas gravajn informojn. Mi jam legis la taglibron. Kaj tie estas jupo en la supo! Tion mi diras al ci jam en Esperanto — tio estas ilia proverbo. Tio signifas, ke virino ĉeestas.

— Kion konkrete?

— Resume, lia rilato kun la edzino definitive iris dise-mise. Li nomas ŝin tie "La Sinjorino" — ruslingve "gospoĵa", sed en la kunteksto tio sonas fremdige, malafable. Kaj foje tute rekte — La Sinjorinaĉo. Ili havas tian sufikson, Valer', «aĉ», kiu signifas malestimon. Oni povas traduki tion en la rusa kiel «madama» [4], ironie.

— Jes, jes, ci estas talenta tradukistino. Pli proksime al la afero!

— Li tamen havas amikineton. La nomon li nenie mencias eĉ unu fojon, nur la karesnomojn, kiujn li donis al ŝi: "La Sciuro" aŭ "La Sciureto", aŭ "La Sciurinjo".

— Ĉu io rilata al urino?

— Fi al ci!Belka! Kaj ankaŭ Beločka aŭ Belčušeĉka [5] Tiel ĉarme! Valer', kaj al kiu besto mi similas?

Al dika katino.

— Parolu pri la afero.

— Diru, aŭ mi faligos la aŭskultilon! Cetere, miaj gastinoj rekonis la homojn sur la foto.

— Do, vi forsuĉis du litrojn da vino, kaj ci montris al ili la foton el la dosiero? Kaj ĉion disbabilis?

— Nu, ne du, restis ankoraŭ iom. Kaj nenion mi disbabilis! Simple mi demandis, ĉu ili konas iun sur la foto, ili ja estas universitataj homoj. Unue, ĉi-foje oni precize diris al mi, kiu estas la gvidanto de la klubo: Ion Mohorea li nomiĝas — tiu juna ulo apud la flago, kun kravato. Kaj ni havas unu suspektatinon malpli.

— La termino «suspektatino» ĉi tie ne taŭgas. Kiu ŝi estas?

— Diru al kiu mi similas! Aŭ mi silentos — kaj la fino!

Iza ripetis la lastan frazon en Esperanto.

— Nu bone, al ebria esperantistino oni devas respondi. Ci similas al katino. Tute ne al la maldika.

Iza ekridis.

— Oj, ĉu-u-u? Bone, Lior, la katino estas akceptita. La belan virinon apud Loza oni nomas Simina Toma. Ŝi estas dokroriĝantino en la katedro pri slavistiko, sed nun ŝi estas en patrina forpermeso. Edziniĝinta, feliĉa en la geedzeco, havas infanon, kaj nun ŝi denove estas en la antaŭlasta monato de gravedeco.

Do, la damo de Bogdan aŭ ne estas en la foto, aŭ ŝi entute ne apartenas al la klubo. Tamen, eble Svetlana eraris, decidinte pri la ceteraj knabinoj, ke «tiuj estas tro malseknazaj por li»?

— Kaj pri la taglibro, Valer'. Estas ĝuste tiel, kiel ci supozis: filozofiaj pripensoj pri la vivo kaj ĉio simila, sed malmulte da konkretaj faktoj. Estas interesaj lokoj, mi poste tradukos ilin al ci. Sed li ne priskribas laborajn aŭ vivajn detalojn, nur mallonge notas ilin. Ekzemple: «Vespere mi rendevuis kun La Sciureto». Meze de majo estas la signifa frazo: «Hodiaŭ inter mi kaj La Sciureto okazis ĉio». Ĉu ci komprenas, Valer'?

— Kaj poste?

— Esence nenio plu utila. Ial li nenie priskribas la aspekton de sia Sciureto, ŝian okupon aŭ ion similan, kaj li preskaŭ ne analizas siajn sentojn al ŝi. Nur kelkfoje li skribis: «mi simple ĉiam bezonas ŝin apud mi», aŭ simile.

La notoj ekde majo fariĝas ĉiam pli mallongaj, malpli oftaj (multaj tagoj estas preterlasitaj) kaj sen filozofiaj rezonadoj. Li estis tie kaj tie, renkontiĝis kun tiu kaj alia, kaj anstataŭ nomoj plej ofte estas nur inicialoj. Pri kelkaj tagoj — nur po tri vortoj. "Mi vojaĝis al Kiŝinevo", Mi vojaĝis al K.", "Mi vojaĝis al D".

La lasta noto estas el la 1-a de aŭgusto. Du linioj: «Mi ne plu bezonas tiun ĉi taglibron, ĉesintan esti por mi aktuala». Kompreneble, li ja akiris sian Sciureton, do li havas al kiu verŝi sian filozofion eĉ sen taglibro.

La lasta frazo en la taglibro: «Efektiviĝos la operacio kaj ek al nova vivo».

_________________

[1] Zorgu vian metion... — el Proverbaro de L.Zamenhof.

[2]Tufuloj (el la rusa "ĥoĥly") — estas ŝerca kromnomo por ukrainoj, kiun uzas ankaŭ ili mem. Ĝi ne havas ofendan karakteron.

[3] OKG — organizita krima grupiĝo. Tio estas ĝenerale akceptita mallongigo en la polico.

[4] «madama» (ruse) — el la franca vorto “madame”, sed prononcata erare, «vilaĝmaniere». Ĝi estas uzata en ironia senco.

[5] belka, beloĉka, belĉuŝeĉka— tradukoj en la rusa de la vortoj "sciuro", "sciureto", "sciurinjo".

Ĉapitro 12. Vivu la akademio

Ĉapitro 12

Vivu la akademio

Vivu la akademio

Kaj la profesoroj!

Vivu longe kaj en sano

Ĉiu akademiano,

Vivu sen doloroj! [1]

La 1-an de septembro 1992, mardo

Valerij alvenis al sia oficejo je la dekunua, vestita per kostumo kun kravato. Antaŭe, kiam li portis kostumon aŭ uniformon, li ĉiam ankaŭ surmetis la edzigan ringon sur la ringan fingron de la dekstra mano. Hodiaŭ li estis sen ringo.

— Oj, Valer', ci estas kun kravato, cent jarojn ci tiel ne vestiĝis! Kaj ci havas "ataŝean" tekon. Tia solena aspekto! Kaj ci komencas lasi lipharojn — ĉu tio estas simbolo de nova vivo?

— Kravato estas peco de kulturo, kaj mi devas iri al cia pedagogia instituto, mi volis diri, al la universitato. Krome, matene mi vizitis advokaton.

Iza rapide demandis:

— Kaj do?

— Mi skribis la peticion por eksedziĝo; ni ĉion pritraktis. La advokato estas ... kompetenta specialisto.

Iza demandis pri la honorario, kiun postulis la advokato. Valerij respondis, ke ĝi estas nemalgranda kaj ke li devis doni antaŭpagon.

— Ci havas financan forto-maĵoron! Pagu al mi la septembran luon iom poste. Kaj ne donu al mi la septembran salajron! Mi havas ŝparaĵojn.

— Ci estas vera revo de dunganto. Mi pagos ĉion ĝustatempe.

Valerij intencis veturi al la universitato per aŭto, sed poste ŝanĝis sian decidon. Tie estas nenie parkumi, kaj trafikpolico multe monpunas. Krome, li rememoris, kion rakontis al li Grigorij: Dempug' aludis al la estro de la trafikpolico, ke estus bone laŭ lia linio krei al Demeter iujn problemojn. La detektivo konis tiun trafikpolicanon kaj esperis, ke li ignoros la aludon de Dempug' — ŝajne la policisto ne apartenas al tiuj, kiuj ŝatas tiajn ulojn kiel la Demokratia Pugo.

Valerij do veturis al la universitato per trolebuso. Dum la veturo li rigardis tra la fenestro: kiom da biciklistoj de diversaj aĝoj aperis en la urbo! Sed ne pro amo al ekologio kaj sana vivstilo — la homoj simple ne havas monon, ili ŝparas eĉ je la publika transporto.

La ĉefa ejo de la universitato estis konstruita en 1938, dum la rumana regado, kiel knabina liceo nomita laŭ iu rumana princino. Dum la sovetia epoko oni alkonstruis al la altlernejo novajn fakultatajn domojn.

La universitato estis nomita laŭ Russo, sed ne tiu Rousseau, kiu estis heroldo de la franca revolucio, sed laŭ moldavia poeto, ekster Moldavio kaj Rumanio apenaŭ konata — Aleku Russo [2].

Ĉirkaŭe bruis la studentoj, kiuj renkontiĝis post la ferioj. Tri aŭ kvar junuloj venis en kamuflaj uniformoj. Ili estis en milito, kaj plej verŝajne ne kiel rekrutitoj (studentojn, ŝajne, oni ne rekrutigis), sed kiel volontuloj. Ili volis sin montri antaŭ la samkursaninoj; ke ili malvenkis la militon — tio ne gravas.

La detektivo trovis pordon kun plaketo "Katedro de Sociaj kaj Prihomaj Sciencoj".

En la koridoroj de la altlernejo oni aŭdis kaj moldavan kaj rusan parolon, sed en la katedro Valerij decidis paroli en la ŝtata lingvo.

En la granda katedra ĉambro tablo estis kovrita.

La bankedo estis jam en tia stadio, ke la partoprenantoj konversaciis, dividiĝinte en grupojn; aŭdiĝis bruo, sed klerula.

Maljuna viro diris al la detektivo, ke Mohorea ankoraŭ ne estas: li "foriris por plenumi unu gravan mision".

— Tre gravan! — ridante konfirmis pli juna viro, kies interparolon kun la pli aĝa Valerij interrompis per sia alveno.

Demandinte al Demeter, kiel li nomiĝas, la pli aĝa viro diris:

— Valeriu, ĉu mi povas, dum vi atendas Ion-on, uzi vin kiel testan kuniklon en nia diskuto?

La ĉeestantaj virinoj ekridis: nia profesoro tiel ŝercas.

— Mi montros al vi objekton, kaj vi nomu ĝin en la lingvo, en kiu ni nun parolas. Do, kio estas tio? — la profesoro montris al la akvomelono, kiu kuŝis sur la plado.

— Harbuz.

— Sed rumano dirus: "pepene verde". Kaj jen birdeto sidiĝis sur la kornico ekster nia fenestro; kiel ĝi nomiĝas?

— Hulub.

— Tamen rumano dirus: "porumbel". Kaj kiu estas laŭ nacieco la kina heroo Budulaj, kiun ludas nia respektata samurbano Miĥaj Volontir?

Valerij ridetis:

— Țigani.

— Sed rumano dirus: "romi".

— Klare, klare, estimata profesoro, — intervenis la pli juna instruisto. — Ja neniu neas, ke ekzistas dialektoj de la rumana lingvo, diversaj lokaj vortetoj kaj parolturnoj. Tio tamen ne signifas, ke ekzistas ia aparta de la rumana moldava lingvo. Same kiel ia aparta aŭtenta moldava kulturo. Ne konfuzu nian gaston, des pli, ke nia gasto estas elstara. Vi ja estas muzikisto, Valeriu, ĉu? Vi ludis hieraŭ en la Tago de nia rum-a-ana — emfazis la viro — lingvo. Sur fluero kaj sur tia instrumento kun multaj tubetoj...

Ŝajne li vidis nin nur dum la ludado antaŭ la mitingo; la koncerto, antaŭ kiu la Ferdekestro parolis, al li ne plaĉus.

— Vi havas maloftan talenton, — diris Demeter sincere. — Kapablon atenti kaj memori vizaĝojn. La spektantoj kutime ne memoras ordinarajn muzikistojn.

La viro ekstaris en solena pozo.

— Homojn, kiuj laboras por la bono de Granda Rumanio, mi memoras ĉiam!

— Momenton, Miĥaj! — ridete intervenis la pli aĝa. — Klarigu, mi petas, kiel nia majstro laboras por la bono de tiu via "Granda Rumanio"?

La samnomulo de la populara aktoro (Valerij aŭdis, ke ankaŭ li estas arda popolfrontano) rigardis la pli aĝan indulge:

— Ĉu la revivigo de popola muziko, popola kulturo ne estas laboro por Granda Rumanio?

— Mi ne rimarkis, ke popola muziko mortis antaŭ 1991 kaj bezonas revivigon. Estimata Valeriu lernis ludi flueron kaj — la profesoro ruzete rigardis al Miĥaj — la instrumenton nomatan "najo" — ĉu ne en sovetia muziklernejo, sub la komunisma reĝimo?

Demeter diris, ke li ne vizitis muziklernejon, kaj ke li lernis ludi en la Palaco de Pioniroj.

La profesoro ĝoje ekklapis per la manoj.

— Eĉ pli karakterize! Al la moldava popola muziko Valeriu estis enkondukita de la infana komunisma organizaĵo.

— Bone, bone, profesoro. Viajn opiniojn ni konas: blanka kaj lanuga socialismo, bonkora komunista partio.

La katedro antaŭ tri jaroj certe nomiĝis "Кatedro de Marksisma-Leninisma Filozofio kaj Scienca Komunismo". Tiu ulo instruis tie marksismon kaj senmaskigis "burĝan naciismon". Sed dum tri jaroj li tute transformiĝis, "ŝanĝis sian piedveston".— Sed kiu nun ne "ŝanĝis sian piedveston"?

— Miĥaj, pardonu, sed vi distordas: mi neniam diris, ke sovetia socialismo ne havis mankojn. Havis, kaj ili kondukis ĝin al kolapso. Tamen nia disputo estas malnova kaj ne interesas la gaston. Valeriu, se tio ne estas sekreto, kun kia demando vi venis al nia juna kolego? Per kio ni povas al vi helpi?

— Dankon, sed mi venis ne pro universitataj aferoj.

— Ĉu pro Esperanto? — malafable demandis Miĥaj.

— Ne. Por mia honto, mi eĉ ne tute certas, ke mi scias, kio tio estas, — mensogis la detektivo.

Miĥaj ekridis.

— Malhontinde, majstro! Ke vi ne scias pri Esperanto — tio pruvas vian normalecon. Kaj por informo: Esperanto estas mortnaskita artefarita lingvo kun mizera gramatiko, faritaĉa el fragmentoj de diversaj eŭropaj vivaj lingvoj. Ĝia kreinto apartenis al tiu nacieco, kiun oni ne kutimas laŭte nomi.

Manpleno da fanatikuloj jam dum cent kvin jaroj klopodas feliĉigi la homaron per tiu sia piĝino. Sed la homaro estas tiel stulta, ke ne volas aliĝi al tiu "feliĉo".

— Denove vi distordas, Miĥaj, — la profesoro diris malsimpatiece. — Ĉu vere nia Ion kaj liaj samklubanoj donas al vi la impreson de iaj sektuloj, predikantoj de ia nova mondordo? Junuloj korespondas kun samaĝuloj el aliaj landoj, vojaĝas per Esperanto. Tio estas simple ŝatokupo, kultura ludo, interkomunikado. Kiel la junularo nuntempe diras, "kunumiĝo". Kaj viaj kontraŭsemitaj aludoj estas malindaj por instruisto de altlernejo.

— Ho jes, kompreneble, — rebatis la popolfrontano. — Kaj kontraŭnacia propagando de kultura nekrofilio estas inda por postdiplomulo de altlernejo!

— Kion vi sensencas, Miĥaj? — intervenis unu el la instruistinoj, la impona sinjorino kun okulvitroj. — Kio estas tiu etikedo-algluado?

— Jes, temas ĝuste pri la kultura nekrofilio, pri perverso! La mondo ĉirkaŭ ni estas lingva konstruo. Ĉu ni povas imagi mondon sen lingvo? Ne povas! Ĉiuj fenomenoj de homa civilizacio komenciĝas de lingvo. La nacia-demokrata revolucio en Moldavio ne komenciĝis per la Deklaracio de Sendependeco; ĝi komenciĝis tri jarojn pli frue — per la deklaracio pri lingvo!

Ĝuste tiel. Tiam, en 1989, ĉiuj malamoj en la lando ekturniĝis — de lingvistiko; de tio, per kiaj literoj oni skribas. Kaj la ĉednestrianoj tiam decidis apartiĝi.

— Ĉiu lingvo havas popolon, kiu estas ĝia denaska parolanto; la Popolon-Lingvokreanton! Sed kiu popolo, kiu tribo estas denaska parolanto de Esperanto? Tia popolo ne ekzistas! Ne ekzistas ia internacia nacio, interetna etno! Esperanto apartenas al neniu, ĝi estas senhavaĵo, simulakro! Ĝi estas morta kaj volas detrui kaj anstataŭigi per si aliajn lingvojn! La mortinto kaptas la vivanton!

La disputantojn jam delonge ĉirkaŭstaris aliaj instruistoj de la katedro.

— Kia grandioza deliro! — diris la barbulo en velura jako moke.

Miĥaj ekparolis ruse:

— La deliro — tio estas, kiam inter la muroj de ŝtata universitato nestas reakci-utopia organizaĵo de kontraŭnaciaj nihilistoj sub gvido de postdiplomulo de tiu universitato!

— Vi devus naskiĝi duoncent jarojn pli frue, sinjoro Guțu, — diris la barbulo. — Por ke via kreiva florado trafu ĝuste la 1937-an jaron. Tiam en Germanio oni nomis Esperanton "lingvo de judoj kaj komunistoj", kaj en Sovetunio — "lingvo de butikistaĉoj kaj kosmopolitoj". Oni persekutis tiujn, kiel nia Ion, kaj tie, kaj ĉi tie. Vi kun via kontraŭ-Esperanta patoso bone taŭgus por ambaŭ reĝimoj, vi estus plaĉinta al ambaŭ — al Adolf kaj al Iosif. Kvankam en nia urbo vi ne povus disvolviĝi: nek la reĝo, nek Antonescu atentis Esperanton.

Miĥaj komencis ion diri pri tio, ke Ion Mohorea "dispropagandis" ĉiujn en la katedro, kaj ke la barbulo mem estas "latenta staliniisto", sed la profesoro interrompis lin:

— Ĉesu mitingumi, Miĥaj! Ĉasi sorĉistinojn en la universitato ni ne permesos al vi. Ĉi tie ne estas Kiŝinevo.

— Jes, ĉi tie estas Tiraspolo!

— "Tiraspolo" ekestis pro tiaj kiel vi kaj pro via "Popola Fronto"! — indignite iu juna instruistino diris.

La popolfrontano ne kvietiĝis, sed la profesoro kaj la impona instruistino demonstre turnis sin for de li. La sinjorino diris al Demeter:

— Pardonu, Valerij, nun ĉie ĉio estas politizita, do ankaŭ ĉe ni tiaj fenomenoj renkontiĝas... Domaĝe, ke vi estas sen via muzikilo. Ni petus vin ludi.

Ludu. Almenaŭ tiun obsedanton ci silentigos.

— Mi estas ĉiam kaj ĉie kun la instrumento, — diris Demeter kaj elprenis la flueron el la "diplomata" valizeto.

— Ni petas, ni petas!

La detektivo ludis "Alaŭdon" — moldavan kanton, kiu donas la plej bonan eblecon montri la majstradon de flueristo. Poste sen paŭzo li ekludis en rapida ritmo la dancon "bătuta-hora", kaj la instruistoj ekaplaŭdis laŭ la ritmo.

Subite la profesoro vigle eksaltis en la centron de la rondo, kiu formiĝis ĉirkaŭ Valerij, frapis per la piedoj la klakadon kaj ekkriadis strigături-оn:

Kiam ni, moldavoj, dancas,

Sub piedoj tero kantas.

Ho, pasie dancis mi,

Laptojn eĉ disŝiris mi!

Valerij ekvidis per la okulangulo, ke en la kabineton eniris anhelanta Mohorea, vestita per kravato de tropika koloraro, kaj komencis elpreni el sia sako la plenumitan "mision": trilitran kruĉon da vino.

______________

[1] La kvara strofo de la studenta himno Gaudeamus en traduko de L. Zamenhof. Li subskribis tiun tradukon per la pseŭdonimo "Hemza".

La teksto de tiu ĉi strofo en la latina:

Vivat Academia!

Vivant professores!

Vivat membrum quodlibet!

Vivant membra quaelibet!

Semper sint in flore!

[2] Alecu (Aleku) Russo (Alexandru Russu, 1819–1859) — moldava kaj rumana poeto kaj verkisto, kolektanto de folkloro, aŭtoro de la proza poemo "Cântarea României" (La Kanto de Rumanio).

Ĉapitro 13. Klubo

Ĉapitro 13

Klubo

Nia diligenta kolegaro... [1]

La 1-a de septembro 1992, mardo

— Do, ĉu vi havas aferon al mi rilate al la klubo? — maltrankvile demandis Mohorea, kiam Demeter en malplena koridoro transdonis al li sian vizitkarton kaj mallaŭte diris kelkajn vortojn. — Sed vi, mi esperas, ne rakontis en la katedro, ke…

— Ion, mi ja estas privata detektivo. Sekreteco por mi estas la alfo kaj la omego. Vi ofendas min.

Mohorea embarasiĝis.

— Pardonu. Mia reago estis neadekvata. Kaj, kompreneble, neniu suspektos detektivon en muzikisto. Kvankam, — ridetis la aspiranto, — Sherlock Holmes, se mi bone memoras, ludis violonon. Mi maltrankviliĝas, ĉar nia klubo havas malbonvolantojn…

Valerij rerakontis tion, kion li memoris el la parolo de Miĥaj Guțu en la katedro.

Mohorea ekscitiĝis:

— Li simple ne scias la signifon de la vorto «simulakro»! Kaj kiel rilatas al tio «la mortinto kaptas la vivanton»? Tio estas intelekta fraŭdo: tute netaŭge enŝovi en la parolon modajn terminojn kaj flugilajn citaĵojn!

— La profesoro kaj aliaj kolegoj subtenas vin. Kaj tiaj homoj, kiel tiu Miĥaj, laŭ mia kompreno, ne faras la veteron en la universitato.

— Jes, feliĉe. La universitato eĉ disponigis al ni ejon. Cetere, ni iru tien, tie ni povos trankvile paroli.

La tufohara aspiranto kondukis Valerijon al iu senfenestra ĉambreto.

En la ĉambreto sur la muro pendis flago, kiun Valerij jam vidis en la foto — ĝi estis, same kiel la stelo, verda. Troviĝis ankaŭ portreto de barbohava okulvitrulo, kiu iom memorigis al Valerij pri Lenin.

Aha, tio estas ilia patro-fondinto – Zamenhof.

Tie pendis ankaŭ granda mura gazeto «Mondo en bildkartoj» — poŝtkartoj kun pejzaĝoj kaj vidindaĵoj el diversaj landoj. Verŝajne la klubanoj ricevis ilin de siaj eksterlandaj korespondamikoj. Pendis ankaŭ ludilo: malgranda kaŭĉuka plenblovita verda krokodilo. Kian rilaton ĝi havas al la afero?

Du ŝrankoj en la ĉambreto estis plenŝtopitaj per libroj kaj revuoj en la lingvo de Zamenhof. En unu el ili, antaŭ la libroj, staris foto de la klubanoj, jam konata al la detektivo.

Inter la revuoj, krom tiuj, kiujn Demeter vidis en la loĝejo de Loza, troviĝis «Hungara vivo», «Bulgara esperantisto», «El Popola Ĉinio», «Sennaciulo» kaj aliaj. Ankaŭ kuŝis gazetoj kun ia konspira samizdata aspekto sur malbona papero, titolitaj «Eksciu, ke…»[2].

La detektivo mire ekvidis esperantlingvan broŝuron de Gorbaĉov «Oktobro kaj rekonstruo: la revolucio daŭras». «Rekonstruo» estas, kompreneble, «perestrojko». Pri tiu raporto de la ĝenerala sekretario oni prelegis al la urbaj milicistoj dum politikaj klerigaj horoj. Milico estis strukturo konservativa; en la tria jaro de la perestrojko la sovetiaj politikaj lecionoj tie ankoraŭ restis. Ili ĉesiĝis, tamen, en 1989. Aŭ ĉu jam en 1988?

Demeter ne diris al Mohorea, ke virino estas implikita en la afero de la malapero de Loza — li asertis, ke nenio estas sciata, ke ĉio estas kontrolita laŭ la komerca linio, kaj ke la detektivo provas kolekti iujn ajn erojn da informo.

Mohorea tuj deklaris, ke li scias nenion kaj ne havas hipotezojn.

— Sed, Ion, se Bogdan vizitis la kunvenojn de via klubo du aŭ tri fojojn semajne, ĉe tia ofteco de renkontiĝoj oni povas ekscii multon pri homo...

Mohorea sincere miris:

— Du-tri fojojn semajne? Ho, tute ne! Tiel ĉe ni nur la kursoj por komencantoj funkcias. La renkontiĝoj de aliaj esperantistoj okazas maksimume unufoje semajne.

La gvidanto de «Verda Stelo» komencis detale rakonti pri la laboro de la klubo:

— ...kaj, kompreneble, ĉiusemajne ni ne havas iujn oficialajn kunsidojn kun tagordo kaj deviga ĉeesto. Ĉio okazas en libera formo: sur la tablo estas teo, biskvitoj. Kutime mi aŭ iu alia dum dek–dek kvin minutoj rakontas pri la novaĵoj de la Movado, aŭ ni faras recenzon pri la freŝa numero de iu revuo. Kaj poste — simple interparolado.

Mohorea ridetis.

— Nur unu deviga kondiĉo: ĉiuj konversacioj okazu ekskluzive en Esperanto. Kiu provas paroli ruse aŭ moldave — al tiu ni laŭtradicie pendigas krokodilon sur la kolon. Kaj ni instruas, kiel diri ĉion, kion oni volis, en Esperanto. Kvankam la «krokodiladon» oni ne povas elradikigi...

Resume, ĉiusemajne temas simple pri la renkontiĝejo de la 18-a ĝis la 20-a horo kaj pri la labortagoj de nia biblioteketo. Okazas, ke nur tri–kvar homoj venas; nemalofte la kunvenoj tute nuligiĝas...

Ĝuste ĉe tiaj renkontiĝoj dum teumado videblas, kiu kun kiu amindumas.

— Krome, Valerij Ionoviĉ, niaj geklubanoj estas klare diferencigitaj laŭ aĝo, kio estas tute natura. Lernantoj, studentoj kaj tiuj, kiuj jam laboras. Dum niaj merkredoj, kompreneble, ĉefe junuloj kolektiĝas, homoj senfamiliaj; la plenkreskuloj kunvenas eble nur unufoje monate aŭ eĉ unufoje en ses semajnoj. Tial mi ne ofte vidas Bogdan-on Kimoviĉ-on. La grandaj komunaj renkontiĝoj de la klubo okazas ne pli ofte ol unufoje en kvaronjaro: kiam estas niaj tradiciaj festoj (ekzemple Zamenhof-tago, la 15-an de decembro) aŭ kiam alvenas eksterlandanoj aŭ gastoj el aliaj urboj... Sed Bogdan Kimoviĉ eĉ tiajn kunvenojn malofte vizitis — li ja estas okupata biznesisto. Lastfoje li venis en marto, kiam estis la kvinjara jubileo de la klubo, de kiu restis la foto.

Do, akurate dufoje semajne sinjoro Loza iradis ne al la klubo. Tio, memkompreneble, ne ekskludas la eblecon, ke lia damo estas ĝuste el la klubo.

Valerij provis singarde enketi, ĉu Loza havis en la klubo ian proksiman amikinon. La gvidanto de «Verda Stelo» akceptis la demandon tre malamike: li ne scias, li ne spionas pri la privata vivo de iu ajn, li ne kolektas klaĉojn, kaj ĝenerale klaĉoj ne ekzistas en la klubo...

Pri la privata vivo de Loza la aspiranto evidente tute ne volis paroli ion ajn. Ho, se la enketo okazus dum la servo de Valerij en milico kaj poste en policio — li ĉion rakontus, la kompatindulo.

— Ion, mi ja ne pro vanta scivolemo faras tiajn demandojn. Homo malaperis — kaj tute mankas fadenoj por la esploro.

— Mi komprenas, sed nenion similan mi rimarkis.

Valerij uzis sian kutiman metodon por kazoj, kiam la pridemandato ne volas doni informojn pri iu: li petis rakonti pri Loza «simple kiel pri homo».

— Homo li estas bona.

Mohorea rakontis, ke Bogdan sponsoris la klubon (li estas la sola vera sponsoro; la membrokotizoj en la klubo estas simbolaj, kaj eĉ tiujn la membroj klopodas ne pagi). Loza pagis la kotizon de la klubo al UEA, la abonopagon al esperantistaj periodaĵoj, la poŝtajn elspezojn, la anoncojn en gazetoj kaj la publikigon de la kluba informbulteno.

Malgraŭ tio, ke la gvidantaro de la universitato donis la ejojn por la kluba laboro senpage, oni tamen postulis monon pro la konsumata elektro kaj pro tio, ke la purigistinoj havas kroman laboron. Loza pripagis ankaŭ tion. Bogdan donadis monon por diversaj aranĝoj — jen, li financis la jubileon de la klubo.

— Valerij Ionoviĉ, mi havas nenion plu por diri. Mi ja konas lin nur de unu flanko — kiel esperantiston.

— Bone, rakontu pri li kiel pri esperantisto; pri tio, kun kiu li en la klubo plej multe komunikis.

— Bogdan Kimoviĉ estas reprezentanto de la esperantista kultura elito. Bedaŭrinde la plimulto de la esperantistoj neniam en sia vivo legis eĉ unu seriozan libron en Esperanto. El la Esperanto-kulturo ili konas nur la kantojn, kiujn ni kantas dum la renkontiĝoj. Eĉ la himnon du trionoj ne konas. Ili uzas la lingvon por pure utilismaj celoj: komunikado, korespondado, vojaĝoj eksterlanden. Nu, eble ankoraŭ por legado de revuoj. Kaj sincere dirante, la plimulto de la esperantistoj ne posedas la lingvon perfekte. Multaj eĉ tute stagnas ĉe la komenca stadio. Ni nomas ilin "eternaj komencantoj"...

Sed ni ja havas nian propran literaturon — originalan literaturon — verkojn, kiuj estis originale verkitaj en Esperanto. Inter nia elstaraj poetoj estas Kálmán Kalocsay, Nikolaj Ĥoĥlov, Julio Baghy, Vasilij Eroŝenko... Bogdan Kimoviĉ interesiĝas pri tio ĉio. Li ankaŭ interesiĝas pri la historio de la Movado, pri la historio de ĝia socia penso.

— Do vi havas ideologion? — demandis Valerij, por ŝajnigi intereson.

— La vorto «ideologio» nun en neakademiaj rondoj fariĝis insulta, ĉiuj tuj rememoras pri marksismo. Sed kompreneble ĝi ekzistas, kiel ĉe ĉiu socia movado. La koncepto mem pri internacia neŭtrala helpa lingvo estas jam ideologio. Cetere, la tradicia historia alparolo de esperantistoj unu al la alia estas: «Saluton, estimata samideano!» Esperantistoj diversmaniere en diversaj historiaj etapoj konsciis sian identecon...

Identecon? — Ni scias, ni scias.

La klubgvidanto entuziasmiĝis, li parolis kiel universitata instruisto.

— La Movado dum sia pli ol centjara historio naskis vicon da ideaj konceptoj. Zamenhof skribis pri la "interna ideo" — la interna ideo de esperantismo, li eĉ kreis propran novan religion — homaranismo — la religion de la Homaro. Tamen la esperantistoj ne akceptis ĝin, por li tio fariĝis granda seniluziiĝo. Ĝenerale, Zamenhof estas granda romantikulo, figuro iagrade eĉ tragika. Li ja opiniis, ke neŭtrala helpa lingvo solvos ĉiujn interpopolajn kontraŭdirojn, nuligos militojn...

Eŭgeno Lanti en la dudekaj jaroj ellaboris sian teorion pri sennaciismo...

Iza prave divenis.

— Sed Lanti estis radikalulo, maldekstrulo, liaj opinioj estas netipecaj. Kvankam la organizo kreita de li — Sennacieca Asocio Tutmonda — ekzistas ankaŭ hodiaŭ…

Ideologo de la Movado en la kvindekaj–okdekaj jaroj estis Ivo Lapenna, liaj konceptoj estas «humaneca internaciismo» kaj «aktiva neŭtralismo»...

Valerij ne demandis, pri kio konkrete temas, ĉar alie Mohorea legus plenan prelegon, dum la detektivon interesas tute ne esperantismo.

— Poste aperis la raŭmistoj, ankoraŭ iaj aliaj... Sed, Valerij Ionoviĉ, mi tre timas, ke vi konsentos kun la opinio de homoj kiel Miĥaj Vladlenoviĉ: ke ni kvazaŭ estas ia sekto de fanatikuloj. Sed la Movado fakte havas neniun unuecan oficialan ideologion kaj neniam havis, ĝi estas tre heterogena, pragmata. La plimulto de la esperantistoj pri la konceptoj, kiujn mi listigis, simple ne scias. Ni similas ne al religia organizo, sed ekzemple al klubo de amatoroj de popola muziko. Kaj mi ja esperas, ke vi estas libera de la influo de ĉia kalumnio kontraŭ ni: ke ni volas, laŭdire, anstataŭigi per nia Esperanto ĉiujn naturajn lingvojn; ke ni estas framasonoj, cionistoj, jezuitoj, kosmopolitoj, mankurtoj...

— Ion, mi eĉ ne havis tian penson. Kaj kiu alia en la klubo same kiel Bogdan apartenas al via elito? Kaj ĉu ili ĉiuj estas sur ĉi tiu foto?

Mohorea ial rapidis diri, ke li ne povas doni la foton al Demeter.

— Tio ne necesas. Al mi sufiĉas simple ekrigardi la foton, — digne diris la detektivo. Valerij regis sian mimikon: nenia ombro de rideto aperis sur lia vizaĝo.

— Mi komprenas, — singarde diris Ion. — Vi havas profesian fotografian memoron…

La klubgvidanto montris la «reprezentantojn de la kultura elito» sur la foto kaj donis al ĉiu karakterizon.

— Pri la Esperanto-kulturo, nia originala literaturo Veronika Corda serioze interesiĝas, ŝi estas instruistino de la fundamentaj klasoj…

Corda estis la knabino, kiu kune kun Simina Toma tenis la flagon. Pri ŝi Svetlana Loza diris: «kun ĉevala muzelo». Valerij decidis, ke kun Corda li renkontiĝos unuavice. Veronika, kompreneble, ne estas La Sciuro — ŝi tute ne similas al iu ajn sciuro. Sed ŝi estas juna kaj malbela: do, sentema kaj atentema pri fremdaj amaferoj. Kaj ŝi ne silentos.

— Jen estas nia veterano – Vladimir Ivanoviĉ Bespalov, membro de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, li estas aktivulo ĉe ili. Siajn artikolojn li publikigas en ilia revuo "Internaciisto".

Simina Lionelovna Toma – ŝi estas aspirantino de nia universitato. Filologo, ŝi interesiĝas pri la propedeŭtika funkcio de Esperanto. Tio estas, kiel Esperanto povas fariĝi trampolino por lernado de sekvaj fremdaj lingvoj.

La Birdo… pardonu, Gleb Malcev. Li estas konata en la Movado sub tia pseŭdonimo — «Birdo». Li estas, same kiel vi, muzikisto, nur rokmuzikisto. Li verkas kantojn, interalie en Esperanto.

Kun la muzikisto, ja parenca animo, necesas interparoli.

Pri ĉiuj periodaj eldonaĵoj Snikers interesiĝas — ho, pardonu, denove kromnomo, ŝerca. Sed tute amika, kompreneble. Li ĉiam elserĉas iujn eblojn por entreprenado per Esperanto. Sed, kiel ŝajnas al mi, ĝis nun sensukcese. Esperanto ja tamen estas afero nekomerca...

— Kristina Stanislavovna Konopnickaja — katolikino, membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Ŝi klopodas, por ke en la katolika preĝejo de nia urbo oni aranĝu diservon en Esperanto. La Papo ja pozitive rilatas al Esperanto.

— Imagu nur! — ĝentile intermetis Demeter. — La Papo mem…

— Jes. Vatikana Radio havas programojn en Esperanto. Li mem, Johano Paŭlo la Dua, verŝajne ne estas praktikanta esperantisto, sed pasintjare li salutis en Esperanto junajn pilgrimojn dum la tutmonda renkontiĝo de katolika junularo en Pollando, en la urbo Ĉenstoĥovo. Li eldiris du longajn frazojn en Esperanto.

Mohorea reveme aldonis:

— Se tia diservo okazos, pri nia klubo kaj pri nia urbo la tuta Esperantujo ekscios.

Kun la katolikino ankaŭ nepre necesas renkontiĝi. Sinjorinoj super kvardek jaroj amas klaĉi. — Al katolikinoj klaĉi la Papo malpermesas.

Mohorea daŭrigis:

— Ankaŭ estas ĉe ni Vadim Iserov — ĵurnalisto, kaj en Esperanto li ankaŭ multe publikiĝas en periodaĵoj de diversaj landoj. Li estas kritike pensanta persono, multe skribas pri la mankoj de la Esperanto-movado. Lia amata tezo estas: Esperanton pereigos la esperantistoj mem, kaj, precipe, la gvidantoj de Esperanto-kluboj. Pro malĝusta propagando, diletanteco, ambicioludoj kaj malamikeco al neordinaraj talentoj en sia medio. — Ion ridetis. — Al tiaj, kiel li.

— Kaj kie li estas sur la foto?

— Li ne estas sur la foto: li mem fotis, kaj permesi al iu foti la klubanojn kune kun li, li ne volis. Li diris, ke li al neniu konfidos la profesian fotilon.

Skandalemulo kaj etanimulo. Tiaj uloj amas kolekti informojn pri aliaj homoj. Por la renkonto li estas nepra.

— …kaj, Valerij Ionoviĉ, jen ĝuste la respondo al la demando, kiun vi faris: homoj, kun kiuj Bogdan Kimoviĉ vere kontaktis — kaj krome kun neniu alia, ŝajne, laŭ mi.

Valerij notis la telefonnumerojn de la esperantistaj elitaruloj; ĉe parto de la homoj telefonoj mankis, sed Ion Mohorea donis la adresojn.

Adiaŭante la gvidanton de la klubo «Verda Stelo», Valerij multfoje certigis lin, ke li respektas la privatecon de ĉiu ajn persono, kaj tiel plu.

________________

[1] La leganto, kompreneble, rekonis la lastan strofon de la esperantista himno «La Espero» (aŭtoro L. Zamenhof, 1890).

Nia diligenta kolegaro

En laboro paca ne laciĝos,

Ĝis la bela sonĝo de l' homaro

Por eterna ben' efektiviĝos.

[2] «Eksciu, ke…» — samizdata sendependa informa bulteno en Esperanto, eldonata en Sovetunio, en la urbo Taŝtagolo, en la jaroj 1986–1991. Ĝi efektive aperadis sur malbona papero, multobligata per kopiilo, sed tio estis tre vigla kaj utila eldonaĵo.

Ĉapitro 14. Letero

Ĉapitro 14

Letero

Diron oni neas, skribo ne pereas [1]

La 1-a de septembro 1992, mardo

Corda, laŭ informoj de Ion Mohorea, loĝis en virina amasloĝejo, konata inter la urbaj viroj sub la nomo "vagindeponejo" (kutime tamen oni uzis la maldecan version de tiu ĉi nomo). Antaŭe tie loĝis laboristinoj de la uzino nomita laŭ Lenin, sed poste la amasloĝejo fariĝis simple komerca — nun tie loĝis ĉiuj, kiuj pretis pagi la loĝkoston, kiu, malsame kiel en la sovetiaj tempoj, ĉesis esti malalta.

La vizito tamen estis malsukcesa: Veronika jam forlasis la loĝejon fine de majo. Valerij konis la maljunan komendantinon — dum sia tempo en la milico li havis la okazon kelkfoje viziti la komunloĝejon pro esploroj, kaj tiam li savis ŝin de iuj problemoj. La virino, kvankam ŝi deziris helpi, ne sciis la novan adreson de Corda.

— Ankaŭ la ĉambrokunulino ne scias ĝin, eĉ ne demandu. Ili havis malbonajn rilatojn; mi ja scias, kiel vivas ĉiu ĉambro...

Valerij pacience aŭskultis rakonton, por li neinteresan, pri tio, ke la eksa ĉambrokunulino de Veronika ne estas modelo de moralo. Fine la komendantino diris, ke ŝi povos ekscii la hejman telefonnumeron de Veronika hodiaŭ vespere per amikino de Corda el alia ĉambro.

— Mi donas neniajn informojn pri niaj knabinoj al iu ajn, eĉ se Snegur mem demandus min. Nur por vi, kamarado kapitano.

La virino ŝajne kredis, ke Demeter ankoraŭ laboras en la polico — Valerij ne opiniis necesa informi ŝin, ke li estas privata detektivo. Demeter, certiginte al la komendantino, ke li serĉas Corda-n nur kiel eblan atestanton kaj eĉ tion nur por ĉiu okazo, demandis pri Veronika, kia homo ŝi estas.

— Nur bonajn vortojn mi povas diri pri ŝi. Ŝi estas ordema, ĝentila, ŝi havas neniujn amindumantojn. Ŝi ja ne estas belulino, kompatinda, ŝi estas malbeleta kaj krome maldika. Dion ja, pardonu la Sinjoro, oni ne komprenas: al ĉiaj putinoj Li donas belecon, sed al bonaj knabinoj — pikon. Kaj krome ŝi estas orfino, havas nur onklinon en Floreŝtio. Ŝi estas tre serioza knabino: ŝi eklernis veturi per aŭto en kursoj kaj akiris stirpermesilon.

— Ĉu Veronika havas aŭton?

— Ne. De kie povus havi instruistino malriĉa? Sed, laŭ ŝia diro, moderna virino devas scipovi stiri aŭton, ŝi ne estas pli malbona ol ulo. Kaj krome ŝi sambumas [2].

— Ĉu ŝi dancas sambon?

— Ne, sambo — tio estas batiĝo tia, sed laŭ reguloj. Ŝi eĉ havis vazon en la ĉambro, donitan pro venko en konkursoj.

Kiam Demeter revenis al la agentejo, Iza rakontis, ke Svetlana Loza telefonis, ploris kaj petis tuj kontakti ŝin; sed ŝi ne diris, kio okazis.

— Valerij Ionoviĉ, venu al mi. Ho, ne, ne necesas. Mi venos mem.

La klientino rakontis, ke ŝi hodiaŭ ricevis leteron de sia edzo, kaj per trema mano etendis al Valerij kajerfolion.

Sveta!

Mi trovis al mi alian virinon. Mi foriras de ci por ĉiam. La firmaon kaj ĉion alian mi tute lasas al ci. Pri ĉiaj formalaĵecej mi ne okupigos. Ne serĉu min, mi forveturos de ĉi tie.

Pardonu min pro ĉio.

Kun plej bono diziroj,

Bogdan

Valerij petis montri al li la koverton de la letero. La stampo estis de la ĉefa urba poŝtoficejo — do neniu spuro.

— Ĉu la skribkaraktero estas certe lia?

— Lia, kies alia? Kaj la letero estas skribita per la plumo, kiun mi donacis al li — Parker. Kaj la inko estas speciala, nur por tiu plumo, hele blua, multekosta.

— Svetlana, en tiu kvarlinia letero estas kvar gramatikaj eraroj. Sed Bogdan estas ja edukita homo. Laŭ mi, eblas, ke iu devigis lin skribi tiun leteron. Kaj la erarojn li faris intence, por montri, ke li skribis sub premo.

La edzino de la malaperinto kolere svingis la manon.

— Ĉesu trankviligi min per iu filma detektivaĵo! Ne eseon por lerneja ekzameno li skribis.

Svetlana snufis kaj viŝis la aperintajn larmojn. Ŝi elprenis el la mansako pakaĵon da multekostaj cigaredoj "More" (en multaj stratbudoj de la urbo oni vendis ilin po unu cigaredo pro la malriĉeco de la aĉetantoj) kaj ekfumis.

— Mi trarigardis hejme la dokumentojn, kiel vi konsilis. La diplomo kaj la armea legitimilo ne estas en siaj lokoj. Ankaŭ la rumana pasporto (ni akiris ilin por ni) mankas. Kaj la moldavia eksterlanda pasporto ne estas tie. Krome, mankas io rilata al mono. Li preparis sin por foriro.

Valerij silentis, ne sciante, kion konvenas diri. Loza dispremis la cigaredstumpon en la cindrujo, kiun la detektivo antaŭŝovis al ŝi, kaj postuleme demandis:

— Kiaj estos viaj pluaj agoj, Valerij Ionoviĉ?

Demeter raportis pri la renkontiĝo kun la estro de la esperantista klubo kaj transdonis la informojn pri Simina Toma.

— Do, ne estas ŝi... Tamen kontrolu denove! Raportu al mi konstante! Kaj kie estas via rubujo?

Ŝi krumis la leteron, ĵetis ĝin al la rubujo, maltrafis; kaj foriris frapante per la altaj kalkanumoj, lasante en la oficejo la odoron de multekosta parfumo.

— Kiajn gramatikajn erarojn li faris? — Iza demandis.

— Glatigu la leteron kaj rigardu mem.

Iza diris, ke la eraroj ne estas tiel gravaj; se homo maltrankviliĝas, li tute povas fari ilin.

— Fine, lia fako ne estas humanitara, li finstudis politeknikan instituton.

— Lia patrino estas instruistino! Kaj la kaptintoj povus rimarki krudajn, intencitajn erarojn.

— Oj, kia ci estas obstinaĉa! Malgraŭ ĉio, ci tenas cin je la "nevirina versio". Prave ŝi diris al ci pri tiu filma detektivaĵo. Ne tro saĝumu, serĉu la virinon. Ĉu mi telefonu al Ŝtefan Vodeo?

La detektivo levis la ŝultrojn.

— Telefonu. Sed mi sentas, ke li ne kontaktis ilin.

Sofia Loza ankoraŭ ne estis hejme, ĉar ŝi malfruiĝis pro la unuseptembraj aranĝoj. Iza kovris per la mano la aŭskultilon:

— Ĉu mi parolu kun la patro?

Valerij jesis.

Kim Loza, kvankam li adiaŭis sabate sen konflikto kun la agentejo "Region", parolis malafable. Li sciigis, ke la filo ne telefonis al la gepatroj.

Post proksimume kvardek minutoj telefonis Sofia Serafimovna — tuj kiam ŝi eniris kaj eksciis la novaĵon de la edzo, ŝi kuris al la telefono. Valerij mem parolis kun ŝi. Li ne kaŝis sian suspekton, ke la letero eble estis skribita sub premo; rakontis pri la gramatikaj eraroj kaj laŭvorte legis la tekston. Sofia Loza tre ekscitiĝis.

— Mi konas mian filon, mi konas lian stilon. "Mi foriras de ci por ĉiam" — tio estas frazo el ŝansono! Li neniam skribus tion en tia letero. Kaj estus neniuj pardonpetoj en la letero. Kaj li turnus sin al ŝi ne per "Sveta", sed per "Svetlana"! Kaj fari erarojn dufoje en du sinsekvaj vortoj... ne! Valerij, io okazis. Serĉu, mi petas!

Dum la tagmanĝo, denove preparita de Iza, Demeter kaj lia helpantino daŭre diskutis la aferon de Loza. Demeter defendis sian "nevirinan version" pri la malapero de la negocisto. Li klarigis, ke la letero estas tre oportuna por eventualaj kaptintoj: la polico rifuzos akcepti la denoncon de la edzino.

— La letero estas skribita per multekosta plumo, sed sur ĉipa paperfolio, haste elŝirita. Kaj ĝenerale, Iza, pripensu. Ĉu biznesisto tiel simple forlasus sian komercon kaj forveturus? Cetere, kio pri la eksgeedziĝo, kiun li eĉ ne mencias en la letero? Li ja bezonus edziĝi al sia nova virino.

Iza scivole rigardis Valerij-on.

— Kia ci estas konvena, Liorĉjo. Se ci havas konstantan kunulinon de la vivo kaj lito, tion oni devas stampi en la pasporton. Tiaj viroj plaĉas al virinoj, precipe al iliaj patrinoj. Sed Loza estas esperantisto, do homo inklina rompi ŝablonojn.

— La rompantoj de ŝablonoj ankaŭ bezonas monon. Sed li skribis: "la firmaon kaj ĉion alian mi tute lasas al ci". El kio li vivos?

— Svetlana ja menciis, ke malaperis ankaŭ io rilata al mono. Kaj, cetere, ci mem donacas la apartamenton al la eksedzino, kvankam ci mem ne havas lokon por loĝi.

Valerij silentis, ne volante denove klarigi, ke li donacas la apartamenton pro sia filino.

— Krome, ĉu ci memoras, ke en la taglibro estas menciita iu "la operacio"? Eble li faris ian supernegocon sekrete de sia edzino, faris grandan salton. Kaj li intencas vivi kiel rentulo, ĝuante la estadon kun sia Sciureto.

Li ja skribis en la taglibro: "Ek al nova vivo!" Ili havas en sia lingvo tian interesan partikulon — "ek". Tio ĝenerale estas prefikso, kiu signifas tujan agon aŭ komencon: ekzemple, "kanti — ekkanti" signifas "kanti — komenci kanti". Sed ili uzas "ek"-on ankaŭ kiel memstaran vorton. Ĝi havas, komprenu, tian decideman, bravecan signifon: "agu!", ruk!", "hop!"

Demeter rememoris la vorton, kiun en sia juneco diris la membroj de lia junulara stratbando kiel signalon por komenci batalon kun alia simila bando:

— "Sagu!"

_____________

[1] Diron oni neas, skribo ne pereas — el «Proverbaro» de L.Zamenhof (1910).

[2] Sambo — luktosporto, kiu disvolviĝis en Sovetunio dum la 1920aj — 1930aj jaroj. La vorto "sambo" estas mallongigo de rusa "SAMooborona Bez Oruĵija" ("memdefendo sen armiloj").

Samtempe "sambo" estas brazildevena danco.

Ĉapitro 15. Budo

Ĉapitro 15

Budo

Proverbo estas sperto, proverbo estas averto [1]

La 1-a de septembro 1992, mardo

Valerij proponis, ke li kaj Iza kune vizitu Snikers-on el la Esperanto-klubo. Tio estis survoje al ŝia hejmo, kaj la esperantisto certe ankoraŭ troviĝas en sia laborejo: ĉiuj etaj vendejoj funkcias ĝis malfrua horo.

Iza ĉiam volonte akompanis Valerij-on al liaj „pridemandadoj“ kaj ofte utile helpis al li — se ne dum la interparolo, tiam poste, dum ties analizo. Pozitiva faktoro estis ankaŭ la ĉeesto de Iza mem: kiam virino partoprenas konversacion, multaj viroj kaj virinoj trankviliĝas kaj malstreĉiĝas.

La laborejo de Snikers estis malgranda ligna konstruaĵo kun longa lumigita ŝildo: „SUKCESO: teksaĵoj, kosmetikaĵoj, ĉiutagaj necesaĵoj, vendado/luado de videokasedoj“. La muroj estis kovritaj per reklamfolioj kun informoj pri varoj kaj rabatoj ĉe aĉeto de pluraj pecoj. Super la pordo pendis la flago de Moldavio kaj ankoraŭ alia, nekonata al Demeter: blua kun cirkle aranĝitaj flavaj kvinpintaj steloj.

— La flagon de esperantistoj li ial ne elmetis, — malice rimarkis Iza.

La ŝildo, kiel postulas la leĝo, estis skribita en la moldava per latina alfabeto, sed kun traduko al la rusa, same kiel ĉiu reklamfolio. Sur la pordo estis algluita glumarko: „Objekton gardas sekurecfirmao "Ŝildo'“. Malbonŝance por la posedanto.

Demeter rememoris, ke dum la sovetia epoko en tiu ĉi budo troviĝis akrigejo por tranĉiloj kaj tondiloj. Kial ĝi malaperis? Ĉu homoj nun ne plu bezonas akrigi tranĉilojn?

En la malvasta ĉambro staris televidilo kaj videomagnetofono. Sur la muroj, de la plafono ĝis la planko, en pluraj vicoj pendis T-ĉemizoj, bluzoj, ĉiaj vestaĵoj, sakoj kaj aliaj diversaĵoj. Snikers, proksimume dudeksepjara ulo, interparolis kun kliento, kiu venis plendi pri aĉetita videokasedo.

— Kvaronon de la ekrano kovras surskribo! Ĝi ne malaperas dum la tuta filmo, aperas ĉiun dekan minuton. Ne eblas normale spekti, ĝi tute distraĉas la atenton!

La vendisto enŝovis la kasedon en la aparaton. Sur la ekrano aperis la angla teksto: "Promotional Tape Only. Sale or Rental Prohibited. If you have rented or purchased this cassette please call (888)223-4FOX. All calls confidential".

Snikers tuj laŭte tradukis, iom moke:

— „Nura promocia bendo. Vendado kaj luado malpermesitaj. Se vi luis aŭ aĉetis ĉi kasedon, telefonu al tiu kaj tiu numero... Ĉiuj alvokoj estas konfidencaj".

Poste li turnis sin al la kliento:

— Nu, kaj kio pri tio? Ĝi estas kopio de promocia kasedo. Tiajn oni dissendas tuj post la filmado al ĉiaj gravuloj, distribuistoj kaj ĵurnalistoj, por ke ili vidu. La oficialajn kasedojn oni eldonas ja nur kiam la filmo jam pasis tra la kinejoj. Dank’ al tio vi vidas la filmon samtempe kun la usonanoj! „Promocio“ — tio estas bonege, ne gravas la surskribo. Alie vi ricevus kinejaĉon — kiam iu kaŝe filmas per kamerao rekte en la kinejo. Kvalito de tiaj kinejaĉoj estas tute fia.

— Sed tio ĉio ja nomiĝas piratado!

Snikers ekridis.

— Kia nekutima erudiciulo vi estas! Certe, tio estas malobservo de la tiel nomata kopirajto. Sed ĉu nepromociaj kasedoj, kiujn vi spektas, ne estas piratado? Ĉu vi volas aĉeti usonan fabrikan licencan kasedon por la sumo ekvivalenta al sepdek kvin usonaj centoj? Bonvolu, mi redonos la monon.

La aĉetanto foriris, murmurante ion pri „manko de civiliziteco“.

Snikers turniĝis al Valerij kaj Iza.

— Jen, vidu nur, kiaj homoj estas! Kvazaŭ ili vivus sur la Luno aŭ en Ameriko. "Civiliziteco"... Pro tio, ke ni estas almozuloj, ĉu ni ja ne rajtas spekti filmojn kaj devas flegi kaj dorloti ilian kopirajton?

Kion vi dezirus, gesinjoroj?

Valerij transdonis sian vizitkarton. Snikers, traleginte ĝin, ne maltrankviliĝis.

— Jen ja, privata detektivo — kiel en Okcidento.

Valerij, verŝajne jam la centan fojon en sia detektiva kariero, aŭdis la nomon „Sherlock Holmes“.

Snikers ankaŭ ŝercis pri Iza: kial do doktoro Watson estas ina?

Li laŭte sin prezentis:

— Voldemar Ĉornij, posedanto de ĉi tiu respektinda establaĵo. Mi fakte nomiĝas ĝuste tiel: ne Vladimir, sed Voldemar, laŭ la pasporto. Panjo kaj paĉjo donis al mi tian dandulan nomon por iom distingi min de la amaso. Vi povas nomi min simple Volik. Per kio mi povas servi?

Aŭskultinte Valerij-on, Snikers pendigis sur la pordon de la budo tabulon „Fermite“ (aldonante: „Ĉiuokaze neniu normala kliento nun venos“). Li proponis transiri al „ci“, eltiris el angulo botelojn sen etikedoj kaj proponis bieron. Al Iza li donis grandan plastan unufojglason en pako.

— Kaj ni ambaŭ, Valer', trinkos popole: rekte el la gorĝo.

La biero estis nekutime forta — proksimume dekgrada; ĝi tuj frapis la kapon.

La juna entreprenisto diris, ke li havas neniajn supozojn pri la afero:

— Se ne temas pri la negoco, li eble pro sia karakteraĉo ie pasis la limon. Ekster la klubo, kompreneble.

— Ĉu Loza estas konfliktema, agresema?

— Nu, ne tiel, ke tute agresema... Sed li, Valer', komprenu — li estas tipeca „nova ruso“. Aŭ mi jam ne scias, kiu li estas — „nova ukraino“, „nova beloruso“. Kun la tuta ilia aĉaro. Antaŭ tri jaroj li estis nura inĝeniereto en kadukiĝanta uzino, kaj nun — li estas stelulo! Fiera, aroganta... Kion ajn oni demandas, li neniam respondas normale. Kiam ni en la klubo parolas ne en Esperanto, li ĉiam enŝovas diversajn vulgarajn vortetojn, mokaĉojn kaj stultajn petolaĵojn. Kaj li donas al homoj idiotajn moknomojn. Memfarita humuristo, diable!

Demeter demandis, ĉu Ĉornij scias ion pri la bizneso de Loza.

— Nu, pri tio li al neniu iam ion diris. Sed mi scias: „kolorŝroto“ — tio estas koloraj metalruboj.

— Kia precize metalrubo?

— Nu, ĉia ajn, se nur estas neferaj metaloj. Ĉiaj aluminiaj ujoj, akumulatoroj, partoj de transformatoroj. Pafitaj kuglungoj el armeaj pafejoj — ili ja estas el latuno. Elektraj kabloj... iuj idiotoj provas fortranĉi eĉ funkciantajn kablojn sub tensio por vendi ilin al kolektejo. Nur en la alia mondo ili fine ekkonas la leĝon de Omo. Sed la ĉefa gajno de Loza venas de tio, kion li eltiras el la uzinoj.

Voldemar glutis iom da biero kaj daŭrigis:

— Mi ja finis la politeknikon en Kiŝinevo, same kiel Loza, nur per ekstera studado. Mi bone scias, kiel oni uzis la kolorajn metalojn en Sovetunio. La sovetia milit-industrio monon ne kalkulis. Kio plej bone taŭgis por la teknologiaj taskoj, tion oni aplikis. Se necesis kupro — do kupro; se necesis kunialo — do kunialo. Kaj en diversaj kontaktoj estis kaj arĝento, kaj oro. Ĉe la fabriko „Lenin“ — tie oni ja produktis ekipaĵon por la milita floto — kiom da tia altvalora metalrubo tie kuŝas? Aŭ eble eĉ ne tute metalrubo... Tio sama validas pri nia elektroteknika uzino kaj pri la uzino de elektroteknika aparataro. Kaj Loza krome ĉirkaŭkuradis tra duono de la lando: al Tiraspolo kaj kien ajn.

En Eŭropo ja mankas kuprominejoj, do por kupraj alojoj oni pagas belan monon. Por aluminio — ne multe malpli. Kaj li po unu vagonon monate forpelis eksterlanden. En vagono estas 68 tunoj. Tion mi, kompreneble, ne de li eksciis, rakontis al mi unu samkursano.

Se la ĉefa gajno de Loza estas tio, kio venas de la uzinoj kaj krome estas "ne tute metalrubo", do ĉe li povis ekesti konflikto de interesoj kun iu.

— Ĉu vi konas iun el la dungitoj de lia firmao?

Snikers jesis, sed rifuzis nomi iun konkrete.

— Pardonu, Valer', сi mem komprenas: tio estas fekaĉe neetike.

Valerij supozis, ke eble temas pri virino.

— Ĉu el tiuj, kiuj en la klubo? Nu, certe ne. Tie estas ordinaraj knabinoj, dum al la novriĉuloj ja ne tiaj necesas, sed iuj super-superaj, "kun ĉiuj abrikotoj".

Iza ekknaris.

Snikers glutis iom da biero.

— Mi, geamikoj, sincere dirante, tute ne komprenas, kial li aperis en la klubo. Li estas netipa figuro por esperantistaj rondoj. Tie estas ordinaraj homoj, dum li estas novriĉulo. Li vestiĝas marke, ĉemane li havas horloĝon "Movado". Estas tia solida marko, la ununura en la mondo kun nomo en Esperanto.

Snikers ekridegis.

— Mi, cetere, ankaŭ vendas horloĝojn kun tiu nomo, po unu dolaro por peco. Ili funkcias dum proksimume jaro kaj duono, kaj poste — kukuo. Sed la liaj estas aŭtentaj, ili kostas tiom, kiom aŭtomobilo.

Nu, mi diras — kian intereson li havas en la klubo? Tio estas neprestiĝa hobio. Oni ne povas perlabori grandan monon per Esperanto, mi provis. Eldoniĝas revuo por entreprenistoj „La Merkato“, sed por tiaj homoj kiel mi — nenia profito de ĝi. Ĉu iu leganto de tiu revuo donos al mi krediton, aŭ kion? Kaj ĝenerale Esperanto estas afero senperspektiva, nur distraĵeto. Kaj nun ĝi komencis elmodiĝi. Certe, ĝi ne malaperos, sed nenia fina venko iam okazos.

Iza redemandis:

— Fina venko?

— Ha, vi ja bezonas klarigon. Ne temas pri finnoj. „Fina venko“ estas vortoj de Zamenhof, ili signifas la definitivan triumfon, „victorie finală“. Tio estos, kiam Esperanto fariĝos dua lingvo por ĉiuj.

— Kial tiom da pesimismo? — demandis Iza. — Via movado ja ekzistas jam pli ol jarcenton.

Snikers denove glutis iom da biero.

— Tio estas same kiel pri varoj en merkato. Jen oni inventas bonan, racian umaĵon, sukcese testas ĝin. Sed la merkato ĝin rifuzas. Kial — estas malfacile eĉ kompreni. Ekzemple, ĉemizoj kun depreneblaj kolumoj kaj manumoj. Ili estas oportunaj, servas pli longe ol la ordinaraj. Tamen oni preskaŭ ne plu fabrikas ilin. Aŭ galoŝoj. Ili ŝparas la ŝuojn, kiam ekstere estas koto; ĉe la sojlo vi ilin forĵetas kaj eniras la ejon kun puraj piedoj. Ŝajne ĉiu institucio devus voli, ke dungitoj kaj vizitantoj portu galoŝojn. Kaj kemiistoj lernis fari kian ajn kaŭĉukon — koloran, reliefan, kion ajn la animo deziras. Sed galoŝojn oni portas nur en vilaĝoj.

Aŭ jen la kvarkoloraj globkrajonoj. Ili simple elmodiĝis. Plenas da tiaj ekzemploj...

Kaj ĉu vi opinias, ke la angloj kaj usonanoj permesos al Esperanto disvastiĝi? Ili ja havas grandegan profiton el tio, ke la angla estas la fakta internacia lingvo. Ili tute platpremos ĉian Esperanton. Same kiel la francoj faris en la Ligo de Nacioj post la Unua mondmilito.

Valerij denove provis turni la konversacion al virinoj; eltrovi, kun kiuj el la esperantistinoj Bogdan komunikis pli intime ol kun la aliaj.

— Valer', ci demandas jam la duan fojon. Li havis kun neniu en la klubo ian am-dorloton. Li tie eĉ ne rigardis la knabinojn. Male, li kverelis kun Veronika, la instruistino. Oni ekparolis pri la novriĉuloj, kaj ŝi citis proverbon: „Groŝon ŝtelis — ho, ŝtelisto! Milojn ŝtelis — financisto“.

Snikers tradukis la proverbon en la rusan kaj daŭrigis:

— Kaj li diris al ŝi ion pri envio. Kaj ŝi respondis: „envio“ estas la plej amata vorto de la fiuloj.

— Bona proverbo pri ŝtelistoj, — diris Valerij kaj ekpensis, ke eble jam estas tempo foriri: Snikers diros nenion plu utilan.

Voldemar, iom ebriiĝinta pro la forta biero, grave rimarkis:

— Ĉiuj proverboj kaj diraĵoj estas ĝustaj. Kiam mi estis juna, mi ridis pri iaj ajn proverboj — kvazaŭ ili estas banalaj, trivitaj. Sed fakte en ili troviĝas la vivovero. Ne la proverboj estas banalaj, sed nia ekzisto mem. Sed kion fari — estas „la realismo de la efektiva vivo“, kiel diris heroo de Dostojevskij.

Iza kun intereso rigardis la kleran kioskiston.

Valerij faris demandon, kiun li, bedaŭrinde, antaŭe ne pensis fari al la klubestro:

— Ĉu Loza iel okupiĝas pri politiko?

Voldemar respondis, ke apenaŭ; en la klubo oni ne parolis pri tio.

— Sed li havas politikajn konvinkojn. Li estas moldovenisto, tio estas certa. Unufoje mi interpase menciis, ke mi partoprenis manifestacion por unuiĝo kun Rumanio, do li moketis min.

— Ĉu vi estas unuonisto? — demandis Iza.

— Nature.

— Sincere dirante, tio estas stranga. Vi ŝajnas al mi tre racia homo. Vi ne povas ne kompreni, ke en Rumanio la vivnivelo ne estas pli alta ol ĉe ni.

— Kompreneble, mi komprenas: nun ili estas samaj mizeruloj kiel ni. Se citi esperantan proverbon: „Ambaŭ floroj de samaj valoroj“.

Iza kaj Valerij komprenis sen traduko: ĝi similis al la moldava kaj franca lingvoj.

Voldemar proponis al Valerij trinki ankoraŭ po unu botelo, sed la detektivo, dankinte, rifuzis.

— Nu, mi do trinkos, necesas malstreĉiĝi. Kiam oni sidas en ĉi tiu ligna budo la tutan tagon kiel hundo, vespere la melankolio kaptas onin. Mi ja estas ĉi tie sola en ĉiuj hipostazoj: kaj posedanto, kaj vendisto, kaj ekspedisto, kaj purigisto.

Valerij preskaŭ elbuŝigis la banalaĵon „Sed al kiu nun estas facile?“, sed retenis sin, rimarkinte, ke la biero sen etikedo ekagis ankaŭ al li.

— Pri la unuonismo: oni devas rigardi du paŝojn antaŭen. Kiel la okcidentanoj rilatis al Sovetunio? La demand estas retorika — NATO kaj tiel plu. Kaj ĉu ili ne same rilatas al Rusio? Ĝi estas ja kiel Sovetunio, nur iom malpli granda. Ĉiuj atomaj bomboj restis tie, kie ili estis. Kaj ĉu malaperis ilia kutimo forsendi la okcidentanojn al la kvar gajaj literoj?

Valerij ekridis.

— Rusio nun ne havas forton por tia forsendado. Kaj la kutimon oni elradikigis jam sub Gorbi.

— Valer', ĉu vere? Ĉu Bush, laŭ vi, volis, ke Rusio subtenu la ĉednestrianojn? Sed Rusio simple fajfis pri li, proklamis la sovetian dekkvaran armeon sia propra, sendis Lebedj por komandi ĝin... Kaj tio okazas nun, kiam ĉe ili ĉio estas en ruinoj, same kiel ĉe ni. Kaj la prezidento ilia estas drinkaĉulo. Sed kiam ili rekonsciiĝos post la disfalo de Sovaĉujo kaj elektos kiel prezidenton la saman Lebedj-on aŭ iun samkalibraĉulon — kio okazos?

— Sed kiel tio rilatas al la demando pri la unuiĝo de Moldavio kun Rumanio?

— Tiel, ke la okcidentanoj nepre vastigos NATO-on, ŝovos ĝin al la limoj de Rusio. Kaj Rumanion oni akceptos en NATO.

— Sed kia estos nia ĝojo, se ni estos en la konsisto de Rumanio?

— Ci, Valer', ĉu ci spektas la novaĵojn? Ĉu ci scias, ke ĉivintre estis fondita la Eŭropa Unio? Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, oni povas diri. Kaj se Rumanion oni akceptos en NATO, oni akceptos ĝin ankaŭ en la Eŭropan Union. Kaj ni, se ni nun aliĝos al Rumanio, poste troviĝos en la Eŭropa Unio. Kaj tie, Valer', estas bone.

La fakulo pri geopolitiko eltrinkis la bieron.

Demeter volis diri, ke en Okcidento estas kiel ĉie: por iu bone, por iu ne tre; kaj ĝenerale — „estas bone tie, kie ni ne estas“. Sed la komercisto, kiu laciĝinte kaj pro la biero falis en filozofian humoron, anticipis la detektivon.

— Tie, Valer', vortoj, kiujn gepatroj diras al infanoj, vere korespondas al la realo: „Filĉjo, se ci bone lernos kaj bone laboregos, ci bone vivos“. Sed ĉe ni ne estas tiel. Ĉu konkretaj ekzemploj bezonatas?

— Ne bezonatas, — subite aprobe diris Iza. — Vi tute pravas, Voldemar.

Snikers rigardis la asistantinon de la detektivo kvazaŭ taksante ŝin.

— Iza, mi povas proponi al vi diversajn markajn inaĵojn kontraŭ akceptebla prezo.

— Kion precize?

— Ombrilojn, lipoŝmirilon, okulŝmiraĵon, ungolakon. Inajn higienaĵojn.

— Kaj kia estas la okulŝmiraĵo?

— Maybelline New York Great Lash, — senhezite atutis la komercisto.

— Verŝajne ĝi estas kara.

— Por vi — amika rabato.

— Prenu kion ajn ci bezonas kaj kiom ci volas, mi pagos kiel donacon, — flustris al Iza Valerij, volante danki ŝin pro ŝiaj tagmanĝoj. La asistantino ankaŭ respondis per flustro:

— Oj, dankon, Valer', kaj ŝraŭbi la prezon mi al li ne permesos. Ci, cetere, eliru por spiri freŝan aeron. Mi negocados kun li sen ci.

Starinte ekstere, Valerij aŭdis la laŭtajn voĉojn de Snikers kaj Iza:

— Tio estas ja vera Pupa! El Italio!

— Ni ja konas tiun polan „Italion“!.. Por Kiki — tio estas tro!.. Ne, Golden Rose mi prenos nur la lipoŝmirilon...

Kiam oni vokis Valerij-on, Snikers aspektis laca pro la intensa komunikado kun Iza. Li donis al Iza sakon, kaj al Demeter — fakturon skribitan sur papereto. Valerij petis reŝanĝi la sumon en dolaroj, donis monbileton; Snikers donis la reston en moldavaj kuponoj. Valerij rimarkis, ke Snikers malaltigis la kurzon por sia profito, sed antaŭ Iza li decidis ne ĉikani pri groŝoj.

— Voldemar, vi promesis gratifikon okaze de aĉeto.

— Kompreneble, miss Watson!

La komercisto donis al Iza iun pakaĵon:

— La grando, ŝajne, taŭgos.

Iza ekridetis:

— Oj, Voldemar, vi embarasas min.

— Ordinara vivafero. Dankon pro la vizito, mi denove atendos vin. Kaj ci, Valer, kun tia asistantino ci ne pereos.

Surstrate Iza tuj deklaris, ke la amatino de Loza estas Corda.

— Kial? Ili ja, male, kverelis.

— Oj, kiel naiva ci estas! La ĉefa afero ne estas tio, ke ili kverelis, sed ke ŝi altiris lian atenton al si.

— Sed ŝi ja estas sen "abrikotoj". Svetlana Loza diris pri ŝi: „ĉeval-vizaĝa, tute ne laŭ lia gusto“. Per kio ŝi povas allogi kaj reteni arogantan novruson?

— Unue, ke li estas aroganta — tion ni scias nur el la vortoj de Volik, al kiu Loza algluis la moknomon „Snikers“.

Due, amo estas kruela.

Trie, la knabinoj, kiuj ne estas belulinoj — ili estas batalantinoj, Valera. Al la belulinetoj la vivo donas donacojn senpage. Sed la malbelulinoj devas batali por ĉio. Ankaŭ en la privata vivo. Kaj ili scipovas tion.

Ankaŭ Iza mem ja ne estas beleg-belega belulino. Pri la „batalantinoj“ — ŝi evidente parolis pri si mem. Kaj ja lige al la atestilo pri la juda avino ŝi diris al Miĉjo Ŝiĥman, ke tio estas „persone por ŝi“. Eble ŝi subhokis iun lokan viron, ne-judon. Ŝi forveturos kun li al Israelo, kaj la falsa atesto estas por li.

— Corda tute ne similas al sciuro.

— Sed ĉu ci vidis ŝin proprokule? Nur sur foto. Kaj ĝenerale, karesaj nomoj, kiujn viroj donas al virinoj — tio estas ja tiel subjektiva! Al mi, ekzemple, neniu iam ajn diris, ke mi similas al katino. Sed jen ci vidis tion en mi...

— En ordo, ci konvinkis min, ni akceptu „Corda-Sciuro“-n kiel laboran version. Ĉiukaze morgaŭ mi iros al ŝi.

La privata detektivo kaj lia sekretariino senhaste pluiris al ŝia domo. Malgraŭ la unua labortago post la longaj ferioj, tra la stratoj vagadis drinkuloj. Kvankam jam estis malfrua horo, tie kaj tie staris grupetoj de adoleskantoj, kiuj devus esti hejme, ĉe la gepatroj, kiuj instruas: se vi bone lernos, vi bone vivos. Kaj nenia polico sur la stratoj, des pli nenia PPG — Propravola Popola Gardistaro [2], jam delonge malaperinta en Leto

Iza, sen ajna rilato al la konversacio pri Corda, subite diris:

— Tiu proverbulo el la budo ja ne estas stultulo.

— Esperantismo estas ja intelekta movado. Tien varbiĝas certa kontingento, malkleruloj inter ili ne estas. Kaj li ja estas inĝeniero laŭ fako, li troviĝis en la budo ne pro bona vivo.

— Mi ne pri tio parolas. Sed pri liaj vortoj, ke ĉe ni la instruoj de gepatroj al infanoj montriĝas mensogo. Pri tio, ke ni havas nenormalan landon.

— "Olda vinildisko, fendiĝinta rand..." [3]. Jam cent fojojn ci diris tion. Post sep monatoj ci forveturos al cia „normala“ lando. Kun la „normala“ teroristo Jaser Arafat, kun la „normala“ militservo de knabinoj, kun la „normala“ cionismo, malbenita en UN...

Iza sarkasme demandis:

— Kial do ci hieraŭ ludis malnovan cionisman kanton?

— Pri kio temas?

— Pri „Sep-Kvardek“. Ĝi estas tute cionisma kanteto: kiel la judoj atendas en Odeso la alvenon de Theodor Herzl — la fondinto de cionismo [4].

Poste ŝi serioze kaj kolere diris:

— Legu gazetojn: la rezolucion de Unuiĝintaj Nacioj numero 3379 oni nuligis fine de la pasinta jaro. Kaj la ceteron mi eĉ ne komentos nek komparos kun tio, kio okazas ĉi tie.

Kiam oni kritikis Israelon, Iza tute serioze ekscitiĝis. Demeter decidis kvietigi la etoson:

— Kion tian Snikers donis al ci kiel gratifikon?

— Ĉu ci volas scii, senhontuleto? Kalsonetoj-"semajnetoj". Sep paroj de diversaj koloroj. Por ĉiu tago de la semajno oni surmetas novan, ĉu ci imagas? "Lundo, mardo kaj merkredo, poste ĵaŭdo kaj vendredo..."

La eksa edzino de Valerij ankaŭ havis tiajn, sed li diris:

— Nu, vidu kion oni elpensis. Praktike kaj higiene.

Proksime de la domo de Iza al ili alpaŝis per ŝanceliĝa irmaniero impertinenta, altkreska junulo.

— Hej, onklo, ĉu ci havas ion por fumi?

— Ne, — respondis Valerij.

— Kaj la ino?

— Forfikiĝu, bubaĉo, mi cin enterigos, senŝerce.

La junulo, rapide ĵetinte rigardon al la mano de Demeter, en kiu li tenis falditan teleskopan klabon, kiu sekundon antaŭe pendis ĉe la zono sub la jako, foriris.

— Ci parolis kun li kiel vera huligano, — diris Iza.

— Kun ĉiu homo oni devas paroli en lia lingvo, alie li ne komprenos. Esperanto por tiaj okazoj oni ne inventis.

— Kaj se li fajfus kaj alkurus paro da liaj amikoj?

— Mi enterigus la bubaĉon, senŝerce. Kaj la amikojn ankaŭ. Privataj detektivoj estas batalantoj, — ridetis la detektivo.

Valerij ne diris al Iza, ke antaŭ ol respondi, li atente ĉirkaŭrigardis. Neniaj amikoj de la ulo troviĝis proksime, sed videblis lia knabino, antaŭ kiu la juna huligano fanfaronis, trompita de la sendanĝera kaj senmalica aspekto de "la facilanimulo" en kostumo.

Malfrue vespere al Demeter telefonis Kazakov kaj rakontis novaĵon: Larionov estis transportita per reanimaca aŭto al Kiŝinevo, al iu tiea elita kliniko. Oni diras, ke la prognozo pri la kuracado estas malfavora. En la inspektorejo kaj en la prokurorejo oni hastas fari ĉion eblan por plej rapide transdoni la dosieron pri la atako de strataĉuloj kontraŭ Larionov al la tribunalo.

— Al mi iu kiŝineva viro multe rakontis pri li. La ulo estas tiela grandaĝa sentaŭgulo, sed tra la vivo lin gvidis la paĉjo kaj ĉiam savis lin de ĉio malbona. El la universitato tamen li estis elĵetita post la dua jaro pro tute absoluta fajfismo, eĉ la paĉjo ne povis helpi. En la armeo li sukcesis ne servi. En TJEI [5] li studadis duoble pli longe ol necese.

En la policon li venis 29-jara (la paĉjo, kompreneble, aranĝis tion), antaŭ tio li vagadis en iuj ruzaj firmaoj...

Valerij tuj rememoris, ke lia edzino ankaŭ finstudis TJEI-n, kaj rememoris ŝiajn vortojn pri Alisa. Filio de tiu altlernejo en ilia urbo ne ekzistis, do por ekzamenaj sesioj lia edzino regule veturis al Kiŝinevo. Ĉu eble ŝi konatiĝis tie kun tiu, kiu nun kuŝas en komato? Kaj ŝi ja gravediĝis ĝuste dum la periodo de sia longa distanca studado.

La interna voĉo severe admonis Valerij-on, ordonis al li ne pensi pri ĉiaj sensencaĵoj kaj ne desegni fantaziajn bildojn.

____________

[1] Proverbo estas sperto... — el "Proverbaro" de L.Zamenhof.

[2] PPG — Propravola Popola Gardistaro (ruslingve: DND — Dobrovoljnaja Narodnaja Druĵina, ДНД — Добровольная Народная Дружина) — sovetia konence volontula organizaĵo, kiu helpis la ŝtatajn leĝoprotektajn organojn konservi publikan ordon en loĝlokoj kaj entreprenoj, kaj ankaŭ protekti la ŝtatan limon. Kutime la taĉmentanoj en grupoj de pluraj homoj (ili portis ruĝajn surmanikajn bendojn kun la mallongigo "PPG") patroladis la stratojn de urboj, la perimetrojn de entreprenoj, publikajn lokojn. Estis praktikata komuna stratpatrolado kun la milico. Antaŭ la fino de Sovet-Unio la agado de PPG perdis sian esencon: oni ofte sendis homojn al la PPG-patroloj sen ilia deziro, laŭ ordono de la estraro de entreprenoj kaj institucioj, kun postula deviga dono de libertempoj ĉe laboro. La ĉefa funkcio de PPG fariĝis konsiderata la tuja informado de la milicaj organoj pri okazaĵoj.

[3] "Malnov' vinildisko, fendiĝinta rand' " — el la kanto "Panja disko" de la sovetia voĉ-instrumenta ensemblo "Blua birdo" (vortoj de Leonid Derbenjov).

[4] En la ruslingva juda popola kanto "Sep-dek" (kies melodio estas variaĵo de la juda popola danco "frejleĥs") estas vortoj pri viro kun luksa platĉapelo, kiu eliros en Odeso el vagono de trajno foriranta je 7:40 matene.

La sovetia poeto Rudolf Solovjov (Fuks) asertas, ke la tekston li verkis en 1974, kaj ke li celis la aŭstron Teodoron Herzl (1860–1904), fondinton de cionismo, kiu planis viziti Odeson (la vizito ne okazis). Ekzistas opinioj, kiuj neas tiun version.

[5] TJEI (Tut-Unia Jura Eksterna Instituto, ruslingve VJZI—Vsesojuznij Juridiĉeskij Zaoĉnij Institut, ВЮЗИ — Всесоюзный юридический заочный институт) — sovetia altlernejo, fondita en 1937. En la sovetia epoko en ĝi akiris eksternan superan juran edukon grandega nombro da laborantoj de leĝoprotektaj organoj kaj ŝtataj oficistoj el ĉiuj respublikoj de Soveta Unio. Ĝi ĉesis ekzisti en 1990, fariĝinte rusia altlernejo, la Moskva Jura Instituto.

Ĉapitro 16. Fajro

Ĉapitro 16

Fajro

Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas [1]

La 2-a de septembro 1992, merkredo

Matene al la agentejo telefonis la advokato de Valerij pri la eksedziĝa afero. Li diris, ke estas unu bona novaĵo kaj unu ne tiel bona.

La bona novaĵo estis, ke la edzino skribis peton por eksgeedziĝo kaj la advokato ekigis la proceduron. La alia novaĵo: la edzino ankaŭ decidis dungi por si advokaton.

— Ŝi volas turmenti ciajn nervojn, — deklaris Iza, kiam Demeter rakontis la konversacion kun la juristo.

— Mi pensas, ke tio ne sukcesos: mia advokato diris, ke kun ŝia advokato parolos ekskluzive nur li mem. Kaj kun ŝi mi renkontiĝos nur en la tribunalo.

Tuj post tio telefonis Georgescu. Estinte tiufoje ne ebria, li insiste petis Valerij-on helpi pri la partnero, kiu lin priŝtelis. Valerij ĝentile ripetis sian rifuzon.

Demeter telefonis al la komendantino de la komunloĝejo, ricevis la telefonnumeron de Corda; el la komputila datumbazo li trovis ŝian adreson.

— Kiel bone, ke la teknika progreso ĉe ni ankoraŭ ne atingis ĉiujn altojn.

— Kial do?

— En la sovetia tempo la altaj milicestroj havis telefonojn en la aŭtoj. Nun ili havas telefonojn, kiujn oni povas meti en tekon. Mi legis, ke post proksimume kvin jaroj la telefonoj pezos tricent gramojn kaj malaltiĝos preze. En Okcidento la procezo jam komenciĝis. Nuntempe ĉe ni estas tiel: se oni konas la telefonnumeron — oni scias, kie la persono loĝas aŭ laboras. Sed se Corda havus porteblan telefonon — kiel ni ekscius, kie ŝi loĝas?

Iza diris, ke la lecionoj de la instruistino en la lernejo finiĝos ne pli frue ol je la dua horo; kaj se ŝi gvidas postlernejan grupon, tiam eĉ vespere. Demeter decidis, ke necesas iri ne al la lernejo, sed al la hejmo de Corda. Se Iza pravas, kaj Corda estas «Sciuro», li tuj vidos spurojn de vira ĉeesto en la domo. Li decidis iri tien ĉirkaŭ la tria horo; Iza petis ke ŝi akompanu, sed Valerij diris, ke ŝi plue traesploru la taglibron de la esperantisto por trovi utilajn informojn.

La sekretariino estis vestita per nova bluzo kun plantaj motivoj, duontravidebla. Videblis kaj la streĉita mamzono, kaj la «umbiliko, entenanta uncon da nuksa oleo».

Ili tagmanĝis denove kune. Iza diris, ke ŝi vidis Valerij-on en la televido.

— Mi aperis tie nur tial, ke mi staris apud Balan.

— Ĉu cia Ferdekestro intencas kandidatiĝi ien, aŭ kio?

— Jes. Kiel ci divenis?

— Oj vej! Ĉu eblas labori en la urba komitato de Komsomolo kaj ne rekoni antaŭbalotan propagandon?

La tagmanĝo estis bongusta. La detektivo diris, ke Iza prenu de li monon por la nutraĵoj. Iza subite akre respondis, ke li ne estas ŝia edzo por organizi ŝian hejman buĝeton, kaj, ŝajne, ofendiĝis. Kvankam pro kio ofendiĝi?

Por distri Iza-n de la ofendo, Demeter demandis, ĉu ŝi konas iujn or-aĉetejojn proksime.

— Kaj por kio ci bezonas tion?

— Por vendi nenecesan oran juvelaĵon.

— Kian?

— «Ne simpla ornamo, sed de du koroj unu decido» [2].

Iza ial ekscitiĝis, kuris al la komputilo kaj enmetis diskon kun la datumbazo pri la komercaj entreprenoj de la urbo.

— Ĉe Decebal-strato estas unu, iru tuj nun.

Valerij decidis fari ĝuste tiel. Sed li revenis senrezulte: por la ringo oni proponis absurde malgrandan sumon.

— Pardonu: tio estas la merkato. Nuntempe tre multaj homoj vendas geedziĝajn ringojn, — klarigis la aprezisto en la vendejo.

Iza, eksciinte, ke la ringo ne estas vendita, diris, ke tio estas malbona.

— En aĵoj estas energio, Valera. Ĝi influas, malhelpas al ci komenci novan vivon.

— Ĉu ci kredas je ĉiuj tiuj aŭroj kaj ĉakroj?

— Ne, certe. Donu al mi la ringon... Donu, mi diras, mi vendos ĝin kontraŭ normala prezo, mi havas kontaktojn. Kiam ci edziĝos — ci aĉetos novan. Kiom ci pagis por ĝi?

— Tio estis antaŭ sep jaroj, mi ne memoras precize. Ĉirkaŭ cent dudek rublojn de tiama mono.

Antaŭ ol li iris al Corda, Iza instrukciis Valerij-on:

— Memoru, ke ŝi estas virino. Memoru: ne pridemandado, sed konversacio. Parolu kun ŝi pli. Ci povas flankeniĝi de la temo al nekoncernaj aferoj. Ci povas rakonti pri ci mem en akcepteblaj limoj. Ŝercu, montru cin kiel normala homo, ŝi malfermiĝos kaj malkaŝos sin. Kaj atentu pri cia parolmaniero, ŝi ja estas pedagogino. En cia parolo ankaŭ konstante aperas tiuj novaj stultaj parazitaj vortoj: «kurte», «tipe», «pure», «kvazaŭ», «sence»… Ĉu ci komprenis?

— Pure konkrete komprenis.

Corda loĝis ne proksime de la centro, sed en bona kvartalo. La enirejo de la domo estis ekipita per aparato, ankoraŭ malofta por la urbo — pordotelefono. Valerij bedaŭre pensis, ke malaperos la subiteco de la vizito.

La pordotelefono estis de la marko «Faktorial», kun interparola sistemo. Efektive, la detektivo povus ĝin malfermi: la pordotelefono funkciis per rezistila ŝlosilo. Onidire, en Eŭropo aperis pordotelefonoj kun iaj optikaj ŝlosiloj, kiujn ne tiel facile eblas rompmalfermi. Pordotelefonon kun rezistila ŝlosilo eblas malfermi per hokoŝlosilo aŭ eĉ pli simple: enŝprucante iom da likvaĵo en la fendon por la ŝlosilo. Sed Valerij havis kun si nek la hokoŝlosilon, nek pipeton kun akvo — li ne prepariĝis.

La detektivo atendis, ĝis alproksimiĝis iu loĝanto, juna ulo kun ŝlosilo, kaj impertinente enŝoviĝis kune kun li. La junulo ekrigardis lin, sed nenion diris. Verŝajne efikis la kostumo kaj kravato — Valerij faris impreson de solida homo.

Demeter sonorigis ĉe la pordo. Malantaŭ ĝi ekaŭdiĝis rapidaj paŝoj, kiuj poste ekmutis: la mastrino evidente rigardis tra la rigardotruo.

Poste ŝi salutis moldave. Valerij sin prezentis.

— Sed pro kio vi venas al mi?

— Pro malaperinta membro de la klubo «Verda Stelo».

Post paŭzo Corda demandis:

— Pardonu, sed kiun precize?

— Pardonu min, Veronika, sed ĉu vi eble enlasus min? Homoj preterpasas, subaŭskultas, — mensogis la detektivo.

— Pardonu, mi petas, sed mi estas hejmece vestita kaj mi gladas. Atendu dek–dek kvin minutojn, apud la enirejo estas benko. Poste voku min per la pordotelefono.

Do, la surpriza faktoro de la vizito tamen mankos. Sed kion fari — li ne rajtas diri la vortojn «Malfermu tuj!». Civitano ne estas devigata enlasi privatan detektivon en la loĝejon.

La esperantistino, vestita per ĝinzoj kaj bluzo, aspektis tiel same kiel sur la foto: malpli bela ol averaĝa virino. Proksimume dudekkvar aŭ dudekkvin-jara, brunharulino, longvizaĝa, maldika, plata-brusta. Sed ne fraĝila: fortika sambistino. Ŝi tute ne similis al hastema sciuro pro siaj movoj kaj manieroj. Prefere, ŝi similis al linko. Aŭ al iu marteso aŭ lutro — unuvorte, al forta rabobestino.

He, Valerka. Ci estis milica kapitano. Ci enketis murdojn, intertranĉadon, pafajn rabojn. Kaj nun ci divenas, al kiu besteto similas iu knabino. En kia profunda pugo ci sidas! — Silentu, internaĉulo.

Diference de la kluba foto, nun Corda portis okulvitrojn kun iom malheligitaj vitroj.

Nenie videblis spuroj de viro (viraj vestaĵoj sur la vestopendigilo en la antaŭĉambro aŭ io simila), sed ja dek kvin minutoj pasis — ŝi povis ĉion kaŝi.

La duĉambra «Ĥruŝĉov-tipa» loĝejo kun dormoĉambro, interligita kun la ĉefa ĉambro, estis modeste meblita. La meblaro estis malnova, sovetia — verŝajne, de la loĝejposedantoj. La pordo al la apuda ĉambro estis firme fermita. Eble ĝuste tie nun kaŝiĝas Loza?

Sur la ŝranko staris pokalo pro sambo, kiun menciis la komendantino de la komunloĝejo. Demeter rimarkis en la ĉambro ankaŭ ŝaktabulon.

Virinoj kutime ne interesiĝas pri ŝako. — Nu, Nona Gaprindaŝvili? [3]

Sur la bretoj de la ŝranko amasiĝis libroj. Valerij atentis la librodorsojn de multekostaj eksterlandaj artalbumoj: MONET, BOSCH, SQUIRRELS, KLIMT, IMPRESSIONISTS, PISSARO.

Li konstatis, ke li konas ĉiujn, krom iu Squirrels — ja ne forvaporiĝis el la kapo la lecionoj pri historio de arto en la milica lernejo. Tie oni opiniis, ke laborulo de ordo-protektaj organoj en la epoko de evoluinta socialismo devas esti ĉiuflanke evoluinta homo.

De kie instruistino de la malsupraj klasoj havas monon por duondekduo da multekostegaj albumoj pri arto? Kaj krome por luado de duĉambra loĝejo kun telefono? Ĉu eble de riĉa amoranto? — La albumoj povas esti malnovaj, el la sovetia tempo, aŭ el iu libro-bazaro. Nun ili abundas — malriĉiĝantaj homoj forvendas hejmajn bibliotekojn. La loĝejon, eble, parte kompensas la lernejo. Kaj la knabino povas iel kromlabori — per privataj lecionoj aŭ io alia.

La mastrino tenis sin streĉite. Ili sidiĝis en la centro de la ĉambro ĉe la ronda tablo, kovrita per tablotuko — unu kontraŭ la alia. Nek kafo, nek teo estis proponitaj al la detektivo. Valerij plu ĉirkaŭrigardis la ejon, kiun la knabino videble ordigis antaŭ lia alveno: neniuj spuroj de viro. Sur la fenestrobreto staris apteka boteleto kaj glaso. Demeter rekonis la etikedon — tinkturo de leonuro. Iza antaŭe konstante uzis ĝin, sed nun pro ia kialo ĉesis. Apude kuŝis disŝirita libro kun papera kovrilo. La akrevida Demeter rimarkis la titolon: meminstruilo de la itala lingvo.

— Mi aŭskultas vin, Valeriu, — diris la knabino, rigardante la vizitkarton donitan de la detektivo. — Eble al vi estus pli oportune paroli ruse, Valerij Ionoviĉ?

— Ne nepre, la moldava estas mia dua gepatra lingvo.

— Tiam ni plu parolu en mia unua gepatra lingvo — la rumana.

Ankaŭ ĉi tie politiko. Ŝi ja estas instruistineto, perantino de la nacia renaskiĝo. Esperantismo, ŝajne, ne influas la nacirenaskiĝantojn. Sed Loza ja havas aliajn vidpunktojn.

— Kaj se mi prononcos la vortojn hulub, harbuz — ĉu vi komprenos?

Corda ne ridetis:

— Mi suspektas, ke vi estas sub la impreso de la «Moldava-rumana vortaro» de la respektata Vasile Stati. Sed li estas politikisto, ne lingvisto. Do?

Valerij rakontis ĉion, menciante la kontrolon de kadavrejoj, malsanulejoj kaj policejoj.

— Ankaŭ estas ekskludite, ke li povus droni en alkoholumado aŭ drogumado — li ne estas tia homo.

Veronica ekkriis pasie:

— Certe! Io terura okazis. En kiaj cirkonstancoj li malaperis?

Valerij klarigis la detalojn. La knabino evidente ekscitiĝis.

— Mi scias nenion.

— Kiel mi jam menciis, ekzistas kialoj por opinii, ke la profesia hipotezo, kune kun la versioj pri ordinaraj rabistoj, huliganoj aŭ akcidentoj, estas jam ekskluditaj. Mi nun esploras ĉion ceteran, sen preterlasi eĉ unu detalon. Eble… jupo en la supo?

Veronica Corda levis la okulojn al Valerij.

— Ĉu vi parolas esperante?

La demandon Valerij komprenis: «parolas» similas al la franca «parole». Li mallonge respondis:

— Ne, pardonu.

— Vin dungis, verŝajne, lia edzino?

Valerij konfirmis.

— Kial ŝi turnis sin al vi, sed ne al la polico? La polico ja havas pli multe da rimedoj…

— Mi supozas, ke pro la samaj kialoj, pro kiuj turnis sin al mi ĉiuj aliaj klientoj, kiuj serĉis malaperintajn homojn.

— Ĉu tio estas respondo?

— Bonvolu, jen la respondo: pro tio, ke mia laboro estas pli efika ol tiu de la polico, kaj pro la garantiita konfidenceco de ĉiu enketo.

— Reklamo estas la motoro de la komerco, — mokete diris la knabino.

Valerij ne lasis sin provoki de la piko kaj trankvile daŭrigis:

— Krome, nuntempe malfacilas instigi niajn policistojn al serioza serĉado. Trovi malaperinton ĉiam estas peniga kaj ĝena tasko, dum miaj iamaj kolegoj estas premiataj ĉefe pro la solvado de publikaj "resonancaj" krimoj. Svetlana Viktorovna turnis sin al mi jam la tagon post la malapero de la edzo, kaj mi tuj ekagis. En la policejo oni simple ne akceptus ŝian denoncon tiel frue: li ne estas infano, revenu post unu-du semajnoj, se li ne aperos.

— Klaras. Kaj vi bezonas laboron kaj pagon pro ĝi.

— Ni vivas en la reala mondo. Veronica, ĉu vi tamen havas iujn observojn, kiuj subtenus la version pri iu damo? Eble pri iu ekster la klubo.

— Absolute neniujn. Mi malmulte komunikis kun Bogdan: kaj li, kaj mi malofte ĉeestis la komunajn klubajn aranĝojn. Ni ĉefe interŝanĝis librojn en Esperanto.

La knabino leviĝis, iris al la librobretoj malantaŭ la dorso de Valerij kaj, reveninte, metis antaŭ la detektivon maldikan libron kun bildo de hirthara junulo sur la kovrilo.

Kial ŝi faris tion? Ĉu eble por kaŝi sian mienon?

— Jen lia libro, kiun li pruntedonis al mi.

Valerij legis la titolon sur la kovrilo: Ulrich Matthias «Fajron sentas mi interne». Originala romano.

Ne sciante kion diri, Demeter demandis:

— Kiel oni tradukas la titolon?

La esperantistino ĝin tradukis.

— Kaj tamen, Veronica, eble...

— Ne. Vi ja komprenas, Valeriu, virinoj tiajn aferojn tuj rimarkas, sentas. Kaj mi estas virino. Kvankam ne bela.

Recitu la poemon pri la fajro en vazo! — Ne, tio estus maloportuna, ĝi sonus false.

Corda transiris al la rusa lingvo:

— Denove, Valerij Ionoviĉ: Bogdan Loza havas neniun amatinon en la klubo, mi garantias tion al vi. Revenu al viaj antaŭaj versioj. Ĉu vi pridemandis la dungitojn de lia firmao?

— Ne, — kun malkontento konfesis Demeter.

— Kial? Estas ja tiel evidente, ke necesas fari tion!

— Mi konsentas. Sed ekzistas diferencoj inter policisto kaj privata detektivo. Lia edzino malpermesis al mi eĉ transpaŝi la sojlon de ilia oficejo. Cetere, ankaŭ ŝi dum la konversacio aludis, same kiel vi, al la virina intuicio. Al ŝi ĝi sugestas la version, kiun vi rifuzas.

Veronica subite ekparolis per ia plendema voĉo:

— Valerij Ionoviĉ, mi vere, je honesta vorto, havas nenion por aldoni. Kaj mi estas tre afliktita, ke tio okazis al Bogdan. Li estas bona homo. Kaj ne estas tie ajn «jupo».

Al la detektivo ne venis ideoj, kion ankoraŭ demandi.

— Verŝajne, estas tempo por mi foriri.

Valerij leviĝis, Veronica ankaŭ. Ŝi neatendite demandis:

— Kaj ĉu vi mem estas edziĝinta?

Valerij hezitis.

— Via profesio estas enpenetri en alies privatan vivon. Do respondu por variado ankaŭ pri vi mem.

Diablo ĝin prenu, diru, kial honti?

— Formale mi ankoraŭ estas edziĝinta. Sed la divorca proceso estas lanĉita.

— Kaj dum kiom da jaroj vi loĝis kune?

— Sep.

— Ĉu vi havas infanojn?

— Filinon, ŝi estas kvinjara.

— Ĉu mi rajtas scii ŝian nomon?

— Alisa.

— Bona nomo. Kiel ĉe la knabino el la Mirlando. Sed Bogdan Kimoviĉ ne havas infanojn.

De kie ŝi scias tion?

— De kie vi scias tion?

Veronica ne embarasiĝis.

— De la klubanoj, kompreneble. Bonstatajn homojn oni ja ĉiam pridiskutas malantaŭdorse. En ĉiuj detaloj, kolore kaj vivece.

— Kaj ĉu li mem rakontis ion pri si? Ĝenerale, ĉu li estas malfermita homo?

Veronica iom pripensis.

— Verŝajne pli baldaŭ ne, se ne kun proksimaj homoj. Iu klubano iam ekprovis elpremadi de Bogdan detalojn pri lia komerco. Bogdan lin simple silentigis: Ne ŝovu vian nazon en fremdan vazon. Parolanto de la moldava lingvo povas, iom penante, kompreni tion sen traduko.

— Laŭ mi, tion komprenus eĉ parolanto de la rumana.

— Sufiĉas rankori, Valerij Ionoviĉ. Limba noastră — kaj jen ĉio. [4]

— Kaj ĉu Loza scias la lingvon?

— Certe. Ĉe li ĝi estas la dua gepatra lingvo, kiel ĉe vi. Kaj Bogdan ankaŭ nomas ĝin "la moldava".

Veronica Corda subite demetis la okulvitrojn, ekrigardis en la okulojn de Demeter.

— Valerij Ionoviĉ, vi estas saĝa, erudicia homo. Kaj videblas, ke vi estas vera detektivo, profesiulo. Min vi jen tuj trovis, kvankam mi lasis mian telefonnumeron nur al unu sola amikino; la novan adreson mi tute al neniu diris. Kaj vi rigardas tiel, kvazaŭ vi travidas homojn. Serĉu lin, vi devas trovi lin. Verŝajne lin forkaptis iuj al vi nekonataj krimuloj. Ion ili elpumpas el li pri la komerco, monon eltrudas. Kaj li ja vivas!

En la agentejo Valerij diris al Iza, ke li reviziis sian "nevirinan" version. Ŝajne, en la afero de Loza estas du tavoloj kaj supermeto de du cirkonstancoj: la amatino ekzistas, kaj ŝi estas plej verŝajne vere Veronika Corda. Sed ŝi ne rilatas al la malapero de la posedanto de "Luceafărul".

— Mi ja diris! Kio konvinkis cin?

— Nerektaj detaloj kaj ŝiaj emocioj. Ekzemple, mi demandis, ĉu Loza estas malfermita homo. Ŝi respondis: pli ne ol jes, se ne kun proksimuloj. Sed kiel eksterulo scius, kia li estas kun proksimuloj? Fine ŝi parolis tro emocie, ke mi devas trovi lin. Nu, kaj ankoraŭ ion alian.

Valerij detale rerakontis la konversacion.

— Ci devus premi ŝin, por ke ŝi konfesu!

— Ŝi ne rompiĝus, ŝi estas malmola nukso. Mi ja ne havas pruvojn, nur supozojn. Ŝi dirus "Foriru!" kaj telefonus al la polico — ĝuste tion Demĵo deziras. Kaj tute eblas, ke tamen ne estas ŝi.

— Estas ŝi!

Valerij gratis la nukon, sed rememorinte la prelegojn en la lernejo de milico pri la reguloj de bonaj manieroj, li konfuziĝis.

— La problemo estas, ke al la klientino necesas prezenti ion solidan: konfeson aŭ konvinkan pruvon. Sole miaj vortoj por ŝi ne sufiĉos, ŝi nur ekkrios. Kaj Veronika ĉion neados ĝis la fino. Mi certas, ke ŝi vere ne scias, kie estas Loza. Gvati la loĝejon apenaŭ havas sencon.

— Kiel ci raportos al Svetlana?

— Provizore neniel, ŝi atendu. Mi parolos morgaŭ kun la ĵurnalisto aŭ kun la katolikino.

— Parolu unue kun la virino. Kaj al la ĵurnalisto ne ŝovu vin sen mi. Mi, cetere, unue eltrovos, kia birdo li estas.

— Akceptite. Ĉiukaze necesos viziti Corda-n ankoraŭfoje. Mi atendas de vi produktivajn ideojn, kiel devigi ŝin konfesi. Ĉe mi ili iel ne aperas. Mi ja estas detektivo el krim-esploro, sed ĉi tie temas pri romantikaĵoj... Kaj denove, mi ne estas centprocente konvinkita...

La asistantino memfide diris:

— Estas ŝi. Ĝis morgaŭ mi ion elpensos.

Demeter demandis, ĉu Iza legis la taglibron de la malaperinto plu.

— Mi legis, sed ni ne plu elpremos ion el ĝi. Li tenis la taglibron kiel spiono: pri la aferoj — nenion konkretan. Iuj intimaj pripensoj: la edzino lin plu ne ekscitas, kaj ĉu li ne fariĝis, pardonu, impotenta.

— Nu, pri tio, kompreneble, ci legis kun intereso.

— Demeter, ĉesu. Mi plenumis cian taskon. Cetere, tio ne estas tiel facila: traduki el la lingvo, kun kiu ci konatiĝis antaŭ tri tagoj. La lingvo, cetere, estas tute plenvalora, nenio primitiva en ĝi estas. Mi ripetas: en la taglibro por ni ne plu estas io interesa.

Cetere, mi ne sidis ĉi tie senfare. Mi verkis reklaman artikolon pri AITN-aparatoj surbaze de tio, kiel Ŝimanskij ilin al ci laŭdegis. Mi aranĝis, ke oni presu ĝin en «SP» , en la ĉi-semajna numero. Kompreneble, kontraŭ pago. Krom «SP» publikigi ĝin ie ajn alie ne estas senca. Ĝin legas la plej pagipova publiko, kaj la prezon ci ja fiksis altan.

Ankaŭ Aleksandr venis. Li instalis alian version de Windows, la plej freŝan, li diris — numero tri punkto unu. Ankaŭ novan version de Leksikon [6] li instalis, kaj ankoraŭ unu novan tekstoredaktilon, ian Microsoft Word. Mi ĉion tion lernis.

— Ci tute mergiĝis en altajn komputilajn teknologiojn.

— Ankaŭ ci lernu. Jen Saŝa alportis kompaktdiskojn por rigardi, pro intereso. Jen sur ĉi tiu — enciklopedia vortaro de la eldonejo Encyclopaedia Britannica, ĝi enhavas tri mil paĝojn kun ilustraĵoj. Sur unu sola fera cirkleto, ĉu ci imagas? Kvankam por ci tio ne estas aktuala, ci ja havas la anglan kun tre dika vortaro.

— Startu por mi la diskon. Mi bezonas unu informon, kaj mi mem komprenos.

— Kaj kion vi bezonas?

— Eltrovi, kiom da gramoj estas en unco.

Iza enmetis la kompaktdiskon en la komputilon.

— Jen ci vidas, aperis fenestro. Tajpu kaj poste premu "enter".

Valerij tajpis: uncia.

Iza ekridis:

— Sciulo! Mi diktas laŭlitere: o - u - n - c - e.

Montriĝis, ke unco egalas al 28,4 gramoj. Valerij flankrigardis Iza-n, kiu staris apude — pli precize, li rigardis ŝian umbilikon, videblan tra diafana bluzo. Se temas pri akvo, do 28 gramoj estas iom malpli ol triono de centgrama glaseto. La denseco de oleo ne multe devias de tiu de akvo. Jes, verŝajne ĝi eniĝos.

Profunda umbiliko estas malbona signo. Ĝi estas nur atesto, ke la virino havas troan grason sur la ventro. — Sed kio estas bela en tute plata virina ventro?

— Kial ci tiel strange ridetas, Valera?

— Mi simple enpensiĝis. Aŭskultu, ĉu ĉe ni oni vendas nuksan oleon?

Iza miris pri la demando:

— Jes, almenaŭ juglandan oleon. Ĝi estas multekosta. Sed por kio ci bezonas ĝin? Ĉu pro la unco? Unco da nuksa oleo? Por kio do?

— Tio estas mia malgranda sekreto.

— Atendu! Tio estas io suspektinda. Kaj ci rigardis min, kiam ci demandis.

— Ne, tio nur ŝajnis al ci.

— Ne «ne», sed «jes»! Nun mi estas tute certa. Nu, diru! Ĉu ĝi estas io maldeca?

— Absolute ne. Ne ĝenu min, mi volas serĉi ankoraŭ unu familian nomon.

— Ĉu ci sukcesos tajpi ĝin ĝuste?

— Ĉi-foje — jes.

Valerij tajpis la familian nomon de la pentristo el la albumo, kiun li vidis en la loĝejo de Veronika Corda: Squirrels.

Montriĝis, ke tio tute ne estas pentristo.

«Squirrels are members of the family Sciuridae, a family that includes small or medium-size rodents...»

— Sciuridae! Diable! Estas tute certe ŝi, La Sciuro! Ni veturu por konfesigi ŝin!

En la aŭto Iza moke ridis pri la angla lingvoscio de la ĉefo.

— Jen mirinde: atingi anglan vorton el infana vortaro per la latina kaj Esperanto!

— Kiel mi povus scii tiun ĉi vorton? En la franca mi ĵus rememoris ĝin: écureuil. Estis teksto en lerneja lernolibro, iu fabelo. La anglan en la milica lernejo ni studis kun kriminalista kaj jura akcentado — kiaj ankoraŭ sciuroj tie!

— Trankviliĝu, ci pravas, pravas. Do, ci opinias, ke li donacis al ŝi tiun albumon pri sciuroj kaj ke tie estas lia dediĉa surskribo?

— Ne gravas, ĉu estas surskribo aŭ ne. Mi eĉ ne mencios la albumon. Ne ekzistas tiaj hazardaj koincidoj, mi nun estas tute certa: estas ŝi. Ni simple psike premos ŝin.

___________________

[1] Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas — el "Proverbaro" de L. Zamenhof.

[2] «Edziĝa ringo — ne estas simpla ornamo. De du koroj unu decido — edziĝa ringo» — verso el kanto de la sovetia voĉ-instrumenta ensemblo «Sinjaja ptica» (Blua birdo); teksto de Vjaĉeslav Dobrinin.

[3] Gaprindaŝvili Nona Terentjevna (nask. 1941) — sovetia kartvela ŝakistino, la unua virino, al kiu estis donita la titolo de internacia grandmajstro inter viroj (1978). Dum 16 jaroj ŝi tenis la titolon de mondĉampionino pri ŝako inter virinoj.

[4] Limba noastră (moldave) — nia lingvo.

[5] Leksikon — tekstoredaktilo por komputiloj kun la operaciumo DOS, kreita en Sovetunio fine de la 1980-aj jaroj. Ĝi estis instalita en 95 procentoj de ĉiuj personaj komputiloj en Sovetunio kaj en postsovetaj landoj. Komence de la 21-a jarcento ĝi estis tute forpuŝita de la rusigita redaktilo Microsoft Word.

Ĉapitro 17. Nemeziso

Ĉapitro 17

Nemeziso

Nenia peketo restas longe sekreto [1]

La 2-a de septembro 1992, merkredo

Kiam ili proksimiĝis al la enirejo de Corda, Valerij diris al Iza, ke ŝi stariĝu tiel, ke ŝi kovru liajn manipuladojn per la pordotelefono.

Li enŝprucigis iom da akvo el preta pipeto en la fendon de la pordotelefono, kaj la pordo malfermiĝis.

Veronica tiufoje malfermis la pordon tuj, kiam ŝi vidis ilin tra la rigardotruo. Ŝi estis vestita en hejman robon kaj pantoflojn, kaj ŝi aspektis maltrankvila.

Corda demandis moldave:

— Ĉu io okazis? Ĉu vi eksciis ion? Kaj kiu estas tiu ĉi junulino?

— Mia kunlaborantino, Iza. Veronica, nia interparolo estas la sama kiel antaŭ du horoj: kie estas Bogdan Loza? Sed nun ni precize scias pri viaj rilatoj kun li. Ne neadu.

Veronica ekĝemis.

— Tuj kiam mi vin vidis, mi tuj komprenis: nia sekreto estas nur demando de tempo.

— Jes. Tia estas mia laboro, măi.

La sambistino ekploris, kovrante la vizaĝon per siaj manoj. La agentejo "Region" atendis respondon.

— Sed mi ja vere nenion scias! Ekde la 27-a mi ne dormas nokte, mi ne iris al la laboro! Mi eĉ pensis, ke li simple forlasis min. Post kiam vi diris al mi, ke li malaperis, mi preskaŭ freneziĝis.

— Kiam vi lastfoje parolis kun li?

— La 26-an, per telefono. Ni intencis renkontiĝi la 27-an. Sed li ne telefonis.

— Rememoru ĉion, kion vi povas rememori. Iujn ajn detalojn. Ĉu li iam parolis pri siaj planoj?

La knabino denove ekploregis, poste ekkriis histerie:

— Pri planoj, jes, li parolis! Multe! Ke li divorcos kun sia edzino kaj edziĝos kun mi. Ke ni unue veturos al liaj gepatroj, al ilia domo post la renovigo. Kaj poste li forlasos tiun sian metalrubon. Kaj ni forveturos al nia geedziĝa vojaĝo.

Iza kondukis Veronica-n en la ĉambron kaj sidigis ŝin sur kanapon.

— Veronica, ni nun volas la samon kiel vi. Valeriu trovos lin, li trovis ĉiujn. Ĉu Bogdan iom rakontis pri ia komerca operacio? Pri iu planita transakcio?

— Ho Dio, ni neniam parolis pri lia laboro! Unufoje mi demandis, kaj li diris al mi: "Almenaŭ ci ne molestu min pri tiuj damnitaj metalaĵaĉoj."

La knabino eksilentis kaj enpensiĝis.

— Sed atendu, jes! Unufoje li diris, ke estos ia granda transakcio. Kiu provizos nin por ĉiam. Sed sen iuj detaloj, nenion konkretan. Kaj mi eĉ ne demandis, mi estis feliĉa! Kaj li diris, ke ni veturos al Romo, al Milano, al Venecio, al Napolo. "Lernu la italan", li diris.

Veronica denove ekploregis. Iza metis la manojn sur ŝiajn ŝultrojn.

— Valer', trovu por ŝi ian korvalolon, leonuron.

— Mi fortrinkis jam la tutan damnitan leonuron!

Valerij decidis, ke ne estas senco demandi plu. Li elprenis el la sako validolon. Iza trankviligadis Veronica-n kaj denove diris, ke Demeter trovos Bogdan-on.

En la aŭto la detektivo kontrolis la registraĵon en la magnetofono (la radiomikrofono de Ŝimanskij kuŝis en lia poŝo) — ĉio surbendiĝis bonege.

«Moskviĉ-2141» ne ekfunkciis je la unua fojo. Demeter ĝis la fino premis la kluĉpedalon, turnis la ŝlosilon — la motoro denove ne ekfunkciis. Kontraŭe al la rekomendoj de la aŭtoservejo, li turnis la ŝlosilon iom premante la akcelpedalon — kaj la motoro ekvivis.

— Jen, Valer', se ci prenus min kun si la lastan fojon, mi tuj komprenus, ke "Sciuro" estas ŝi. Jen ŝia mantelo en la antaŭĉambro — ĝi estas multekostega. Kaj la ŝuoj estas karaj, per instruista salajro oni ne povas aĉeti tiajn. Kaj en la kluba foto ŝi havis aknojn sur la vizaĝo, sed nun ŝia vizaĝo estas pura. Li aĉetis por ŝi ian superkremon. Kvankam, plej verŝajne, la aknoj malaperis ĉar la damo ekhavis regulan seksan vivon kun viro.

Demeter diris agacite:

— Iz', nu pardonu min, jen mi estas policano, mi vidis kaj kadavrojn, kaj infanojn tranĉitajn per finna tranĉilo. Kaj ĉu la larmoj de tiu knabino tute ne skuis cin?

Iza silentis. Poste ŝi diris mallaŭte:

— Kaj miaj larmoj kiun skuis?

— Pri kio ci parolas?

Iza denove silentis dum momento.

— En ordo, lasite. Des pli, ke tio, por ne okulsorĉi, ja restis en la pasinteco.

Laŭ sia kutima maniero, la helpantino de la detektivo daŭrigis la konversacion kvazaŭ la antaŭa temo tute ne ekzistis:

— Kaj sur ŝia ŝranko, Valer', estas skatolo de ĉapelo de la firmao Christys. Tiajn oni povas aĉeti nur en Kiŝinevo. Ĝi kostas tri miajn salajrojn.

— Ne ĉagreniĝu, al ci ĉiuokaze ne konvenas iaj ĉapeloj.

— Kial do?

— Imagu katinon en ĉapelo.

— Oj, ĉu-u-u?

Ili decidis telefoni al la edzino de Bogdan Loza tuj. Svetlana diris, ke ŝi senprokraste venos mem, kaj alvenis per sia Audi, havantan longan freŝan skrapon sur la flanko. Valerij rakontis la esencon de la konversacio kun Veronica Corda kaj transdonis la magnetofonan kasedon. Loza volis aŭskulti la registraĵon tuj. Jam post la unuaj sekundoj de aŭskultado Svetlana ekkriis, ke ŝi malbone komprenas la moldavan lingvon.

Iza komencis traduki sinkrone. Valerij iris al sia kabineto, ŝaltis la elsendon kaj aŭskultis la kriegojn de Svetlana Loza.

Post la fino de la aŭskultado Loza diris al Iza: «Voku al mi vian ĉefon». Iza restis tute trankvila pri tio, ke la virino uzis la «ci»-n.

— Valerij, ĉu vi havas ŝian telefonnumeron? Mi volas telefoni al ŝi tuj. Sed mi parolos sole, kaj vi foriru ambaŭ! Ĉu ŝi almenaŭ konas la rusan?

Valerij kaj Iza aŭskultis la konversacion el la kabineto de la detektivo.

— Jen Svetlana, la edzino de Bogdan.

— Kaj kial ci telefonas? Ĉu ciaj Sherlock Holmes kaj doktorino Watson ne ĉion rakontis al ci?

— Ĉu Bogdan dormis kun ci?

— Kion ci diras, kiel tio eblas? Li nur kisetis mian vangon tra tuketo.

— Kion li trovis en ci, lutro ŝirita? — Svetlana Loza ploris.

— Tion, kion ci ne havas. Ĉesu histerii! Bogdan vere malaperis. Tio estas io rilata al la bizneso. Urĝe turnu cin al la polico, donu al ili monon!

— Jen ci mem turnu! En la itala lingvo! Sed neniu akceptos denoncon de ci. Ĉar mi estas lia leĝa edzino, mi portas lian familian nomon. Kaj ci estas nur... kromvirinaĉo.

En la aŭskultilo eksonis la ploro de Veronica. Loza ĵetis la aŭskultilon kaj ankaŭ ekploregis.

— Valer', sidi ĉi tie, mi donos al ŝi leonuran tinkturon.

Post proksimume dek kvin minutoj en la kabineton eniris ekstere trankvila Loza. Valerij nerimarkite premis la butonon de la sonsendilo por Iza.

— Valerij Ionoviĉ, mi decidis ĉesigi la esploron. Diru, kiom mi devas pagi al vi ĝis hodiaŭ. La finan honorarion mi pagos al vi duone; tio, konsentu, estas juste. Precize duonon de la kontrakto.

— Kiel vi deziras, Svetlana. Sed nun ja klaras, ke la afero estas serioza. Kaj vi ne volas...

— Mi ne volas. Ĉi tiu homo perfidis min.

— Temas ja pri krimuloj...

— Ĉu vi spektis la filmon "Nemeziso" [2]?

— Ne.

— La filmo estas aĉaĵo, pri iaj robotoj, sed ne tio estas la esenco. Nemeziso estas la diino de venĝo. Oni ne malhelpu al Nemeziso.

— Sed tiu transakcio, pri kiu parolis Corda? Tio ja rilatas al via firmao, al iuj devoj, al mono. Do, temas pri danĝero por via bizneso...

— Pri tio mi okupiĝos poste, mi mem solvos tion.

La damo nun fajfas pri ĉio. Ĉe ŝi estas Nemeziso.

Valerij proponis veturigi Svetlana-n hejmen.

— Ne, dankon, ĉi-foje mi ne estas ebria. Mi estas sobra. — En la voĉo de la trompita edzino sonis ŝtalo.

Intervenis Iza:

— Svetlana, vi ja trinkis leonur-tinkturon. Ĝi malakrigas la refleksojn.

— Miaj refleksoj estas tute en ordo.

Ŝi singultis kaj diris maldolĉe:

— Vi estas bonaj detektivoj. Dum kvin tagoj vi trovis ĉion el nulo.

Funebre kaj sarkasme ŝi aldonis:

— Estis agrable kunlabori kun vi.

Rigardinte sur la monitoro de la videogvato, kiel la aŭto de Svetlana danĝere turniĝas malantaŭen kaj tro abrupte akiras rapidon, Iza kaj Valerij sidiĝis por trinki teon.

— Valer', kio nun fariĝos pri la serĉado de Bogdan?

— Mi ĉesas serĉi lin. Neniu plu pagas al mi por daŭrigi la serĉadon.

— Lia patrino falos en histerion.

— Ili dungu min, monon ili ja trovos. Sed lia patro rilatas al la privata detektiva laboro... nu, ci mem aŭdis kiel. Li skribu deklaron al sia amata polico.

— Kaj ĉu nia polico — ci ja scias, kia ĝi estas nun — kapablos trovi lin?

La detektivo degne ridetis.

— Ĉiu polico, kia ajn ĝi estu kaj kiu ajn Dempug' ĝin gvidu, trovos ĉiun ajn. Kaj uzante la plej primitivajn metodojn. La demando estas nur pri la deziro elspezi fortojn kaj rimedojn. Ĉu ci scias, kiel oni agis en la sovetia tempo, kiam oni serĉis ion rilatan al la partiaj estroj aŭ al iliaj infanetoj? Al ĉiuj kvartalaj milicanoj kaj al amaso da aliaj oni disdonis fotojn, milicanoj pridemandis en la urbo ĉiun ajn. Oni montris la foton de la malaperinto televide, foje eĉ promesante rekompencon. Oni publikigis la foton en la gazetoj. Post tio sekvis ondo da telefonvokoj — oni kontrolis ĉion, kio eĉ iomete ne similis al frenezaĵo. Post du-tri tagoj de tia laboro ĉiu estaĵaĉo troviĝis.

Sed en afero de Loza tio ne necesas. Eĉ se Bogdan estis forkaptita ne de «niaj» lokaj krimuloj, en la krima submondo oni trovos informojn pri ĉiu ajn, se oni bone serĉos. Grigorij havas "frapistojn"...

— Nun oni diras "informantoj".

Valerij ekridis.

— Pardonu, sinjorino lingvistino, nun oni daŭre diras "frapistoj". Krome, mi pensas, ke bonaj rezultoj donus taŭga pridemandado de la dungitoj en "Luceafărul". Eĉ la sola sekretariino havas amason da informoj pri la estro de la firmao.

Iza ridetis:

— Nature, tute kiel mi pri ci. Sed kion ci opinias: ĉu li vivas?

Valerij levis la ŝultrojn.

— Ĉio povas esti. Dum mia laboro en la milico estis kazo, kiam mafiuloj en Kiŝinevo forkaptis unu "fabrikiston" [3] kaj tenis lin viva dum unu monato kaj duono.

Iza suspiris.

— Kaj mi kompatas la esperantiston. Mi ja legis lian taglibron — oni povus diri, ke mi enrigardis en lian animon. Li diras tie tiel belajn vortojn! Jen li skribis, ke li bezonas havi kun lia Sciuro "kunan ĉiutagecon". Ili, esperantistoj, havas la prepozicion "kun" — ĝi tradukiĝas kiel "с", sed el ĝi en Esperanto oni povas formi ankaŭ adjektivon. Kaj "ĉiutageco": ĉiu — каждый, tago — день, -ec — sufikso, kiu esprimas econ aŭ kvaliton. Do, "ĉiutageco" estas "каждодневность", "повседневность". Komunan, kunan ĉiutagecon li volis havi kun sia virino. Kaj estas tiel kompreneble, kion tio signifas! Kvankam mi mem, eble, uzus alian sufikson kaj dirus "ĉiutagumo". Ili havas tian sufikson — "-um", ĝi ne havas strikte difinitan signifon…

Demeter rememoris sian familian vivon. Pri tiu "kuna ĉiutageco" kun Elena, kiun ili havis dum sep jaroj. Ĉu ĝi estis malbona, tiu ilia komuna ĉiutageco? Ne, ĝi ne estis malbona. Sed ĝi ĉesis subite, en unu momento.

— Valera, ĉu ci aŭskultas min aŭ ne? Kaj kial ci subite malĝojiĝis?

— Mi aŭskultas. Nur ŝajnis al ci. Daŭrigu.

— Nu, mi jam ĉion diris. Resume, li tie rezonas pri sia vivo, en tia ekzistencialisma stilo, laŭ la maniero de Camus. Kaj pri tio, kio estas la amo. Ĉu mi voĉlegu al ci tradukon de elektitaj lokoj?

— Ne necesas.

Eksonis la telefono; tio estis la advokato. Valerij ne permesis al Iza ŝalti la laŭtparolilon, do ŝi streĉis la orelojn por kapti la voĉon de la advokato el la aŭskultilo.

Fininte la konversacion, Valerij diris:

— Diablo ŝin forportu.

— Kio do, ĉu sinjorino Demeter denove ion elpensis?

— Jes, kaj ci denove estas implikita en la situacio. Alportu morgaŭ la dokumentojn, kiuj pruvas, ke la posedantino de ĉi tiu ejo estas ci. Ŝi postulas kvindek procentojn de la valoro. La advokato venos matene.

— Kiel bone, ke la ejo estas mia! Kaj ŝi — kia aĉulino! Ci ja cedas al ŝi la loĝejon kun la tuta meblaro!

— Dio estu ŝia juĝisto.

— Por ŝi kiel juĝisto taŭgas ne Dio, sed tiu diino, kiun rekomendis Loza.

— Mi ne estas Loza, nek ŝi, nek li.

— Cetere, ci iom similas al Bogdan. Ĉu ni telefonu al la gepatroj de li?

Valerij hezitis respondi.

— Ni atendu iom, ĝis ili mem telefonos. Mi devas interparoli kun iu. Sed tio okazos morgaŭ.

_______________

[1] Nenia peketo restas longe sekreto — el "Proverbaro" de L. Zamenhof.

[2] "Nemeziso" (angle "Nemesis") — sciencfikcia batalfilmo de la reĝisoro Albert Pyun, aperinta en kinejoj en 1992. En la landojn de la eksa Sovetunio la filmo, danke al piratoj, alvenis pli frue ol okazis ĝia oficiala premiero.

[3] "Fabrikisto" (en la rusa "цеховик") — en Sovetunio: persono, kiu kontraŭleĝe gvidis sekretan privatan produktejon (fabrikon) aŭ organizis neleĝan komercadon de varoj produktitaj en ŝtataj entreprenoj. Favora grundo por la apero de "fabrikistoj" estis la malkapablo de la sovetia ekonomia sistemo solvi la problemon de kronika varomanko (deficito) kaj la korupto en la organoj de la ŝtata potenco. La "fabrikistoj" estis konstanta celo de eldevigoj flanke de krimaj strukturoj. Valerij Demeter rememoras, kompreneble, kazon el la sovetia «antaŭperestrojka» epoko: en 1987 la "fabrikistoj" estis leĝigitaj.

Ĉapitro 18. Gejo

Ĉapitro 18

Gejo

Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas [1]

La 3-a de septembro 1992, ĵaŭdo

Frue matene Demeter telefonis el sia hejmo al Balan. La detektivo estis konektita kun la frato, kiu diris, ke la Ferdekestro estas forveturinta kaj revenos vendrede vespere. Valerij informis Anton-on pri la situacio kun Bogdan Loza.

En la oficejo Iza, renkontinte la ĉefon, diris, ke ŝi sukcese vendis lian edziĝan ringon.

— Jen, prenu kvardek dolarojn. Tio estas proksimume cent dudek sovetiaj rubloj en la jaro okdek kvin, kiam ci aĉetis ĝin.

— Multe pli. Tiam sur la nigra merkato oni donis tri rublojn por dolaro nur en havenurboj, sed ĉe ni ĝi vendiĝis po ses aŭ eĉ po ok. Kie ci ĝin forvendis pro tia prezo? Kaj, cetere, kiam ci havis tempon por tio?

Iza ruze ridetis.

— Judaj knabinoj havas siajn komercajn sekretojn.

En la oficejon alvenis la advokato. Iza kaj Valerij skribis laŭ diktado de li deklarojn, ke la ejo de "Regiono" apartenas al Iza Kac.

— Tio, ke la ejo estis aĉetita antaŭ la registro de la agentejo, estas bonege. Sed, gesinjoroj, ĉe vi ĉi tie estas multe da moveblaj havaĵoj. Je duono de ilia valoro la edzino ankaŭ povas pretendi dum eksgeedziĝo.

Ili skribis ankoraŭ po deklaro, ke la tuta meblaro kaj aĵoj en la agentejo apartenas al Iza kaj estis aĉetitaj antaŭ la fondo de "Regiono".

La advokato, forpreninte ĉiujn paperojn, foriris, certiginte, ke ĉio pasos sen problemoj.

Telefonis Georgescu — denove kun sia ideo, ke Valerij helpu al li elpremi monon de la forkurinta kompaniano. Demeter ripetis la rifuzon.

Dum tagmanĝo Iza surtabligis malgrandan botelon da juglanda oleo.

— Tio, pri kio ci interesiĝis. Eble ci diros, pro kio ĝuste?

Demeter ne diris.

— Nu, Valer', ĉu denove ni restas sen klientoj?

Tamen nova kliento aperis. Iza, kovrante la telefonparolilon per la mano, diris:

— Iru en la kabineton, al ci telefonas tiu cia gejo.

— Gejo? Kiu li estas?

— Nun tiel oni nomas la "helbluulojn".

Kun Vadik Kozin la kapitano Demeter konatiĝis ankoraŭ dum la sovetia epoko, pro "sciigo" de ĉiamvigla civitano, kiu interesiĝis pri fremda privata vivo. Verdire, oni povus malliberigi Vadikon laŭ la 106-a artikolo de la Kriminala Kodo de la Moldava Soveta Socialisma Respubliko: "Sodomio, tio estas seksa rilato inter viro kaj viro, estas punata per senigo de libereco por periodo ĝis tri jaroj."

Sed Valerij, konvinkiĝinte, ke neplenaĝuloj kaj perforto en la historio ne figuras, decidis ne okupiĝi pri tio kaj ne donis oficialan kurson al la afero. For ĝin al la diablo, des pli en situacio, kiam oni esploris duondekon da hommortigaj aferoj. Precipe konsiderante, ke la denuncinto, laŭ ĉio juĝante, mem apartenis al la "helblua" komunumo. Nova informanto estas pli valora ol kazo, pro kiu la estraro ne donos gravan gratifikon, dum la kolegoj ekzercos sin per stultaj ŝercoj.

Post la apero de la leĝo pri kooperativoj, Vadik malfermis la butikon "Ĝentlemano", frizejon, kaj ĉe la rando de la urbo — kafejon sen ŝildo kaj saŭno apud ĝi. La lokon li ne reklamis, sed la homoj, kiuj estas "en la temo", bonege sciis pri ĝi.

Kozin jam unufoje estis kliento de la detektivo: li mendis kontrolon pri la fidindeco de firmao, kiun li intencis dungi por alkonstrui kafejon kaj saŭnon al sia domo. Valerij kontrolis helpe de Semjon: montriĝis, ke la firmao estas fraŭda. Li rekomendis la firmaon de konatuloj de Iza; tiuj ĉion faris sen trompo. Iza honeste donis al la ĉefo duonon de la rekompenco, kiun la firmao pagis al ŝi pro tio, ke ŝi trovis klienton kun bona mendo.

Vadik, kvardekjara eleganta ĝentlemano, odoranta per parfumo simila al tiu, kiun uzis Iza, alvenis dekkvin minutojn post la konversacio.

La afero temis pri telefonaj minacoj.

— Kvin vokoj, jam kvin vokoj! Ĉiam je la sama horo! Li telefonis antaŭ la festotagoj, dum la festoj li silentis, sed ekde la unua de septembro li denove komencis. Li diris: "La sepa voko estos la lasta, kaj tiam ni ekagos." Kamarado kapitano, li diras tiajn terurajn vortojn...

La nekonato minacis forbruligi la saŭnon, kapti ĉiun vizitanton unuope, kripligi, pripafi. Li asertis, ke li reprezentas grandan organizon de homoj, kiuj kuniĝis "por batali kontraŭ perversuloj". Li postulis fermi kaj malkonstrui ("forviŝi de la tero") la saŭnon kaj la kafejon.

La voĉo de la telefonanto estis al Vadik nekonata kaj entute misformita.

— Li iel terure sibletas, kaj la sonon "u" li plilongigas. Kaj lia voĉo vibras, kvazaŭ sur malnova gramofondisko, iuj vortoj estas eĉ nekompreneblaj, sed ĝenerale ĉio klaras! Valerij Ionoviĉ, mi havas neniun krom vi, al kiu mi povus esperi! Mi ja ne povas iri al la polico! Kaj kia entute estas nia nuna polico!

Vadik havis neniun supozon pri tio, kiu povus esti la minacanto.

— Ĉu vi havas gardistojn en la kafejo kaj saŭno?

— Jes, tre fortajn knabojn, sed ili ja estas senarmaj! Kaj ili ne povas akompani ĉiun el ni.

— Kun kiu gardofirmao ci havas kontrakton?

Vadik respondis, ke kun "Sekureco".

— Sed vi komprenu, Valerij Ionoviĉ, mi ne volas, ke ili sciu pri la ekzisto de la saŭno. Ĝi estas kvazaŭ nur por mia persona uzo. Kaj ankaŭ kafejo oficiale tute ne ekzistas, simple venas miaj gastoj. Krome, "Sekureco" ja ne okupiĝas pri detektiva laboro…

La detektivo donis al Kozin AITN-aparaton (la varo ja iom post iom disvendiĝas!), montris kiel uzi ĝin kaj kiel konekti magnetofonon. Vadik tuj pripagis la aparaton kaj donis antaŭpagon. Post unu horo, laŭ la instrukcioj de la privata detektivo, li telefonis kaj sciigis, ke li sukcese ĉion konektis kaj kontrolis — ĝi funkcias.

Iza demandis al Valerij, kion li opinias pri tiu afero.

— Laŭ mi, temas pri unuopulo. Mi ne kredas je la ekzisto de tia organizo. Kiu nun interesiĝas pri la "helbluuloj"? Mono nun necesas al ĉiuj, sed la telefonanto ĝin ne postulas. Kaj li, plej verŝajne, estas el ilia medio: li misformas la voĉon, kio signifas, ke li timas esti rekonita.

En la kvara horo en la loka novaĵradio oni raportis, ke hieraŭ vespere sur la ĉefa strato de la urbo "biznesistino, veturinta per aŭto de eksterlanda marko, koliziis kun kamiono".

— Ĉu eble tio estas Svetlana? — ekkriis Iza.

Montriĝis, ke temas ĝuste pri ŝi. La radioĵurnalisto, ne ŝarĝita per ideoj pri konservado de la privata vivo de civitanoj, sciigis, ke temas pri la direktorino de la firmao "Luceafărul". Ne estas danĝero por la vivo, sed ŝi kuŝas en hospitalo kun ostofrakturoj kaj severa cerboskuo.

— Oj, kiel malbonŝancas la ino, — kun kompato diris Iza. — Amorantino de la edzo, malapero de la edzo, kaj kiel "ĉerizo sur la torto" — hospitalo por tri monatoj plus difektita aŭto. Cetere, kial oni ne telefonas al ni el Ŝtefan Vodeo?

El Ŝtefan Vodeo telefonis la patrino de Bogdan Loza. Valerij diris al Iza, ke ŝi mem informu ŝin pri ĉio; Iza parolis per laŭtparolilo. Ŝi komencis per la informo pri la trafika akcidento. Sofija Serafimovna demandis, en kiu hospitalo kuŝas Svetlana, sed tuj petis rakonti pli rapide pri la vizito al Corda.

— Iza, kion ni do nun faru? Kaj Valerij Ionoviĉ ne plu serĉas Bogdan-on...

— Sincere dirante, mi konsilus al vi dungi lin...

Montriĝis, ke la patro estis apud sia edzino kaj aŭskultis la konversacion. Li reagis ĝuste tiel, kiel Valerij antaŭvidis. La vortojn, kiujn li kriegis al sia edzino, oni povis klare aŭdi:

— ...ili volas nur elsuĉi monon el ni... por tio ekzistas la polico... friponoj...

— Iza, pardonu min, mi petas, mi devas nun interrompi la konversacion.

Demetinte la aŭskultilon, Iza diris, ke la patrino certe ankoraŭ telefonos por peti la kontaktojn de Veronika.

— Donu, ĉu estas domaĝe? Ili ja nun estas iasence parencoj kun ŝi.

Dum la oka horo, kiam Valerij estis veturiginta Iza-n hejmen kaj revenis al la oficejo, alvenis Vadik kun la identigita telefona numero kaj magnetofona kasedo. Demeter kune kun li aŭskultis la registraĵon kaj diris, ke li telefonos morgaŭ. Li kontrolis la numeron en la datumbazo: jes, li ĝuste tion supozis.

La detektivo vespere telefonis hejmen al Kazakov, klarigis la situacion kaj diris, ke por ĉia okazo li bezonas homon kun policista legitimilo; li ankaŭ nomis la prezon. Griŝa respondis, ke li ne havas taŭgan personon por la konkreta horo indikita de Valerij, tial li iros mem. Grigorij ankaŭ diris, ke li havas novaĵojn por Demeter, kiujn estas longe rakonti telefone.

___________________

[1] Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas — el "Proverbaro" de L. Zamenhof.

Ĉapitro 19. Librotenisto

Ĉapitro 19

Librotenisto

Kia ago, tia pago [1]

La 4-a de septembro 1992, vendredo

Valerij, decidinte ree zorgi pri sia fizika formo, matene faris sep-kilometran kuron. Li alvenis al la oficejo tagmeze per aŭto.

Iza rakontis, ke Georgescu telefonis, dufoje; li petis transdoni, ke li havas por Valerij „novan biznesan proponon“. Kaj ree telefonis la patrino de Bogdan Loza, demandante la telefonnumeron de Korda. Ŝi diris, ke ŝi telefonas kaŝe de sia edzo, kiu ordonis rompi ĉiajn kontaktojn kun la agentejo "Regiono". Kim Loza sendis al la polica inspektoraro de ilia urbo urĝan registritan leteron pri la malapero de sia filo.

— Li atendu respondon ĝis la kalendoj grekaj — diris Demeter.

Iza informis, ke telefonis ankaŭ nova ebla kliento — la prezidanto de la naci-kultura asocio de romaoj „Ŝatro“. Li diris, ke li parolos nur persone kun Demeter kaj telefonos denove.

— Ci ja, kompreneble, scias, kiu estas la romaoj?

Valerij nur malkontente grimacis. Iza diris kompate:

— Ci ja havas personan malemon kontraŭ ili, ĉu?

— Mi havas neniun malamon kontraŭ iu ajn pro nacia deveno. Mi estas ĝis nun homo sovetia.

Sed tiu publiko estas kriminaligita, kaj dum la sovetia epoko, kaj nun. Ekde la tempo de la perestrojko ili pluse komencis okupiĝi pri drogoj, kaj ne nur pri kanabo. Ili uzas infanojn kiel liveristojn.

— Nun oni diras: „dileristoj“ aŭ „puŝistoj“.

Valerij decidis renkontiĝi kun la cigano.

— Se mi sentos, ke io fetoras — mi tuj piedpilkas lin. Hodiaŭ je la tria kaj duono mi ankaŭ devas ankoraŭ iri kun Griĉjo, por preni la batalanton kontraŭ... gejoj.

— Kiel, ĉu ci jam eltrovis lin?

— Mi supozas, ke jes. Laŭ la datumbazo, la numero de kiu li telefonas, estas tiu de publika telefonejo. Mi mem iris frumatene al tiu telefonbudo: ĝi troviĝas sur trankvila strato kun privataj domoj. Li vokas de tie ĉiutage, revenante de la laboro, survoje hejmen.

— Kial ci tiom certas pri tio?

— Li telefonis ses fojojn en la sama horo. Kaj liaj minacoj estas tro koloraĉaj, mi ja aŭskultis la registradon. Li estas stulta, sed metodeca. Kaj la sepan fojon li venos voki el la sama telefona budo.

— Denove intuicio...

— Ĉu la intuicio trompis min, kiam mi ekde la komenco diris, ke la malapero de Loza ne rilatas al iu jupo? Kaj ĉu la intuicio de Svetlana Loza — ke ŝian edzon allogis damo el la Esperanto-klubo — ĉu eraro?

— Al ci mankas iom da intuicio en la persona vivo.

— Ne verŝu salon sur mian vundon.

— Mi ne parolas al ci pri tio, kio pasis, sed pri tio, kio okazas nun.

— Pri kio temas?

— Pripensu. Eble cia glorita interna voĉo sugestos ion al ci.

— Ni ambaŭ ne komprenas ciajn enigmojn.

La prezidanto de la nacia-kultura societo de la romaoj "Ŝatro", Nikolaj Marcinkeviĉ aspektis kiel tipa cigano: kaj buklahara, kaj brunhaŭta. Li estis vestita ne sen ekzotiko — en ordinara malhela kostumo, sed kun ruĝa ĉemizo kun ronda kolumo. Kiam Valerij demandis, pri kio temas lia afero, li respondis:

— La afero estas persona, persone al vi, Valerij Ionoviĉ.

— Mi aŭskultas, — miris Valerij.

— Te aves bahtalo! Anda ĉe vica san? [2]

— Pardonu, mi ne komprenas ciganlingve.

Marcinkeviĉ ridetis.

— Foje tiel okazas. Sed vi ja estas cigano! Sen antaŭparoloj: mi proponas al vi eniri la estraron de la nun kreata nacia-kultura societo de la romaoj "Ŝatro". Venis la tempo por ni partopreni en la publika vivo, establi kontaktojn kun la aŭtoritatoj, ankaŭ rilate al leĝoprotektaj demandoj. Vi ja komprenas: inter ni malmultas homoj kun solidaj profesioj kaj edukoj. Kaj vi estas ĝuste tia...

— Pardonu, sed de kie vi eksciis pri mi kaj kial vi decidis, ke mi estas cigano?

Marcinkeviĉ ridetis.

— Mi trovis vin en la telefona adresaro de komercaj organizaĵoj de nia urbo. Mi simple rigardis la alfabetan indekson de familinomoj. Ke homo kun familinomo Demeter estas cigano, estas same klare, kiel ke homo kun familinomo Ivanov estas ruso, kaj kun familinomo Ŝevĉenko — ukraino. Tiom multaj estas niaj eminentaj fratoj kun la familia nomo Demeter! Nia sciencisto, poeto Roman Demeter — kompilinto de la rusa-cigana vortaro de la keldarara dialekto! Olga Demeter-Ĉarskaja — meritplena artistino de Rusio...

Valerij interrompis:

— Klaras. Mi rakontos al vi, kian rilaton mi havas al via popolo.

Demeter rakontis, ke lia patro Ion Demeter servis en la milico, havinte la rangon de serĝentestro. Tio estis la plej alta rango en la milico, kiun homo sen faka edukado povus atingi en Sovetunio. Lin mortigis nekonataj ciganoj, kiam Valerij estis unujara. Mortigis kvazaŭ pro tio, ke li rompis la ligon kun la komunumo kaj edziĝis je rusino. Fakte — pro tio, ke li ne volis helpi al krimuloj el la cigana komunumo. Tiel rakontis al Valerij lia patrino. La murdiston oni ne trovis (la ciganoj, kompreneble, silentis), la kriman kazon milico fermis.

Valerij ne rakontis, kiel li, komencinte labori en la urba milicejo, provis proprainiciate esplori la longe fermitan kazon. Li silentis pri tio kiel li kun Grigorij provis elpremi informojn de la loka cigana barono; kiel ili pro tio preskaŭ estis forpelitaj de la servo. La barono tiam, rehavinte la spiron post la batoj, diris, ke la homo, kiu mortigis lian patron, jam delonge ne vivas: "la romaoj mem punis lin". Kaj ke jam pasis kvarono de jarcento. Kaj ke Valerij estas vera gaĝo, ĉar neniu cigano levus la manon kontraŭ homon, kiu laŭaĝe povus esti lia patro (la barono ja estis proksimume dudek kvin jarojn pli aĝa ol la tiam dudekkvarjara Demeter). Sed ke li Valerij-on komprenas kaj pardonas.

— Resume, paĉjo ne havis tempon transdoni al mi ion ciganan.

Marcinkeviĉ ekĝemis.

— Mi komprenas, ... la fato. Sed vi ja ankaŭ komprenu, ke ne ĉiuj ciganoj...

— Jes, certe. Simple mi ne estas cigano. Mi estas, pardonu, gaĝo.

Marcinkeviĉ diris, ke la vorto "gaĝo" ne estas insulto, sed havas priskriban karakteron — kiel ekzemple "alilandano", "alveninto".

— Pardonu, Valerij Ionoviĉ. Mi tre bedaŭras. Sincere, doloras mia koro pro la serĝentestro Demeter.

La cigano leviĝis, kaj Valerij ankaŭ.

— Tamen la karakteron vi ja havas ciganan — la rektan. Kaj la okuloj viaj estas ciganiaj. Kaj la muzikan talenton, mi pensas, vi havas de ni. Ne tenu koleron kontraŭ siaj, eĉ se vi ne konsideras nin siaj. Bonvolu preni mian vizitkarton.

La cigano alskribis sur la karton sian hejman telefonon.

— Eble ni iam povos helpi al vi pri io.

— Dankon. En la vivo mi ne bezonas helpon, kaj rilate la laboron peti iel nekonvenas.

— Kial do? Se ni povos, ni helpos ankaŭ pri la laboro.

Kaj kial ne?

Valerij elprenis el la tirkesto dekduon da fotoj de Bogdan Loza. Li diris, ke kvankam la du ĉefaj bandoj de la urbo ne partoprenis en la malapero de Loza, la afero certe rilatas al krimmedio.

Marcinkeviĉ kaŝis la fotojn en sian mansaketon.

— Mi pridemandos. Pli precize, mi disdonos la fotojn al la konvenaj personoj, kaj ili demandis homojn.

Lia aspekto estas nekutima, li havas barbon. Sed li ja ne estas romao, ĉu?

— Ne, li estas nova ruso.

— Kaj la okuloj viaj estas ja vere ciganaj, — diris Iza, kiam Marcinkeviĉ foriris. — Nigraj.

— Kaj la viaj estas judaj.

— Nature. Sed por kio ci ŝarĝis la ciganon per la afero de Loza? Ci mem deklaris hieraŭ, ke kun li afero estas finita.

Valerij ne konfesis, ke la firmao de Loza estas "sub la Ferdekestro", kaj ke tiu eble proponos daŭrigi la serĉadon. Li respondis:

— Kiel diris iu monaĥo, kiam oni demandis lin, kial li portas pantalonon sub la sutano: „Por ĉia okazo“.

— Ĉu ci esperas, ke la ciganoj povus iel helpi al ci?

— Ne estas ekskludite. Jen Marcinkeviĉ, ekzemple, diris al mi pri la muzika talento. Sed de kie li scias, ke mi estas muzikisto? En la adresaro, kie li trovis min, pri tio ja ne estas menciite. Do, li kapablas kolekti informojn.

Nu bone, mi jam veturos, mi ankoraŭ devas preni Griĉjon de la inspektorejo.

Antaŭ la foriro, tamen, Deneter devis denove paroli kun Georgescu.

— Valer', ci diris al mi, ke ci estas serĉisto, ne „solvisto“. Mi, Valer', komprenis, ke jes, ci pravas…

Tamen la „nova biznesa propono“ de Georgescu ne estis pli bona ol la antaŭa: li volis, ke Demeter petu Balan-on solvi la aferon kun la forkurinta partnero de Georgescu, kaj krome, pro malgranda prezo.

La detektivo respondis longe kaj delikate.

Kontraŭ la telefona budo oportune troviĝis strateto, kie Valerij parkis la aŭton; ĝi ne estis okulfrapa. Ĝis la budo estis proksimume cent kvindek metroj; per binoklo oni bonege vidis ĉiun, kiu eniris ĝin. La detektivo fiksgluis al la muro de la budo sub la plafono skatoleton-radiomikrofonon — en la aŭto la konversacio estis bonege aŭdebla. Restis ankoraŭ unu horo ĝis la supozata alveno de la batalanto kontraŭ gejoj.

Kazakov rakontis al Demeter malplaĉan novaĵon. Al Larionov en Kiŝinevo oni faris rentgen-esploron de la vizaĝo. La ĉefurbaj specialistoj, kiujn engaĝigis la patro de Larionov, konkludis, ke la ĉefleŭtenanto ricevis batojn per maldika fera objekto. La strathuliganoj, kiujn oni pridemandis pliajn cent fojojn, ne povis fari tiajn batojn — ili batis la ĉefleŭtenanton nur per pugnoj kaj piedoj. La paĉjo ordonis klarigi ĉion, kio okazis antaŭ la renkonto kun la huliganoj, kaj diris, ke tio estas eĉ pli grava ol la huliganoj mem. Kaj la kazo tute ne estu fermita! Li sendis el Kiŝinevo eĉ du oficirojn, majoron kaj kapitanon, por gvidi la daŭrigon de la enketo. La majoro tuj en la tago de sia alveno ordonis kunvoki la plej kapablajn oficirojn, sendepende de tio, ĉu ili partoprenis en la enketo aŭ ne.

En la telefonan budon eniris junulino; Valerij malpliigis la laŭtecon de la ricevilo por ne ĝeni la rakonton.

— Kaj jen, do, sidas ĉirkaŭ ronda tablo ili du kaj ni: mi, Ĉebotaru, Armaŝ, Moravskij kaj du novaj leŭtenantoj, kiujn ci ne konas: Petrov kaj Petrescu, kun la kromnomo "ĝemeloj-fratoj". La majoro diras: ni aranĝas brainstorming — tio estas cerba atako, sen ia vico laŭ rangoj kaj postenoj. Ni elĵetu kiel eble plej multe da versioj pri tio, kio okazis.

Kazakov komencis kun humuro rerakonti la brainstorming. Kapitano Armaŝ malakceptis la version pri du etapoj de la krimo. Li diris, ke la stratkanaljoj ja povis uzi, ekzemple, feran stangon kaj poste ĵeti ĝin for. Ili ja estis drogitaj ĝis la oreloj. Dum la pridemandado ili ne konfesis tion, ĉar ili timis, ke pro batado per io alia ol nudaj pugnoj oni plilongigos ilian malliberejan punon. Des pli, ke unu el ili estas sperta, jam antaŭe juĝita.

Krome, aldonis Armaŝ — kiu mem ne partoprenis la enketon kaj tute ne ŝatis Ĉebotaru-n — ili ĉiuj sidas en la sama ĉelo de provizora aresto, interkonsiliĝas kaj kune planas sian konduton antaŭ la enketistoj.

Kaj la lokon de la krimo oni ja ne esploris ĝuste, la stangon oni ne serĉis. Kvankam se oni nun ĉion zorge traserĉus, eĉ tiam la stango eble ne troviĝus — iu jam delonge forportis ĝin, nun homoj ĉiajn rubaĵojn trenas hejmen.

— Ĉebotaru, kiel li tion aŭdis, tuj eksaltis: jes, jes, li ankaŭ tiel opinias. Sed la lokon de la krimo oni esploris senriproĉe. Kaj la stratbuboj sidas kune nur tial, ke fizike ne eblas disigi ilin en apartajn ĉelojn.

Sed tiam la kiŝineva majoro ekparolis: la unuetapan version ni entute ne diskutu, nin interesas nur la duetapa.

Al la telefonbudo alproksimiĝis avineto. Valerij ne pliigis la laŭtecon de la ricevilo.

Kazakov rakontis plu pri la "cerbatako". Ĉefleŭtenanto Moravskij esprimis la opinion, ke laŭ la rakonto pri la rezultoj de la rentgeno, al la viktimo estis faritaj tri precizaj, oni povus diri, profesiaj batoj. Ordinara ebria huligano aŭ simple netrejnita homo ne povus fari tion.

Krome, ankaŭ la viktimo ne estas iu ajn: armita policoficiro cent naŭdek centimetrojn alta — ne ĉiu riskus ataki tian mastodonton.

La ĉefleŭtenanto diris, ke en la urbo ekzistas la krima grupo "danduloj", kies speciala stilo estas teleskopa bastono. Ĝia uzo precize kongruas kun la rezultoj de la rentgeno.

La versio plaĉis al la majoro kaj al la kapitano. Nur, ili diris, se ni supozas, ke Larionov ie kverelis kun "danduloj" kaj ili lin batis per teleskopa bastono, estas strange, ke li foriris de ili kun plenaj poŝoj: kaj la monujo kun mono estas surloke, kaj la dolaroj en la kaŝa poŝo, kaj la pistolo, kaj la pasporto, kaj la luksa horloĝo — nenion oni deprenis.

Al la telefona budo alproksimiĝis juna ulo. Kazakov interrompis la rakonton, Valerij plilaŭtigis la sonon. Sed ne, tio ne estis la „kliento“: la fraŭlo telefonis al knabino, verŝis komplimentojn kaj invitis ŝin al rendevuo.

— Kaj poste, Valer', la konversacio iĝis malagrabla: Petrov kaj Petresku ekĉirpis. Ili diris, ke eble temas pri la privataj aferoj de Larionov. Kaj, plej verŝajne, pri virino. Rivalo lin fiksis, aŭ edzo, aŭ frato. Tiu homo ne estas rabisto, li simple furioze venĝis, tial li nek malplenigis la poŝojn, nek forportis la pistolon. Tiupunkte enŝoviĝis Ĉebotaru kaj memorigis pri la ebrio — kiel do tio enkadriĝas en la bildon? Ĉu Larionov unue trinkis kun la edzo aŭ kun la rivalo?

La leŭtenantetoj diris: kial ne? Ili sidiĝis por interparoli virece, kaj poste...

Ankaŭ Moravskij enŝoviĝis: oni eble perforte enverŝis la alkoholon en lian gorĝon poste, por pli granda ofendigo — por ke li pripisiĝu kaj ĉio tia. Necesas kontroli ĉiujn kontaktojn de Larionov: kun kiu li renkontiĝis ekster la laboro, kiun li vizitis kaj tiel plu. Ĉebotaru demandis: kio pri tio, ke oni profesie batis per stango aŭ teleskopa klabo? La ĝemeloj diris: jen tia sperta rivalo trafis. Nu, tiam mi prenis la parolon...

En la telefonbudon eniris viro proksimume kvindekjara. Kazakov eksilentis, Valerij pliigis la laŭtecon de la ricevilo. Sed denove tio ne estis la atendata persono: la viro parolis kun iu pri komercaj aferoj.

— Do, mi prenis la parolon. Mi diris: unue pri la rivalo, aŭ edzo, aŭ frato. Se unu el ili, li plej verŝajne sciis, kiu lian inon kovris. Do, li sciis, ke Larionov estas policano. Eĉ se li ne sciis, post la kverelo li ekkomprenis.

Kaj jen tiu rivalo aŭ frato ne mortigas lin, lasas lin viva kaj trankvile atendas, ĝis la policano rekonsciiĝos, denoncos lin kaj enprizonigos lin por multaj jaroj. Pli logike estus tiam lin forigi por ĉiam kaj kaŝi la kadavron.

Cetere, mi demandis: ĉu Larionov havis kun si lian polican legitimilon? Ni ja devas ĉiam porti ĝin. La majoro diris, ke en la aĵoj de Larionov en la policeja dormejo la legitimilo mankis. Ĉebotaru tuj enĵetiĝis: ankaŭ ĉe la stratbuboj ĝi ne estis kaj ĝi ne kuŝis sur la loko de la krimo. Do, mi demandis, kiel do rezultas: la ulo, kies virinon Larionov "prilaboris", prenas de la ĉefleŭtenanto la legitimilon, sed lasas al li la pasporton kaj la pistolon?

La tempo alproksimiĝis al la kvina, ĉe la telefonbudo neniu aperis.

— Nu, la kiŝinevanoj demandas min: kian version ci havas? Mi diris: ĝi, pardonu, ne plaĉos al vi. Ili diris: nu, ne hontu, parolu. Mi diris: ne hejmaĉa afero. La majoro demandis: kio do? Mi respondis: celita atako de alvenintaj profesiuloj. Kun tia fasono de la krimo, ke ĝi estu enhava mesaĝo al iu grava figuro. La kiŝineva kapitano demandis: kion konkretan? Sed la majoro ion flustris al li en la orelon. Kaj diris: dankon al ĉiuj, ĉiuj liberas.

Poste niaj uloj ĉirkaŭstaris min: kion ci celis diri? Mi diris: ĉu vi estas tute stultaj? Larionov estas filo de granda fiŝo. Tie en Kiŝinevo okazas diversaj interbatiĝoj kaj intrigoj. Kaj jen al maljuna Larionov oni sendas averton: ne faru ion. Aŭ male: ke li faru ion. Pro tio oni lasis la fileton kun ĉio, kion li havis en la poŝoj. Por ke, Dio gardu, oni ne pensu pri ordinaraj rabistoj. Sed oni prenis nenion, krom la policista legitimilo — por ke iu ajn idioto komprenu la aludon. Ne necesas mortigi, sufiĉas kripligi. Eĉ pli bone: mortinto estas enterigita — kaj forgesita. Sed kripligito estas konstanta memorigilo.

Al Ĉebotaru la versio plaĉis: kvazaŭ nia inspektorejo tute staras flanke — temas pri ĉefurbaj konfliktaĉoj.

— Griŝa, mi simple admiras cin. Sed se oni elvolvos la version de tiuj petrov-petreskuoj...

— Ne zorgu. Ĉebotaru enketos. Li jam nature estas stulta, kaj ĉi-kaze li, aldone, sabotos la aferon. Li silentigos tiujn „ĝemelajn fratojn“. En la afero, Valer', estas du aliaj danĝeroj. La unua, malpli grava: ke oni publikigos en gazetoj kaj televido anoncon kun promeso pri rekompenco. Sed se ĉio okazis tiel, kiel ci rakontis — vespere, kaj neniu renkontiĝis en la ŝtuparejo — la ŝancoj estas etaj.

— Jes, verŝajne.

Tute ne etaj, damne! Vespere, jes, ĉiuj sidis okulgluite en la sekva serio de «Geriĉuloj ankaŭ ploras», kaj tiam surstrate mallumiĝis jam je la sepa kaj duono. Sed se Larionov sabate venis al ŝi ĉirkaŭ la dua aŭ la tria posttagmeze, oni povis lin rimarki kaj memori. Li estis senĉapela. La domo estas plena de eks-miliicanoj, kiuj havas profesian memoron pri vizaĝoj.

— Nu, kaj la dua danĝero estas — se cia eksedzinjo denuncaĉos.

Se Larionov estas la patro de ŝia filino, ŝi povus tion fari. — Ne. Jelena estas pragmateca. Se ŝi denuncos, ŝi akiros malbonan famon inter la kolegoj. Oni forpelos ŝin el la pasporta oficejo, trovinte ian pretekston. La salajro tie estas negranda, sed stabila, oni ne prokrastas ĝin, kiel en la entreprenoj. Kaj, krome, restis tie kelkaj policaj privilegioj el la sovetia tempo. Nuntempe ĉio tio estas valora, estas multaj dezirantoj por ŝia posteno.

Plie, konflikto kun la edzino de Larionov — kio estos, se la edzino volos venĝi al ŝi? Finfine, ja se ne estus la amorantino, Larionov ne troviĝus en komata stato.

Aldone, kial ankaŭ lia potenca patro ne ekvolos venĝi al ŝi?

Krome, eksedzo, kiu estas libera, tio estas alimentoj. Sed se li estas en malliberejo — ĉu oni ricevos multon de li?

— Hop, Griŝ': jen, ŝajne, la nia ulo alvenis.

Valerij kaj Grigorij rigardis per binokloj la viron, kiu alproksimiĝis al la telefonbudo. Valerij iomete plilaŭtigis la radion kaj premis la registro-butonon.

— Similas, ke jes. Li ĉirkaŭrigardas — neniu kondutas tiel.

La iom dika viro, ĉirkaŭ kvardek-kvinjara, ne telefonis dum tri minutoj post eniro en la budon. Poste li finfine diskis. Aŭdiĝis distordita voĉo:

— Fiaj perversuloj! Ĉu vi kredas, ke mi forgesis mian promeson?

— Cigano, ci estas kapego! Ĉio precize kiel ci diris: li alvenis je la horo. Sed kio diable estas tiu tubo en lia buŝo?

— Muzika instrumento — membranofono, aŭ pli simple: kazuo. Tian ludas Uriah Heep en «The Magician's Birthday». Tiu ulo uzas ĝin por ŝanĝi sian voĉon. Nu, li sufiĉe parolis. Ĉu ni prenu lin?

— Sagu!

La detektivo kaj la policisto elsaltis el la aŭto kaj, estante tridek metrojn for de la celo, ekkuris.

La konsternita viro, kiun oni eltiris el la telefonbudo, surterigis lian vizaĝon malsupren kaj mankatenis la manojn malantaŭ la dorso, tute ne komprenis, kio okazis. Valerij kaj Griŝa trenis lin al la aŭto.

Ili ĵetis lin sur la malantaŭan sidlokon, Griŝa sidiĝis apud li, dum Valerij revenis al la telefonbudo. Li levis la pendantan telefonricevilon.

— Alo, Vadim?

— Jes, Valerij Ionoviĉ, mi ĉion aŭdis. Vi kaptis lin! Kaj via kolego tiel terure sakris...

— Li havis malfacilan infanaĝon, kreskis sen ludiloj. Do, ni veturas al vi. Se la onklo estas el viaj uloj — ni lasas lin al vi, faru kion vi volas. Se ne — ni pripensos.

Valerij prenis la radiomikrofonon, la kazuon kaj la tekon de la viro, kiu kuŝis en la budo. En la teko troviĝis iuj librotenistaj dokumentoj kaj telefontabelo, dense plenigita.

La viro obeeme sidis en la «Moskviĉ». Lia buŝo kaj okuloj estis sigelitaj per glubendo.

Grigorij rimarkis la rigardon de la detektivo.

— Kio, neniam vidis ion tian? Tio nomiĝas «skotĉo». Kaj sparadrapon oni nun uzas nur en kolĥozoj.

Nu, tiu ĉi sinjoro havas nomon. Valerij legis la vizitkarton: lia posteno — librotenisto en unu el la privataj firmaoj.

Li povas esti utila.

— Rigardu nur, solida, verŝajne bone enspezanta homo. Kaj komercaj paperoj en la aktujo.

Bone, ni forveturu iomete, pridemandu lin survoje.

La aŭto haltis en kvieta loko, sub arboj.

Griŝa deŝiris la glubendon.

— Kantu, birdeto.

— Kiuj vi estas?

— Speciala taĉmento por lukto kontraŭ ekstremismo kaj terorismo. El kiu terorisma organizo ci estas?

— Kion vi diras! Mi estas sola!

— Ciaj telefonaj konversacioj estas registritaj. Ci prezentis sin kiel membro de organizo. Ci promesis pafmortigi homojn. Kian armilon ci havas?

— Mi mensogis, mensogis mi! Neniun armilon!

— Ne gravas, pro minacoj ankaŭ estas artikoloj en kriminala kodo. De kie ci konas tiujn, kiujn ci minacis?

— Mi ne diros.

— Vane.

Griŝa denove algluis la buŝon de la librotenisto per glubendo kaj frapis lin kelkfoje.

— Do, ĉu ci ne diros?

— N-ne.

— Pripensu. La tribunalo eble donos al ci nur unu jaron aŭ kondiĉan punon, aŭ eĉ nur monpunon. Sed se ci ne konfesos — mi mortigos cin ĉi tie, kaj diros: dum aresto li rezistis kun tranĉilo. Kvankam ne. Ni akuzos cin pri delogo de neplenaĝuloj.

— Ne faru tion!

— Tiam respondu. De kie ci konas tiujn, kiujn ci minacis?

— Mi... vizitadis ilin.

— Klaras. — Griŝa volis denove sigeli la buŝon de la kontisto per glubendo.

Valerij donis signon: atendu.

— Aŭrel Georgijeviĉ, ĉu vi konas librotenistojn el aliaj firmaoj en la urbo?

— Ĉiujn, kiuj estas el solidaj entreprenoj.

— Ĉu vi konas la libroteniston el "Luceafărul"?

— Jes, ni konatiĝis en la urba seminario.

— Ĉu vi havas ŝian telefonnumeron?

— Tiu estas viro. Mi ne memoras la numeron. Mia telefontabelo estas en la teko, tie ĝi troviĝas sub la litero L.

Sub la litero "L" troviĝis la telefonnumeroj de la librotenisto kaj de la sekretariino de "Luceafărul".

— Kiajn komunajn aferojn vi havas kun "Luceafărul"?

— Neniujn. Ili okupiĝas pri metalo, sed ni pri nutraĵoj kaj ĉiutagaj varoj.

— De kie vi havas la numeron de la sekretariino?

La numero estis de la sama urba seminario, kiu estis por oficejaj laborantoj en larĝa senco, dediĉita al oficeja kaj korporacia kulturo.

Valerij petis priskribi la sekretariinon kaj la libroteniston: kiomaĝaj kaj tiel plu. Li demandis ankaŭ pri "Luceafărul", sed la librotenisto preskaŭ nenion sciis pri la firmao.

— Kamaradoj oficiroj, ĉu eble vi liberigos min? Mi ja al neniu damaĝas. Mi... simple huliganis.

Griŝa denove algluis la buŝon de Aŭrel Georgijeviĉ.

— Veturu al la pederastoj.

— Nun oni diras "gejoj".

— Ci tedaĉis min per cia nova lingvaĵo.

— Ci mem nomis la glubendon "skotĉo".

Kiam la librotenisto ekstaris antaŭ Vadik kaj oni deŝiris la glubendon de lia vizaĝo, Vadik, ekrigardinte la arestiton, ekkriis:

— Ho Dio! Aŭrel! Kial vi tiel agis kontraŭ ni? Vi tiel timigis nin! Ĉu vi ofendiĝis? Kaj kiel vi sukcesis ŝanĝi vian voĉon? Sinjoroj, nu forigu la mankatenojn!

— Do, ĉu li estas via? — demandis Griŝa, forigante la mankatenojn.

— Nia, nia!

— Mi havas aferon kun li.

Dum Griŝa interparolis kun la librotenisto (oni scias, pri kio), Valerij parolis kun Vadik.

— Aŭrel, li, komprenu, estas biulo.

— Kiu-kiu?

— Biseksulo.

Valerij komprenis la signifon de la vorto laŭ analogio kun "bilingvulo".

— Li havas edzinon kaj infanojn, komprenu. Sed samtempe li... komprenu? Ne pereigu lin, mi petas! Ne diru al lia familio!

— Mi ne diros.

— Kaj via kolego?

— Ankaŭ al li tio ne necesas. Li nur volas, ke Aŭrel donu al li informojn, kiam mia kolego bezonos tion. La informoj koncernas nur leĝrompojn.

Ili interkonsentis, ke Vadik alportos al Demeter la monon (la finan honorarion) sabate al la oficejo de "Regiono".

Survoje reen Demeter rakontis al Grigorij pri la situacio kun Loza.

— Ĉu viaj uloj serĉos lin?

— En polico, Valer', nun aferoj pri grandaj biznesistoj estas tute samaj kiel ĉe ci. Se oni donas monon — laboro iras. Se ne — oni malfermos esplordosieron, kaj nenion plu. Nun pli verŝajne oni senpage serĉos ordinaran homon ol biznesisto.

— Kaj al kiu oni alportas monon?

— Pri tio estas strikte — nur al la vicestro. La unua persono estas pura. La vicestro nomumas la sumon.

— Ili prenas, verŝajne, pli ol mi.

— Kiel ci, ĉifonita Sherlock Holmes, povas kompari cian tarifon kun tiu de inspektoro Lestrade!

Griŝa rakontis ankoraŭ unu malagrablan novaĵon: Dempug' restos sur sia posteno, oni ne forigos lin, kiel multaj homoj en polico esperis.

Dum kolegoj preterpasis la ortodoksian preĝejon — iaman planetarion (en la 1950-aj jaroj el tiu ĉi konstruaĵo oni elĵetis la religian institucion, kaj en 1990 — la planetarion), Griŝa diris, ke li hazarde vidis Iza-n, elirintan el la katedralo en la urbocentro.

— Imagu nur: kun kaptuko, en longa jupo, ĉio tute ortodoksie. Sed ŝi ja vizitas sinagogon, kial do ŝi bezonas nian preĝejon?

— Mi ne scias. Ŝi entute estas iom stranga lastatempe.

Hejme Valerij okupiĝis pri lavado de vestoj. Li glatis ĉemizon por la morgaŭa naskiĝtago de la estro de ilia tarafo. Tie li denove vidos la Ferdekestron kaj ricevos de li taskon.

Demeter mallaŭte ludis flueron, iom provludis sian kutiman repertuaron — certe ili morgaŭ ludos dum la naskiĝtaga festo.

Kun sia interna voĉo Valerij diskutis pri la plej malbona varianto de la enketo koncerne Larionov: anonco en televido kaj ĵurnaloj pri rekompenco al ĉiuj, kiuj povus sciigi ion pri la viktimo. Ili decidis, ke en la tribunalo la advokato de Demeter havos bonajn ŝancojn: ne ekzistas rektaj pruvoj, ke Valerij kaŭzis vundojn al la amoranto de la edzino. Se, kompreneble, la afero entute atingos la tribunalon...

__________

[1] Kia ago, tia pago — esperanta proverbo el la Proverbaro Esperanta (1910).

[2] Te aves bahtalo! Anda ĉe vica san? (ciganlingve) — Bonan tagon! El kiu gento vi estas?

Ĉapitro 20. La Ferdekestro

Ĉapitro 20

La Ferdekestro

Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru [1]

La 5-a de septembro 1992, sabato

Demeter veturis al la agentejo por renkontiĝo kun Vadik Kozin kaj poste al la jubileo de la estro de la tarafo ne per sia fidela aŭto, sed per publika transporto.

La akurata Vadik, alveninte ĝuste en la fiksita minuto, pagis la ŝuldon kaj donacis rabatkuponojn por aĉetoj en lia multekosta vestovendejo kaj por tondado en lia same multekosta frizejo.

— Viron bone povas tondi nur vira majstro, kiel ĉe ni. Sed vi, Valerij Ionoviĉ, pardonu min, estas tondita kvazaŭ policano, kaj krome vi jam ĉirkaŭkreskis.

Valerij ridetis.

— Nu, tia mi ja estas laŭvive — nur policano.

— Jes, mi komprenas. Kaj mi komprenas, kial vi min nomas per "ci", ne per "vi". Ĝuste pro tio, ke vi laŭnature estas gardisto de la leĝo, kvankam vi forlasis la policon — mi certas, ke pro malbonaj homoj. Kaj mi — jes, formale estas rompanto de la leĝo, de la 106-a artikolo.

Esti tia, kiel li pensas pri ci, estus bone. Sed ci ja lin cias pro la samaj kialoj kiel Griĉjo. Ili ja estas perversuloj.

— Sed, Valerij Ionoviĉ, la tempoj ŝanĝiĝas! Koncerne nian komunumon tra la tuta mondo grandaj ŝanĝoj okazas! Okazas malkrimigo de amo al homoj de la sama sekso. En okcidento la artikoloj de la kriminalaj kodeksoj estis aboliciitaj jam en la sepdekaj jaroj. Nun tiu procezo okazas en la landoj de la iama Sovetunio. Fine de la pasinta jaro aboliciis Ukrainio. En ĉi tiu jaro — Latvio, kaj tute freŝdate, en junio, Estonio. Oni atendas, ke plej malfrue en la venonta jaro abolicios Rusio kaj Litovio. Kaj en okcidento — Irlando! Kaj, krome, okazas depatologigo de samseksaj rilatoj! Elstaruloj de la scienco — kuracistoj, psikologoj — diras: oni ne povas nomi tion perversio...

— Bone, — intervenis Valerij. — Atendante la nuligon de la artikolo 106, mi ekde nun vin viados, Vadim.

Vadik, je la surprizo de la detektivo, sincere kortuŝiĝis, varme dankis kaj asertis, ke se Demeter iam bezonus helpon, li pretas helpi kun plena plezuro.

Kial ne?

Demeter eligis la foton de Bogdan Loza.

— Mi konas lin, — neatendite diris Vadik. — Li estas nia ofta kliento en la frizejo. Neniu en la urbo tiel profesie prizorgas barbon kiel ni. Kaj li aĉetis ĉe ni ankaŭ subvestojn.

Supozeble por imponi al sia Sciuro.

Reprenante la foton, Vadik prononcis la samajn vortojn kiel la cigano: "Mi pridemandos".

La detektivo pensis, ke gejoj kaj ciganoj sociologie similas: ambaŭ estas minoritatoj, ne tre amataj de la plimulto. Kaj esperantistoj estas tute samaj. En ĉiu kazo temas pri neformala internacia komunumo, pri konstante interne interrilatanta reto, kiu ampleksas homojn el ĉiuj profesioj kaj sociaj rangoj. Ili povus ege utili al la ŝtata sekureco kaj spionservo. Nur malfacilas varbi ilin tutece kiel agentojn, simile al ajna liberecama horizontala komunumo sen hierarkio. Kaj por la sekretaj servoj ili valoras nur kiel tuto.

Ĉu ci estas KGB-isto aŭ sekreta agento? Oni cin forpelis eĉ el la ŝtataj policistoj, kaj el la privataj detektivoj oni cin forpelos. — Silentu, tedulo! Mi veturas al la jubileo de bona homo. Problemojn mi solvos tiam, kiam ili efektive aperos.

Al la jubileo de la artestro, kiu loĝis en propra domo rande de la urbo, kunfluis multnombra gastaro; en la korto estis pretigitaj vicoj da longaj tabloj. Alvenis skipoj de televido (lokaj kaj ĉefurbaj), radio kaj gazetaro. Ili intervjuis la kortuŝitan jubileulon, kiu substrekis, ke li nenion atingus sen Balan — la administranto de la tarafo kaj mecenato de la muziklerneja fako pri flueristoj. Ankaŭ la Ferdekestro donis intervjuon, ĉiel glorigante la talentojn de la festato.

Televidistoj filmis fragmenton el la koncerteto de la tarafo.

La filino de Balan afereme komunikis kun la ĵurnalistoj. Valerij aŭdis, kiel televidisto el Kiŝinevo promesis al ŝi: "Ni donos plenajn kvin minutojn en la pinttempo". Kurioze, kiom la Ferdekestro pagis al ili por tio?

Balan kaj Demeter interparolis, sidante en la granda ĵipo de la Ferdekestro. Balan diris al la ŝoforo foriri.

— Pri Loza, Valerij: nun mi estas tiu, kiu dungas vin por lia serĉado. Se vi bezonos miajn homojn por helpo — telefonu. Klopodu. Mi bezonas transdoni ĉiujn aferojn... en ordo. Jen antaŭpago — la Ferdekestro malavare donis plurajn dekdolarajn monbiletojn.

Valerij pripensis, kun kiu li renkontiĝu morgaŭ: kun la librotenisto de "Luceafărul" aŭ kun la sekretariino. Li decidis, ke kun la sekretariino.

— Sed nun — al nia ĉefa demando. Mi diktos al vi listojn. Vi tajpos ilin per skribmaŝino en unu ekzemplero kaj transdonos al Mandel.

Valerij metis la kajeron sur la faldeblan tableton.

— En kiu lingvo estos la dokumento?

La Ferdekestro ekridetis:

— En la rusa. Mi estas posedanto de neŝtata firmao, kaj sinjoro Najntŝut ankaŭ. Do, la unua sekcio: "Kunlaborantoj, kiuj daŭrigos la servon en la firmao de S.V.Balan".

— Sergej, por kio en tiu dokumento necesas via familia nomo?

— Jes, vi pravas. Nur "en firmao". Estus bezonata difina artikolo, sed en la rusa lingvo ĝi ne ekzistas.

Ho, Dio, ankaŭ li pri lingvo parolas!

— Diktu plu.

— Kiel, ĉu vi jam skribis, en unu sekundo?

— Mi stenografias.

La Ferdekestro miris.

— Valerij, vi estas kaj tajloro, kaj rikoltisto, kaj ankoraŭ flutisto. Do: Konstantin Zolotnickij, en krampoj — "Odeso". Arsen Grigorjan ("Senja la Malgranda"). Arsenij Rusu ("Senja la Granda"), Anatolij Ivanov ("Tolja-Dia volo", aŭ "Tolja-volo")...

Jes, la "danduloj" havas humursenton: "Senja la Malgranda" estis fakte grandegulo, kaj "Senja la Granda" — malgranda kaj malgrasa. Demeter konis ambaŭ: siatempe ili estis membroj de la taĉmento "Juna Dzerĵinisto".

— La dua sekcio: Kunlaborantoj pretaj transiri al la sekureca entrepreno "Ŝildo".

Valerij skribis, kaj al kelkaj familiaj nomoj li laŭ indiko de Balan aldonis: "sub demando".

— La tria sekcio. Kiel diri...

Valerij proponis:

— "Kunlaborantoj, planantaj krei propran novan sekurecan entreprenon".

Balan ekridetis:

— Jes, planantaj, en la nuna tempo. Maksim Fokin ("Foka"). Vasile Morarj ("Terminatoro"), Igorj Lungu ("Paraŝutisto"), David Beskin ("Diablo")...

Valerij pensis, ke la listo interesus krimpsikologon. En la krima mondo la "pseŭdonimoj" estas plejparte primitivaj, derivitaj de la familia nomo (kiel ĉe "Foka") aŭ ligitaj al la aspekto de la portanto. Sed multaj homoj de la Ferdekestro havis kromnomojn, kiuj rakontis pri ilia personeco. Kaj en la tria grupo estis plej multaj homoj kun ne neŭtralaj kromnomoj: "Pestulo", "Achtung", "Senbridulo" kaj similaj.

Entute en ĉiuj tri sekcioj de la listo estis proksimume sesdek homoj; Balan nomis ĉiujn sen hezito. "Grava kvalito de administranto — koni ĉiun kunlaboranton kaj lian kriman kromnomaĉon", — ironie pensis Valerij. — "En la grupo de "aŭtonomiistoj", tamen, estas dudeko da uloj."

Balan petis relegi la listojn.

— Jes, ŝajne mi ne konfuzis iun. Pri Loza al Mandel ankaŭ rakontu; notu, ke vi daŭrigas lian serĉadon laŭ mia komisio.

Demeter tuj telefonis al Mandel, rekte el la domo de la artestro. Ljonja, kontraŭ sia kutimo, parolis telefone sen ŝercoj kaj petolaĵoj. Li diris, ke estos pli bone renkontiĝi en la oficejo de Valerij morgaŭ vespere. Ili interkonsentis je la sesa.

______________

[1] Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru — esperanta proverbo el la Proverbaro Esperanta (1910).

Ĉapitro 21. Oficejo

Ĉapitro 21

Oficejo

En ĉiu domo sia gnomo [1]

La 6-a de septembro 1992, dimanĉo

Demeter telefonis al Alina Grosu, sekretariino de la firmao "Luceafărul", je la deka matene.

— … laŭ komisio de la garda entrepreno «Sekureco» mi esploras la aferon pri malapero de la mastro de via firmao…

La sekretariino estis saĝa kaj sciis, kio estas la entrepreno "Sekureco". Ŝia voĉo sonis timigite. Ŝi ne kontraŭis, kiam Valerij diris, ke li ŝatus renkontiĝi kun ŝi jam post proksimume du horoj. Ne volante tute fortimigi Alina-n, la detektivo proponis lokon por la konversacio laŭ ŝia elekto: en la agentejo aŭ «ie en kafejo, laŭ via deziro». Alina haste elektis la kafejon «La Placintă». Valerij demandis, ĉu ŝi ne kontraŭos, se li venos kune kun sia sekretariino. La virino ne obĵetis.

Alina Jurjevna Grosu estis proksimume kvindekjara. Tio iom surprizis Demeter: la "novaj rusoj" kaj "novaj moldavoj" kutime dungas junajn sekretariinojn. Sed Bogdan Loza, ŝajne, preferis la profesiajn kvalitojn al la eksteraj efikoj.

Vidinte Iza-n, Grosu — kiel Valerij ja antaŭkalkulis — iom trankviliĝis. Ili mendis plaĉintojn — platajn kukojn kun farĉo, kiuj donis la nomon al la kafejo.

Iza diris:

— Nu jen, denove mi rompas mian dieton.

— Alina Jurjevna, en kiu lingvo ni interparolos? — demandis Valerij.

— Kaj kiu estas via gepatra lingvo?

— Por ambaŭ el ni — ambaŭ.

— Samkiel por mi. Ni parolu ruse. Sed sen patronomoj — kiel en la moldava.

Valerij komencis rakonton sen mencio de la amantino de Bogdan Loza kaj fakto, ke lin dungis Svetlana, sed Iza interrompis la detektivon:

— Valerij, rakontu al Alina ĉion. Estas senutile kaŝi tian informon antaŭ la sekretario de la estro.

Jes, verŝajne tio estas bona maniero por gajni la simpation de la demandato.

— Alina, kompreneble, sen transdono al viaj aliaj kunlaborantoj…

Grosu, aŭskultinte la rakonton de la detektivo, pripense balancis la kapon:

— Certe, nun ne pro virino, sed nur pro bizneso entreprenisto povas malaperi sen spuro. Bogdan ne estis feliĉa kun sia edzino; pri knabino mi ja divenis, kompreneble. Ĉu ŝi nomiĝas Bella aŭ Belinda?

Valerij miriĝis:

— Ne. Veronica.

— Strange. Kelkfoje mi hazarde kaptis erojn de telefonaj konversacioj (tute senintence, kompreneble). Li diris: „Ĝis, Bel”, „Mi tuj havos vizitantojn, Bel”…[2]

Iza intervenis:

— Alina, „Bel” estas Veronica, tio estas tute certa.

Grosu ridetis.

— Mi komprenas. Verŝajne iu intima karesnomo?

Valerij severe diris:

— Estimataj sinjorinoj, ni ja diskutas pri seriozega afero.

Grosu ĉesis rideti. Ŝi eldiris la frazon, kiun Valerij jam plurfoje aŭdis: ke Bogdan Loza estas „bona homo”. Ankaŭ ke ŝi konas lin ekde kiam ili kune laboris en la uzino „Lenin”, kaj ke ŝi volegas, ke li estu trovita.

— Ke li preparis iun gravan transakcion — tio estas tre verŝajna. Sed ĉi-foje Bogdan Kimoviĉ faris ĉion tute sola, neniun en la firmao li informis pri la detaloj.

Grosu emfazis, ke en „Luceafărul” ŝi estas pli ol ordinara sekretariino: „estus pli ĝuste nomi min manaĝero aŭ dispeĉero”, kaj „transdoni la monon al la reprezentantoj de la firmao, kiu dungis vin, Bogdan Kimoviĉ konfidis al mi”.

Alina tre multe sciis pri la agado de „Luceafărul”, sed ĉi tiun aferon Loza tenis en strikta sekreto for de ĉiuj. Ŝi unufoje demandis lin, sed la mastro severe silentigis Alina-n.

Tamen la sekretariino divenis, ke temas pri sendo de iu kargo al Rumanio — ĉar kio alia tio povus esti? Pri la ligoj kun la rumanoj ĉiam respondecis kaj intertraktis la librotenisto de la firmao; li prizorgis ĉiujn doganajn kaj landlimajn aferojn, kaj ankaŭ la fervojon. Sed meze de aŭgusto Loza sendis lin ferii, kvankam la librotenisto planis fari tion poste, en la dua duono de septembro. Li eĉ ofendiĝis pri tio je la mastro.

Tuj post kiam la librotenisto foriris ferii, la posedanto de „Luceafărul” plurfoje servovojaĝis. Li asertis, ke li iris al Kiŝinevo. En tiu sama aŭgusto Loza nekutime multe telefonadis kun eksterlando — tio evidentiĝis el la fakturoj de la telefona kompanio. Samtempe Loza zorgis, ke neniu aŭskultu liajn konversaciojn. El la fragmentoj de paroloj, kiujn Grosu „tute hazarde aŭdis”, ŝi sukcesis kompreni nur, ke temas pri forsendo de nekonata kargo ne per fervojo, sed per alia transportilo, eble eĉ per aviadilo — kio tute ne estis kutima por la kargoj de „Luceafărul”.

Klaris ankaŭ, ke la mastro longe marĉandis pri la prezo, kaj ke oni diskutis pri malfermo de bankokonto por Loza en Rumanio aŭ en alia lando sen lia fizika ĉeesto.

— Kaj fojfoje okazis, ke li parolis telefone nek en la rumana, nek en la rusa, sed, ĉu vi scias, ekzistas tia lingvo — Esperanto…

Pri la malapero de Loza, Grosu aldonis nenion interesan: li diris al ŝi, ke li foriras, eliris — kaj malaperis.

Grosu karakterizis ĉiujn estraranojn de „Luceafărul” kaj informis pri la aktuala situacio en la firmao.

La estraro de la entrepreno konsistis el kvin personoj: krom la direktoro, estis la librotenisto, la estro de la fako pri rubmetalaj akceptejoj, la estro de la rubmetal-prilabora fako (kiu tamen mem laboris tie preskaŭ egale kun la ordinaraj laboristoj), kaj la estro de la transport-fako (kiu mem konstante sidis ĉe la stirilo). Svetlana Loza, havinta postenon de direktoro pri evoluigo, preskaŭ tute ne enprofundiĝis en la aferojn; ŝi ŝatis nur la reprezentajn funkciojn.

— Ŝi venas en sian kabineton, sidas tie kvazaŭ longe, sed fakte legas virinajn revuojn kaj babilas telefone kun amikinoj.

Sed en majo aperis ankoraŭ unu posteno en la firmao: vicdirektoro Jurij Kravec.

— Vidu, fakte tiu posteno en la firmao estas tute superflua: la funkcion de vicdirektoro bone plenumas la librotenisto. Sed Svetlana insistis pri la enkonduko de tiu posteno, kaj ŝi devigis Bogdan Kimoviĉ-on dungi Kravec-on kiel viculon. Kravec estas aŭ iu ŝia malproksima parenco, aŭ parenco de ŝia amikino. Svetlana Viktorovna volis, ke li prigardu Bogdan-on por ŝi. Jen ĝuste rilate virinojn. Kaj samtempe gvatu ĉiujn ceterajn.

La situacio ne plaĉis al Alina Grosu, al la librotenisto kaj al ĉiuj tri fakestroj. Tio estis ligita, interalie, ankaŭ kun la personaj trajtoj de la nova vicdirektoro Jurij Kravec. Kvankam Bogdan Loza, cedinte al sia edzino pro iuj familiaj kaŭzoj, fakte ne faris Kravec-on sian realan viculon. Li fiksis por tia posteno malaltan salajron, ne permesis al li direkti, kaj, sincere dirante, simple ofendadis lin. Post la dungo li sendis Kravec-on por du monatoj al Kiŝinevo al ĉeestaj kursoj pri librotenado kaj manaĝerado. Kiam Kravec revenis, Loza kaj la librotenisto aranĝis por li pedantan ekzamenon, kiun li ne sukcesis pasi („li ja vere ne estas tre saĝa”). Dum kunsido de la estraro Loza anoncis al Kravec oficialan riproĉon pro nediligenta studado kaj malaltigis lian salajron.

Li ĉiam nomis Kravec-on nur „Jurik”, dum ĉiujn aliajn li alparolis per nomo kaj patronomo. Unufoje Kravec postulis, ke oni ne nomu lin "Jurik" — tiam Loza eknomis lin „Jurasik”. Li devigis Kravec-on helpi al la estro de la akcepteja fako: cirkuli inter la akceptejoj kaj gvati la akceptistojn, por ke ili ne laboru flanke por la propra poŝo. Ĉio indikis, ke Kravec mem eksiĝos, sed ĝuste tiam la mastro malaperis. Kaj Kravec komencis reale plenumi liajn devojn, kunvoki kunsidojn kaj konduti kvazaŭ ĉefo.

— Ni ĉiuj esperas, ke tio ne daŭros longe: Julij Petroviĉ revenos el Turkio, parolos kun Svetlana kaj ĉion tion ĉesigos. Sed nun…

La supozon pri la implikiĝo de Kravec — kiun Bogdan konstante humiligis — en la malapero de la mastro de „Luceafărul”, la sekretariino forĵetis:

— Ne. Vidu, li estas tro eta por tia fiago. Li estas putoro, ne lupo. Kvankam mi ne scias, nun estas tia tempo…

Grosu donis al la detektivoj informon, kiu estis grava por la Ferdekestro: Kravec deŝiris de la oficeja pordo la glumarkon „la objekto estas gardata per la entrepreno «Sekureco»”. Kaj li ordonis al la sekretariino, ke kiam la dek-kvinan de septembro, en la tago de la sekva pago al „Sekureco” pro la „protektado”, oni telefonos de tie al Alina, ŝi tuj plusendu la vokantojn al li.

Grosu konsilis veni lunde por paroli kun la dungitoj, kiam okazos la semajna operativa kunsido. Ŝi konsentis tuj montri la oficejon de „Luceafărul” al Valerij kaj Iza; ili veturis al la hejmo de Grosu por preni la ŝlosilojn.

La oficeja spaco estis granda, kun sep kabinetoj kaj, krome, intertraktejo: „por ni la areo eble estas iom tro vasta, sed vi ja komprenas: la prestiĝo de la firmao”. En la halo pendis granda, tutmura, plasta Perioda Tabelo de Mendeleev (interna fasonado, kompreneble — kial ili rigardu tiun tabelon?), en kadretoj pendis diversaj licencoj kaj dankesprimoj pro bonfarado. Grosu diris, ke kutime en la oficejo restas nur ŝi, la librotenisto kaj la mastro, dum la ceteraj plej ofte estas „ĉe la objektoj”.

La sekretariino kondukis la agentejon „Regiono” en la kabineton de Bogdan Loza kaj precizigis, ke post lia malapero oni tie nenion tuŝis.

— Mi komprenas: vi supozas, ke li lasis ion en la skribotablo, kio donos al vi informon pri la afero, pri kiu li okupiĝis. Sed vi nenion tian trovos. Se Bogdan Kimoviĉ decidis ion kaŝi…

La sekretariino rakontis, ke „ekzistas granda diferenco inter tio, kion pri Bogdan Kimoviĉ opinias la malkonataj homoj, kaj tio, kia li estas efektive”.

— Li aspektas kiel homo ia senzorga. Sed fakte li nenion pretervidas kaj ĉion en la firmao tenas sub fera kontrolo. Ĉe ni la ordo estas multe pli severa, ol en sovetia entrepreno. Jen, ekzemple, li havas specialan tekon kun duplikatoj de la ŝlosiloj de ĉiu akceptejo de metalrubo, de ĉiu kabineto, de ĉiu nia aŭtomobilo…

La detektivo kaj Iza zorge traserĉis la kabineton de la firmaa posedanto. Alina Grosu pravis: troviĝis nenio, kio povus indiki ian sekretan operacon. En la kabineto mankis ajn dokumentoj. Sur la stara kalendaro, kiu troviĝis sur la tablo, ĉiuj paĝoj estis tute blankaj, sen eĉ unu noto. Sur la bretoj staris teknika literaturo kaj diversaj manlibroj. En la tirkestoj — nur skribilaro kaj reklamaj broŝuroj. Tamen tie kuŝis ankaŭ du vortaroj: rus-esperanta kaj esperanto-rusa. Tiujn Valerij jam estis vidinta ĉe Iza.

En la esperanto-rusa vortaro de Bokarev troviĝis legosigno (la sola en la libro) — folio el stara kalendaro de iu tago en aŭgusto, metita inter la paĝoj 96 kaj 97. Sur la marĝenoj de ambaŭ paĝoj mankis ajnaj notoj. Iza devos atente trarigardi, kiuj vortoj troviĝas sur tiu dupaĝa malfermaĵo de la vortaro. Se Bogdan kondukis siajn intertraktadojn pri la operaco en Esperanto, eble la ĉeesto de iu specifa vorto fariĝos spuro. Kvankam tio estis apenaŭ kredebla.

En la paperkorbo, preskaŭ malplena, kuŝis nur reklamaj leteroj kaj broŝuroj. Sed la skrupula detektivo trovis en la korbo financan dokumenton, malzorge disŝiritan en kvar partojn. Valerij kunmetis la pecetojn: ĝi estis fakturo de la urba biblioteko pri pagitaj inform-servoj: elekto de literaturo en ĉiuj lingvoj laŭ la temo indikita de la kliento, kaj kserokopiado. „Sumo ekvivalenta al 38 (tridek ok) usonaj dolaroj laŭ la kurzo en la momento de la fino de la laboro”.

Iza diris, ke lunde ŝi kontaktos siajn konatojn en la biblioteko kaj eltrovos la temon de la mendo. La sumo estis nekutime granda, do la bibliotekistoj certe ne povis forgesi tian mendon.

Kiam Demeter kaj Iza forlasis la oficejon de „Luceafărul”, Alina Grosu petis Valerij „fari iel tiel, ke Kravec eksiĝu de ĉe ni”.

— Mi provos klopodi, — promesis Demeter.

Demeter demandis Iza-n, kion ŝi opinias pri la rezultoj de la renkontiĝo kun la sekretariino. Iza kredis, ke la malapero de Loza estas ligita kun Kravec. Valerij tamen ne opiniis tiel: tio ŝajnis al li tro simpla.

Li telefonis al la Ferdekestro, rakontis pri la deŝirita glumarko kaj pri la cetero, kaj petis por la lunda esplordemando «asistantojn»: la homojn el „Luceafărul” oni devas iom timigi.

— Mi sendos la plej bonajn, — promesis Balan.

Vespere Iza ankaŭ venis al la renkontiĝo kun Mandel: por prepari la tablon. Kaj, memkompreneble, pro scivolemo. Dum la preparado, denove telefonis la teda Georgescu. Demeter decidis, ke la komercisto estas el tiuj homoj, kiuj rigardas ĝentilan parolmanieron kiel signon de cedemo, tial li parolis kun li severe:

— Vladimir, mi ja ne estas ino. Se mi diris «ne», tio signifas ĝuste «ne».

Iza, aŭskultinta la konversacion, kovris sian buŝon per la manplato por ne ekridi.

— …Mi ne scias, kion ci faru… Se ci ne volas turni sin nek al Balan, nek al la Apro, turnu cin al la polico. Tie la homoj estas neprofitemaj kaj bonanimaj.

Georgescu fivortis kaj ĵetis la aŭskultilon.

Leonid Mandel estis nealta diklipa fortulo. Kiel multaj malaltkreskaj viroj, por kompensi tiun cirkonstancon, li okupiĝis pri perforta sporto, ĉi-kaze — pri liberstila luktado.

Laŭscie de Valerij, oni ne povus nomi Ljonja-n la dekstra mano de Ŝurik la Apro. Sed la maldekstra — jes.

Mandel alvenis kun korpogardistoj: du homoj restis sidi en la aŭto, parkumita apud la agentejo. Gardado por Mandel tute ne estis necesa: kun la «danduloj» la «cionistoj» nuntempe havis pacon, kaj la strata krim-etularo eĉ ne kuraĝis pensi pri tio, ke ili kaŭzu al li ian malutilon. Li venis kun gardistoj nur por fari impreson, eĉ malprofite al la sekreteco.

— Saluton, Cigano! Ŝolom, Izinjo. Kiel vi vivas-povas?

— Vivas ni bone, povas ni male.

Mandel ekridis bruege, ili brakumis kun Valerij.

— Izinjo, jen pako da manĝfuraĝo kaj konjako «Komus», made in Franso. Kiu brile laboris — tiu kulturece ripozu! Ci pretigu por ni ĉion, nu, sciu mem: glasetojn, teleretojn-fileretojn. Kaj trinkumu kune kun ni, kaj poste mi kun cia ĉefo duope pribabilumos la aferojn.

Mandel atente tralegis la listojn, kiujn Valerij mem tajpis per la skribmaŝino «Robotron».

— Inter tiuj, kiuj ne volas submetiĝi al ni, la ĉefa estas, kompreneble, Foka — li ja ĉiujn aliajn prilaborumis. Nu, ne gravas, ni rompis la kornojn al uloj pli fortaj. Li ne taŭgas por esti sendependa paĥano [3]. Foka estas, certe, cerbofrosta, kaj konas influhavajn ulojn, eĉ multajn el aliaj urboj. Sed li estas stulta. Kaj li pikiĝas per gerasimo [4]. La Ferdekestro pri tio ne scias, sed ni pri ĉio scias.

Mandel metis la listojn en la kunportitan tekon. Ili denove eltrinkis.

— Aŭskultu, Cigano, ĉu ci memoras, kiel ni en la kvartalo kun la bandaĉo de Foka pugnobatalis? Eĉ tiam li ne estis la unua inter ili.

— Tio estis antaŭlonge, Leonĉjo, en la junaĝo.

— Jes ja, fik-fek, en la junaĝo nazmuka. Jen kiel okazas: vivis tri kamaradiĉoj-huliganoj, kaj poste du el ili iĝis policaĉoj, kaj la tria — tute male.

Aŭskultinte la historion pri la malapero de Loza, Mandel demandis, kion Valerij pensas pri tio. Li konsentis kun Demeter:

— Jes, ŝajnas, ke estas iaj «hajdukoj». Se ne estus gastrolistoj, sed lokuloj, onidiroj ĉiupase atingus nin. Nu, kio do, serĉu, ŝerlokholmsulo. «Luĉaferul» — tio dume estas kaptaĵeto ne nia, sed tiu de la Ferdekestro.

Jen ankaŭ Ljonjka donas al ci instrukciojn.

Mandel rakontis, ke la Ferdekestro anoncos sian retiriĝon el la reketista "bizneso" dum la festado de sia kvindekjariĝo en oktobro. Ŝurik la Apro enmanigos al li bankĉekon je "frapegaĉa sumo" — kvazaŭ jubilean donacon, sed fakte — kiel rezignomonon.

— Resume, Cigano, ci restos, do, sen «tegmento». Kaj ĉu eblas ĉe ni vivi sen «tegmento»?

— Maleblas.

— Jen do tiel okazas, ke ci devas interamikiĝi kun mia ĉefo. Mi, kompreneble, parolos pri ci al Aleksandr, sed ci mem komprenu: necesas pure-konkrete montri cian respekton, persone. Ankoraŭ estas frue, sed en oktobro mi tintigos al ci: kiam kaj kiel veni, kion diri, kion alŝovi.

La interna voĉo de Valerij sakris per trietaĝa fivortaro. Valerij tute konsentis kun li.

Post kiam Mandel foriris, Iza demandis maltrankvile:

— En kion ci enmiksiĝis?

— Ci kaŝe ŝaltis la interkomunikilon. Ci subaŭskultis.

Iza nur gestis per la mano.

— Antaŭe ci estis ekster banditaj enaj interrilataĉoj. Sed nun ci estas, kiel ili diras, «ĉe la aferoj».

Ho, ŝi ja preskaŭ ploras. — Eble ŝi simple ebriiĝis.

Iza triste balancis la kapon.

— Sed mi komprenas: ci ne povis rifuzi al la Ferdekestro. Ci dependas de li.

— Pro parolo pri la temo ruiniĝas nervsistemo. Kaj mi nun estas, interalie, iom ebria. Cetere, ĉu la konjakon de Ljonjka oni nomis honore al la filozofo, pri kiu oni skribis, ke la KGB lin mortigis [5]?

Iza ignoris la distraĵan ŝercon. Neatendite ŝi diris:

— Valera, ĉu ci volus forveturi al Israelo kune kun mi? Simple ĉar tien elmigri estas por ci plej facile. Kio cin ĉi tie nun tenas? La perspektivoj de la agentejo — ci mem komprenas kiajn estas. Kaj ciaj personaj ligoj? Ci estas orfo. Cian filinon la eksedzino forprenos. Kie ludi cian folkmuzikon — ci trovos, Israelo estas plena da amatora arto de ĉiuj popoloj.

Valerij sentis pikon pro la mencio pri la filino, sed li decidis ne komenti tion.

— Mi ja ne estas judo.

— Tie estas du milionoj da ruslingvanoj! Inter ili estas multaj nejudoj. Kaj ci jam havas pretan nomon por Israelo.

— Kiu min tien akceptos? Kaj per kio mi tie mian ĉiutagan panon gajnos? Aŭ ĉu ci pensas, ke mi tie malfermos detektivan agentejon?

Iza ridetis, leviĝis kaj rigardis Demeter-on de supre malsupren.

— Ĉu ci scias, kio estas algoritmo?

— Je mia honto, ne tute. Verŝajne io simila al integralo kaj logaritmo, — ŝercis la detektivo.

— Algoritmo estas sinsekvo de agoj por solvi tiun aŭ alian taskon. Ci unue starigu la taskon, kaj poste ci ellaboros la algoritmon de ĝia solvo, — ŝi ridetis. — Kun mia helpo: mi ja ĉion scias pri Israelo kaj pri la elmigrado tien. Paŝo unua, paŝo dua…

Valerij citis versojn el la kanto de la sovetia «magnetofona» kantisto Kostja Beljaev:

Du paŝoj — maldekstren,

kaj du paŝoj — dekstren.

Paŝ' — antaŭen,

malantaŭen — du.

— Ci prefere diru bonan vorton pri mi al Ŝurik la Apro, surbaze de via komuna nacia identeco.

— Stultulo!

____________________

[1] En ĉiu domo sia gnomo — Esperantista proverbo, el la novaj.

[2] La konversacio inter Bogdan kaj Veronika, kiun Alina subaŭskultis, okazis en la rusa lingvo. „Bel” estas mallongigo de la rusa vorto „Belka” (Sciuro).

[3] Paĥano — estro de krima komunumo (bandestro).

[4] Gerasimo — heroino (sovetia kaj postsovetia slanga nomo de la drogo).

[5] Dum la jaroj de «perestrojko» (1985–1991) en Sovetunio, en la amaskomunikiloj vaste disvastiĝis versio, laŭ kiu la aŭtoakcidento, en kiu pereis la franca verkisto kaj ekzistencialista filozofo Albert Camus (1913–1960), estis aranĝita de la sovetiaj specialaj sekretaj servoj kiel venĝo pro la kritiko de la filozofo kontraŭ la interveno de sovetiaj trupoj en Hungarion. Poste, profesiaj biografoj de la filozofo forĵetis tiun version kiel kalumnion. La konjako Camus, produktata ekde 1863, tute ne rilatas al la filozofo.

Ĉapitro 22. Jurasik

Ĉapitro 22

Jurasik

Eĉ el sub la tero aperas la vero [1]

La 7-a de septembro 1992, lundo

Je la sepa matene Valerij-on vekis telefonvoko de Kazakov.

— Mi malbonigos al ci la humoron, Valer'. Hieraŭ vespere oni multe klaĉis al mi ĉe botelo. Dempug', la fiulo, decidis fiataki cin senŝerce.

Kazakov rakontis, ke la ĉefo de la urba polico, eksciinte pri la reteno de sia posteno, revigliĝis: li decidis "purigi" la inspektorejon de liaj rivaloj kaj "elpagi ŝuldetojn" al ĉiuj siaj eksterinspektorejaj malsimpatiantoj. Inter tiuj lastaj Dempug' ne forgesis ankaŭ la detektivon. Grigorij ne sciis detalojn: oni nur diris al li, ke okazos subita inspektado de la agentejo "Regiono".

— Dankon, Griŝ', mi komprenis. Avertito estas armito.

— Cigano, ci konsciu, ĉi-foje la afero estas serioza. Oni diris al mi, ke tiu psikulo sonĝas cin fermi.

Demeter komprenis, ke la vorto «fermi» en tiu ĉi kazo signifas ne ĉesigi la agadon de la agentejo, sed malliberigi ties estron.

— Li komisiis cin al Ridaĉulo. Ĉebotaru ja estas majstro pri fiaĵoj. Li ja povas iun provokon aranĝaĉi.

Kazakov ankaŭ rakontis, ke en Kiŝinevo oni lanĉis kampanjon kontraŭ «neŝtataj strukturoj, kiuj kontraŭleĝe alproprigas al si la funkciojn de jurprotektaj organoj». Agentejo «Regiono» estas ĝuste «taŭga materialo». Ili ja ne okupiĝos pri la firmaoj «Sekureco» kaj «Ŝildo»...

— Post unu-du tagoj mi havos konkretaĵojn. Ne klaku per la beko!

Ĉu ci ektimis? Prave ci ektimis.

Valerij bone sciis, kiel funkcias la ŝtata jurprotekta sistemo. Post la alveno de sendependeco kaj kapitalismo, multe da bono foriris el ĝi, sed ĉio malbona restis. Se la sistemo ekcelis homon «prilabori», se homo falis en ĝiajn dentradojn — pereos ĉio, homon savos neniu kaj nenio. Kiel, verŝajne, en iu ajn ŝtato. Ke la «dentradoj» en la lando, kie loĝas Demeter, estas rustiĝintaj kaj kurbaj — ne gravas. Se li ricevos ian ajn oficialan krimkondamnon, eĉ se la verdikto estos nur monpuno, tiam lia detektiva laboro finiĝos por ĉiam. Same kiel ĉiu oficiala laboro iel ajn ligita al lia profesio.

Demeter telefonis al Iza hejmen.

— Mia tuta dokumentaro kaj la kontado estas en perfekta ordo. Sed koncerne la provokojn...

— Ekde hodiaŭ ci ne venu al la oficejo, anstataŭ ci estu respondilo. Ni ne prenu novajn mendojn de klientoj. Ni kaŭriĝu; necesas, ke oni provizore forgesu pri ni.

— Kiel oni forgesos pri ni, se niaj anoncoj en ĉiuj lokaj gazetoj dimanĉe denove aperis? Kaj en «SP», krome, estas reklama artikolo pri AITN-oj.

— Mi ripetas: respondilo. Eble ci entute forveturu el la urbo ien por paro da semajnoj? Mi donos al ci monon.

— Jen io plia! Ci mem forveturu! Kaj mi ne bezonas cian monon! Kaj mi iros al la oficejo: tie estas la komputilo, mi devas lerni la hebrean.

— Mi alportos al ci la komputilon hejmen.

— Ne! Mi kutimiĝis ĉe la laboro, hejme mi eĉ ne havas lokon por meti ĝin. Kaj en la oficejo necesas aŭskulti tiun saman respondilon — ĉu se subite okazos io grava? Cia advokato, ekzemple, telefonos. Cetere, la oficejon oni devas purigi, alie ĉio kovriĝos per koto.

Demeter konvinkadis Iza-n, ke estus pli bone se ŝi ne montriĝus en la oficejo, sed vane.

Diabla obstina judino!

— Bone. Sed al neniu ci malfermu pordon kaj kun neniu parolu per telefono, krom mi.

Al Valerij venis la penso, ke iu el la subulaĉoj de Ĉebotaru povus telefoni al Iza kvazaŭ li, Demeter. Kaj aranĝi provokon. En la inspektorejo estas unu ulaĉo, kiu lertas pri imitado de voĉoj.

Ne paranoju ci!

— Nun, kiam mi telefonos al ci oficejen ne el la hejma telefono, mi ne prezentos min, sed diros kodan vorton, pasvorton. Nur post tio ci respondu.

Iza ekridis.

— Ĉu ci timas, ke okazos kiel en la filmo «Imitisto» [2]? Milde krakas la tegment' kaj forglitas la prudent'.

— Elpensu kodvorton.

— «Katino».

La Ferdekestro sendis al Valerij por la vizito al «Luceafărul» eĉ kvin homojn; el ili tri estis la unuaj en la listo de tiuj, kiuj restos kun Balan post lia rezigno de reketista bizneso.

La grupon estris Konstantin Zolotnickij — «Odeso». Odeso ne sakraĉis, krimulan ĵargonon li uzis minimume. Valerij sciis, ke li finis ion similan al poligrafia teknikumo aŭ eĉ koncernan fakultaton en universitato. Sed li trovis por si aferon pli interesan ol la tipografian.

La detektivo interkonsentis kun la gangsteroj pri la detaloj de la operaco.

— La ĝenerala scenario estas tia: vi ĉiuj estas malicaj, nur mi estas la bonkora.

La «danduloj» ekridis:

— Ni ludos kiel en filmo, Valer'. Ĉiuj fekiĝos kaj ekkrakos.

En la kunsidejo, krom la vicdirektoro de la firmao Jurij Kravec, kiu sidis ĉe la kapo de la tablo, estis ankoraŭ tri homoj plus sekretariino. En la ĉambron eniris Demeter kaj Odeso, la ceteraj vizitantoj restis ĉe la nefermita pordo.

— Mi nomiĝas Valerij Ionoviĉ. Laŭ komisio de la garda entrepreno "Sekureco" mi faras esploron pri...

Kravec, viro proksimume tridekjara en kostumo kaj malhelaj okulvitroj, memfide rigardinte Demeter-on kaj Odeso-n, diris indulgeme:

— Unue, veni al afera kunveno sen invito estas malĝentile. Due, nia firmao plu ne havas rilaton al la entrepreno "Sekureco". Nun mi diros unu nomon, vi ĉion komprenos kaj foriros.

La vicdirektoro faris efektan, laŭ lia opinio, paŭzon:

— Maksim Fokin!

Ekzistas ja malsaĝuloj en la mondo.

Demeter ekrigardis Odeso-n, tiu okulsignis, svingis la manon al siaj gangsteroj ĉe la malfermita pordo.

Li teatrume eltiris pistolon kaj celis al la vicdirektoro. La samon faris la ceteraj "danduloj".

Zolotnickij fajfante alproksimiĝis al Kravec.

— Kio, Jurasik, ĉu ci pensis, ke tio okazas nur en kino? Stariĝu!

La paliĝinta vicdirektoro, ĵetante rigardon de unu celanta al li pistoltubo al la alia, leviĝis, renversinte la seĝon.

— Senja, braceletojn!

Senja la Malgranda alproksimiĝis kun mankatenoj:

— Manetojn!

Kravec obeeme etendis la manojn. Odeso elprenis el la poŝo strion da kudroplastro (Demeter ridetis: la malnova skolo), kaj sigelis per ĝi la buŝon de Kravec.

— Tio estas por ke ci ne alvoku Foka-n, ĉar ni ja ege timetas lin.

Zolotnickij turniĝis al la dungitoj de "Luceafărul":

— Sinjoroj, neniu timas ion, nur li timas. — Poste li minace ĉirkaŭrigardis la sidantojn ĉe la tablo: — Kaj tiu, kiu similas al li. Ne maltrankviliĝu, ni lasos lin viva.

Senja la Granda aldonis makabre:

— Nur ni devigos lin bedaŭri, ke li naskiĝis.

Odeso, Senja la Malgranda kaj Senja la Granda elkondukis Kravec-on.

Valerij diris al la restintaj "danduloj" en la ĉambro:

— Kolegoj, mi opinias, ke vi estas liberaj. Laŭ mi, problemaj homoj en ĉi tiu ejo plu ne restis, ĉu ne, sinjoroj? Aŭ kiel?

Ekparolis la plej aĝa el la "lucafăr-anoj" — la estro de la transporta fako.

— Ni estas simple dungitaj laborantoj. Al la konfliktoj de diversaj "tegmentoj" ni havas neniun rilaton. Ni ĉiuj respektas Bogdan Kimoviĉ-on. Ĉion, kion ni scias, ni rakontos.

Kiam la "danduloj" eliris, la dungitoj de "Luceafărul" iom malstreĉiĝis, sentante, ke Demeter tamen ne estas unu el la banditoj.

Valerij klarigis, kian informon li bezonas.

— Kiel oni diras en usonaj filmoj: la veron, la tutan veron, kaj nenion krom la vero. Mi deziras malbonon al neniu, sed la vortoj "mi ne scias" tre malplaĉas al mi.

Tamen, kiam la detektivo komencis pridemandi la kunlaborantojn de "Luceafărul" unuope en la kabineto de la direktoro, li aŭdis la vortojn "mi ne scias" ne unu fojon.

Ĉiuj diris, ke pri la operacio de Loza kaj, des pli, pri la forkaptintoj, ili scias nenion.

La supozon, ke la malapero de la direktoro estas faro de lia vicdirektoro, ĉiuj estroj de fakoj unuanime rifuzis.

— Li certe estas iom fia, sed tamen li ne povus iri tiel malproksimen — firme deklaris la estro de la transporta fako. — Kaj krome, li ne havas organizajn kapablojn.

Valerij postulis, ke la laborantoj diru ĉion, kio ŝajnis al ili nekutima en la eventoj de la lastaj semajnoj, kaj ke ili esprimu iujn ajn hipotezojn.

La estro de la prilabora sekcio rimarkis, ke dum la tuta tago apud la laborejo staris furo [3] kun rumanaj numerplatoj, kaj vespere ĝi forveturis. Fremdaj veturiloj ne estis permesataj sur la korto — tio estis interkonsentita kun Loza.

— Ankoraŭ pri io nekutima... En nia laborejo estas apartigita ĉambreto, kie ni manĝas kaj ŝanĝas vestojn. Tie staras fera forno, por varmigi nin vintre. Kaj meze de aŭgusto la estro subite ordonis ekhejti la fornon; diris, ke li bezonas bruligi arkivajn dokumentojn.

Loza mem bruligis la paperojn. Kion ĝuste — oni ne vidis, sed oni rimarkis, ke temis pri gazetaj eltranĉaĵoj kaj fotokopioj.

La estro de la transporta fako konfirmis la informon pri la furo. Loza donis al li taskon: certigi oportunan, sekuran kaj senpagan parkumadon por la veturilo el Rumanio, "kaj ke ĝi estu for de la kaptemaj manaĉoj de la trafikpolicanoj". Unue por unu tago, kaj post du tagoj — ankoraŭ por tri tagoj, sed eble pli malmulte aŭ pli multe. Unu tagon la furo staris ĉe la prilabora sekcio, kaj por la pli longa tri-taga parkumado oni devis uzi la lokon en antaŭurbo — en Korlateno. Tie "Luceafărul" havis fermitan pro malprofiteco ricevejon por metalrubo, kaj apud la konstruaĵo — vastan parkejon.

Bogdan Loza klarigis al la transportestro, ke la furo apartenas al rumania firmao, kies estro estas bona konato de Loza. Ne komerca partnero (lia firmao ne okupiĝas pri metalrubo), sed simple li havas kun Loza personajn amikajn rilatojn. Li diris, ke la transportestro ne devas veni al la parkejo en Korlateno — ŝoforoj de la furo trovos ĝin mem.

La estro de la transporta fako bone konis sian aferon: li diris kaj kian ŝtatan numerplaton havis la furo, kaj kian koloron, kaj kian tipon.

— Kaj kio estas "izoterma furgono"?

La fakulo klarigis, ke tio estas io simila al fridfurgono, sed sen fridiga ekipaĵo, nur kun varmizola tavolo sur la muroj kaj tegmento. En tia furgono oni ne povas transporti frostitan viandon, sed freŝajn fruktojn, medikamentojn, laktaĵojn — jes.

La plej juna el la kunlaborantoj de "Luceafărul", la estro de la fako de la ricevejoj por metalrubo, estis la plej bonvola al Valerij kaj la plej parolema, sed ankaŭ li ne ĝojigis lin per informoj.

— Mi ja estas ĉiam for, veturas inter la ricevejoj. En mia oficejo mi preskaŭ ne sidas.

Loza demandis al la fakestro, kiom oportuna estas la parkejo apud la konservita ricevejo en Korlateno, kaj kio nun troviĝas interne de la konstruaĵo.

— Mi ankaŭ demandis Bogdan Kimoviĉ-on, ĉu li bezonas la ŝlosilojn de la ricevejo. Li respondis, ke ne, kaj ke nek mi, nek iu ajn alia devas veni tien.

En la ricevejo tranoktis la ŝoforoj de la furo. Por ne altiri atenton en hoteloj aŭ luataj loĝejoj.

Post la pridemandado de la viroj, Valerij parolis iom private kun la sekretariino, kiu diris, ke ŝi havas nenion por aldoni al tio, kion ŝi diris hieraŭ, kaj ke dum la dungitoj de "Luceafărul" estis en la ĉambro sen Valerij, ili diskutis nenion.

Valerij enrigardis en la kabineton de la vicdirektoro, kie Odeso kaj la du Senja-oj — la Malgranda kaj la Granda — lin pridemandis.

La vicdirektoro de "Luceafărul" sidis kun mankatenoj, alligita al seĝo. Sur la vizaĝo ne videblis spuroj de batoj. Sed Valerij sciis, ke tio estas simple la stilo de la "danduloj": ne lasi spurojn sur la vizaĝo, ne rompi manojn aŭ piedojn. Kiel en la polico.

Odeso, elirinte el la kabineto, diris al Valerij, ke Kravec ĵuras, ke li ne partoprenis en la forkapto de Loza.

— Kaj ĉu Fokin partoprenis?

— Ho, ni ne demandis.

La uloj ne estas sagacaj.

— Ni ĉefe demandis lin pri niaj aferoj... Ĉi tie aperis pli grava tasko. La estro ordonis ekscii, kie nun troviĝas Foka mem. Li ŝanĝis sian nestaĉon, post kiam li diskraĉiĝis kun la estro. Ni demandis tiun sentaŭgulon, sed ŝajne li ne mensogas, ke li ne scias — Foka, kvankam stultulo laŭnature, ne donis la adreson.

— Li povus doni al li ian telefonon por kontakto: sian aŭ de iu lia helpanto.

— Ni demandis, li diras, ke li ne donis, ke Foka ĉiam telefonis mem.

— Estas multaj ŝancoj, ke Kravec mensogas, ke pro iaj kialoj li timas Fokin-on pli ol vin. "Luceafărul" estas por Fokin prova pilko; li bezonas kanalon por tuja komunikado. Ĉu vi kontrolis la notlibrion de Kravec?

— Li ne havis notlibrion en la poŝoj.

— En la teko, en la skribtablo? Se ne notlibro, do telefona adresaro, taglibro...

— Ĉu ci opinias, ke li skribus numeron de tia fiŝo en la telefontabelon, apud la numeroj de la loĝeja oficejo kaj la frizejo?

— Konstantin, ordinaraj homoj malofte kondutas kiel Ŝtirlicoj [4].

La telefontabelo troviĝis en la aktujo de Kravec. Sur la paĝo sub la litero "F", sen ia ĉifrado, estis skribite "Fokin Maks" kaj du telefonnumeroj; la unua estis forstrekita — ĝi ŝanĝiĝis.

— Ĉu okazis, ke ci telefonis al Fokin vespere per tiu numero?

— Okazis, — perdite respondis la vicdirektoro. — Je la deka vespere mi telefonis.

— Kaj kia diferenco, je kiu horo tiu sentaŭgulo telefonis al Foka? — demandis Odesa scivole.

— Se homo levas la aŭskultilon je la deka vespere, tio signifas, ke li loĝas plej verŝajne ĝuste tie, kie staras tiu telefono.

Valerij eliris kaj telefonis al Iza per la aparato de la sekretariino de «Luceafărul».

— Nun la kunlaborantoj de la detektiva agentejo «Regiono» ne povas respondi al vi...

— Katino.

Iza kontrolis la telefonnumeron en la komputila datumbazo. Valerij donis al Odeso folieton kun la skribita adreso. La nova loĝtruo de Fokin troviĝis en la «Ĉina Murego» — komplekso de multetaĝaj domoj ĉe la bulvardo Larisa. La bulvardo estis tiel nomita ne honore al iu virino, sed honore al la greka ĝemelurbo.

La ravita Odeso eliris por denove telefoni al la Ferdekestro.

— Valer', la ĉefo transdonas grandan dankon pro la adreseto.

— Vi eltrovus ĉion ankaŭ sen mi.

— Ni eltrovus nekonate kiam, sed ĉe la ĉefo urĝas. Nur ci havas tian flarumadon, kiel Sherlock Holmes. Sed ci ne povos pridemandi Foka-n: la estro transdonas lin al la «ŝildanoj». Foka ja forsendis la ĉefon diablen, nu — kaj reciproke. Li rakontos al ili pri ciaj suspektoj pri Foka, kaj ili mem lin demandos.

Demeter decidis tamen aranĝi veran pridemandadon de Kravec.

Li rekte demandis, ĉu Kravec partoprenis en la forkapto de la estro, kaj ĉu li scias, kie estas Loza.

— Mi ja jam diris al ili...

Odeso kapjesis al Senja la Granda. Tiu leviĝis kaj, eĉ sen granda svingo, terure batis Kravec-on per piedo en la flankon. Kravec falis sur la plankon kune kun la seĝo. Senja la Granda okupiĝis aŭ pri karateo, aŭ pri ĵudo.

Senja la Malgranda, preninte Kravec-on per la haroj unumane, restarigis la falintan seĝon vertikale kune kun la aligita vicdirektoro.

Nu jen, Dempug' havas leĝan kialon por malfermi juĝaferon kontraŭ ci: partopreno en torturado.

— Jurasik, kiam sinjoro esploristo faras al ci demandojn, ci devas respondi al ili, — instrueme diris Odeso.

Kravec respondis, sed li rakontis nenion utilan. Pri la operacio, kiun Loza preparis, Kravec ne sciis kaj havis neniujn supozojn; la estro neniam permesis al li aliron al iu serioza informo, kaj ĝenerale ne lasis lin sidi en la oficejo.

Pri la malapero de Loza Fokin eksciis "ŝajne" de Kravec, sed "ŝajne" ne miris. Pri tiaj aferoj kiel la labortaga horaro de Loza kaj simile, Fokin ne demandis Kravec-on. Li interesiĝis nur pri la materiala stato: kian aŭton havas Loza, kian loĝejon.

— Kaj ci donis al li la hejman adreson, ĉu? Kaj la numeron de la aŭto?

— Ne, nur en kiu domo li loĝas, kaj ke li havas "Volga"-on. Mi ne scias lian apartamenton.

Se forkaptintoj konas la laborejon de homo kaj la domon, kie li loĝas, ili ne tre bezonas la precizan numeron de la apartamento. Same kiel la numeron de la aŭto.

Fine de la konversacio Kravec tute spiritfalis: videble li finfine komprenis, en kia situacio li troviĝas. Al la demando, ĉu laŭ lia opinio Fokin estas implikita en la malapero de Loza, li indiferente respondis:

— Mi ne scias. Eble Fokin, eble ne Fokin. Kion tio gravas al mi? Vi faris el mi invalido dum unu horo.

Valerij opiniis, ke la forkaptinto ne estas Fokin. Estas nelogike, ke bandito, forrabinte la posedanton de la firmao, kontaktu lian vicdirektoron por ke "Luceafărul" ĉesu pagi al la Ferdekestro kaj transiru sub la protekton de Foka. Sed Fokin povus indiki Loza-n al iu; helpi tiujn, kiuj serĉis Loza-n.

Demeter starigis demandojn kaj aŭskultis la respondojn, traserĉante la aĵojn el la teko de la vicdirektoro kaj la enhavon de lia skribotablo. Nenio rilata al la kazo de Loza troviĝis tie, ĝuste kiel Demeter antaŭsupozis. Inter la skribilaro kuŝis duondekduo da «Snickers»-stangetoj.

— Kia dolĉemulo, — miris Odeso.

— Necesus suprenfaldigi liajn manikojn, — diris la detektivo.

Valerij montris la spurojn sur la brakoj de Kravec:

— Droguloj nomas tion «vojoj». Spuroj de oftaj injektoj en la vejnojn. Kaj dolĉaĵojn oni bezonas, ĉar tio kompensas iujn kromefikojn de heroino. Mi supozas, ke heroinon al li liveris ĝuste Fokin aŭ lia homo. Per ĉi tiu afero Fokin hokkaptis lin.

— He-e-e, Jurasik, ci do estas merdaĵo entute, — tire diris Odeso.

Kravec ekhisteriis. Jes, unu afero estas, kiam iu homo mem scias pri si, ke li estas peco da merdo, sed tute alia — kiam tio estas konata al la vasta publiko. Kravec kriis, ke lia vivo estas rompita, ke li jam diris ĉion, kion li sciis. Li ekploris:

— Liberigu min aŭ mortigu min. Mi ja ankaŭ estas homo!

«Ĉiuj estas ni de homa gento

Vivas en dudeka ni jarcento»

— deklamis Odeso la versojn el kanto de sovetia restoracia kantisto [5]. Li ekrigardis al Valerij, tiu faris signon per la mano: sufiĉe, ne plu estas pri kio demandi.

Zolotnickij diris al Kravec:

— Ni ne mortigaĉos cin, ni ja promesis. Ci forflugu el ĉi tiu urbo hodiaŭ, ni kontrolos tion.

— Kien?

— Tio estas cia problemo, Jurasik.

Demeter pensis, ke kompare kun la "ŝildanoj", la homoj de la Ferdekestro estas preskaŭ humanistoj.

La "danduloj" kunvenigis la dungitojn de la firmao en la kunsidejo. Kravec, de kiu oni forigis la mankatenojn, denove vestinta per jako kaj kravato, laŭtlegis antaŭ la kolektivo sian propramane skribitan deklaron, adresitan al Svetlana Loza, pri maldungo pro lia propra deziro "kaŭze tio, ke mi rompis la korporacian etikon kaj uzis narkotaĵojn". La lasta frazo en la deklaro estis: "Mi petas, ke vi ne serĉu min; mi foriras el la urbo ĉar min turmentas mia konscienco". La tekston al Kravec diktis Valerij; Odeso diris al li: "Ci devus skribi romanojn". Kravec transdonis la deklaron al la sekretariino por sendi ĝin kiel registritan leteron al Svetlana Loza en la malsanulejon.

Kravec, post la batoj de Senja la Granda, staris nestabile, kaj ĉio estis al li indiferenta.

Demeter montris al la kunlaborantoj la skatoleton kun injektilo kaj la gumzono, kiun li, finfine, trovis en la kaŝejo de la skribtablo de Kravec. Paketeto da heroino ne troviĝis, sed tio jam estis sufiĉe konvinka. Kravec apatie suprenruligis la manikojn, kaj la kunlaborantoj de "Luceafărul" rigardis la "vojojn". Poste la iaman vicdirektoron forveturigis la "danduloj", kaj Valerij iris al lia agentejo piede.

La spektaklon kun Kravec en "Luceafărul" li aranĝis por okazo, se tamen estus ia polica esploro.

La dungitoj ne amis la vicdirektoron, kaj dum interparolo kun la polico tio ludos pozitivan rolon por Demeter kaj la «danduloj».

_________________

[1] Eĉ el sub la tero aperas la vero — esperanta proverbo el la Proverbaro Esperanta (1910).

[2] «Imitisto» — sovetia satira filmkomedio de la reĝisoro Oleg Fialko, aperinta en 1990. Aventuristo, la ĉefrolulo de la filmo (aktoro Igor Skljar), atingas siajn celojn interalie per telefona imitado de la voĉo de la ĝenerala sekretario de CK KPSU M. Gorbaĉov.

[3] Furo (el la germana Fuhre) — neformala nomo de granda karga aŭtotrajno, konsistanta el trenkamiono kaj duonremorko. Male al ordinara remorko, kiu estas simple kuplita malantaŭe, duonremorko per unu flanko apogiĝas sur la trenkamiono pere de speciala aparato. Notu, ke tiu ĉi vorto estas homonimo de la nomo de besto (furo) el la familio de musteledoj.

[4] Ŝtirlico (germane Stierlitz, ruse Штирлиц) — ĉefrolulo de la populara sovetia multseria filmo Dek sep momentoj de printempo (1973), sovetia spiono en la nazia Germanio. La rolon ludis Vjaĉeslav Tiĥonov. La nomo fariĝis simbolo de ideala spiono, kiu ĉiam agas singarde kaj inteligente.

[5] Temas pri la kanto de Arkadij Severnyj (vera nomo — Zvezdin, 1939–1980), populara sovetia restoracia kantisto, kiu prezentis urban folkloron, prizonajn kantojn kaj proprajn verkojn. Liaj kantoj disvastiĝis tra la tuta Sovetunio per magnetofonaj registraĵoj.

Ĉapitro 23. Vortaro

Ĉapitro 23.

Vortaro

Regna kaso — bona ĉaso [1]

La 7-an de septembro 1992, lundo

Survoje al sia oficejo Demeter denove pripensis la telefonvokon de Grigorij pri la plano de Dempug' likvidi "Regionon".

Ŝtata leĝo pri privata detektiva agado en Moldavio ankoraŭ ne ekzistas — tio estas avantaĝo.

Sed Dempug' «kudros la aferon» ne laŭleĝe. Li agos tiel, kiel esprimiĝas la subuloj de la Ferdekestro kaj Ŝurik la Apro: "ne laŭ la nocioj, sed laŭ senĝiseco". Necesas provizore "subakviĝi".

Rigardu la veron rekte en la okulojn: neniu "subakviĝo" helpos. Dempug' fermos cian agentejon, nenio lin malhelpos. Eĉ sen malfermo de krima proceso kontraŭ ci.

Do, li fermos. Kion tiam fari? Ŝanĝi okupon, kio plu restas. Des pli, ke post sep monatoj forveturos Iza — malfeliĉo neniam venas sola...

Sed kion li, Demeter, ja scipovas fari? Ĉio, kio rilatas al sekureco, detektivado kaj juro, forfalas — Dempug' atingos lin ĉie.

Eblas transloĝiĝi al Kiŝinevo, peti dungon en la tiea detektiva agentejo. En la ĉefurbo la aferoj iras iom pli bone...

Eblas peti la Ferdekestron. Li dungos cin por io ajn... — Ne. Kio, ĉu ci fieraĉas? — Ne. Simple mi estas policano laŭ la vivo. Kaj servi al bandito mi ne iros. Sed li ja "ligas la finojn"... — Ne.

Kiam Valerij venis al sia oficejo, lin surprizis la funebra mieno de la helpantino. Ŝi neniam estis tia, ankaŭ hieraŭ ne.

Iza, ne respondinte al la demando pri tio, kio okazis, demandis, kion li eltrovis pri Loza. Demeter rakontis ĉion, silentante pri la uzo de perforto kontraŭ Kravec.

— Ĝenerale, mi sentas, ke la afero verŝajne estas senperspektiva.

Valerij konfidis al Iza la ideon pri la kolonelo kun "Gorbaĉev"-a naskomarko sur la kalvaĵo: trovi lin kaj pridemandi. Eble li kaj Loza komunikis ne nur pro la pafitaj kartoĉingoj el la poligonoj. Sed rakontante li ekpensis, ke kolonelo estas kolonelo, tio estas afero serioza. Lin, malkiel la dungitojn de «Luĉafărul», oni ne tiel facile povas timigi. Eble se denove helpe de la «danduloj»... Sed ĉu ili konsentos implikiĝi kun militisto? Valerij en ilia loko ne konsentus. Sed ekzistas ankoraŭ la informantoj de Grigorij el la krimularo. Kaj, kompreneble, Fokin.

Iza aŭskultis distrite kaj iel kompatinde rigardis la ĉefon.

— Iz', kial ci estas kvazaŭ pluvobatita? Kio okazis?

— Mi eksciis, kia estas «la operacio» ĉe Loza.

Valerij surpriziĝis.

— Mi aŭskultas.

Iza etendis al Demeter la Esperanto-rusan vortaron de Bokarev.

— Rigardu la unuajn ses vortojn supre sur la naŭdek-sesa paĝo.

Valerij rigardis:

ĉarpi/o корпия.

ĉart/o 1. хартия, грамота; 2. ком. контракт на аренду, чартер.

ĉas||i vt 1. охотиться, преследовать; 2. перен. стремиться (к чему-л.); ~o, ~ad/o охота; ~ aĵо дичь, добыча (охотничья); ~ej/o охотничье хозяйство, охотничьи угодья; ~ ist/o охотник.

ĉas/aviad/il/o ав. истребитель.

ĉas/hund/o охотничья собака.

ĉasi/o шасси.

ĉas/korn/o охотничий рог

— Iza, tio estas io ne por ordinara cerbo. Klerigu min.

— Ĉu ci memoras, ni aŭskultis la novaĵojn per radio survoje al Kaŭŝano?

Valerij, pro la tiamaj komentoj de Iza pri tiuj novaĵoj, rememoris tion.

— Nur surbaze de la legosigno en la vortaro...

— Ne nur. En la biblioteko li mendis ĉiujn troveblajn materialojn pri la ĉasaviadilo MiG-29.

Valerij ekpensiĝis. Poste li ekfajfis.

— Diable, li ja planis forveturigi ĉasaviadilon eksterlanden en nutraĵa furo.

Iza leviĝis de post la tablo.

— En furo? Sed kiel la aviadilo enteniĝos tie? Ĝi ja havas flugilojn...

— La esperantisto detranĉis al ĝi la flugiletojn kaj la vosteton. Verŝajne li malmuntis la aviadilon kaj la plej valorajn partojn puŝis en la furon. La longeco de furo estas proksimume dek kvin metroj aŭ iom malpli, do preskaŭ same kiel ĉe la aviadilo. Ankaŭ la pezo de la aviadilo konformas al la ŝarĝokapablo de la furo, eĉ kun troo.

— Kaj por kiu utilas tia malmuntita aviadilo?

— Oni ja ŝtelas aŭtojn speciale por malmunti ilin je rezervaj partoj. Estas ne malmultaj landoj, kiuj havas MiG-ojn en sia armilaro. Kaj eble ĉe la aviadistoj okazas situacioj samkiel ĉe aŭtoistoj, kiam la sparkilo de «Volga» taŭgas ankaŭ por «Moskviĉ». La globo estas granda, eble temas pri iuj separistoj, kiel nia ĈMR — ili certe havas problemojn pri rezervaj partoj. Aŭ eble en la aviadilo restis iu sovetia milita sekreto. Ekzemple, se la aviadilo estas ia specialigita, kun valora teknika internaĵo. Estas multaj variantoj, kion tio gravas al ni? Samkiel tio, kiamaniere li sukcesis havigi al si tiun aviadilon.

Iza silentis. Valerij ankaŭ iom silentis, poste kun meditema subrido diris:

— Por niaj homoj nun estas karakteriza ia miriga... kiel nomi tion pli bone... simpleco. En la senco, kiun Kazakov celas, kiam li diras: «Ci jam stufegis min per cia simpleco». Jen eta negocisteto, kiu okupiĝas pri rubmetalo, tute senhezite simple kaptaĉis ŝtatan militaviadilon...

Iza leviĝis, ekpaŝis tra la ĉambro kaj ekparolis:

— Do, ni kalkulu, kiom kostas tiu «simpleco». En la novaĵoj oni diris, ke la «birdeto» kostas de kvar ĝis ok milionojn da dolaroj. Ni prenu la minimumon — kvar milionojn. Kiomfoje moderna militaviadilo, nelegale vendata por rezervaj partoj, estas pli malmultekosta ol ordinara? Ĉu dufoje? Ne, tro malmulte: verŝajne kvarfoje. Dudek kvin procentoj el kvar milionoj.

La detektivo kapjesis:

— Jes, bela sumo. Kaj la simpla. Simple unu miliono da verdaĵoj.

Iza kolere ekkriis, kiel Demeter konjektis, en la jida:

— Alevaj af mir hoĉ elft!

— Kaj kiel tio tradukiĝas?

— Al mi almenaŭ la duonon! Por la stultaj milicanoj mi klarigas: tio estas juda ironio.

Iza frapis per la pugneto sur la tablon.

— Pro miliono da dolaroj eĉ en Okcidento oni murdas, des pli en nia mizero... Grandaj monoj amas silenton, sed ci eksciis!

La fraŭlino sidiĝis ĉe la tablo kaj kovris la vizaĝon per la manoj, ekploris.

Demeter aliris de malantaŭe, metis la manojn sur la ŝultrojn de Iza. Iza tuj ĉesis plori.

— Trankviliĝu. Jes, Loza estis kidnapita por forpreni de li la aviadilon, la aĉetanton aŭ la monon. Sed kiel tiuj uloj povus ekscii, ke mi estas informita pri ilia fia aeroplano? Neniel. Lasu min fari al ci trankviligan masaĝon, oni instruis min pri tio dum la perfektiga kurso.

Demeter masaĝis per la manoj la ŝultrojn kaj la nukan bazon de Iza, poste foriris al sia kabineto.

Post proksimume dek minutoj eniris Iza, lavita, kombita kaj refreŝigite ŝminkita.

— Bone, Valerij, mi verŝajne estis... tro emocia. Loza kredeble jam renkontiĝis kun sia Zamenhof, kaj la afero pri la aviadilo evoluas sen li. Kaj tion, kion ci ekflaris, neniu scias.

— Ni ekflaris tion kune.

— Ili nin likvidos ankaŭ kune.

— Cigan-juda tandemo nudmane ne kapteblas.

Iza ekridis.

— Pardonu, mi supozeble aspektis ridinde, kiam mi kriis al ci.

— Nu, imagu, ke katino kunpremas la piedeton en pugneton kaj frapas per ĝi sur la tablon.

— Miaŭ, mi ne plu faros tion. Kion ci nun faros?

— Al La Ferdekestro mi ne diros pri la aviadilo. Pri la kolonelo mi ankaŭ silentos. Se la «ŝildanoj» ekscios ion de Fokin, mi devos enketi plu... Sed mi profesie transformos la aferon en mortan kazon. Tion mi certe sukcesos.

Iza silentis iom da tempo. Poste ŝi decide deklaris:

— Telefonu do al cia Ferdekestro kaj petu, ke li helpu cin pri Dempug'.

Demeter malkontente diris:

— Nu, kiel li povus helpi...

— Li moviĝas en superaj sferoj. Kaj li volas trudiĝi en politikon. Li havas amason da ligoj, pri kiuj ci eĉ ne scias. Nu, kial ci obstiniĝis kiel bovo kaj ekblovis tra la nazo? Ĉu fiereco cin obsedis?

Ŝi pravas. Telefonu.

Demeter foriris al sia kabineto, revenis post kvin minutoj.

— Nu?

— Li diris du vortojn: «Mi aŭdis vin. Mi provos helpi».

— Almenaŭ ion. Ĉu ci tagmanĝis?

— Ne.

— Ankaŭ mi ne. Mi volis prepari tagmanĝon pro ni ambaŭ, sed kiam mi eksciis ĉion en la biblioteko, mi pri ĉio forgesis...

— Ni iru al restoracio.

— Oj, ĉu ci invitas min?

— Jes. Ni ne revenos al la oficejo, ni iros hejmen. Cetere, ĉu ĉe ci hazarde ankoraŭ restas ciaj krakpanoj?

Iza miris:

— Jes. Sed por kio ili utilas al ci?

— Mi montros al ci truketon, per kiu oni povas ekscii, ĉu en la ĉambro estis neinvititaj gastoj.

— Ĉu ci pensas, ke jam tiel fariĝis — ke iu povus entrudiĝi en nian oficejon? Sed ni havas fidindan multekostan seruron...

Demeter ekspiris.

— Gardatan homon Dio gardas, negardatan — policeskorto gardas.

Ili iris al la apuda restoracio «Traktiro». La manĝaĵo al ili ambaŭ ne plaĉis. La kelnerino aludis, ke en restoracioj estas kutime doni trinkmonon. Valerij rememoris la dialogon pri trinkmono el la filmo «Frenezaj Hundoj». Sed li respondis per frazo el soveta anekdoto: «Husaroj monon ne prenas».

Iza diris, ke morgaŭ ŝi preparos veran tagmanĝon, ili tagmanĝos en la oficejo. Demeter denove diris, ke ne necesas, ke ili aperu en la oficejo.

— Kion do, ĉu ni ne vivu pro Dempug'? Li tiel aŭ aiel faros ian fiaĵon, se li tion planis. Ĉu oni sidu en la oficejo, ĉu ne.

Vespere al Valerij hejmen telefonis Kostja Odeso.

— Valer', resume, la «cionistoj» ne demandis Foka-n pri Loza. Kaj nun neniu plu demandos.

— Domaĝe. Tio estis preskaŭ la sola fadeneto.

— Kiam ili venis al li por babiladi, li eltiris sian feraĵon, la stultulo. Kaj ili ja ne estas kiel niaj...

Mortis Maksim — feko al la anim'!

— La ĉefo kontentas pri ci. Al li ja tiu Loza ne tro necesas — nur por la reputacio: por montri al Ŝurik kaj la aliaj: jen, miaspece, mi penas transdoni la aferojn sen vostoj, tute pure.

La ĉefo diris pri la daŭrigo: se ci havas ankoraŭ iajn indikojn pri Loza, prilaboru ilin. Sed se tie estas nenio brulanta kaj temas pri longa afero — ni sekigu la remilojn. Ne indas pro la "ŝildanoj" puŝi per la kornoj.

Post Odeso al Demeter telefonis Iza.

— Pardonu, mi tute forgesis! Telefonis tiu cia cigano, Marcinkeviĉ. Li diris, ke li havas informon. Sed ci simple ne telefonu al li — kaj punkto. Por kio ja? Ci ekscios ankoraŭ ion, kion ci ne bezonas.

Sed Demeter estis detektivo kaj telefonis.

Marcinkeviĉ diris, ke "niaj virinoj" vidis plurfoje barbulon, similan al Bogdan Loza... Hop! En Korlateno, enirantan en la lokan poŝtejon kune kun aliaj viroj.

— Kiudate?

La cigano diris, ke post la festotagoj.

Demetinte la aŭskultilon, la detektivo pripensis la novan turniĝon de la afero. Do, rezultas, ke Loza tute ne estas forkaptita? Sed kial li ne kontaktis Corda-n? Ĉu ŝi mensogis? Ne, ne ŝajnas: ŝi tro sincere afliktis.

Pri la kialo de la vizito al la poŝto la versio tuj sugestiĝis: Bogdan Loza iris telefoni eksterlanden. Per publika strattelefono tion fari ne eblas (ne ekzistas eĉ eblo por interurbaj vokoj tra la lando) — nur per hejma telefono aŭ per telefono en iu institucio. Ĉu vere, kaŝiĝinte, li ne havis eblon telefoni el iu loĝejo? Kial? Kaj ĉu li eble kaŝiĝas en la fermita ricevejo por metalrubo? Sed por kio kaŝiĝi, se oni lin ne forkaptis? Minacoj, danĝeroj? Sed kial ĝuste tie, kial li ne forveturis ien? Kial li ne kaŝiĝis hejme ĉe Corda? Ĉu li ne volis endanĝerigi ŝin? Sed la ricevejo — ne estas la plej oportuna kaj sekura loko, kaj krome sen telefono. Sed tamen kial do tiu forlasita ricevejo por metalrubo estus nefidinda loko por kaŝiĝi?

Ne veturu entute al iaj Korlatenoj!

Sed Valerij decidis veturi.

Daŭrigota

___________________________________

[1] Regna kaso — bona ĉaso— proverbo el la Proverbaro Esperanta (1910).

Спасибо за чтение

Вернуться к книге